Tria Jarmilo

De J. G. BALLARD
Tradukis Thomas JAMES.

TUTTAGE KAJ ofte ĝis la fruaj horoj de la mateno, la tretado de piedoj bruis supren kaj malsupren la ŝtuparon ekster la ĉelo de Johano Vardo. Konstruita ene de malgranda alkovo apud kurbo en la ŝtuparo inter la kvara kaj kvina etaĝoj, ĝiaj tavollignaj vandoj fleksiĝis kaj grincis je ĉiu piedpaŝo kiel la traboj de kadukiĝanta ventmuelejo. Pli ol cent homoj loĝis en la tri plej supraj etaĝoj de la malnova ĉambrodomo, kaj fojfoje Vardo kuŝadis maldorma sur sia mallarĝa litbenko ĝis 2 aŭ 3 atm, mekanike kalkulante la lastajn loĝantojn revenantajn de la tut-noktaj filmoj en la stadiono, duonmejlon for. Tra la fenestro li povis aŭdi fragmentojn de la amplifikita dialogo tondri inter la tegmentoj. La stadiono neniam estis malplena. Dum la tago, la grandega kvarflanka ekrano estis levita sur sia davito, kaj atletismaj konkursoj aŭ futbalmatĉoj okazadis konstante. Por la homoj en la domoj tuj ĉirkaŭ la stadiono la bruo devis esti netolerebla.

Vardo almenaŭ havis iom da privateco. Du monatojn antaŭe, antaŭ ol li venis por loĝi sur la ŝtuparo, li kunhavis ĉambron kun sep aliuloj sur la teretaĝo de domo en Strato 755-a, kaj la senĉesa fluo de homoj pasantaj preter lia fenestro fine elĝenis lin. La strato ĉiam estis tutplena, senfina tumulto de voĉoj kaj paŝantaj piedoj. Je 6.30, kiam li vekiĝis kaj rapidis preni sian lokon en la vico por la banejo, la homamasoj jam plenigis ĝin de trotuaro al trotuaro, la bruado fojfoje interrompata de la muĝo de la levitaj trajnoj kiuj pasis super la vendejoj trans la strato. Tuj kiam li vidis la reklamon por la ŝtupara ĉelo (kiel ĉiuj aliaj li pasigis plimulton de sia tempo kontrolante la gazet-reklamojn, por translokiĝi mezume ĉiun duan monaton), li foriris, malgraŭ la pli granda luprezo. Ĉelo sur ŝtuparo preskaŭ certe estus soleca.

Tamen ĉi tio havis malavantaĝojn. En plej multaj vesperoj liaj amikoj de la librejo vizitis, esperante ripozigi siajn kubutojn post la kontuza premo de la publika legĉambro. La ĉelo havis ete pli ol kvar kaj duono kvadratajn metrojn da plankareo, iomete super la statuta maksimumo por unuopulo; la ĉarpentistoj kontraŭleĝe profitis niĉon apud proksima kamentubo. Konsekvence, Vardo povis enmeti malgrandan rekt-dorsan seĝon en la spaceton inter la lito kaj la pordo, por ke nur unu homo devu sidi sur la lito - en plej multaj ĉeloj kaj gastiganto kaj gasto devis sidi vidalvide sur la lito, konversaciante super siaj ŝultroj kaj fojfoje interŝanĝante siajn lokojn por eviti kol-doloron.

“Vi estis bonŝanca trovi ĉi tiun lokon,” Rositero, la plej regula vizitanto, neniam laciĝis diri al li. Li ekkuŝis sur la lito, gestante al la ĉelo. “Ĝi estas enorma, la perspektivoj vere zomas. Surprizus min se vi ne havas almenaŭ kvin kvadratajn metrojn ĉi tie, eble ses.”

Vardo kapneis firme. Rositero estis lia plej bona amiko, sed la konstanta misio trovi loĝspacon kreis fortajn refleksojn. “Ete pli ol kvar kaj duono, mi mezuris zorge. Ne estas dubo.”

Rositero levis unu okulbrovon. “Mi miras. Devas esti la plafono, do.”

Manipulado de la plafono estis plejŝatata trompo de senmoralaj dommastroj - plej multajn taksojn de la areo oni faris per mezuro de la plafono, pro oportuneco, kaj per klino de la vando la taksitan areon oni povis aŭ pligrandigi, por trompi eventualan loĝanton (multaj geeziĝintaj paroj estis tiel trompitaj preni unuopulan ĉelon), aŭ provizore plimalgrandigi por vizitoj de dom-inspektistoj. Plafonoj havis multe da liniaj kaj krucaj krajonmarkoj, kiuj indikis la konkurajn pretendojn de loĝantoj je ambaŭ flankoj de la vando. Timidulo aŭ homo kiu ne scias siajn rajtojn povus esti laŭvorte premita el ekzisto - fakte, la reklamo “mallaŭta klientaro” kutime estis kaŝinvito al tia fiado.

“La vando ja kliniĝas iomete,” Vardo konfesis. “Fakte, ĝi devias ĉirkaŭ kvar gradojn - mi uzis vertikalilon. Sed ankoraŭ estas sufiĉe da spaco, por ke la aliuloj povu preterpasi unu la alian sur la ŝtuparo.”

Rositero ridetis. “Kompreneble, Johano. Sed mi estas nur envia. Mia ĉambro frenezigas min.” Kiel ĉiuj, li uzis la terminon “ĉambro” por priskribi sian etan ĉelon, kutimo postlasita de la tagoj kvindek jarojn antaŭe kiam oni ja loĝis po unu en ĉambro, foje, nekredeble, po unu en apartamento aŭ domo. La mikrofilmoj en la katalogoj de arkitekturo en la librejo montris scenojn de museoj, koncertejoj kaj aliaj publikaj konstruaĵoj, ŝajne en ĉiutagaj cirkonstancoj, ofte preskaŭ malplenaj, kun du aŭ tri homoj piedirantaj tra enorma galerio aŭ malsupren ŝtuparon. Veturiloj moviĝis libere laŭ la centro de stratoj, kaj en la pli kvietaj distriktoj sekcioj de la trotuaro estis senhoma ĝis kvindek jardoj aŭ pli.

Nun, kompreneble, la pli malnovajn konstruaĵojn oni jam disfaligis kaj anstataŭigis per loĝejegoj, aŭ konvertis en apartamentojn. La granda bankedejo en la Halo de la Urbo estis apartigita horizonte en kvar etaĝojn, ĉiu el ĉi tiuj tranĉita en centojn da ĉeloj.

Koncerne la stratojn, trafiko jam de longe ĉesis flui laŭ ili. Krom dum kelkaj horoj antaŭ krepusko kiam nur la trotuaroj estis homplenaj, ĉiu vojo estis ĉiam tutplenega je marŝanta amaso de piedirantoj, ignorantaj la nenombreblajn signojn super siaj kapoj kiuj diris “Tenu Vin Maldekstre”, luktumantaj hejmen aŭ oficejen, unu post la alia, en polvozaj kaj senformaj vestaĵoj. Ofte “ŝlosoj” okazis, kiam vojkruco fariĝis ŝtopita de nemovebla homamaso. Iafoje tiuj ŝlosoj daŭris dum tagoj. Du jarojn antaŭe, Vardo trovis sin en tia cirkonstanco. Dum pli ol kvardek ok horoj li estis kaptita en giganta piedirantaro kiu nombris pli ol 20.000, nutrata de la amasoj forirantaj de la stadiono je unu flanko, kaj de tiuj kiuj aliris ĝin je la alia. Tuta kvadrata mejlo de la loka najbaraĵo estis paralizita, kaj li klare memoris la koŝmaron; li svingiĝis senpotence sur siaj piedoj dum la amaso ondis kaj tiriĝis tien kaj reen, kaj li timegis perdi sian ekvilibron kaj fali suben, kaj esti premita de la tretantaj piedoj. Kiam la polico finfine blokis la stadionon kaj disigis la amasegon, li reiris al sia ĉelo kaj dormis unu semajnon, lia korpo blua kun kontuzoj.

“Mi aŭdas ke la statuta maksimumo malgrandiĝos al tri metroj kaj duono,” komentis Rositero.

Vardo paŭzis por permesi grupon de loĝantoj de la sesa etaĝo pasi laŭ la ŝtuparo, tenante la pordon por ke ĝi ne saltu de sia klinko. “Tion oni ĉiam diras,” li respondis. “Mi povas memori tiun onidiron antaŭ dek jaroj.”

“Ĝi ne estas onidiro,” Rositero avertis lin. “Ja baldaŭ tio eble estos necesa. Tridek milionoj da homoj estas pakitaj en ĉi tiu urbo nun, plia miliono en nur unu jaro. Estis tre serioza diskutado en la Departamento pri Loĝado.”

Vardo kapneis. “Tiom drastan ŝangon preskaŭ tute maleblas fari. Necesus malmunti ĉiujn vandojn kaj restarigi ilin. Eĉ nur la administra entrepreno estus tiom grandega ke estas malfacile imagi ĝin. Milionoj da ĉeloj devus esti redesegnitaj kaj certigitaj, licencoj disdonitaj, kaj ĉiuj homoj reloĝigitaj. La plimulto de la konstruaĵoj starigitaj jam de la lasta ŝanĝiĝo estis desegnitaj laŭ kvarmetra skemo - ne eblas simple preni duonmetron for de ĉiu ĉelo kaj diri ke tio donas iun nombron da novaj ĉeloj. Ili povus esti nur ses colojn larĝaj.” Li ridis, “Kaj ĉiukaze, kiel oni povus loĝi en nur tri kaj duono kvadrataj metroj?”

Rositero ridetis. “Tio estas la fina argumento, ĉu ne? Oni uzis ĝin antaŭ dudek kvin jaroj dum la lasta ŝanĝiĝo, kiam oni tranĉis la minimumon de kvin al kvar. Ne eblas fari tion, ili ĉiuj diris, neniu povus toleri loĝi en nur kvar kvadrataj metroj, tio estus sufiĉa spaco por lito kaj valizo, sed ne eblus malfermi la pordon por eniri.” Rositero ridis mole. “Ili ĉiuj malpravis. Estis simple decidite, ke ekde tiam ĉiuj pordoj malfermiĝu eksteren. Kvar metroj ja akceptiĝis.”

Vardo rigardis sian brakhorloĝon. Estis 7.30. “Tempo por manĝi. Ni provu eniri la manĝejon trans la strato.”

Grumblante pri la ideo, Rositero tiris sin for de la lito. Ili foriris de la ĉelo kaj iris malsupren la ŝtuparon. Ĝi estis plena je valizoj kaj kestoj, tiel ke nur mallarĝa irejo restis apud la balustrado. En la subaj etaĝoj la ŝtopiĝo estis eĉ pli malbona. Koridoroj estis tranĉitaj en unuopajn ĉelojn, kaj la aero estis malfreŝa kaj senviva, kartonaj vandoj pendis kun malsekaj lavitaĵoj kaj improvizitaj manĝoŝrankoj. Ĉiu ĉambro enhavis dekdu loĝantojn, kaj iliaj voĉoj reeĥis tra la vandoj.

Homoj sidis sur la ŝtupoj super la dua etaĝo, uzante la ŝtuparon kiel neformalan sidĉambron, kvankam tio estis kontraŭ la fajro-reguloj. Virinoj parolis kun viroj kiuj staris en vico ekster la lavĉambro, kaj infanoj kuris tien kaj reen, inter kaj ĉirkaŭ ili. Antaŭ ol ili atingis la enirejon, Vardo kaj Rositero jam devis perforti sin tra la loĝantoj kiuj ĉie amasiĝis kune kaj staris ĉirkaŭ la anoncotabuloj, aŭ puŝis sin internen de la strato sube.

Elirinte kaj starante ĉe la supro de la ŝtupoj, kaj paŭzante iomete por spiri, Vardo montris al la manĝejo trans la strato. Ĝi estis nur tridek jardojn for, sed la homamaso moviĝanta laŭ la strato fluis preter ili kiel rivero, de maldekstre dekstren. La unua filmo ĉe la stadiono komencis je la naŭa, kaj homoj jam ekiris por certigi povon eniri.

“Ĉu ni ne povas iri aliloken?” Rositero demandis, montrante per vizaĝomieno sian malplaĉon pri la manĝejo, kiu estis ne nur tutplenega, servanta manĝaĵon nur post duonhora atendado, sed kies manĝaĵo mem estis sengusta kaj malplaĉa. La vojaĝo de la librejo kvar domblokojn for donis al li apetiton.

Vardo ŝultrumis. “Estas loko ĉe la stratangulo, sed mi dubas ĉu ni povas atingi ĝin.” Ĝi estis du cent jardojn for; ili batalus kontraŭ la fluo de homoj la tutan vojon.

“Eble vi pravas,” Rositero diris, metante sian manon sur la ŝultron de Vardo. “Rigardu, Johano, via problemo estas ke vi neniam iras eksteren. Vi iras nenien, engaĝiĝas en nenion. Vi simple ne konscias, kiel malbona ĉio fariĝas.”

Vardo kapjesis. Rositero pravis. En la mateno, kiam li ekiris al la librejo, la trafiko de piedirantoj fluis kun li al la urbcentraj oficejoj; en la vespero, kiam li revenis, ĝi fluis en la mala direkto. Entute li neniam modifis sian reĝimon. De kiam li aĝis dek jarojn li loĝis en municipa hostelo, kaj iom post iom perdis kontakton kun siaj gepatroj, kiuj loĝis en la okcidenta flanko de la urbo, kaj kiuj ne povis, aŭ ne emis, fari la vojaĝon viziti lin. Cedinte sian iniciativon al la dinamikoj de la urbo li hezitis provi reakiri ĝin nur por pli bona taso de kafo. Bonŝance lia laboro ĉe la librejo permesis lin havi kontakton kun multaj junuloj kun similaj interesoj. Iam aŭ tiam li edziĝos, trovos duopan ĉelon proksime de la librejo kaj stabiliĝos en la vivo. Se ili havus sufiĉe da infanoj (tri estis la necesa minimumo) ili eble iam eĉ havus propran malgrandan ĉambron.

Ili paŝis antaŭen en la fluon de piedirantoj, kiu tuj portis ilin laŭ la stratoj dek aŭ duddek jardojn. Tiam ili provis rapide flankenpaŝi tra la homamaso, por atingi la alian flankon de la vojo. Fine ili trovis la ŝirmon de la vendej-antaŭoj kaj malrapide iris returnen al la manĝejo, ĉiam provante eviti kolizion, kontraŭ kiu ili tenis firmaj la ŝultrojn kaj brakojn.

“Kiel estas la lastaj taksoj pri la popolnombro?” Vardo demandis dum ili cirklumis ĉirkaŭ cigared-budo, paŝante antaŭen kiam ajn spaceto prezentiĝis.

Rositero ridetis, “Pardonu, Johano, mi ŝatus informi vin sed vi eble komencus panikon. Kaj ĉiukaze, vi eĉ ne kredus min.”

Rositero laboris en la Departamento pri Asekuro en la Halo de la Urbo, kaj havis neformalan aliron al la statistikoj pri popolnombrado. Dum la lastaj dek jaroj ĉi tiuj estis sekretaj informoj, parte ĉar oni pensis ilin neprecizaj, sed ĉefe ĉar oni timis, ke ili povus kaŭzi amasatakon de klaŭstrofobio. Ataketoj jam okazis, kaj la oficiala pozicio estis ke la mondpopolo atingis plataĵon je nivelo de 20.000 milionoj. Neniu ajn kredis ĉi tion, kaj Vardo supozis ke la ĉiujara plimultiĝo de 3 procentoj, konstanta de la 1960-aj jaroj, ankoraŭ daŭris.

Ne eblis taksi, kiel longe tio povus daŭri. Malgraŭ la plej malfeliĉaj profetaĵoj de la nov-maltusanistoj, monda agrikulturo povadis kreski same rapide kiel la monda popolo. Sed la rezulto de tio, estis ke 95 procentoj de la popolo estis por ĉiam kaptita en vastaj kunurbejoj. La poioma plivastiĝo de la urboj estis finfine ĉesigita; fakte, ĉie en la mondo eksajn antaŭurbojn oni reprenis por agrikulturo, kaj kresko de la popolo estis limigita al la jamaj urbaj getoj. La kamparo ne plu ekzistis. El nepre ĉiu kvadrata futo de grundo ŝosis plantoj de unu speco aŭ alia. La iamaj kampoj de la mondo nun estis, efektive, fabrikejoj, tiel mekanikaj kaj baritaj al la publiko kiel ajna industriejo. Ekonomiaj kaj ideologiaj konkuroj jam de longe forfadis sub unu ĉielgrava motivo - la interna koloniado de la urbo.

Atinginte la manĝejon, ili puŝis sin tra la enirejo kaj en la dense enpakitan klientaron kiu premiĝis kontraŭ la verŝtablo.

“La vera problemo pri la popolgrando,” Vardo diris al Rositero, “estas ke oni neniam provis solvi ĝin. Antaŭ kvindek jaroj, miopa naciismo kaj industria progreso ja valoris supreniran popolkurbon, kaj eĉ nun la kaŝita motivo estas havi grandan familion por ke oni povu akiri iom da privateco. Unuopuloj estas malhelpitaj simple pro tio, ke ili ekzistas en pli granda kvanto, kaj ili ne taŭgas por duopaj aŭ triopaj ĉeloj. Sed estas la granda familio, kun sia kompakta, spac-ŝpara loĝistiko, kiu estas la vera kanajlo.”

Rositero kapjesis, proksimiĝante al la verŝtablo, preta krii sian mendon. “Tute vere. Ni ĉiuj antaŭĝojas geedziĝi nur por ke ni povu havi niajn ses kvadratajn metrojn.”

Rekte antaŭ ili, du virinoj ĉirkaŭturnis sin kaj ridetis. “Ses kvadrataj metroj,” unu el ili, brunharulino kun bela ovala vizaĝo, ripetis. “Vi sonas kiel tia juna viro kun kiu mi amindumu. Ĉu vi pensas fariĝi dommastro, Henriko?”

Rositero ridetis kaj tenis ŝian brakon. “Saluton, Judito. Mi pensas pri tio aktive. Ĉu plaĉus al vi esti mia kunulo en privata entrepreno?”

La virino apogis sin kontraŭ li dum ili atingis la verŝtablon. “Nu eble. Sed devus esti laŭleĝe.”

La alia virino, Heleno Varingo, asistanto en la librejo, tiris la manikon de Vardo. “Ĉu vi aŭdis la novaĵojn, Johano? Judito kaj mi estis evikciitaj de nia ĉambro. Ni loĝas sur la stratoj, ĝuste nun.”

“Kio?” Rositero kriis. Ili kolektis siajn supojn kaj kafon kaj puŝis sin al la flanko de la manĝeĵo. “Kio diable okazis?”

Heleno eksplikis: “Ĉu vi memoras tiun malgrandan balailo-ŝrankon apud nia ĉelo? Judito kaj mi uzis ĝin kiel studejon; ni ofte eniris ĝin por legi. Ĝi estas kvieta kaj eblas ripozi tie, se oni povas kutimiĝi al manko de aero. Nu la dommastrino eksciis pri tio kaj kolere plendegis, diris ke ni rompas la regulojn kaj tiel plu. Entute, foriru.” Heleno paŭzis. “Ni ĵus eksciis ke ŝi luigos ĝin kiel unuopan ĉelon.”

Rositero batis la randon de la verŝtablo. “Balailo-ŝranko? Iu loĝos tie? Sed ŝi neniam akiros licencon.”

Judito kapneis. “Ŝi jam akiris ĝin. Ŝia frato laboras en la Departamento pri Loĝado.”

Vardo ridis en sian supon. “Sed kiel ŝi povas luigi ĝin? Neniu volus loĝi en balailo-ŝranko.”

Judito fiksrigardis lin sombre. “Ĉu vi vere kredas tion, Johano?”

Vardo faligis sian kuleron. “Ne, mi supozas ke vi pravas. Oni loĝos ie ajn. Ho ve, mi ne scias, por kiu mi havas pli da kompato - vi kaj Heleno, aŭ tiu kiu loĝos en la ŝranko. Kion vi faros?”

“Geedza paro en domo du domblokojn for sub-luigos duonon de sia ĉelo al ni. Ili pendigis littukon laŭ la mezo, kaj Heleno kaj mi laŭvice dormos sur tenduma lito. Mi ne ŝercas, nia ĉambro estas ĉirkaŭ du futojn larĝa. Mi diris al Heleno ke ni fendu ĝin denove kaj sub-luigu unu duonon por duoblo de nia luprezo.

Ili ridadis pri ĉio ĉi. Tiam Vardo diris bonan nokton al la aliuloj kaj revenis al sia ĉambrodomo.

Tie li trovis sin kun similaj problemoj.

La intendanto apogis sin kontraŭ la fleksiĝema pordo, malseketa cigarstumpo turniĝanta en lia buŝo, mieno de malgaja enueco sur lia nerazita vizaĝo.

“Vi havas 4.27 metrojn.” li diris al Vardo, kiu staris sur la ŝtuparo, nepova atingi sian ĉelon. Aliaj loĝantoj puŝis sin pretere al la etaĝo, kie du virinoj kun harbukliloj starante en siaj roboj argumentis inter si, kolere puŝante kaj tirante la muron de valizoj. Fojfoje la intendanto ekrigardis ilin en kolereto. “Kvar sep du. Mi kalkulis ĝin dufoje.” Li diris ĉi tion kvazaŭ ĝi nuligus ĉiun eblon disputi.

“Plafono aŭ planko?” Vardo demandis.

“Plafono, kompreneble. Kiel mezuri la plankon kiam tiom da rub' abundas?” Li piedbatis skatolon de libroj kiu etendiĝis el sub la lito.

Vardo ignoris ĉi tion. “Estas konsiderinda kliniĝo en la vando,” li elmontris. “Ja tri aŭ kvar gradoj.”

La intendanto kapjesetis svage. “Vi'stas sendube super la maksimumo de kvar metroj. Konsiderinde super ĝi.” Li turnis sin al Vardo, kiu jam retroiris kelkjan paŝojn por permesi al du geviroj pasi. “Povas mi ĝin luigi kiel duopan.”

“Kio, nur kvar kaj duono?” Vardo demandis nekredeme. “Kiel?”

La viro kiu ĵus pasis lin rigardis super la ŝultro de la intendanto kaj ĉirkaŭflaris al la ĉelo, skanante ĉiun detalon en unusekunda ekrigardo. “Ĉu vi luigas duopan ĉelon ĉi tie, Luio?”

La intendanto puŝis lin for kaj gestis al Vardo, ke li eniru la ĉelon, kaj fermis la pordon post ili.

“Ĝi'stas nominala kvin,” li diris al Vardo. “Nova regulo, ĵus aperinta. Io ajn super 4.5 jam 'stas duopa.” Li okulumis Vardon sagace. “Nu, kion vi volas? 'Stas ĝi bona ĉel' kun multa spaco, ĝi sentiĝas pli kiel triopa. Vi havas facilan uzon de l' ŝtuparo, fenestrofendon -” Li ĉesis dum Vardo faligis sin sur la liton kaj ekridis. “Ĉu 'stas problemo? Rigardu, se vi volas grandan ĉelon kiel ĉi tiun, vi ja devas pagi. Mi volas duonon pli da luprezo, alikaze vi foriru.”

Vardo frotis siajn okulojn kaj stariĝis lace. “Trankviliĝu, mi iras. Mi loĝos en balailo-ŝranko. 'Facilan uzon de la ŝtuparo' - tio estas tre amuza. Diru al mi, Luio, ĉu estas vivaĵoj sur Urano?

Provizore, li kaj Rositero kuniĝis por lupreni duopan ĉelon en preskaŭ dezertigita domo kelkcent jardojn for de la librejo. La najbaraĵo estis fia kaj povra, la ĉambrodomoj tutplenaj je loĝantoj. Plimulto de ili estis posedata de forrestantaj dommastroj aŭ de la korporacio de la urbo, kaj la dungitaj intendantoj estis de la plej malbona speco, nuraj luprez-kolektistoj kiuj fajfis pri tio, kiel la loĝantoj dividis sian loĝspacon, kaj kiuj neniam iris preter la unuaj etaĝoj. Boteloj kaj malplenaj ladskatoloj abundis en la koridoroj, kaj la lavĉambroj aspektis kiel marĉoj. Multaj el la loĝantoj estis maljunaj kaj nefirmaj, kaj sidis ĉirkaŭe en siaj mallarĝaj ĉeloj, pepante unu al la alia, dorsaldorse, tra la maldikaj vandoj.

Ilia duopa ĉelo estis sur la tria etaĝo, ĉe la fino de koridoro kiu cirklumis la konstruaĵon. Estis neeble sekvi ĝian arkitekturon pro la ĉambroj kiuj etendiĝis laŭ ĉiaj anguloj. Bonŝance la koridoro estis sakstrateca. La stakoj de valizoj finiĝis kvar futojn for, kaj vando apartigis la ĉelon, tiel ke ĝi estis sufiĉe larĝa por nur du litoj. Alta fenestro superrigardis la konstruaĵojn trans la strato.

Metinte siajn posedaĵojn sur la breton super sia kapo, Vardo ekkuŝis sur sia lito kaj sombre rigardis la tegmenton de la librejo tra la posttagmeza nebuleto.

“Ne estas malbone ĉi tie,” Rositero diris al li, elpakante sian valizon. “Kompreneble estas nenia privateco kaj ni probable frenezigos unu la alian en semajno, sed almenaŭ ni ne havas ses aliulojn spirantajn en niajn orelojn, du futojn for.”

La plej proksima ĉelo, unuopa, lokiĝis malantaŭ la muro de valizoj ses paŝojn laŭ la koridoro, sed la loĝanto, sesdek-jaraĝulo, estis surda kaj devis ĉiam kuŝi en la lito.

“Ĝi ne estas malbona,” Vardo eĥis maleme. “Nu diru al mi la plej novajn statistikojn pri la popolkresko. Eble ili konsolos min.”

Rositero paŭzis, malaltigante sian voĉon. “Kvar procentoj. Okcent milionoj da homoj en unu jaro - iomete malpli ol la tuta popolo de la mondo en 1950.”

Vardo fajfis malrapide. “Do ili ŝanĝos la maksimumon. Al kio? Tri kaj duono?”

“Tri. Ekde la sekva jaro.”

“Tri kvadrataj metroj? Vardo rektiĝis kaj ĉirkaŭrigardis. “Estas nekredeble! La mondo freneziĝas, Rositero. En la nomo de Dio, kiam oni faros ion por solvi la problemon? Ĉu vi scias ke baldaŭ ne estos sufiĉe da spaco por sidi, des malpli kuŝi?”

Konsternite, li batis la vandon apud si, kaj la dua bato enrompis unu el la malgrandaj lignaj paneloj, kiuj estis superpaperumitaj.

“Ej!” Rositero kriis. “Vi disrompas la lokon.” Li saltis trans la lito por repreni la panelon kiu pendis malsupre, tenata de strio de papero. Vardo metis sian manon en la malluman truon, kaj zorge levis la panelon.

“Kiu estas ĉe la alia flanko?” Rositero flustris. “Ĉu ili aŭdis?”

Vardo ekrigardis tra la truo, liaj okuloj serĉante en la mallumo. Subite li faligis la panelon kaj ektenis la ŝultron de Rositero, puŝante lin malsupren.

“Henriko! Rigardu!”

Rekte antaŭ ili, malhele lumigita de malpura plafonfenestro, estis mezgranda ĉambro, longa kaj larĝa je ĉirkaŭ dek kvin futoj, tute malplena, krom la polvo kiu kolektiĝis kontraŭ la bazoj de la vandoj. La planko estis nuda, nur kelkaj strioj de linoleumo kuŝis trans ĝi. La vandoj surhavis malbelan florodesegnon. Ie kaj tie la papero dispendis de la vando kaj forputriĝis, sed krom tio la ĉambro estis en loĝebla stato.

Spirante malrapide, Vardo fermis la pordon de la ĉelo per sia piedo, kaj turnis sin al Rositero.

“Henriko, ĉu vi komprenas kion ni trovis? Ĉu vi konscias?”

“Ho ve silentu, je la barbo de Zamenhof!” Rositero esploris la ĉambron zorge. “Ĝi estas mirinda. Mi provas determini ĉu iu ajn uzis ĝin lastatempe.”

“Kompreneble neniu uzis ĝin,” Vardo komentis. “Estas evidente. Ne estas pordo por eniri la ĉambron. Ni rigardas tra ĝi nun. Probable oni panelumis super ĉi tiu pordo jarojn antaŭe kaj forgesis pri ĝi. Rigardu la malpuraĵojn ĉie.”

Rositero fiksrigardis en la ĉambron, lia menso mirigita de ĝia vasteco.

“Vi pravas,” li murmuris. “Nu, kiam ni translokiĝos?”

Panelon post panelo, ili forprenis la suban duonon de la pordo kaj najlis ĝin sur lignan kadron, por ke ili povu tuj remetu ĝin, kaze de bezono.

Tiam, elektinte tagmezon kiam la domo estis duone malplena kaj la intendanto dormis en sia subteretaĝa oficejo, ili faris sian unuan esploron en la ĉambron. Vardo eniris sole, dum Rositero gardis en la ĉelo.

Dum horo ili laŭvicumis, vagante silente ĉirkaŭ la polvoza ĉambro, etendante la brakojn por senti ĝian nelimigitan malplenecon, mirante pri la sento de absoluta spaca libereco. Kvankam pli malgranda ol multaj el la dividitaj ĉambroj en kiuj ili antaŭe loĝis, ĉi tiu ĉambro sentiĝis infinite pli granda, ĝiaj vandoj kiel gigantaj klifoj kiuj etendiĝis al la ĉielo.

Fine, post du aŭ tri tagoj, ili translokiĝis.

Dum la unua semajno Rositero dormis sole en la ĉambro, Vardo en la ĉelo ekstere, ambaŭ kune en la ĉambro dum la tago. Iom post iom ili enportis kelkajn meblojn: du seĝojn, tablon, lumon konektiktan al la ŝtopilingo en la ĉelo. La mebloj estis pezaj kaj viktorianaj; la plej ĉipa speco havebla. Meze de unu flanko de la ĉambro estis enorma mahogona vestoŝranko, ornamita per tajlitaj anĝeloj kaj speguloj, kiun ili devis malmunti kaj porti en la domon en siaj valizoj. Kiel turo super ili, ĝi memorigis Vardon pri la mikro-filmoj de gotikaj katedraloj, kun grandegaj orgen-balkonoj kiuj transis vastajn navojn.

Post tri semajnoj ili ambaŭ dormis en la ĉambro, fine trovinte la ĉelon netolereble senspaca. Imita japana ekrano dividis la ĉambron sufiĉe bone kaj neniel ŝajnigis ĝin pli malgranda. Sidante tie en la vesperoj, kun siaj libroj kaj albumoj ĉirkaŭ li, Vardo iom post iom forgesis la urbon ekstere. Bonŝance li nun povis atingi la librejon per kaŝita vojeto kaj evitis la homplenajn stratojn. Rositero kaj li ekŝajnis al si la solaj veraj enloĝantoj de la mondo, kaj ĉiu alia homo kiel sensignifa kromaĵo de ilia ekzistado, ĝi mem hazarda okazo de ident-kopiiĝo.

Estis Rositero kiu proponis demandi al la du virinoj, ĉu ili volas kunloĝi en la ĉambro.

“Ili estis evikciitaj denove kaj eble devos apartiĝi,” li diris al Vardo, en evidenta timo ke Judito eble troviĝos kun malbonuloj. “Luprezoj ĉiam fiksiĝas post ŝanĝo de la statuta maksimumo, sed ĉiuj dommastroj scias tion do ili ne reluigas. Estas damne malfacile trovi ĉelon.”

Vardo kapjesis, sidante senstreĉa ĉe la cirkula ruĝligna tablo. Li ludetis per la pendaĵoj de la arsenik-verda lampo, kaj dum momento sentis sin kiel viktorianan intelektulon, kiu havas spacozan, plezuran vivon plenan je lukso.

“Mi tute konsentas, ni allasu ilin,” li diris, montrante al la malplenaj anguloj. “Estas sufiĉe da spaco ĉi tie. Sed ni devus certigi ke ili ne klaĉu al aliuloj.”

Elpensinte necesajn antaŭzorgojn, ili sciigis la du virinojn pri la sekreto, ĝuante ilian miron pri la eltrovo de ĉi tiu privata universo.

“Ni starigos dividilon trans la mezo,” Rositero eksplikis, “kaj elprenos ĝin ĉiun matenon. Vi povas translokiĝi post du tagoj. Kiel vi sentiĝas?”

“Bonege! Ili mirumis je la vestoŝranko, fiksrigardante la senfinajn reflektojn en la speguloj.

Ne estis malfacile enirigi kaj elirigi ilin en kaj el la domo. La loĝantoj en la domo konstante anstataŭiĝis kaj fakturoj metiĝis sur la poŝtbreton. Neniu lernis, kiuj estas la virinoj, aŭ rimarkis iliajn regulajn vizitojn al la ĉelo.

Tamen, duonhoron post sia alveno, nek Heleno nek Judito jam elpakis sian valizon.

“Ĉu estas problemo, Judito?” Vardo demandis, paŝante preter la litoj de la virinoj en la mallarĝan spacon inter la tablo kaj vestoŝranko.

Judito hezitis, rigardante de Vardo al Rositero, kiu sidis sur la lito finante la tavollignan dividilon. “Johano, estas nur ke...”

Heleno Varingo, pli trafdireme, ekregis la konversacion, platigante la littukon per siaj fingroj. “Judito provas diri ke nia pozicio ĉi tie estas iom embarasa. La dividilo estas -”

Rositero stariĝis. “Je la barbo de Zamenhof, ne zorgu, Heleno,” li konsolis ŝin, parolante en la laŭta flustro kiun ili ĉiuj senvole evoluigis. “Nenio maldeca okazos, vi fidu nin. Ĉi tiu dividilo estas tiel solida kiel roko.”

La du virinoj kapjesis. “Ne estas tio,” Heleno eksplikis, “sed ĝi ne staras la tutan tempon. Ni pensis ke se pli maljuna homo estus ĉi tie, ekzemple, la onklino de Judito - ŝi ne okupus multe da spaco kaj ne ĝenus, ŝi estas tre dolĉa - ni ne bezonus zorgi pri la dividilo - krom en la nokto,” ŝi rapide aldonis.

Vardo ekrigardis Rositeron, kiu ŝultrumis kaj komencis skani la plankon.

“Nu, estas ideo,” Rositero diris. “Johano kaj mi scias kiel vi sentiĝas. Kial ne?”

“Certe,” Vardo konsentis. Li montris al la spaco inter la litoj de la virinoj kaj la tablo. “Unu pli ŝanĝos nenion.”

La virinoj hurais. Judito iris al Rositero kaj kisis lin sur la vango. “Pardonu min, Henriko, se mi ĝenas.” Ŝi ridetis al li. “Tio estas bonega dividilo, kiun vi faris. Ĉu vi povus fari plian por Onklinjo - nur malgrandan? Ŝi estas tre dolĉa sed ŝi ja maljuniĝas.”

“Kompreneble,” Rositero diris. “Mi komprenas. Mi ankoraŭ havas sufiĉe da ligno.”

Vardo rigardis sian brakhorloĝon. “Estas tridek post la sepa, Judito. Vi devus kontakti vian onklinon. Ŝi eble ne povus veni ĉi-nokte.”

Judito riglis sian jaketon. “Ho, ŝi ja povos,” ŝi certigis. “Mi baldaŭ revenos.”

La onklino alvenis post kvin minutoj, kun tri peze pakitaj valizoj.

“Estas mirinde,” Vardo komentis al Rositero, tri monatojn poste. “La grandeco de ĉi tiu ĉambro ankoraŭ defias mian kredon. Estas preskaŭ kvazaŭ ĝi pligrandiĝas ĉiutage.”

Rositero tuj konsentis, forturnante sian okulon de unu el la virinoj, kiu ŝanĝis siajn vestaĵojn malantaŭ la centra dividilo. Ĉi tion ili nun lasis en ĝia loko ĉar la ĉiutaga elpreno fariĝis ĝena. Kaj ĉiukaze, la sub-dividilo de la onklino estis konektita al ĝi, kaj ŝi ne ŝatis la daŭrajn ĝenojn. Certigi ke ŝi sekvu la procedon por eniri kaj eliri la domon tra la kaŝita pordo kaj ĉelo estis jam sufiĉe malfacila afero.

Malgraŭ tio, ŝajnis malprobable ke ili detektiĝos. La ĉambro estis evidente konstruita kiel kromaĵo en la centro de la domo, kaj la muro de valizoj ekstere en la ĉirkaŭa koridoro nuligis sonojn. Rekte sube estis malgranda loĝejo okupata de pluraj maljunulinoj, kaj la onklino de Judito, kiu vizitis ilin socie, certis ke neniuj sonoj venas tra la dika plafono. Supre, la lumo eskapis tra fenestreto, kaj estis nedistingebla de la centoj da aliaj lumfontoj en la domo. Rositero finis la novan dividilon kiun li konstruis kaj tenis ĝin vertikale, kaj konektis ĝin al la vando inter la litoj de Vardo kaj si. Ili konsentis ke tio donus iom pli da privateco.

“Sendube mi devos fari pliajn, por Judito kaj Heleno,” li diris al Vardo.

Vardo agordis sian kusenon. Ili jam kaŝportis la du seĝojn reen al la meblovendejo ĉar ili okupis tro da spaco. Kaj ĉiukaze, la lito estis pli komforta. Li neniam tute kutimiĝis al la mola teksaĵo sur la seĝoj.

“Ne estas malbona ideo. Ĉu ni ankaŭ muntu kelkajn bretojn ĉirkaŭ la vando? Mi ne havas lokon por miaj posedaĵoj.”

La bretoj tre ordigis la ĉambron, kaj liberigis grandan areon de la planko. Ĉiu kun propra dividilo, la kvin litoj kuŝis unu apud la alia laŭ la malantaŭa vando, kaj frontis la mahogonan vestoŝrankon. Intere estis libera spaco de tri aŭ kvar futoj, kaj ses je ĉiu flanko de la vestoŝranko.

La vidaĵo de tiom da libera spaco fascinis Vardon. Kiam Rositero menciis ke la patrino de Heleno estas malsana kaj tre bezonas personan prizorgon, li tuj sciis kie ŝia ĉelo lokiĝu - je la antaŭo de lia lito, inter la vestoŝranko kaj la flankvando.

Heleno estis ege feliĉa. “Vi estas tiom afabla, Johano,” ŝi diris al li, “sed ĉu ĝenus vin se Patrino dormus apud mi? Estas sufiĉe da spaco por plia lito.”

Do Rositero malmuntis la dividilojn kaj movis ilin, unu pli proksime de la alia. Ses litoj nun kuŝis laŭ la vando. Tio donis al ili du kaj duono futojn da spaco inter ĉiu lito, nur sufiĉe por paŝi laŭ la flankoj de la litoj. Kuŝante sur la ekstreme dekstra lito, kun la bretoj du futojn super sia kapo, Vardo apenaŭ povis vidi la vestoŝrankon, sed havis klaran vidon de la ses futoj da spaco kaj vando antaŭ li.

Tiam la patro de Heleno alvenis.

Frapante sur la pordo de la ĉelo, Vardo ridetis al la onklino de Judito dum ŝi allasis lin. Li helpis ŝin elsvingi la liton kiu gardis la enirejon, kaj frapis sur la ligna panelo. Momenton poste, la patro de Heleno, malgranda grizhara viro en subĉemizo kaj pantalonoj riglitaj per peco de ŝnureto, forprenis la panelon.

Vardo kapjesis al li kaj paŝis super la valizoj stakitaj sur la planko ĉirkaŭ la lito. Heleno estis en la ĉelo de sia patrino, helpante la maljunulinon trinki sian vesper-buljonon. Rositero, ŝvitante multe, estis sur la genuoj apud la vestoŝranko, disigante la kadron de la centra spegulo per levstango. Pecoj de la ŝranko kuŝis sur lia lito kaj trans la planko.

“Morgaŭ ni devos komenci forporti ĉi tiujn,” Rositero diris al li. Vardo atendis, ĝis la patro de Heleno preterpaŝis kaj eniris sian ĉelon. Li starigis malgrandan pordon el kartono, kiun li ŝlosis post si per kruda kroĉilo farita el kurbigita drato.

Rositero rigardis lin, malridetante en kolereto. “Iuj feliĉas. Ĉi tiu ŝranko estas laboraĉo. Kiel ni decidis aĉeti ĝin?”

Vardo eksidis sur sia lito. La dividilo premis kontraŭ liaj genuoj kaj li apenaŭ povis moviĝi. Li kontrolis kaj vidis ke la divida linio kiun li markis per krajono estas kaŝata de la dividilo kiu ŝajne pliproksimiĝis. Apogante sin kontraŭ la vando, li provis forpuŝi ĝin iom, sed evidente Rositero najlis la malsupron al la planko.

Estis subita frapo sur la ekstera ĉelpordo - Judito revenis de sia oficejo. Vardo komencis stariĝi, sed tiam residiĝis. “Sinjoro Varingo,” li vokis mole. Estis la vico de la maljunulo, ĉi-nokte.

Varingo paŝis al la pordo de sia ĉelo kaj malŝlosis ĝin kolerete, pepante al si.

“Supren kaj malsupren, supren kaj malsupren,” li pepis. Li stumblis sur la ilujo de Rositero kaj sakris laŭte, kaj aldonis akre super sia ŝultro: “En mia opinio estas tro da homoj ĉi tie. Sube oni loĝas po ses en ĉambro, kompare kun nia sep, kaj la ĉambro estas samgranda.”

Vardo kapjesis svage kaj kuŝiĝis sur sia mallarĝa lito, provante ne frapi sian kapon kontraŭ la bretaro. Varingo ne estis la unua kiu proponetis ke li foriru. La onklino de Judito faris similajn sugestojn antaŭ du tagoj. Ĉar li forlasis sian laboron en la librejo (la malgranda luprezo kiun li akiris de la aliuloj pagis por la malmulto da manĝaĵo kiun li bezonis) li pasigis la plimulton de sia tempo en la ĉambro, iom pli da tempo kun la maljunulo ol li volis, sed li lernis toleri lin. Ripozante, li rimarkis ke la dekstra ornamaĵo de la vestoŝranko, ĉio kion li povis vidi dum la lastaj du monatoj, estis jam malmuntita.

Ĝis tiam ĝi estis bela meblo, iel simbolo de ĉi tiu privata mondo, kaj la vendisto ĉe la butiko diris al li ke malmultaj jam ekzistas. Dum momento Vardo sentis subitan bedaŭron, kiel li sentis kiam li estis infano, kiam lia patro, en momento de kolero, forprenis ion de li kaj li sciis ke li neniam plu vidos ĝin.

Tiam li firmigis sin. Ĝi estis bela vestoŝranko, sendube, sed post ĝia forigo la ĉambro ŝajnos pli granda.