Postmodernismo Senrobigita

de Richard Dawkins

Tradukis Thomas JAMES

[Eldonita en Nature, 9 Julio 1998, vol. 394, pp. 141-143.]

Intellectual Impostures
de Alan Sokal kaj Jean Bricmont
Profilo: 1998. Pp. 274. £9.99
Eldonota en Usono de Picador kiel Fashionable Nonsense en Novembro 1998

Supozu ke vi estas intelekta trompulo kun nenio por diri, sed kun fortaj ambicioj sukcesi en la akademia vivo, akiri klikon de riverencemaj disĉiploj, kaj havi studentojn ĉirkaŭ la mondo kiuj ŝmiras viajn verkojn per respekta flava tekstmarkilo. Kian literaturan stilon vi kulturus? Ne klaran stilon, certe, ĉar klareco malkaŝus la mankon de enhavo. Verŝajne vi produktus ion similan al la jena paragrafo:

Ni povas klare vidi, ke ne estas du-unuvoĉa korespondo inter linearaj signo-ligoj aŭ origin-skribado, depende de la aŭtoro, kaj ĉi tiu plur-referenca, plur-dimensia makinika¹ katalizaĵo. La simetrieco de skalo, la transverseco, la empatia maldiskursa karaktero de ilia etendiĝo: ĉiuj ĉi dimensioj obskuras la logikon de la ignorata tria eblo, kaj kuraĝigas nin en nia negado de la ontologia duismo kiun ni antaŭe kritikis.
Angle: We can clearly see that there is no bi-univocal correspondence between linear signifying links or archi-writing, depending on the author, and this multireferential, multi-dimensional machinic catalysis. The symmetry of scale, the transversality, the pathic non-discursive character of their expansion: all these dimensions remove us from the logic of the excluded middle and reinforce us in our dismissal of the ontological binarism we criticised previously.

La ĉi-supra estas citaĵo de la psikoanalizisto Félix Guattari, unu el multaj laŭmodaj francaj ‘intelektuloj’, kiujn traktas Alan Sokal kaj Jean Bricmont en sia bonega libro Intellectual Impostures, antaŭe eldonita en la franca lingvo kaj nun havebla en nova tutreverkita angla eldono. Guattari senĉese pluiras en tia stilo kaj ofertas, laŭ la opinio de Sokal kaj Bricmont, “la plej elstaran miksaĵon de scienca, pseŭd-scienca kaj filozofia ĵargono kiun ni iam ajn vidis”. Kunlaboranto de Guattari, la mortinta Gilles Deleuze, havis similan skribtalenton:

Unue, singularo-eventoj estas proporciaj al heterogenaj serioj kiuj estas organizitaj en sistemon kiu estas nek stabila nek nestabila, sed pli ĝuste ‘meta-stabila’, havanta potencialan energion en kiu la diferencoj inter la serioj estas distribuitaj... due, singularoj posedas procezon de aŭtomata unuiĝo, ĉiam moviĝemaj kaj dislokaj tiom ke paradoksa elemento trairas la seriojn kaj vibrigas ilin, ĉirkaŭante la singularajn punktojn en unuopa loteca punkto kaj ĉiujn ĵetkub-rezultojn en unuopa ĵeto.
Angle: In the first place, singularities-events correspond to heterogeneous series which are organized into a system which is neither stable nor unstable, but rather 'metastable', endowed with a potential energy wherein the differences between series are distributed... In the second place, singularities possess a process of auto-unification, always mobile and displaced to the extent that a paradoxical element traverses the series and makes them resonate, enveloping the corresponding singular points in a single aleatory point and all the emissions, all dice throws, in a single cast.

Tio memorigas pri karakterizaĵo, fare de Peter Medawar, pri certa speco de franca intelekta stilo (rimarku, parenteze, la kontraston montritan de la eleganta kaj klara stilo de Medawar mem):

Stilo fariĝis objekto de unuaranga graveco, kaj kia stilo ĝi estas! Al mi ĝi havas prancan, orgojlan kvaliton, plena je memestimo; ĝi estas alta, sed en la baleta maniero, ĝi paŭzas de tempo al tempo en klerula sinteno, kvazaŭ atendante eksplodon de aplaŭdo. Ĝi havis konsternegan influon al la kvalito de moderna pensado...
Angle: Style has become an object of first importance, and what a style it is! For me it has a prancing, high-stepping quality, full of self-importance; elevated indeed, but in the balletic manner, and stopping from time to time in studied attitudes, as if awaiting an outburst of applause. It has had a deplorable influence on the quality of modern thought...

Revenante por atakti de alia angulo la samajn celojn, Medawar diras:

Mi povas citi indikaĵojn pri la komenciĝo de flustrada kampanjo kontraŭ la virtoj de klareco. Aŭtoro pri strukturalismo en la Times Literary Supplement sugestis ke pensoj kiuj estas konfuzaj kaj turmentaj, ĝuste pro sia profundeco, estas plej konvene esprimataj en prozo kiu estas intence malklara. Kia ridinde stulta ideo! Tio vokas al la memoro la avertiston pri surprizaj aer-atakoj en milit-epoka Oxford, kiu, kiam brila lunlumo minacis la amas-obskuron², diris ke ni surmetu malhelajn okulvitrojn. Li, tamen, amuzumis intence.
Angle: I could quote evidence of the beginnings of a whispering campaign against the virtues of clarity. A writer on structuralism in the Times Literary Supplement has suggested that thoughts which are confused and tortuous by reason of their profundity are most appropriately expressed in prose that is deliberately unclear. What a preposterously silly idea! I am reminded of an air-raid warden in wartime Oxford who, when bright moonlight seemed to be defeating the spirit of the blackout, exhorted us to wear dark glasses. He, however, was being funny on purpose.

Tio estas el prelego de Medawar en 1968 pri “Scienco kaj Literaturo”, represita en Pluto's Republic (Oxford University Press, 1982). De tiuj tempoj, la flustrada kampanjo plilaŭtigis sian voĉon.

Deleuze and Guattari skribis kaj kunskribis librojn, kiujn priskribis la fama Michel Foucault “inter la plej bonegaj el la bonegaj... Iun tagon, eble, la jarcento estos Deleuza.” Sokal kaj Bricmont, tamen, pensas alie:

Ĉi tiuj tekstoj enhavas malmulton da koheraj frazoj - iam banalaj, iam eraraj - kaj ni prikomentis iujn en la piednotoj. Koncerne la aliajn, ni lasas ilin al la leganto por juĝi.
Angle: These texts contain a handful of intelligible sentences -- sometimes banal, sometimes erroneous -- and we have commented on some of them in the footnotes. For the rest, we leave it to the reader to judge.

Sed estas malfacile por la leganto. Sendube ekzistas pensoj tiom profundaj ke la plimulto ne komprenos la lingvaĵojn per kiuj ili esprimiĝas. Kaj sendube estas ankaŭ lingvaĵoj intence nekoheraj por kaŝi la mankon de honesta pensado. Sed kiel distingi ilin? Kio se ja necesas spertula okulo por detekti ĉu la imperiestro ne havas vestaĵojn? Plej grave, kiel ni povas scii ĉu la modeca franca ‘filozofio’, kies disĉiploj kaj fanatikuloj jam preskaŭ superregis grandajn partojn de la usona akademia vivo, estas aŭtentike profunda aŭ nur la malplena retoriko de friponuloj kaj trompuloj?

Sokal kaj Bricmont estas profesoroj de fiziko ĉe, respektive, la universitato de Nov-Jorko kaj la universitato de Loveno en Belgujo. Ili limigis sian kritikon al tiuj libroj kiuj elvokis konceptojn de fiziko kaj matematiko. En tiuj fakoj ili estas kompetentuloj, kaj ilia juĝo estas neambigua. Pri Jacques Lacan, ekzemple, kies nomo estas estimegata de multaj en departamentoj pri homscienco tra usonaj kaj britaj universitatoj, sendube parte pro tio ke li simulas profundan komprenon de matematiko:

... kvankam Lacan uzas sufiĉe da fakvortoj de la matematika teorio de denseco, li miksas ilin arbitre sen la apenaŭa zorgo pri ilia signifo. Lia ‘difino’ de denseco estas ne nur falsa: ĝi estas sensenca.
Angle: ... although Lacan uses quite a few key words from the mathematical theory of compactness, he mixes them up arbitrarily and without the slightest regard for their meaning. His 'definition' of compactness is not just false: it is gibberish.

Ili poste citas la jenan rimarkindan rezonadon de Lacan:

Do, per kalkulo de tiu signaĵo laŭ la algebra metodo ĉi tie uzata, specife:
Angle: Thus, by calculating that signification according to the algebraic method used here, namely:


Oni ne devas esti matematikisto por vidi ke tio estas ridinda. Ĝi memorigas pri la karaktero de Aldous Huxley kiu pruvis la ekziston de Dio per divido de numero per nul, tiel derivante la infiniton. En plia peco de rezonado kiu estas tute tipa de la ĝenro, Lacan pluiras konkludante ke la erekta virorgano:

... egalas de la signaĵo produktita ĉi-supre, de la plezuro kiun ĝi redonas per la koeficiento de sia propozicio al la funkcio de manko de signaĵo (-1).
... is equivalent to the of the signification produced above, of the jouissance that it restores by the coefficient of its statement to the function of lack of signifier (-1).

Ni ne bezonas la matematikan klerecon de Sokal kaj Bricmont por esti certa ke la aŭtoro de tia parolo estas trompulo. Eble li estas honesta kiam li parolas pri nesciencaj temoj? Sed laŭ mi filozofo kiu egaligas la erektan organon kun la kvadrata radiko de minus unu ja perdas sian kredindecon, eĉ kiam temas pri aferoj pri kiuj mi scias nenion.

Ankaŭ la feminista ‘filozofo’ Luce Irigaray estas traktata de Sokal kaj Bricmont per tuta ĉapitro. En ekstrakto kiu memorigas pri fifama priskribo de la Principia de Newton (“seksperforta manlibro”), Irigaray argumentas ke E=mc2 estas “seksuma ekvacio”. Kial? Ĉar “ĝi privilegias la rapidon de lumo super aliaj rapidoj kiuj estas vitale gravaj al ni” (la kursiva vorto estas, mi rapide lernas, ŝajne tre laŭmoda). Same tipa de tiu penso-skolo estas la tezo de Irigaray pri flu-mekaniko. Laŭdire fluaĵoj estis maljuste neglektataj. “Vira fiziko” privilegias rigidajn, solidajn aĵojn. Ŝia usona eksponanto Katherine Hayles faris eraron kiam ŝi reesprimis la pensojn de Irigaray en (relative) klara lingvaĵo. Fine ni akiras pli malpli neobskuritan bildon de la imperiestro, kaj jes, li ne havas vestaĵojn:

Ŝi atribuas la privilegiadon de solida super flua mekaniko, kaj ja la tutan nepovon de scienco trakti turbulentan fluon, al la asocio de flueco kun ineco. Dum viroj havas seksorganojn kiuj elstaras kaj fariĝas rigidaj, virinoj havas apertaĵojn kiuj likas menstruan sangon kaj vaginajn fluaĵojn... De ĉi tiu perspektivo ne estas mirige, ke scienco neniam povis atingi sukcesan modelon de turbulenco. Ne eblas solvi la problemon pri turbulenta fluo ĉar la konceptoj pri fluaĵoj (kaj pri virinoj) estis formitaj tiel ke ili necese ellasas neagnoskatajn restaĵojn.³
Angle: The privileging of solid over fluid mechanics, and indeed the inability of science to deal with turbulent flow at all, she attributes to the association of fluidity with femininity. Whereas men have sex organs that protrude and become rigid, women have openings that leak menstrual blood and vaginal fluids... From this perspective it is no wonder that science has not been able to arrive at a successful model for turbulence. The problem of turbulent flow cannot be solved because the conceptions of fluids (and of women) have been formulated so as necessarily to leave unarticulated remainders.

Oni ne devas esti fizikisto por detekti la absurdecon de tia argumento (ĝia tono jam fariĝis tre familiara), sed helpas havi Sokal kaj Bricmont por diri al ni la veran kialon, ke turbulenta fluo estas defia problemo: la ekvacioj de Navier-Stokes estas malfacilaj por solvi.

En simila maniero Sokal kaj Bricmont malkaŝas la konfuzon de Bruno Latour pri relativeco, la ‘postmodernan sciencon’ de Jean-François Lyotard, kaj la multajn nesurprizajn misuzojn de la teoremo de Gödel, kvantuma mekaniko kaj la teorio de kaoso. La fifama Jean Baudrillard estas unu el multaj, kiuj trovas la teorion de kaoso utila ilo por trompi legantojn. Denove, Sokal kaj Bricmont helpas nin per analizo de la trompoj. La jena frazo, “kvankam konstruita el sciencaj terminoj, estas sensignifa de la vidpunkto de scienco”:

Eble historio mem devas esti rigardata kiel kaosa formo, en kiu akcelado finas linearecon, kaj la turbulenco kreita de akcelado forturnas historion definitive de ĝia fino, same kiel tia turbulenco distancigas efikojn de iliaj kaŭzoj.
Angle: Perhaps history itself has to be regarded as a chaotic formation, in which acceleration puts an end to linearity and the turbulence created by acceleration deflects history definitively from its end, just as such turbulence distances effects from their causes.

Mi ne citos pli, ĉar, kiel diras Sokal kaj Bricmont, la teksto de Baudrillard “pluiras en poioma kresĉendo de sensencaĵo”. Ili denove atentigas pri la “abundo da sciencaj kaj pseŭd-sciencaj terminoj - enmetitaj en frazojn kiuj estas, kiom ni povas vidi, tute sensignifaj”. Ilia rezumo de Baudrillard povus koncerni iun ajn el la aŭtoroj kiujn ili kritikas, kaj kiuj estas laŭdataj tra Usono:

Rezume, oni trovas en la verkoj de Baudrillard abundon de sciencaj terminoj, uzitaj sen ajna zorgo pri iliaj signifoj, kaj, antaŭ ĉio, en kunteksto kie ili estas evidente maltaŭgaj. Ĉu aŭ ne oni interpretas ilin kiel metaforojn, estas malfacile vidi kian rolon ili povus ludi, krom doni ŝajnon de profundeco al banalaj rimarkoj pri sociologio aŭ historio. Plue, la sciencaj terminoj estas enmiksitaj kun nesciencaj vortoj kiuj estas uzitaj kun egala malzorgo. Entute, oni scivolas kiel aspektus la pensado de Baudrillard se la vorta tegaĵo kovranta ĝin estus forbalaita.
Angle: In summary, one finds in Baudrillard's works a profusion of scientific terms, used with total disregard for their meaning and, above all, in a context where they are manifestly irrelevant. Whether or not one interprets them as metaphors, it is hard to see what role they could play, except to give an appearance of profundity to trite observations about sociology or history. Moreover, the scientific terminology is mixed up with a non-scientific vocabulary that is employed with equal sloppiness. When all is said and done, one wonders what would be left of Baudrillard's thought if the verbal veneer covering it were stripped away.

Sed la postmodernistoj pretendas ke ili nur ‘ludas’, ĉu ne? En ilia filozofio ĉu ne veras ke io ajn eblas, ke ne ekzistas absoluta vero, io ajn skribita havas saman statuson kiel io ajn alia, kaj neniu vidpunkto havas privilegion? Se konsideri iliajn proprajn normojn pri relativa vero, ĉu ne estas iom maljuste kritiki ilin pri ilia ŝercumado kun vortludoj kaj trompoj al la leganto? Eble, sed tiam oni scivolemas, kial iliaj skribaĵoj estas tiom stultige tedaj. Ludoj estu almenaŭ amuzaj, ne orgojlaj, solenaj kaj vantaj, ĉu ne? Pli grave, se ili nur ŝercas, kial ili reagas kun tiom fortaj krioj de konsterniĝo kiam iu faras ŝercon reen al ili? La genezo de Intellectual Impostures estis brila mistifiko farita de Sokal, kaj ĝia miriga sukceso ne naskis la ridojn de raviĝo kiujn oni eble atendus, post tia ludeca heroaĵo. Ŝajne kiam oni estas parto de la establaĵo, ne plu estas amuze kiam iu trapikas la establitan sakon de vento.

Estas nun iom vaste sciate, ke en 1996 Sokal submetis al la usona ĵurnalo Social Text paperon titolitan “Transiri limojn: al transformativa hermenotiko de la kvantuma gravito” (Angle: “Transgressing the boundaries: towards a transformative hermeneutics of quantum gravity”. De komenco ĝis fino la papero estis intenca sensencaĵo. Ĝi estis zorge verkita parodio de postmodernisma meta-fuŝo. Sokal estis inspirita fari tion de libro verkita de Paul Gross kaj Norman Levitt nomata Pli alta Superstiĉo: La Akademia Maldekstro kaj ĝiaj Kvereloj kun Scienco (Angle: Higher Superstition: The Academic Left and its Quarrels with Science (Johns Hopkins University Press, 1994), grava libro kiu meritas fariĝi tiel populara en Britujo kiel ĝi estas en Usono. Apenaŭ pova kredi tion kion li legis en tiu libro, Sokal esploris la referencojn al postmoderna literaturo, kaj trovis ke Gross kaj Levitt ne troigis. Li decidis fari ion por kontraŭumi. En la vortoj de la ĵurnalisto Gary Kamiya:

Iu ajn kiu vadis tra la pia, obskurantisma, ĵargonplena fuŝparolo kiu onidire venas el ‘altnivela’ pensado en la homsciencoj jam sciis ke tio devus iam okazi: iu sprita akademiulo, posedanta la ne-tiom-sekretajn pasvortojn (‘hermenotiko’, ‘transirema’, ‘Lacaneca’, ‘hegemonio’, por nomi nur kelkajn) skribos tute falsan paperon, submetos ĝin al laŭmoda ĵurnalo, ĝi akceptiĝos... La verko de Sokal uzas ĉiujn el la taŭgaj terminoj. Ĝi citas ĉiujn el la plej bonaj homoj. Ĝi atakas pekantojn (blankaj viroj, la ‘reala mondo’), laŭdas la virtajn (virinoj, ĝenerala metafikiza sensencaĵo)... Kaj ĝi estas absoluta, tuta bovfeko - fakto kiun ial preterrigardis la altpotencaj redaktoroj de Social Text, kiuj devas nun havi saman senton kiel la trojanoj, la tagon post kiam ili entiris tiun belan ĉevalegon en sian urbon.
Angle: Anyone who has spent much time wading through the pious, obscurantist, jargon-filled cant that now passes for 'advanced' thought in the humanities knew it was bound to happen sooner or later: some clever academic, armed with the not-so-secret passwords ('hermeneutics,' 'transgressive,' 'Lacanian,' 'hegemony', to name but a few) would write a completely bogus paper, submit it to an au courant journal, and have it accepted... Sokal's piece uses all the right terms. It cites all the best people. It whacks sinners (white men, the 'real world'), applauds the virtuous (women, general metaphysical lunacy)... And it is complete, unadulterated bullshit -- a fact that somehow escaped the attention of the high-powered editors of Social Text, who must now be experiencing that queasy sensation that afflicted the Trojans the morning after they pulled that nice big gift horse into their city.

La papero de Sokal probable ŝajnis al la redaktoroj kiel donaco, ĉar en ĝi fizikisto diris ĉion kion ili volis aŭdi, atakante la ‘post-klerisman hegemonion’ kaj tiel malmojosajn nociojn kiel la ekzisto de la reala mondo. Ili ne sciis ke Sokal ankaŭ plenigis sian paperon per eksterordinaraj sciencaj eraregoj, tiaj kiujn ajna homo kun simpla diplomo en fiziko povus tuj detekti. La papero estis montrita al neniu tia homo. La redaktoroj, Andrew Ross kaj aliaj, estis kontentaj ke ĝia ideologio akordis kun ilia, kaj eble flatis ilin ĝiaj referencoj al iliaj propraj verkoj. Pro tiu fuŝredakto, en 1996 ili tutjuste ricevis la Ig-Nobel-premion pri literaturo.

Malgraŭ la ovaĵo sur iliaj vizaĝoj, kaj malgraŭ iliaj feminismemaj afektoj, ĉi tiuj redaktoroj estas estrecaj viroj en la akademia establaĵo. Ross havas la krudan memfidon por fari dirojn kiel “Mi ĝojas ke mi seniĝis je departamentoj pri la angla lingvo. Mi malamas literaturon, kaj tiaj departamentoj kutime estas plenaj je homoj kiuj amas literaturon”; kaj la vantan malhumilecon por komenci libron pri ‘sciencaj studoj’ per la vortoj: “Ĉi tiu libro estas dediĉita al ĉiuj scienc-instruistoj kiujn mi neniam havis. Mi povis verki ĝin nur sen ili.”

Li kaj liaj kunulaj baronoj en ‘kulturaj studoj’ kaj ‘sciencaj studoj’ ne estas senlezaj sentaŭguloj en tria-rangaj kolegioj. Multaj el ili tenas profesorecon en iuj el la plej bonaj universitatoj en Usono. Viroj tiaj sidas en decidaj komitatoj, kaj havas veran regon super junaj akademiuloj kiuj eble sekrete aspiras al honesta akademia kariero en literaturaj studoj aŭ, ekzemple, antropologio. Mi scias - ĉar multaj el ili diris al mi - ke estas sinceraj erudiciuloj kiuj aŭdacus kontraŭstari, sed kiuj estas timigitaj en silenton. Al ili, Sokal ŝajnos kiel heroo, kaj neniu kun sento de humoro aŭ sento de justeco malkonsentos.

En detaloplena nekropsio de sia fama mistifiko, submetita al Social Text sed antaŭdireble rifuzita de ili kaj eldonita aliloke, Sokal atentigas ke, krom pluraj duonveraĵoj, falsaĵoj kaj logikaj trompoj de la non sequitur, lia originala artikolo enhavas iom da “sintakse ĝustaj frazoj kiuj havas nepre neniom da senco”. Li bedaŭras ke li ne enmetis pli da tiaj frazoj: “Mi forte penis produkti ilin, sed mi trovis ke mi ne havas la talenton.” Se li skribus sian parodion hodiaŭ, certe helpus lin virtuoza komputila programo farita de Andrew Bulhak de Melburno, Aŭstralio: la Postmodernisma Generilo. Ĉiun fojon kiam vi vizitas ĝin ĉe http://www.cs.monash.edu.au/cgi-bin/postmodern ĝi generas por vi, uzante perfektajn gramatikajn principojn, tute freŝan postmodernan diskurson, neniam antaŭe viditan.

Mi ĵus iris tien, kaj ĝi produktis por mi 6000-vortan artilokon nomitan “Kapitalisma teorio kaj la subteksta paradigmo de kunteksto” de “David I. L. Werther kaj Rudolf du Garbandier de la Departamento pri la Angla Lingvo, Universitato de Kembriĝo” (poezia justo en tio, ĉar estis Kembriĝo kiu decidis doni al Jacques Derrida honoran doktorecon). Jen tipa ekstrakto de tiu impone erudicia verko:

Se ekzameni teoriojn pri kapitaliso, oni alfrontas elekton: aŭ rifuzi novtekstan materialismon aŭ konkludi ke socio havas objektivan valoron. Se dialektika desituaciismo teniĝas, ni devas elekti inter Habermasa diskurso kaj la subteksta paradigmo de kunteksto. Oni povus diri ke la subjekto estas kuntekstigita en tekstan naciismon kiu inkludas veron kiel realon. Iusence, la premiso de la subteksta paradigmo de kunteksto deklaras ke la realo venas el la amasa subkonscio.
Angle: If one examines capitalist theory, one is faced with a choice: either reject neotextual materialism or conclude that society has objective value. If dialectic desituationism holds, we have to choose between Habermasian discourse and the subtextual paradigm of context. It could be said that the subject is contextualised into a textual nationalism that includes truth as a reality. In a sense, the premise of the subtextual paradigm of context states that reality comes from the collective unconscious.

Vizitu la Postmodernisman Generilon. Ĝi estas senlima fonto de hazarde generita, sintakse ĝusta sensencaĵo, distingebla de la aŭtentika postmodernismo nur en tio, ke ĝi estas pli amuza por legi. Oni povus generi po miloj da paperoj ĉiutage, ĉiu unika kaj preta por eldono, kun numerigitaj piednotoj. Submetu viajn manuskriptojn al la ‘redaktora kolektivo’ de Social Text, triope kaj duoble spacigitaj.

Koncerne la pli malfacilan taskon repreni la usonajn literaturajn departamentojn por aŭtentikaj akademiuloj, Sokal kaj Bricmont aldonis al la laboroj de Gross kaj Levitt, donante amikecan kaj simpatian voj-elmontron de la mondo de scienco. Ni esperu ke ĝi estos sekvata.


Piednotoj - de la tradukinto.

1. En la “skolo” de Deleuze kaj Guttari, la machinic (angle) ŝajne koncernas nian kapablon kiel homoj formi aliancojn kun nehomaj fortoj, ĉu bestoj, insektoj, plantoj aŭ virusoj. Ĉar tian koncepton malfacilas esprimi en Esperanto per unuopa vorto, mi uzas neologismecan vorton ‘makinika’.

2. Traduko de la angla blackout. Temas pri intenca estingo de lumo tra vasta areo, por malhelpi la navigadon de atakantaj avioj.

3. Traduko de la angla unarticulated remainders. Bedaŭrinde ĝian sencon malfacilis konstati, ĉar ŝajne temas pri plia inventita esprimo en la esotera terminaro de postmodernismo. Mi ne certas ĉu temas pri matematika restaĵo. Nek mi certas ĉu per unarticulated la aŭtoro aludas al diriteco, agnoskateco, aŭ kio ajn. Eble per tralego de la koncerna verko mi povus eltrovi ĝian celitan signifon, sed mi ne volas malŝpari tempon je tio. Mi do tradukas per “neagnoskata restaĵo”. Ĝi eble maltrafas la sencon, sed laŭ la spirito de la kritiko, tio verŝajne ne tre gravas :)