Platlando
Romaneto de multaj dimensioj

Kun ilustraĵoj fare de la aŭtoro, A SQUARE
(Edwin A. Abbott 1838-1926)

Tradukis el la angla Thomas JAMES.

[Platlando: Romanco de multaj dimensioj]


Al
La enloĝantoj de SPACO ĜENERALE
Kaj H. C. SPECIFE
Tiu ĉi verko estas dediĉita
De humila indiĝeno de Platlando
En espero ke
Kiel li iniciĝis en la misterojn
De TRI dimensioj
Estinte antaŭe sperta
En NUR DU
La civitanoj de tiu ĉiela regiono
Aspiros ankoraŭ pli alte
Al la sekretoj de KVAR KVIN AŬ EĈ SES dimensioj
Tiel kontribuante
Al la pligrandigo de LA IMAGIPOVO
Kaj la eventuala evoluo
De tiu plej rara kaj bonega donaco MODESTO
Inter la superaj rasoj
De la SOLIDA HOMARO.


ANTAŬPAROLO AL LA DUA KAJ REVIZIITA ELDONO, 1884. DE LA REDAKTORO.

SE MIA KOMPATINDA amiko de Platlando ankoraŭ havus la saman mensviglecon kiun li ĝuis kiam li ekverkis ĉi tiun memorlibron, mi ne devus reprezenti lin en ĉi tiu antaŭparolo, en kiu li deziras, unue, redanki siajn legantojn kaj kritikantojn en Spaclando, kies aprezo, kun neatendita rapideco, necesigis duan eldonon de lia verko; due, pardonpeti pri iuj eraroj kaj mispresoj (pri kiuj, tamen, li ne tute respondecas); kaj, trie, korekti unu aŭ du miskonceptojn. Sed li ne plu estas tia kvadrato, kia li estis antaŭe. Jaroj en prizono, kaj la eĉ pli peza ŝarĝo de ĝenerala nekredemo kaj mokado, kombiniĝis kun la natura degenerado de maljuneco por forviŝi de lia menso multajn el la pensoj kaj nocioj, kaj ankaŭ multe de la terminaro, kiujn li akiris dum sia mallonga resto en Spaclando. Tial, li petis min respondi en lia nomo al du specialaj obĵetoj, unu intelekta, la alia morala.

La unua obĵeto estas, ke platlandano, vidante linion, vidas ion kio devas esti dika al la okulo, kaj ankaŭ longa al la okulo (alikaze ĝi estus nevidebla se ĝi havus nenian dikecon); kaj konsekvence li devus (oni argumentas) agnoski ke liaj landanoj estas ne nur longaj kaj larĝaj, sed ankaŭ (kvankam sendube nur ete) dikajaltecohavaj. La obĵeto estas kredebla, kaj al spaclandanoj preskaŭ nepre kredenda, tiom ke, mi konfesas, kiam mi unue aŭdis ĝin mi ne povis repliki. Sed la respondo donita de mia kara amiko ŝajnas al mi plene trafa.

“Mi konfesas,” li diris—kiam mi menciis al li ĉi tiun obĵeton—“mi konfesas ke via kritikanto diras faktojn, sed mi negas liajn konkludojn. Estas vere ke en Platlando ni havas trian neagnoskatan dimension nomatan ‘alteco,’ same kiel vi en Spaclando havas kvaran neagnoskatan dimension, por kiu vi nune ne havas nomon, sed kiun mi nomos ‘ekstra alteco’. Sed percepti nian ‘altecon’ estas por ni same maleble kiel estas por vi percepti vian ‘ekstran altecon’. Eĉ mi—kiu estis en Spaclando, kaj kiu havis privilegion kompreni dum dudek kvar horoj la signifon de ‘alteco’—eĉ mi nun ne povas kompreni ĝin, nek percepti ĝin per vidpovo aŭ ajna rezono; mi povas nur indukti ĝin per fido.

“La kialo estas evidenta. Dimensio implicas direkton, implicas mezuron, implicas kvanton. Nu, ĉiuj niaj linioj estas egale kaj infinite dikaj (aŭ altaj, se vi preferas); konsekvence, estas en ili nenio por konduki niajn mensojn al la koncepto de tiu dimensio. Neniu mezurilo estus por ni utila; ni scius nek kion nek en kiu direkto mezuri. Kiam ni vidas linion, ni vidas ion longan kaj helan; heleco kaj longeco estas necesaj por la ekzisto de linio; se la heleco malaperas, la linio estingiĝas. Tial, ĉiuj miaj amikoj en Platlando—kiam mi parolas al ili pri la neagnoskata dimensio kiu iasence ekzistas en linio—diras ‘Ha, vi celas helecon’; kaj kiam mi respondas, ‘Ne, mi celas veran dimension,’ ili tuj replikas ‘Do mezuru ĝin, aŭ diru al ni, en kiu direkto ĝi etendiĝas’; kaj tio silentigas min, ĉar mi ne povas. Hieraŭ, kiam la Ĉefa Cirklo (alinome nia Ĉefpastro) venis por inspekti la Prizonon de la Ŝtato kaj vizitis min la sepan fojon, kaj kiam la sepan fojon li demandis al mi ‘Ĉu vi iel pliboniĝis?’ mi provis pruvi al li ke, kvankam li ne konscias, li estas ne nur longa kaj larĝa sed ankaŭ ‘alta’. Sed kio estis la respondo? ‘Vi diras ke mi estas “alta”; mezuru mian “altecon” kaj tiam mi kredos vin.’ Kion mi povintus fari? Kiel mi povus trakti la defion? Mi estis venkita; kaj li foriris en triumfo.

“Ĉu ĉi tio ankoraŭ ŝajnas al vi stranga? Do metu vin en similan pozicion. Imagu ke homo de la Kvara Dimensio, venante malsupren por viziti vin, dirus ‘Kiam vi malfermas la okulojn, vi vidas ebenon (kiu havas du dimensiojn) kaj vi induktas solidojn (kiuj havas tri); sed en la realo vi vidas ankaŭ (kvankam vi ne agnoskas) kvaran dimension, kiu estas nek koloro nek heleco nek io ajn tia, sed vera dimensio kiu estas nemezurebla, kaj kies direkto estas nemontrebla.’ Kion vi dirus al tia vizitanto? Ĉu vi ne enkarcerigus lin? Nu, jen mia sorto, kaj estas tiel nature por ni platlandanoj enkarcerigi kvadraton pro predikado pri la Tria Dimensio, kiel estas por vi spaclandanoj enkarcerigi kubon pro predikado pri la Kvara. Ve, kiel forta estas la parenca simileco inter membroj de la blinda kaj persekutema homaro trans ĉiuj dimensioj! Punktoj, linioj, kvadratoj, kuboj, ekstra-kuboj—ni ĉiuj estas same eraremaj, ĉiuj kiel sklavoj de niaj respektivaj dimensiaj antaŭjuĝoj, kiel diris unu el viaj poetoj en Spaclando—

‘Unu tuŝo de l' naturo parencigas ĉiujn mondojn’.”¹

Koncerne ĉi tiun punkton la respondo de la kvadrato ŝajnas al mi nemalpravigebla. Bedaŭrinde mi ne povas diri ke lia respondo al la dua (morala) obĵeto estis egale klara kaj konvinka. Oni obĵetis ke li estas malamanto de virinoj; kaj, ĉar ĉi tiun obĵeton vigle antaŭenigis tiuj kiuj konsistigas, laŭ dekreto de la naturo, la iomete pli grandan duonon de la spaclanda raso, mi volus ĝin forigi, kiom mi povas. Sed la kvadrato estas tiom nekutimiĝinta al la primoralaj terminaroj de Spaclando ke mi maljustumus kontraŭ li se mi transskribus laŭvorte lian defendon kontraŭ la akuzaĵo. Agante, do, kiel lia interpretisto kaj resumanto, mi komprenas ke dum sia sepjara resto en prizono li modifis siajn personajn opiniojn pri kaj virinoj kaj la izoceloj (aŭ malaltaj klasoj). Persone li nun inklinas al la opinio de la sfero, ke la rektaj linioj estas plurmaniere superaj ol la cirkloj. Sed, skribante kiel historiisto, li identigis sin (eble tro forte) kun la opinioj ĝenerale adoptitaj de la historiistoj en Platlando, kaj (kiel oni informis lin) eĉ Spaclando, en kies paĝoj (ĝis tre lastatempe) oni apenaŭ taksis inde mencii aŭ zorge konsideri la destinojn de la virinoj kaj la amasoj de la homaro.

En eĉ pli obskura ekstrakto li nun deziras malkonfesi la cirklajn aŭ aristokratajn tendencojn, kiujn iuj kritikantoj nature atribuis al li. Dum li ja respektas la intelektan forton per kiu kelkaj cirkloj dum multaj generacioj konservis sian regon super amasegoj de siaj landanoj, li kredas ke la faktoj de Platlando, evidentaj en si mem sen komento de li, deklaras ke revoluciojn ne ĉiam eblas subpremi per buĉado; kaj ke la naturo, metinte la cirklojn en staton de senfrukteco, kondamnis ilin al fina malsukceso—“kaj en ĉi tio,” li diras, “mi vidas plenumon de la granda leĝo de ĉiuj mondoj, ke dum la saĝo de la homaro pensas ke ĝi prilaboras unu aferon, la saĝo de la naturo limigas la prilaboron al alia, tute malsama kaj multe pli bona afero.” En la cetero, li esprimas sian esperon ke, entute, lia verko estos sugesta kaj amuza al tiuj modermensaj spaclandanoj kiuj—por paroli pri tio kio estas plej grava, sed restas nespertebla—rifuzas unuflanke diri “tio maleblas,” kaj aliflanke “devas esti ĝuste tiel, kaj ni ĉiuj scias tion.”


ENHAVO

PARTO I: ĈI TIU MONDO

1. Pri la naturo de Platlando
2. Pri la klimato kaj domoj en Platlando
3. Koncerne la enloĝantojn de Platlando
4. Koncerne la virinojn
5. Pri niaj metodoj rekoni unu la alian
6. Pri rekonado per vidpovo
7. Koncerne malregulajn figurojn
8. Pri la antikva praktiko farbado
9. Pri la Universala Koloro-Leĝpropono
10. Pri la subpremado de la Kromata Ribelo
11. Koncerne niajn pastrojn
12. Pri la doktrino de niaj pastroj
PARTO II: ALIAJ MONDOJ

13. Kiel mi havis vizion de Liniolando
14. Kiel mi vane penis ekspliki la naturon de Platlando
15. Koncerne nekonaton de Spaclando
16. Kiel la nekonato vane penis riveli al mi per vortoj la misterojn de Spaclando
17. Kiel la sfero, peninte vane per vortoj, sin turnis al agoj
18. Kiel mi venis al Spaclando kaj kion mi vidis tie
19. Kiel, kvankam la sfero montris al mi aliajn misterojn de Spaclando, mi ankoraŭ deziris pli; kaj kio rezultis
20. Kiel la sfero kuraĝigis min en vizio
21. Kiel mi provis instrui la Teorion de Tri Dimensioj al mia nepo, kaj kiom mi sukcesis
22. Kiel mi tiam provis alirimede disvastigi la Teorion de Tri Dimensioj; kaj pri la rezulto


PARTO I: ĈI TIU MONDO

“Estu pacienca, ĉar la mondo estas vasta kaj larĝa.”

§ 1.—Pri la naturo de Platlando

MI NOMAS nian mondon Platlando, ne ĉar ni nomas ĝin tiel, sed por klarigi ĝian naturon al vi, miaj feliĉaj legantoj, kiuj havas la privilegion loĝi en Spaco.

Imagu vastan folion de papero sur kiu rektaj linioj, trianguloj, kvadratoj, pentagonoj, seslateroj, kaj aliaj figuroj, anstataŭ resti fiksaj en siaj lokoj, libere moviĝas ĉirkaŭe sur aŭ en la supraĵo, sed sen povo leviĝi super ĝin aŭ malleviĝi sub ĝin, tre simile al ombroj—sed duraj kaj kun helaj randoj—kaj tiam vi havos sufiĉe ĝustan nocion pri mia lando kaj landanoj. Ve, antaŭ kelkaj jaroj mi dirus “mia universo”: sed nun mia menso estas malfermita al pli alta vidpunkto.

En tia lando, oni tuj perceptus ke ne eblas esti io de via tielnomata “solida” speco. Tamen oni eble supozus, ke ni povus almenaŭ distingi per vidpovo la triangulojn, kvadratojn, kaj aliajn figurojn kiuj ĉirkaŭmoviĝas, kiel mi priskribis ilin. Kontraŭe, ni ne povus vidi ion tian, almenaŭ ne por distingi unu figuron de la alia. Nenio videblus nek povus esti videbla al ni krom rektaj linioj; kaj la neceson de tio mi rapide demonstros.

Metu pencon en la mezon de iu el viaj tabloj en Spaco; kaj kliniĝante super ĝi, rigardu malsupren. Ĝi ŝajnos cirklo. Sed tiam retroiru al la rando de la tablo, kaj iom post iom mallevu la okulojn (tiel metante vin pli kaj pli en la kondiĉojn de la enloĝantoj de Platlando), kaj vi trovos ke la cirklo pli kaj pli ovaliĝas en via vido; kaj finfine, kiam vi metos la okulojn ĝuste sur la randon de la tablo (tiel ke vi estus, kvazaŭ, efektiva platlandano) la penco tiam ĉesos ŝajni ovala, kaj fariĝos, almenaŭ laŭ via percepto, rekta linio.

La sama afero okazus se en la sama maniero oni rigardus triangulon, aŭ kvadraton, aŭ ajnan alian figuron tranĉitan el kartono. Tuj kiam oni rigardus ĝin kun la okuloj sur la rando de la tablo, oni trovus ke ĝi ĉesas ŝajni figuro, kaj ke ĝi fariĝas en ŝajno rekta linio. Konsideru ekzemple egallateran triangulon—kiu reprezentas al ni metiiston de la respektinda klaso. Fig. 1 reprezentas la ŝajnon de la metiisto kiam oni kliniĝas super li kaj rigardas malsupren; fig. 2 kaj 3 reprezentas la metiiston, kiel oni vidus lin se la okuloj estus proksime de la nivelo, aŭ preskaŭ ĉe la nivelo de la tablo; kaj se la okuloj estus tute sur la nivelo de la tablo (kaj ni tiel vidas lin en Platlando) oni vidus nenion krom rekta linio.

[ŝajnoj de triangulo]

Kiam mi estis en Spaclando, mi aŭdis ke viaj maristoj havas tre similajn spertojn dum ili transiras viajn marojn kaj perceptas distan insulon aŭ marbordon, kiu kuŝas sur la horizonto. La fora tero eble havus golfetojn, antaŭterojn, akutajn kaj obtuzajn angulojn de ajna nombro aŭ grando; sed de distanco oni ne vidus tiujn (krom se via suno brilus sur ili, rivelante la formon de la lando per lumo kaj ombroj), nenion oni vidus krom griza nerompita linio sur la akvo.

Nu, ni vidas ĝuste tion kiam iu el niaj triangulaj aŭ aliaj konatoj venas al ni en Platlando. Ĉar estas nek suno ĉe ni, nek tia lumo por fari ombrojn, ni ne havas la helpojn al la vidpovo kiujn vi havas en Spaclando. Se nia amiko pli proksimiĝas al ni, ni vidas lian linion iĝi pli granda; se li foriras de ni, ĝi iĝas pli malgranda: sed li ankoraŭ aspektas kiel rekta linio; ĉu li estus triangulo, kvadrato, pentagono, seslatero, cirklo, kio ajn—rekta linio li aspektas kaj nenio alia. Oni eble demandus, kiel en tiuj malfavoraj cirkonstancoj ni povas distingi niajn amikojn unu de la alia: sed la respondo al tiu tre natura demando estos pli taŭge kaj facile donita kiam mi komencos priskribi la enloĝantojn de Platlando. Por nun, permesu min prokrasti tiun temon, kaj diri kelkajn vortojn pri la klimato kaj domoj en nia lando.

§ 2.—Pri la klimato kaj domoj en Platlando

KIEL ĈE vi, tiel ankaŭ ĉe ni, estas kvar punktoj sur kompaso: Nordo, Sudo, Oriento kaj Okcidento.

Ĉar estas nek suno nek aliaj astroj, ĉe ni ne eblas determini la nordon en la kutima maniero; sed ni havas propran metodon. Laŭ leĝo de la naturo ĉe ni, estas konstanta tiro al la sudo; kaj kvankam en moderaj klimatoj ĝi estas tre milda—tiel ke eĉ virino povas iri norden plurajn furlongojn sen multe da malfacileco, se ŝi sufiĉe sanas—tamen la efiko de la suda altiro estas tute sufiĉa por servi kiel kompaso en plej multaj partoj de nia mondo. Cetere, la pluvo (kiu falas je deklaritaj intervaloj), ĉiam venanta de la nordo, estas plia asisto; kaj en la urbetoj la domoj servas kiel gvido, kies flank-muroj plejparte etendiĝas norden kaj suden, por ke la tegmentoj ŝirmu kontraŭ la pluvo de la nordo. En la kamparo, kie ne estas domoj, la trunkoj de la arboj servas kiel ia gvido. Entute por ni ne estas tiel malfacile, kiel oni eble supozus, orienti nin.

Tamen en niaj pli moderaj regionoj, en kiuj oni apenaŭ sentas la altiron al la sudo, promenante en perfekte dezerta provinco kie estis nek domoj nek arboj por gvidi min, mi iafoje ekdevis resti senmova plurajn horojn atendante la venon de la pluvo, post kio mi daŭrigis promeni. La altira forto multe pli peze efikas la malfortajn, la maljunajn, kaj speciale la delikatajn inojn ol la fortikajn de la vira sekso, tiel ke estas moro ĉe ni, ke se oni renkontas sinjorinon en la strato oni ĉiam donu al ŝi la nordan flankon de la vojo—neniel facila tasko ĉiam sen antaŭsciigo, en klimato kie malfacilas determini la nordon de la sudo.

Niaj domoj ne havas fenestrojn, ĉar la lumo venas al ni en niaj hejmoj same kiel ekstere, tage kaj nokte, ĉiam kaj ĉie egale, de kie ni ne scias. En la fruaj tagoj niaj kleruloj traktadis interesan kaj ofte esploratan demandon, “Kio estas la origino de lumo?”; kaj ties solvon oni klopodadis trovi. Sed rezultis nur tio, ke niaj aziloj pleniĝis je la solvemuloj. Tial, post senfruktaj klopodoj subpremi tiajn esplorojn nerekte per peza impostado, la parlamento lastatempe tute malpermesis ilin. Mi—ho ve; mi sole en Platlando—scias nun tre bone la veran solvon de ĉi tiu mistera problemo; sed ne eblas komprenebligi mian scion al eĉ unuopulo el miaj landanoj; kaj mi estas mokata—mi, la sola posedanto de la veroj de Spaco, kaj la teorio pri la enkondukado de lumo de la Mondo de Tri Dimensioj—kvazaŭ mi estus la plej freneza el la frenezaj! Sed for, ĉi tiuj doloraj distraĵoj: mi revenu al niaj domoj.

La plej ofta formo de domkonstruo estas kvinlatera aŭ pentagona, kiel en la ĉi-suba figuro. La du nordaj flankoj RO, OF, konsistigas la tegmenton, kaj plejparte ili ne havas pordojn; oriente estas malgranda pordo por la virinoj; okcidente estas multe pli granda pordo por la viroj; la suda flanko aŭ planko estas kutime senporda.

[Pentagona domo]

Kvadrataj kaj triangulaj domoj estas malpermesataj, pro la jena kialo. Ĉar la anguloj de kvadrato (kaj eĉ pli tiuj de egallatera triangulo), estas multe pli pintaj ol tiuj de pentagono, kaj la linioj de nevivantaj objektoj (kiel domoj) estas malpli helaj ol la linioj de gehomoj, sekvas ke ekzistas danĝero, ke la verticoj de kvadrata aŭ triangula domo eble serioze vundus senatentan aŭ distriĝeman promenanton se ili subite intertuŝus; kaj en la dekunua jarcento de nia epoko triangulaj domoj estis universale malpermesitaj de la juro, kaj la solaj esceptoj estis fortikaĵoj, municioj, barakoj, kaj aliaj konstruaĵoj de la ŝtato, kiujn la ĝenerala publiko devus ne senzorge aliri.

En tiu periodo kvadrataj domoj ankoraŭ estis ĉie permesataj, kvankam oni malkuraĝiĝis konstrui ilin pro speciala imposto. Sed post ĉirkaŭ tri jarcentoj, la leĝfarantoj decidis ke en ĉiu urbeto kies popolo nombras pli ol dek mil, la angulo de pentagono estu la plej malgranda permesebla dom-angulo, por publika sekureco. Pro bona prudento la komunumo konsentis al la klopodoj de la parlamento; kaj nun, eĉ en la kamparo, la pentagona konstruaĵo superatutis ĉiujn aliajn. Nur de tempo al tempo en iu tre fora kaj primitiva agrikultura distrikto, antikvisto ankoraŭ povus trovi kvadratan domon.

§ 3.—Koncerne la enloĝantojn de Platlando

LA PLEJ granda longo aŭ larĝo de plenkreska enloĝanto de Platlando estas ĉirkaŭ dekunu coloj. Dekdu colojn oni rigardas kiel maksimumon.

Niaj virinoj estas rektaj linioj.

Niaj soldatoj kaj plej malaltaj klasoj de laboristoj estas trianguloj kun du egalaj flankoj, ĉiu ĉirkaŭ dekdu celojn longa, kaj bazo aŭ tria flanko tiel mallonga (ofte ne pli ol duonan colon), ke ili formas ĉe la verticoj tre akran kaj timigan angulon. Ja kiam iliaj bazoj estas de la plej degenerinta speco (ne pli ol okonan colon longaj), apenaŭ eblas distingi ilin de rektaj linioj aŭ virinoj; tiom ege pintaj estas iliaj verticoj. Ĉe ni, kiel ĉe vi, ĉi tiujn triangulojn oni distingas de aliaj per la nomo “izocelo”; kaj tiel mi nomos ilin en la sekvaj paĝoj.

Nia burĝaro konsistas el egallateraj trianguloj.

Niaj profesiuloj kaj ĝentilhomoj estas kvadratoj (al kiu klaso mi mem apartenas) kaj kvinflankaj figuroj aŭ pentagonoj.

Sekvas super tiuj la nobelaro, de kiu ekzistas pluraj gradoj, kiuj komencas de sesflankaj figuroj aŭ seslateroj, kaj pligrandiĝas en flanknombro ĝis ricevo de la honora titolo “plurlatera”, aŭ multflanka. Fine, kiam estas tiom da flankoj, kaj la flankoj mem estas tiel malgrandaj ke ne eblas distingi la figuron de cirklo, li eniras la cirklan aŭ pastran ordon; kaj tiu estas la plej alta klaso el ĉiuj.

Estas leĝo de la naturo ĉe ni, ke knabo havu unu flankon pli ol sia patro, por ke ĉiu generacio leviĝu (principe) unu paŝon en la skalo de evoluado kaj nobeleco. Tiel la filo de kvadrato estas pentagono; la filo de pentagono estas seslatero; kaj tiel plu.

Sed tiu regulo ne ĉiam aplikiĝas al la metiistoj, kaj eĉ malpli ofte al la soldatoj kaj la laboristoj; kiuj ja apenaŭ meritas nomiĝi homaj figuroj, ĉar ne ĉiuj iliaj flankoj estas egalaj. Por tiuj, do, la leĝo de la naturo ne teniĝas; kaj la filo de izocelo (t.e. triangulo kun du egalaj flankoj) ankoraŭ restas izocelo. Tamen la tuta espero ne perdiĝis, eĉ por la izocelo, ke liaj posteuloj fine leviĝu super siajn povrajn kondiĉojn; post longa serio de militaj sukcesoj, aŭ diligentaj kaj lertaj laboroj, ĝenerale troviĝas ke la pli inteligentaj inter la klasoj de la metiistoj kaj soldatoj manifestas etan pligrandiĝon de la tria flanko aŭ bazo, kaj plimalgrandiĝon de la du aliaj flankoj. Inter-geedziĝoj (aranĝitaj de la pastroj) inter la filoj kaj filinoj de tiuj pli intelektaj anoj de la malaltaj klasoj, ĝenerale rezultigas idojn eĉ pli en la formo de la egallatera triangulo.

Malofte—proporcie al la vasta nombro da izocelaj naskiĝoj—naskiĝas aŭtentika kaj certigebla egalflanka triangulo de izocelaj gepatroj.² Tia naskiĝo bezonas ne nur serion de zorge aranĝitaj inter-geedziĝoj, sed ankaŭ longan daŭran ekzercadon de malluksemo kaj memregado fare de la prauloj de la eventuala egallatera triangulo, kaj paciencan, sisteman, daŭran evoluadon de la izocela inteleko tra multaj generacioj.

La naskiĝo de vera egallatera triangulo de izocelaj gepatroj estas ĝojiga afero en nia lando ĝis multaj furlongoj ĉirkaŭe. Post strikta ekzameno konduktita de la Instanco pri Sanitaro kaj Socio, la infano, se certigita kiel regula, estas kun solena ceremonio allasita en la klason de egallateruloj. Tiam li estas tuj prenita for de siaj fieraj sed malĝojaj gepatroj, kaj adoptita de iu seninfana egallaterulo, kiu estas bindita de ĵuro neniam permesi ke la infano de tiam eniru sian ekshejmon eŭ eĉ rigardu siajn parencojn, pro timo ke la freŝe evoluinta organismo eble, per nekonscia imitado, refalus al sia hereda nivelo.

La fojfojan aperon de egallaterulo el la rangoj de liaj servut-naskitaj prauloj bonvenigas ne nur la povraj servutuloj mem, kiel strion de lumo kaj espero en la monotona povreco de sia ekzisto, sed ankaŭ la aristokratio ĝenerale; ĉar ili ĉiuj bone konscias ke tiuj maloftaj fenomenoj faras malmulton aŭ nenion por vulgarigi la privilegiojn de la pli altaj klasoj, kaj servas kiel tre utila baro kontraŭ revolucio.

Se la akut-angula aĉularo estus tute senespera kaj senambicia, ili eble trovus gvidantojn en siaj multaj eksplodoj de ribelemo, tiel ke ilia pligranda nombro kaj forto iĝus tro netraktebla eĉ por la saĝeco de la cirkloj. Sed saĝa ordono de la naturo dekretis ke, proporcie al la pliiĝo en inteligento, scio, kaj virto de la pleboj, ankaŭ iliaj akutaj anguloj (kiu igas ilin fizike teruraj) pligrandiĝu, kaj aproksimiĝu al la kompare sendanĝera angulo de la egallatera triangulo. Tial, ĉe la plej brutalaj el la soldata klaso—estuloj preskau samnivelaj kiel virinoj en manko de inteligento—troviĝas, ke dum ili akiras la mensan kapablon necesan por uzi sian egan potencon de penetrado por avantaĝo, ili perdas la potencon de penetrado mem.

Kiel admirinda estas ĉi tiu leĝo de kompenco! Kaj kia perfekta pruvo de la natura tauĝeco kaj, se mi rajtas diri, la dia origino de la aristokrata konstitucio de la Ŝtatoj de Platlando! Per prudenta utiligo de ĉi tiu leĝo de la naturo, la plurlateroj kaj cirkloj preskaŭ ĉiam povas malhelpi ribelemon je ĝia fonto, profitante la nesubpremeblan kaj senliman esperemon de la homa menso. Ankaŭ arto servas por asisti la konservadon de ordo. Ĝenerale troviĝas eble—per iom da artefarita modifado fare de la kirurgiistoj de la ŝtato—igi iujn el la pli inteligentaj gvidantoj de ribelo perfekte regulaj, kaj tuj allasi ilin en la klasojn de privilegio. Pli granda nombro de ili, kiuj estas sub la normo kaj revas pri finfina nobeliĝo, estas persvadita eniri la malsanulejojn de la ŝtato, kie oni entenas ilin dum la tuta vivo; unu aŭ du el la pli obstinaj, malsaĝaj, kaj senespere malregulaj oni kondukas al ekzekuto.

Tiam la mizera izocela aĉularo, senplana kaj sen gvidanto, estas aŭ prenita sen rezisto de malgranda grupo de siaj fratoj kiujn la Ĉefa Cirklo dungas por tiaj krizoj, aŭ alie pli ofte, per ĵaluzoj kaj suspektoj lerte estigitaj inter ilin de la Partio de La Cirklo, ili provokiĝas en reciprokan militon, kaj pereas pro siaj anguloj. Almenaŭ cent dudek ribeloj estas registritaj en niaj analoj, krom ribeletoj kiuj nombras du cent tridek kvin; kaj ili ĉiuj tiel finiĝis.

§ 4.—Koncerne la virinojn.

SE NIAJ ege pintaj trianguloj de la soldata klaso estas timigaj, eblas rapide konkludi ke multe pli timigaj estas niaj virinoj. Ĉar se soldato estas kojno, virino estas kudrilo; ŝi estas, tiel diri, tute pinta, almenaŭ ĉe la du ekstremaĵoj. Konsidere ankaŭ, ke ŝi havas povon laŭplaĉe igi sin preskaŭ nevidebla, vi vidos ke ino estas, en Platlando, estulo ne mistraktinda.

Sed nun, eble, iuj el miaj pli junaj legantoj demandos kiel virino en Platlando povas igi sin nevidebla. Tio estas, mi kredas, evidenta sen ekspliko. Tamen kelkaj vortoj klarigos tion al la plej nepensemaj.

Metu kudrilon sur tablon. Tiam, kun la okuloj ĉe la nivelo de la tablo, rigardu ĝin deflanke kaj vi vidos ĝian tutan longon; sed rigardu ĝin de fronte aŭ de malantaŭe, kaj vi vidos nenion krom punkto, kaj ĝi fariĝos preskaŭ nevidebla. Estas ĝuste tiel kun niaj virinoj. Kiam ŝia flanko frontas nin, ni vidas ŝin kiel rektan linion. Kiam ŝia ekstremaĵo kiu enhavas ŝian okulon/buŝon (ĉe ni tiuj du organoj estas identaj) frontas nin, tiam ni vidas nenion krom tre hela punkto; sed kiam ŝia postaĵo prezentiĝas al nia vido, tiam—estante ege malhela, kaj ja preskaŭ tiel malhela kiel nevivantaĵo—ŝi fariĝas nevidebla.

La danĝeroj ĉe ni pri niaj virinoj devas esti manifestitaj en la plej severa maniero en Spaclando. Se eĉ la angulo de respektebla triangulo de la burĝaro havas danĝerojn; se tuŝo al laboristo kaŭzas vundon; se kolizio al oficisto de la militistaro kaŭzas seriozan vundegon; se la nura tuŝeto al la vertico de soldato havas la danĝeron de morto—kio rezultus el kolizio al virino, krom absoluta kaj tuja detruiĝo? Kaj kiam virino estas nevidebla, aŭ videbla nur kiel malhela punkto, estas ja tiom malfacile, eĉ por la plej singardaj, ĉiam eviti kolizion!

Estis faritaj multaj leĝoj en diversaj tempoj, en la diversaj ŝtatoj de Platlando, por minimumigi tiun danĝeron; kaj en la sudaj malpli moderaj klimatoj kie la gravito estas pli forta, kaj homoj pli inklinas al senzorgaj kaj nevolaj moviĝoj, la leĝoj koncerne la virinojn estas kompreneble multe pli rigoraj. Sed jen ĝenerala resumo de la kodo:—

  1. Ĉiu domo havu unu enirejon ĉe la orienta flanko, kiun uzu nur inoj. Ĉiuj inoj eniru “en konvena kaj respekta maniero”³ kaj ne per la okcidenta pordo, kiu estas por la viroj.
  2. Neniu ino promenu en ajna publika loko sen konstanta daŭrigado de sia pac-krio, sub mortpuno.
  3. Ĉiu ino, certigita suferanta La Dancon de Sankta Vitus, paroksismojn, kronikan gripon kun violenta ternado, aŭ ajnan malsanon kiu kaŭzas nevolajn moviĝojn, estu tuj detruita.

En iuj ŝtatoj estas plia leĝo kiu postulas, sub mortpuno, ke inoj nek promenu nek staru en ajna publika loko sen daŭre movi sian dorson de dekstre al maldekstre por indiki sian ĉeeston al tiuj malantaŭ si; aliaj leĝoj postulas, ke kiam virino moviĝas, ŝin sekvu iu el ŝiaj filoj, aŭ servistoj, aŭ ŝia edzo; aliaj tute limigas virinojn al iliaj domoj krom dum la religiaj festivaloj. Sed la plej saĝaj el niaj cirkloj, aŭ ŝtatistoj, trovis ke ju pli estas limigitaj la inoj des pli debiliĝas kaj degeneras la raso, kaj ankaŭ plimultiĝas hejmaj murdoj, tiom ke ŝtato perdas pli ol ĝi gajnas per tro malpermesa kodo.

Kiam la humoro de la virinoj estas tiel ĝenita de alhejma limigo aŭ malhelpaj leĝoj ekstere, ilia kolero emas eksplodi sur iliajn edzojn kaj infanojn; kaj en la malpli moderaj klimatoj la tuta virpopolo de vilaĝo estis fojfoje detruita de ribelantaj virinoj en unu aŭ du horoj. Tial, la tri leĝoj ĉi-supre menciitaj sufiĉas por la pli bone regataj ŝatoj, kaj povas esti ĝenerala resumo de nia kodo.

Kompreneble, nia ĉefa protekto troviĝas ne en leĝfarado, sed en la interesoj de la virinoj mem. Ĉar, kvankam ili povas doni tujan morton per retroiro, tamen krom se ili povas tuj elpreni sian pikan ekstremaĵon el la baraktanta korpo de sia viktimo, iliaj propraj malfortaj korpoj facile frakasiĝas.

Ankaŭ la forto de modo asistas nin. Mi elmontris ke en iuj malpli civilizitaj ŝtatoj neniu ino rajtas stari en ajna publika loko sen svingadi sian dorson de dekstre al maldekstre, tien kaj reen. Jam de la limo de nia memoro, tiu praktiko estas universala inter ĉiuj sinjorinoj en ĉiuj bone regataj ŝtatoj. Oni konsideras honte ke la ŝtatleĝoj eĉ devas efikigi ion kio devus esti, en ĉiu respektebla ino, natura instinkto. La ritma kaj, se mi rajtas diri, bone modulata ondado de la dorso de niaj cirklo-rangaj virinoj estas enviata de la edzinoj de egallateraj trianguloj, kiuj povas fari nur monotonan svingon, kiel la tiktakado de pendolo; kaj tian regulan tiktakadon egale envias kaj kopias la edzino de la aspirema izocelo, por kies “dors-konduto” bezono apenaŭ sentiĝas. Do, en ĉiu familio de bona rango kaj respektindeco, “dors-konduto” estas tiel disvastiĝinta kiel tempo mem; kaj la edzoj kaj filoj en ĉi tiuj familioj ĝuas imunecon kontraŭ nevideblaj atakoj.

Tamen oni ne supozu ke al niaj virinoj mankas amumo. Sed bedaŭrinde en la pli delikata sekso, la pasio de la momento superas ĉiun alian konsideron. Ĉi tio estas, kompreneble, rezulto de ilia naturo. Ĉar ili ne aspiras al angulo, kaj do tiurilate estas malsuperaj ol la plej malaltaj de la izoceloj, al ili tute mankas cerboforto, kaj ili nek povas kontempli, nek juĝi, nek antaŭpensi, kaj apenaŭ havas memoron. Tial, en iliaj eksplodoj de furiozo, ili detruas sendistinge kaj hazarde. Mi ja memoras kazon, kiam virino ekstermis sian tutan familion, kaj post duonhoro, kiam ŝia kolerego forfadis kaj la fragmentoj estis jam forbalaitaj, ŝi enketis pri la sorto de sia edzo kaj gefiloj.

Evidente, do, oni de ĝenu virinon kiam ŝi estas en pozicio, kiu permesas ŝin turniĝi. Kiam ili estas en siaj apartamentoj—kiujn oni konstruis kun celo nuligi tiun povon—oni povas paroli kaj agi laŭplaĉe; ĉar tiam ili estas tute senpotencaj, kaj post kelkaj minutoj memoros nek la okazaĵon kiu kaŭzis la furiozon, nek la promesojn faritajn por ŝin pacigi.

Entute niaj hejmaj rilatoj pasas sufiĉe glate, krom en la plej malaltaj klasoj de la militistaro. Ĉar al la edzoj mankas takto kaj delikateco, fojfoje okazas teruregaj katastrofoj. Ĉar ili tro dependas de siaj akutaj anguloj kiel bataliloj, anstataŭ bona senco kiel defendilo, tiuj nerespondecaj uloj tro ofte ignoras la preskribitan formon por la apartamentoj de la virino, aŭ ĝenas siajn edzinojn per ofendaj esprimoj eksterdome, pri kiuj ili tuj rifuzas pardonpeti. Cetere, kruda kaj forta estimo por laŭvorta vero malemigas ilin fari tiajn ekstravagancajn promesojn per kiuj la pli prudentaj cirkloj povas tuj pacigi siajn edzinojn. La rezulto estas amasmortigo; ne, tamen, sen avantaĝoj, ĉar tio eliminas la pli brutalajn kaj ribelemajn el la izoceloj; multaj cirkloj rigardas tion providenca helpo por subpremi la redundan popolon, kaj eviti revolucion.

Tamen eĉ en niaj plej bone regataj kaj preskaŭ cirklaj familioj mi ne povas diri ke la idealo pri la familia vivo estas tiel alta, kiel ĉe vi en Spaclando. Estas paco, se eblas nomi la neokazon de amasmortigo per tiu vorto, sed estas malmulte da harmonio koncerne guston kaj okupon; kaj la zorga saĝo de la cirkloj certigis sekurecon, koste de enhejma komforto. En ĉiu domo de cirklo aŭ plurlatero, de longege estis moro—kiu fariĝis ia instinkto inter la virinoj de la plej altaj klasoj—ke la patrinoj kaj filinoj konstante tenu siajn okulojn kaj buŝojn en la direkto de siaj edzoj kaj liaj viramikoj; kaj ke virino en nobela familio perdu sian statuson se ŝi frontas sian edzon per la dorso. Sed, kiel mi baldaŭ montros, tiu moro, kvankam ĝi havas avantaĝon de sekureco, ne estas sen malavantaĝoj.

En la domo de la laboristo aŭ respektinda metiisto—kie la edzino estas permesata fronti sian edzon per la dorso—estas almenaŭ intervaloj de silento, kiam eblas nek vidi nek aŭdi la edzinon, krom la zuma sono de ŝia daŭra pac-krio; sed en la hejmoj de la pli altaj klasoj tro ofte ne estas paco. Tie la parolema buŝo kaj hela, lumplena okulo ĉiam frontas la mastron de la domo; kaj lumo mem ne estas tiom persista kiom la fluo de ina diskurso. La takto kaj lerteco necesa por eviti la pikon de virino estas nesufiĉa por silentigi ŝian buŝon; kaj ĉar la virino havas nenion dirindan, kaj absolute nenian intelekton, nek sencon, multaj cinikuloj foje deklaris ke ili preferas la danĝeron de la mortiga sed neaŭdebla piko, ol la sekurigan bruadon de ŝia alia ekstremaĵo.

Al miaj legantoj en Spaclando la kondiĉoj de niaj virinoj eble ŝajnas bedaŭrindegaj, kaj ili ja estas. Viro de la plej malaltaj rangoj de la izoceloj povas almenaŭ antaŭĝoji pri ia pliboniĝo en sia angulo, kaj la fina leviĝo de sia tuta degradita kasto; sed neniu virino povas havi tian esperon por sia sekso. “Iam virino, ĉiam virino” estas dekreto de la naturo; kaj la leĝoj de evolucio ŝajnas ne favori ŝin. Sed almenaŭ, dum ili ne havas esperojn, ili ankaŭ havas nek menson por memori nek antaŭpenson por anticipi la mizerojn kaj humiligojn kiuj estas kaj necesaĵoj de ilia ekzistado, kaj bazo de la konstitucio de Platlando.

§ 5.—Pri niaj metodoj rekoni unu la alian.

VI, KIUJ estas benitaj per lumo kaj ombroj, vi, al kiuj donaciĝis du okuloj, scio, perspektivo, kaj la ĝuo de diversaj koloroj, vi, kiuj povas efektive vidi angulon, kaj kontempli la tutan cirkonferencon de cirklo en la feliĉa Regiono de Tri Dimensioj—kiel mi klarigu al vi la egan malfacilecon determini niajn formojn unu de la alia, kion ni spertas en Platlando?

Memoru, kion mi antaŭe diris al vi. Ĉiuj aĵoj kaj homoj en Platlando, kia ajn la formo, ŝajnas al ni kiel rekta linio. Kiel do ni povas distingi unu de la alia kiam ili ĉiuj ŝajnas samaj?

La respondo estas triopa. La unua rimedo estas aŭdipovo; kio ĉe ni estas multe pli sentema ol ĉe vi, kaj povigas nin ne nur distingi per la voĉo inter niaj amikoj, sed eĉ inter la diversaj klasoj. Eblas fari tion almenaŭ inter la tri plej malaltaj klasoj, la egallatero, la kvadrato, kaj la pentagono—la izocelon mi ne kalkulas. Sed, dum ni leviĝas en la socia skalo, fariĝas pli malfacile distingi kaj esti distingita per aŭdipovo, parte pro tio ke voĉoj estas pli similaj, parte pro tio ke voĉ-distingo estas pleba virto, ne vaste havata de la aristokratio. Kaj la metodo estas nefidinda kiam oni falsas sian klas-apartenon. Inter la plej malataj klasoj la voĉ-organoj estas tiom agorditaj ke izolcelo povas facile falsi la voĉon de plurlatero, kaj, post iom da trejnado, eĉ cirklo. Do al dua metodo oni pli ofte turnas sin.

Inter niaj virinoj kaj malaltaj klasoj—pri la altaj klasoj mi parolos poste—palpado estas la precipa metodo rekoni unu la alian en ĉiuj eventoj inter nekonatoj, kiam la demando ne temas pri la individuo, sed la klaso. Kio estas por vi en Spaclando “prezento” estas “palpado” por ni. “Mi petas vin palpi kaj esti palpita de mia amiko S-ro Kiu-ajn”—ankoraŭ estas, inter la eksmodecaj ĝentilhomoj de foraj distriktoj en la kamparo, la kutima formo de prezento en Platlando. Sed en la urboj, kaj inter komercistoj, oni ellasas la vortojn “esti palpita de” kaj mallongigas la frazon al “Mi petas vin palpi S-ron Kiu-ajn”; kvankam oni supozas, kompreneble, ke la “palpo” estos reciproka. Inter niaj eĉ pli modernaj kaj malnaivaj junaj ĝentilhomoj—kiuj ege malemas elspezi superfluan energion kaj fajfas pri la pureco de sia denaska lingvo—la formo estas eĉ pli tranĉita per uzo de “palpi” en teknika senco, signifanta “rekomendi-por-palpi-kaj-esti-palpita-de”; kaj nuntempe la “slango” en la ĝentila socio de la altaj klasoj permesas tian fuŝfrazon kiel “S-ro Smith, permesu al mi palpi S-ron Jones.”

Mia leganto tamen ne supozu ke “palpado” estas ĉe ni tia teda procedo, kia ĝi estus ĉe vi, nek ke ni sentas necese palpi ĉirkaŭ ĉiuj flankoj de ĉiu individuo por povi determini ties klason. Longa praktikado kaj trejnado, kiuj komenciĝas en la lernejo kaj daŭras en la sperto de la ĉiutaga vivo, povigas nin tuj distingi per la sento de tuŝo, inter la anguloj de egallatera triangulo, kvadrato, kaj pentagono; kaj mi eĉ ne devas diri ke la sencerba vertico de akut-angula izocelo estas evidenta al la plej kruda tuŝo. Tial, ĝenerale ne estas necese palpi pli ol unu angulon de individuo; kaj tio, kiam farita, montras al ni la klason de tiu kiun ni adresas, krom se tiu apartenas al la pli altaj rangoj de la nobelaro. Kun ĉi-lastaj la procedo estas multe pli malfacila. Eĉ majstro de artoj en nia Universitato de Ventbriĝo iam konfuzis dek-flankan plurlateron kun dek du-flanka; kaj apenaŭ estas doktoro de scienco en aŭ ekster tiu fama universitato kiu povus rapide distingi inter dudek-flanka kaj dudek kvar-flanka ano de la aristokratio.

Tiuj legantoj kiuj memoras kion mi diris antaŭe pri la leĝ-kodo pri niaj virinoj, rapide konkludos ke la palp-procedo bezonas zorgon kaj diskreton, por ke la anguloj ne vundu la palpanton. Por ties sekureco, necesas ke la palpato staru perfekte senmova. Terno, moviĝo, eĉ turneto de la pozicio povas esti fatalaj por la nezorgemaj, kaj nuligi ŝancon de multaj eventualaj amikiĝoj. Ĉi tio estas des pli vera inter la pli malataj klasoj de la trianguloj. Ĉe ili, la okulo lokiĝas tiom for de la vertico ke ili povas apenaŭ vidi, kio okazas ĉe tiu ekstremaĵo. Cetere, ili estas krudaj kaj maldelikataj, ne sentemaj al la tuŝo de la tre ordema plurlatero. Ne mirinde, do, se hazarda skuo de la kapo senhavigas la ŝtaton de valorinda vivo!

Mi aŭdis ke mia bonega avo—unu el la malplej malregulaj icozeloj en sia malfeliĉa klaso, kiu ja akiris, ne longe antaŭ sia morto, kvar el sep voĉdonojn de la Instanco pri Sanitaro kaj Socio por lia aliĝo al la klaso de la egallateroj—ofte konsterniĝis, kun larmo en la okulo, pri tia misokazaĵo. Tio okazis al lia pra-pra-praavo, respektinda metiisto kun angulo aŭ cerbo je 59°30'. Laŭ lia rakonto, mia malbonŝanca praulo, suferante reŭmatismon, kaj palpate de plurlatero, per unu subita ekmoviĝo akcidente palisumis la plurlateron tra la diagonalo; kaj, parte pro lia longa enkarcereco kaj kadukiĝado, kaj parte pro la morala ŝoko kiu trapenetris ĉiujn parencojn de mia praulo, retroigis nian familion je unu grado kaj duono en ilia leviĝo al pli bonaj cirkonstancoj. La rezulto estis ke en la sekva generacio la familia cerbo registriĝis je nur 58°, kaj pasis kvin generacioj ĝis la familio reatingis la perditajn gradojn, plene atingis 60°, kaj finis la sinlevon el la klaso de izoceloj. Kaj ĉi tiu tuta serio de katastrofoj okazis pro nur unu eta akcidento en la palpada procedo.

Je tiu ĉi punkto mi aŭdas miajn pli bone edukitajn legantojn ekkrii, “Kiel vi en Platlando povus scii ion ajn pri anguloj kaj gradoj, aŭ minutoj? Ni povas vidi angulon, ĉar ni, en Spaco, povas vidi du rektajn liniojn kliniĝintajn unu al la alia; sed vi, kiuj povas vidi nenion krom unu rekta linio, aŭ multaj lineroj en ebeno—kiel vi povus percepti iun ajn angulon, des malpli percepti angulojn de variaj grandoj?”

Mi respondas ke kvankam ni ne povas vidi angulojn, ni povas indukti ilin, kaj tre precize. Nia sento de tuŝo, stimulita de neceso, kaj evoluigita de longa trejnado, povigas nin distingi angulojn multe pli precize ol via vidpovo, kiam vi ne havas la helpon de rektilo aŭ angulmezurilo. Mi ankaŭ aldonu ke ni havas bonegajn naturajn helpojn. Ĉe ni estas leĝo de la naturo, ke la cerbo de izocelo komencu je duongrado, aŭ tridek minutoj, kaj pligrandiĝu (se ĝi ja pligrandiĝas) po duongrado en ĉiu generacio; ĝis atingo de la celo 60°, kiam li eskapas servutecon kaj eniras la klason de regululoj.

Konsekvence, la naturo liveras al ni skalon aŭ alfabeton por anguloj de duongrado ĝis 60°, specimenoj de kiuj estas lokitaj en ĉiu lernejo tra la lando. Pro fojfojaj retroiĝoj, pli ofta morala kaj intelekta degenerado, kaj la reproduktiĝemo de la krimaj kaj senhejmaj klasoj, ĉiam estas superflua kvanto da individuoj de la duon-grada kaj unu-grada klaso, kaj abundas specimenoj ĝis grado 10°. Al ĉi tiuj uloj tute mankas civitaj rajtoj; kaj multe de ili, havantaj inteligenton eĉ ne sufiĉa por militado, estas donitaj de la ŝtato al la servorganizaĵoj pri edukado. Katenitaj senmovaj por nuligi ĉiun danĝeron, oni metas ilin en la klasĉambrojn de niaj infan-lernejoj, kaj tie utiligas ilin la Instanco pri Edukado por estigi en la idoj de la burĝaro la takton kaj inteligenton kiuj tiom mankas al la aĉaj subuloj mem.

En iuj ŝtatoj oni fojfoje manĝigas la specimenojn, kaj toleras ilin dum multaj jaroj; sed en la pli moderaj kaj pli bone regataj regionoj, troviĝas entute pli avantaĝe por la edukado de la junaj, ne manĝigi ilin kaj lasi ilin perei kaj reproduktiĝi ĉiun monaton—monato estas la meznombra vivdaŭro de senmanĝaĵa krimklasano. En la pli malmultekostaj lernejoj, tio kio gajniĝas per la pli longa ekzistado de la specimenoj, perdiĝas, parte pro elspezoj je manĝaĵo, kaj parte pro la degenerado de la anguloj kio rezultas el la konstanta palp-procedo. Mi ne forgesu aldoni, dum resumante la avantaĝojn de la pli multekosta sistemo, ke ĝi inklinas, ete sed percepteble, malpliigi la nombron de la redunda izocela popolo—celo kiun retenas en sia menso ĉiu ŝtatisto de Platlando. Do entute—kvankam mi konscias ke multaj administrantoj de la lernejoj preferas la tielnomatan “malmultekostan sistemon”—mi mem inklinas pensi ke en ĉi tiu kazo, la elspezo estas la pli vera ekonomio.

Sed mi ne permesu ke lerneja politiko devojigu min de mia temo. Mi kredas ke mi diris sufiĉon por montri ke rekonado per palpado ne estas tiel teda kaj hezitiga procedo, kiel oni eble supozus; kaj ĝi estas evidente pli fidinda ol rekonado per aŭdipovo. Tamen ja restas la obĵeto ke la metodo ne estas sendanĝera. Tial, multaj en la burĝaro kaj malaltaj klasoj, kaj ĉiuj sen escepto en la ordoj de la plurlatero kaj cirklo, preferas trian metodon, kiun mi priskribos en la sekva sekcio.

§ 6.—Pri rekonado per vidpovo

MI BALDAŬ ekŝajnos tre nekonsekvenca. En antaŭaj sekcioj mi diris ke ĉiuj figuroj en Platlando aspektas kiel rekta linio; kaj estis aldonite, aŭ implicite, ke konsekvence maleblas distingi per la oklulo inter individuoj de diversaj klasoj. Sed mi nun priskribos al miaj kritikantoj en Spaclando, kiel ni povas rekoni unu la alian per vidpovo.

Leginte la paragrafon en kiu rekonado per palpado estis priskribita kiel precipa, mia leganto eble memoras la kvalifikaĵon “inter la malaltaj klasoj.” Inter nur la altaj klasoj en niaj moderaj klimatoj estas praktikata rekonado per vidpovo.

Ke ĉi tiu povo ekzistas en ajna regiono por ajna klaso estas la rezulto de nebulo; kiu abundas dum la plejparto de la jaro en ĉiuj lokoj, krom la brulvarmegaj zonoj. Tio, kio estas por vi en Spaclando neadulterita malbonaĵo kiu obskuras la pejzaĝon, deprimas la spiriton, kaj malhelpas la sanon, estas de ni agnoskata kiel beno apenaŭ malsupera ol aero, kaj kiel la flegistino de la artoj kaj la patrino de la sciencoj. Sed permesu min klarigi kion mi celas diri, sen plua laŭdado de ĉi tiu bena elemento.

Se nebulo ne ekzistus, ĉiuj linioj aperus egale kaj nedistingeble klaraj; kaj fakte estas tiel en tiuj malfeliĉaj landoj kie la atmosfero estas perfekte seka kaj travidebla. Sed tie, kie abundas nebulo, foraj objektoj je distanco de, ekzemple, tri futoj, estas videble pli malhelaj ol tiuj je distanco de du futoj kaj dekunu coloj; kaj la rezulto estas ke per zorga kaj konstanta eksperimenta observado kaj komparado de heleco kaj malheleco, ni povas indukti kun granda precizeco la formon de la objekto observata.

Ekzemplo helpos pli ol volumo da ĝeneralaĵoj por klarigi la aferon.

Supozu ke mi vidas du individuojn alveni, kies rangojn mi volas scii. Ili estas, ni supozos, metiisto kaj kuracisto, aŭ alivorte, egallatera triangulo kaj pentagono. Kiel mi distingu ilin?

[Vidoj de pentagono kaj triangulo]

Estas evidente, al ĉiu infano en Spaclando kiu tuŝis la sojlon de geometriaj studoj, ke, se mi direktas mian okulon tiel ke ĝia linio de vido dusekcias angulon (A) de la alvenanta nekonato, mia vido kuŝas meze de liaj du flankoj kiuj frontas min (t.e. CA kaj AB), tiel ke mi povas same bone vidi ambaŭ, kaj ili ambaŭ ŝajnas samgrandaj.

Nu en la kazo de (1) la metiisto, kion mi vidas? Mi vidas retkan linion DAE, en kiu la meza punkto (A) estas tre hela ĉar ĝi estas plej proksima al mi; sed la flankoj de la linio rapide forfadas en malhelecon ĉar la flankoj AC kaj AB rapide etendiĝas en la nebulon. La laŭŝajnaj ekstremaĵoj de la metiisto, t.e. D kaj E, estas ja tre malhelaj.

Sed en la kazo de (2) la kuracisto, kvankam mi ankaŭ vidas linion (D' A' E') kun hela mezo (A'), ĝi forfadas malpli rapide en malhelecon, ĉar la flankoj (A' C', A' B') etendiĝas en la nebulon malpli rapide; kaj la laŭŝajnaj ekstremaĵoj, t.e. D' kaj E', ne estas tiel malhelaj kiel la ekstremaĵoj de la metiiisto.

La leganto probable povas kompreni el ĉi tiuj du ekzemploj kiel—post tre longa trejnado kaj konstanta sperto—la bone edukitaj klasoj inter ni povas distingi kun sufiĉe bona precizeco inter la mezaj kaj plej malaltaj klasoj, per vidpovo. Se vi en Spaclando ekkaptis ĉi tiun ĝeneralan koncepton sufiĉe por rigardi ĝin kiel almenaŭ eblaĵon, sen emo refuti ĝin kiel maleblaĵon—mi atingis ĉion kion mi povus atendi. Se mi klopodus doni pli da detaloj mi verŝajne nur konfuzus vin. Sed por la junaj kaj senspertaj, kiuj eble supozus—el la du simplaj ekzemploj kiujn mi donis ĉi-supre, pri la maniero en kiu mi rekonas mian patron kaj filojn—ke rekonado per vidpovo estas facila afero, eble indas elmontri ke en la efektiva vivo la plimulto de la problemoj pri vid-rekonado estas multe pli subtilaj kaj kompleksaj.

Se ekzemple, kiam mia patro, triangulo, aliras min, kaj li prezentas sian flankon al mi anstataŭ sian angulon, tiam, ĝis mi petas lin turni sin, aŭ ĝis mi movas mian vidpunkton ĉirkaŭ li, mi dum momento ne povas scii ĉu aŭ ne li estas fakte rekta linio, aŭ alivorte, virino. Ankaŭ, dum mi estas kun unu el miaj du seslateraj nepoj, rigardante unu el liaj flankoj (AB) de fronte, la diagramo montras ke mi vidas unu tutan linion (AB) kiu estas relative hela (kaj preskaŭ neniom forfadas je la ekstremaĵoj), kaj du pli malgrandajn liniojn (CA kaj BD) kiuj estas malpli helaj kaj forfadas ĝis la ekstremaĵoj C kaj D.

[Vido de sesangulo]

Sed mi ne cedu al la tento elvolvi plu ĉi tiujn temojn. Eĉ la plej malkompetenta matematikisto en Spaclando tuj kredos min kiam mi asertas ke la problemoj de la vivo, kiuj prezentiĝas al la bonedukitaj—kiam ili moviĝas, rotacias, iras antaŭen aŭ malantaŭen, kaj samtempe klopodas distingi per vidpovo inter pluraj plurlateroj de alta rango moviĝantaj en malsamaj direktoj, kiel ekzemple en balejo aŭ kunveno—devas esti malfacile trakteblaj de la plej intelektaj, kaj montras plene necesaj la riĉajn lertecojn de la kleraj profesoroj de statika kaj dinamika geometrio en la eminenta Universitato de Ventbriĝo, kie la scienco kaj arto de rekonado per vidpovo estas regule instruata al grandaj klasoj de elitanoj de la ŝtato.

Nur kelkaj el la plej nobelaj kaj riĉaj familioj povas elspezi la tempon kaj monon necesan por tutĝuste praktiki ĉi tiun nobelan kaj valorindan arton. Eĉ por mi—sufiĉe bonstatusa matematikisto kaj la nepo de du el la plej aspiraj kaj perfekte regulaj seslateroj—por mi fojfoje estas tre konfuza situacio troviĝi meze de homamaso de rotaciantaj plurlateroj de la altaj klasoj. Kaj kompreneble por simpla metiisto, aŭ servutulo, tia vidaĵo estas preskaŭ tiel nekomprenebla kiel ĝi estus por vi, mia leganto, se vi tuj transportiĝus en nian landon.

En tia homamaso vi povus vidi je ĉiuj flankoj nenion krom linio, ŝajne rekta, sed kun partoj konstante kaj malregule variantaj en heleco aŭ malheleco. Eĉ se vi estus universitate diplomiĝinta en studoj pri pentagonoj kaj seslateroj, kaj vi regus la teorion perfekte, vi tamen trovus ke necesas multaj jaroj da sperto por piediri en amaso de altklasuloj sen frotadi kontraŭ viaj superuloj, kiujn vi ne rajtas “palpi” pro etiketo, kaj kiuj, per sia supera kulturo kaj deveno, scias ĉion pri viaj iroj dum vi scias nenion pri iliaj. Entute, por esti taŭga en plurlatera socio, oni devus esti plurlatero mem. Almenaŭ laŭ la malfeliĉaj lecionoj de mia sperto.

Estas mirinde kiom onia lerteco en la arto de rekonado per vidpovo (kiun mi eĉ povus nomi instinkto) pliboniĝas per kutima praktikado, kaj per la evito de palpado. Ĉe vi, se surdulo estas permesata uzi mansignojn kaj signolingvon, li probable neniam lernos la valorajn artojn de buŝ-parolo kaj lip-legado. Estas simile ĉi ne, koncerne “vidadon” kaj “palpadon.” Neniuj kiuj en frua vivo turnas sin al palpado iam ajn lernos vidadon perfekte.

Tial, inter niaj altaj klasoj, palpado estas malkuraĝigata aŭ absolute malpermesata. En infanaĝo, anstataŭ iri al la publikaj infanlernejoj (kie oni instruas la arton de palpado,) iliaj gefiloj sendiĝas al eksklusivaj altnivelaj lernejoj; kaj en nia eminenta universitato oni konsideras palpadon tre serioza malbonaĵo, kaj punas ĝin per suspendo por la unua peko, kaj eksigo por la dua.

Sed inter la pli malaltaj klasoj la arto de vid-rekonado estas rigardata kiel neatingebla lukso. Simpla metiisto ne povas lasi sian filon pasigi trionon de sia vivo en abstraktaj studoj. La idoj de la malriĉaj estas do permesataj palpi ekde siaj plej malfruaj jaroj, kaj ili tiel gajnas fruan maturecon kaj viglecon kiuj kontrastas, unue, tre favore kun la inerta, primitiva, kaj malsprita konduto de la duon-instruitaj junuloj de la plurlatera klaso; sed kiam la ĉi-lastaj fine diplomiĝas en siaj universitataj studoj, kaj pretas praktikigi sian teorian scion, eblas priskribi ilian ŝanĝiĝon preskaŭ kiel novan naskiĝon, kaj en ĉiu arto, scienco, kaj socia okupo ili rapide superas kaj distancigas siajn triangulajn konkurantojn.

Nur malmultaj el la plurlatera klaso malsukcesas en la fina ekzameno, antaŭ foriro de la universitato. La kondiĉoj de la kompatindaj malsukcesintoj estas vere domaĝindaj. Malakceptataj de la pli alta klaso, ili estas ankaŭ malamataj de la malalta. Ili havas nek la maturigitajn kaj sisteme trejnitajn povojn de la plurlateraj bakalaŭroj kaj magistruloj, nek la denaskan viglecon kaj spritan diverskapablecon de la junaj metiistoj. La profesioj kaj la publikaj servoj estas fermitaj al ili; kaj kvankam en plej multaj ŝtatoj oni ne malpermesas ilin geedziĝi, ili tamen spertas la plej grandan malfacilecon svati aŭ eĉ trovi taŭgan amindumaton, ĉar ĉiuj scias ke la idoj de tiaj bedaŭrindaj kaj senhavaj gepatroj estas ĝenerale bedaŭrindaj mem, aŭ tute malregulaj.

Estas el ĉi tiuj specimenoj de la defalaĵo de nia nobelaro, ke la grandaj tumultoj kaj ribeloj de pasintaj epokoj ĝenerale ĉerpis siajn gvidantojn; kaj tiom grandaj estas la ĝenaĵoj kiuj tiel rezultas ke pligrandiĝanta minoritato de niaj pli progresemaj ŝtatistoj nun inklinas tute subpremi ilin, per dekreto ke tiuj kiuj malsukcesas en la fina ekzemeno estu aŭ tutvive enkarcerigitaj, aŭ estingitaj per sendolora mortigo.

Sed mi nun trovas min devojiĝi en la temon de malregulaĵoj, afero de tia graveco ke ĝi postulas apartan sekcion.

§ 7.—Koncerne malregulajn figurojn

TRA LA antaŭaj paĝoj mi antaŭsupozis—kaj mi eble devintus klare prezenti tion kiel apartan kaj fundamentan aserton—ke ĉiu homo en Platlando estas regula figuro, t.e. de regula konstruo. Per tio mi celas diri ke virino devas esti ne nur linio, sed rekta linio; ke soldato devas havi almenaŭ du egalgrandajn flankojn; ke metiisto devas havi tri egalajn flankojn; leĝistoj (de kiu klaso mi estas humila ano) kvar egalajn flankojn, kaj, ĝenerale, ke en ĉiu plurlatero, ĉiuj flankoj devas esti egalaj.

La grandeco de la flankoj kompreneble dependas de la aĝo de la individuo. Je naskiĝo, ino estas ĉirkaŭ unu colon longa, dum alta plenkreska virino ĉirkaŭ unu futon. Koncerne la virhomojn de ĉiuj klasoj, la sumo de la longoj de iliaj flankoj aproksimas du futojn, aŭ ete pli. Sed la grando de niaj flankoj ne estas la ĉeftemo. Mi parolas pri la egaleco de la flankoj, kaj estas facile vidi ke la tuta socia vivo en Platlando kuŝas sur la fundamenta fakto ke la naturo deziras ke ĉiuj figuroj havu egalgrandajn flankojn.

Se niaj flankoj estus neegalaj niaj anguloj eble estus neegalaj. Anstataŭ esti sufiĉe palpi aŭ vid-rekoni unu angulon por determini la formon de individuo, estus necese determini ĉiun angulon per palpado. Sed la vivo estus tro mallonga por tia teda situacio. La scienco kaj arto de vid-rekonado tuj pereus; palpado, se ĝi eĉ povas nomiĝi arto, ne longe travivus; sociumado fariĝus danĝerega aŭ malebla; memfido kaj antaŭpenso malaperus; eĉ la plej simplaj sociaj aranĝoj estus nesekuraj; entute civilacio refalus en barbarecon.

Ĉu mi iras tro rapide por konduki miajn legantojn al ĉi tiuj evidentaj konkludoj? Certe unu ekzemplo pri la komuna vivo konvinkus vin ke nia tuta socia sistemo estas bazita sur reguleco, aŭ egaleco de anguloj. Imagu ke vi renkontas, ekzemple, du aŭ tri metiistojn en strato, kiujn vi tuj rekonas kiel metiistojn per ekrigardo al iliaj anguloj kaj rapide malheliĝantaj flankoj, kaj vi invitas ilin en vian domon por tagmanĝo. Nun vi faras tion kun perfekta memfido car ĉiuj scias, je precizeco de unu aŭ du coloj, la areon de plenkreska triangulo; sed imagu ke malantaŭ la regula kaj respektinda vertico, la metiisto fakte trenas paralelogramon kun diagonala longeco de dek du aŭ dek tri coloj—kion fari kun tia monstro fiksita en la pordo de via domo?

Sed mi insultas la inteligenton de miaj legantoj per elmontrado de detaloj kiuj devas esti evidentaj al ĉiuj kiuj ĝuas la avantaĝojn de loĝado en Spaclando. Kompreneble la mezuro de unu angulo ne plu sufiĉus en tiaj cirkonstancoj; oni pasigus sian tutan vivon en daŭra palpado aŭ vid-rekonado de la perimetroj de siaj konatoj. La mafaciloj eviti kolizion en homamaso jam taksas la saĝon de eĉ bonedukita kvadrato; sed se neniu povus kalkuli la regulecon de unuopulo en la amaso, ĉio estus kaoso kaj konfuzo, kaj nura paniko kaŭzus seriozajn vundojn, aŭ—se ĉeestus virinoj aŭ soldatoj—eble sufiĉe da mortiĝo.

Memintereso do kongruas kun la naturo en sia favoro de reguleco; kaj la juro same kongruas. “Malreguleco de formo” por ni samsignifas kaj estas trakata kiel senmoraleco kaj krimemo. Tamen ekzistas iuj kiuj antaŭenigas la ideon, ke ne estas necesa konekto inter geometria kaj morala malreguleco. “La malregululo,” ili diras, “estas de naskiĝo mokata de siaj propraj gepatroj, kritikata de siaj gefratoj, neglektata de la hejmservistoj, kaj malestimata kaj suspektata de la socio. Ĉiu ofico de respondeco, fido, kaj utila laboro estas nehavebla al li. Ĉiujn liajn agojn gvatas la polico ĝis li fine maturiĝas kaj prezentas sin por inspekto; tiam li estas aŭ detruita, se troviĝas ke li superas la tolereblan deviecon, aŭ alie li enkarceriĝas en registaran oficejon kiel komizo de la sepa klaso; li ne povas edziĝi; li estas devigita laboradi en neinteresa okupo por mizera salajro; li devas loĝi en la oficejo, kaj eĉ pasigi feriojn sub strikta superrigardo; ne mirinde do ke la homa naturo, eĉ en la plej bonaj kaj puraj homoj, estas amarigita kaj koruptita de tiaj cirkonstancoj!”

Ĉi tiu tre kredinda rezono ne konvinkas min, same kiel ĝi ne konvinkis la plej saĝajn el niaj ŝtatistoj, ke niaj prauloj eraris kiam ili starigis la politikon ke tolerado de malreguleco estas nekongrua kun la sekureco de la ŝtato. Sendube, la vivo de malregululo estas malfacila; sed la interesoj de la plimulto bezonas ĝuste tion, ke ĝi estu malfacila. Se homo kun triangula antaŭo kaj plurlatera malantaŭo estus permesata ekzisti kaj estigi eĉ pli malregulajn posteulojn, kio okazus al la artoj de la vivo? Ĉu ni modifu la pordojn kaj preĝejojn en Platlando por akcepti tiajn monstrojn? Ĉu niaj bilet-kontrolistoj devu mezuri la perimetron de ĉiu homo antaŭ ol permesi ilin eniri teatron, aŭ preni sian seĝon en prelegejo? Ĉu ili estu akceptitaj en la militistaron? Kaj se jes, kiel preventi ilin detrui la feliĉon de siaj kamaradoj? La tentoj fraŭdi la identon devus esti tiom nerezisteblaj por tia ulo! Kiel facile estus por li eniri vendejon kun sia plurlatera malantaŭo videbla kvazaŭ ĝi estus la antaŭo, kaj mendi ajnspecajn varojn de la kredema vendisto! Tiuj kiuj kredas je la falsnomita filantropio petegadu, kiom ili volas, la nuligon de la punleĝoj pri malreguleco. Mi mem neniam konis malregululon kiu ne estis tio, kio la naturo evidente intencis ke li estu—hipokritulo, mizantropisto, kaj, ĝis la limoj de sia povo, instiganto de ĉiaspeca tumulto.

Tamen mi ne subtenas (almenaŭ ne nun) la ekstremajn metodojn kiuj adoptiĝis en iuj ŝtatoj, laŭ kiuj infano kies anguloj devias duongradon de la ĝusta angulo estas tuj detruita je naskiĝo. Iuj el niaj plej altaj kaj lertaj viroj, viroj de vera genieco, en siaj fruaj tagoj havis deviojn tiel grandajn kiel, aŭ eĉ pli grandajn ol, kvardek kvin minutojn; kaj perdo de iliaj valorindaj vivoj estintus terura vundo al la ŝtato. Ankaŭ, la arto de resanigo havis iujn el siaj plej gloraj triumfoj en la diversaj kirurgiaj operacioj per kiuj malreguleco estis parte aŭ tute solvita. Proponante do kompromison, mi ne rigide tenus al unu specifa metodo; sed kiam la formo de malregula ido baldaŭ fiksiĝos, kaj kiam la Instanco pri Medicino raportas ke resanigo estas malebla, tiam mi sugestas ke la malregula ido estu sendolore kaj kompate detruita.

§ 8.—Pri la antikva praktiko farbado

SE MIAJ legantoj atente sekvis min ĝis nun, ne surprizos ilin aŭdi ke la vivo estas iom teda en Platlando. Mi ne, kompreneble, celas diri ke ne estas bataloj, komplotoj, tumultoj, frakcioj, kaj ĉiuj tiuj aliaj fenomenoj kiuj supozeble igas la historion pli interesa; nek mi diras ke la stranga miksaĵo de problemoj de la vivo, kaj la problemoj de matematiko, ne donas al nia ekzistado vervon kiun vi en Spaclando apenaŭ povus kompreni. Mi parolas nun el la estetika kaj arta vidpunkto kiam mi diras ke la vivo ĉe ni estas teda; estetike kaj arte ja tre teda.

Kiel povus alie, kiam ĉiuj oniaj eventualaĵoj, ĉiuj oniaj pejzaĵoj, historiaĵoj, portretoj, floroj, kaj tuta vivo estas nenio krom unuopa linio, kun nenia vario krom gradoj de heleco kaj obskureco?

Ne ĉiam estis tiel. Koloro, se tradicio diras la veron, iam dum ses jarcentoj aŭ pli longe donis grandiozan belecon al la vivoj de niaj prauloj en la plej fruaj epokoj. Onidire, iu privatulo—pentagono kies nomon oni varie raportas—hazarde malkovrinte la elementojn de la pli simplaj koloroj kaj rudimentan metodon de farbado, komencis dekori unue sian domon, sekve siajn sklavojn, sian patron, siajn filojn kaj nepojn, kaj laste sin mem. Ĉiuj rimarkis kaj aprezis la belecon de la rezultoj. Kien ajn Kromatistes—jen lia nomo laŭ la plej fidindaj aŭtoritatoj—iris, tie li tuj ekscitis atenton, kaj akiris respekton. Jam neniu bezonis “palpi” lin; neniu misperceptis lian antaŭon kiel lian malantaŭon; kaj ĉiuj liaj moviĝoj estis facile determineblaj de liaj najbaroj sen eĉ plej eta streĉo al ilia kalkulipovo; neniu akcidente koliziis kun li, kaj al lia voĉo estis ŝparita la ĝeno de tiu laciga proklamado per kiu ni senkoloraj kvadratoj kaj pentagonoj estas ofte devigitaj aserti nian individuecon kiam ni iras inter homamaso de sensciaj izoceloj.

La modo disvastiĝis kiel arbara incendio. En nur unu semaĵno, ĉiu kvadrato kaj triangulo en la distrikto kopiis la ekzemplon de Kromatistes, kaj nur kelkaj el la pli konservemaj pentagonoj ankoraŭ rezistis. Dum unu aŭ du monatoj eĉ la dekdulateroj estis infektitaj de la novaĵo. Antaŭ ol unu jaro pasis, la kutimo estis adoptita de ĉiuj krom la plej altaj de la nobelaro. Kompreneble la kutimo baldaŭ disvastiĝis el la distrikto de Kromatistes al la ĉirkaŭaj regionoj; kaj en du generacioj neniu en Platlando estis senkolora krom la virinoj kaj la pastroj.

Kontraŭ la ĉi-lastaj du klasoj, ŝajnas ke la naturo mem starigis baron kaj dekretis ke la kapablo ne etendiĝu al ili. Plurflankeco estis necesaĵo por tiuj kiuj praktikis ĉi tiun novan modaĵon. “Laŭ la naturo, distingo en flankoj implicas distingon en koloroj”—tia estis la sofismo kiu tiam flugis de buŝo al buŝo, konvertante tutajn urbojn unu post la alia, al la nova kulturo. Sed evidente al niaj pastroj kaj virinoj ĉi tiu diraĵo ne aplikiĝis. La virinoj havas nur unu flankon, kaj do—por diri pedante—neniujn flankojn. La pastroj—almenaŭ kiam ili asertis sian pretendon esti veraj cirkloj, kaj ne nur altklasaj plurlateroj kun infinite granda nombro da infinite malgrandaj flankoj—kutime fanfaronis pri tio, kio por la virinoj estis hontiga konfesaĵo; ke ankaŭ ili havas neniujn flankojn, ĉar ili estas benitaj per perimetro de unu linio, aŭ alivorte, cirkonferenco. Tial ĉi tiuj du klasoj vidis nenion konvinkan en la diraĵo ke “distingo en flankoj implicas distingon en koloroj”; kaj kiam ĉiuj aliaj cedis al la fascinoj de korp-kolorigo, nur la pastroj kaj la virinoj restis puraj de la poluo de farbo.

Senmoralaj, koruptaj, anarkiaj, nesciencaj—nomu ilin laŭplaĉe—tamen, el la estetika vidpunkto, tiuj antikvaj tagoj de la Koloro-Ribelo estis la glora infanaĝo de arto en Platlando—infanaĝo kiu bedaŭrinde neniam maturiĝis en plenaĝon, aŭ eĉ atingis junaĝon. Vivi tiam estis ravo, ĉar vivi implicis vidi. Ĉe eĉ malgranda festo, la ĉeestantaro estis plezuro vidinda; la riĉe variaj koloroj en preĝeja kunsido aŭ en teatro onidire plurfoje estis tro distraj por niaj plej bonaj instruistoj kaj aktoroj; sed plej rava estis la nepriskribebla brileco de militistara revuo.

La spektaklo de batal-linio de dudek mil izoceloj subite turnantaj sin, kaŝantaj la sombran nigron de siaj bazoj kaj prezentantaj la oranĝon kaj purpuron de siaj du flankoj kaj akuta angulo; la aro de egallateraj trianguloj, trikoloraj en ruĝo, blanko kaj bluo; la malvokoloro, ultramaro, gumiguto, kaj sieno de la kvadrataj artileriistoj rapide rotaciantaj kun siaj vermiljonaj pafiloj; la vidaĵo de la kvinkoloraj kaj seskoloraj kvinlateroj kaj seslateroj rapidantaj trans la kampo en siaj oficoj de kirurgiistoj, geometriistoj kaj adjutantoj—ĉiuj ĉi aferoj ja eble kredindigas la faman rakonton pri la eminenta cirklo kiu, afekciita de la arta beleco de la soldatoj sub sia rego, forĵetis sian marŝal-bastonon kaj sian reĝan kronon, kaj proklamis ke li interŝanĝis ilin por la krajono de artisto. La bonegecon kaj gloron de la disvolviĝo de ĉi tiuj tagoj parte indikas la lingvaĵo kaj vortstoko de la periodo. Eĉ la plej vulgaraj diraĵoj de la plej krudaj civitanoj en la epoko de la Koloro-Ribelo ŝajne havis pli riĉan tonon de vorto aŭ penso; al tiu epoko ni nun ŝuldas kaj nian plej fajnan poezion, kaj la ritmon kia ajn ankoraŭ restas en la pli scienca diskurso de ĉi tiuj modernaj tagoj.

§ 9.—Pri la Universala Koloro-Leĝpropono

SED DUME la intelektaj artoj rapide degeneris.

La arto de vid-rekonado, ne plu bezonata, estis ne plu praktikata; kaj la studojn de geometrio, statiko, kinetiko, kaj aliaj parencaj fakoj, oni baldaŭ ekkonsideris superfluaj, kaj eĉ nia universitato komencis neglekti kaj malrespekti ilin. La malsupera arto de palpado rapide spertis la saman sorton en niaj infan-lernejoj. Tiam la izoceloj, asertante ke la specimenoj ne plu estas uzataj nek bezonataj, kaj rifuzante pagi ties koston al la Instanco pri Edukado, ĉiutage fariĝis pli multaj kaj pli impertinentaj surbaze de sia nova imuneco kontraŭ la malnova ŝarĝo kiu antaŭe havis la duopan bonan efikon bridi ilian brutan naturon, kaj limigi ilian nombron.

Jaron post jaro la soldatoj kaj metiistoj pli arde asertis—kaj pli prave—ke ne estas konsiderinda malsameco inter ili kaj la plej altaj klasoj de la plurlateroj, ĉar ili estas jam levitaj al egaleco kun la ĉi-lastaj, kaj povigitaj alfronti ĉiujn malfacilojn kaj solvi ĉiujn problemojn de la vivo, ĉu statikajn, ĉu kinetikajn, per la simpla praktiko de kolor-rekonado. Ne kontentaj pri la natura neglekto en kiun falis vid-rekonado, ili pli aŭdace ekpostulis la laŭleĝan malpermeson de ĉiuj “monopolaj kaj aristokratiaj artoj” kaj la abolon de ĉiuj fondusoj por la studoj de vid-rekonado, matematiko, kaj palpado. Post nelonge ili ekinsistis, ke ĉar koloro, kiu jam fariĝis ia instinkto, detruis la bezonon de aristokratiaj distingoj, la juro sekvu laŭ la sama vojo, kaj ke ekde nun ĉiuj individuoj de ĉiuj klasoj estu agnoskataj kiel nepre egalaj, kaj indaj je egalrajtoj.

Trovinte la altajn ordojn hezitaj kaj nedecidemaj, la gvidantoj de la revolucio plu insistadis, kaj fine postulis, ke ĉiuj klasoj, inkluzive de la pastroj kaj la virinoj, omaĝu koloron kaj submetu sin por esti farbitaj. Kiam oni obĵetis ke pastroj kaj virinoj ne havas flankojn, ili replikis ke la naturo dekretis, ke la antaŭa parto de ĉiu homo (t.e. la parto enhavanta la okulon kaj buŝon) estu distingebla de la malantaŭa parto. Ili do prezentis al ĝenerala kaj eksterordinara asembleo de ĉiuj ŝtatoj de Platlando leĝproponon, ke en ĉiu virino la duono enhavanta la okulon kaj buŝon estu ruĝa, kaj la alia duono verda. La pastroj estu same farbitaj; la duoncirclo enhavanta la okulon kaj buŝon en la mezo estu ruĝa, kaj la alia, malantaŭa duoncirklo estu verda.

Ĉi tiu propono estis ruza, kaj ja ne devenis de iu izocelo—neniu estulo tiom degenera havus angulecon sufiĉan por aprezi, des malpli elpensi, tian modelon de ŝtatismo—sed de malregula cirklo, kiu, anstataŭ detruita en sia infanaĝo, estis savita per ago de stulteco, kun rezulto nur ke li alportis ruiniĝon al sia lando kaj detruon al miriadoj de siaj disĉiploj.

Unu celo de la propono estis anigi la virinojn de ĉiuj klasoj al la Kromata Novaĵo. Per asigno al ili de la samaj du koloroj kiuj estis asignitaj al la pastroj, la revoluciuloj tiel certigis ke, en certaj pozicioj, ĉiu virino ŝajnos kiel pastro, kaj estos traktata per konsekvenca respekto—eventualaĵo ege alloga al amasoj de virinoj.

Sed al iuj el miaj legantoj, la eblo ke pastroj kaj virinoj ŝajnos identaj, sub la nova leĝpropono, eble ne estos evidenta; mi do klarigu per kelkaj vortoj.

Imagu virinon taŭge farbita, laŭ la nova kodo; kun la antaŭa duono (t.e. la duono enhavanta la okulon kaj buŝon) ruĝa, kaj kun la malantaŭa duono verda. Rigardu ŝin de unu flanko. Kompreneble vi vidos rektan linion, duone ruĝa, duone verda.

[Vido de cirklo]

Nun imagu pastron, kies buŝo estas ĉe M, kaj kies antaŭa duoncirklo (AMB) estas konsekvence ruĝa, dum la malantaŭa duoncirklo estas verda; tiel ke la diametro AB dividas la verdon de la ruĝo. Se vi rigardus la nobelon kun la okulo en la sama rekta linio kiu iras tra lia diametro (AB), vi vidus rektan linion (CBD), de kiu unu duono (CB) estas ruĝa, kaj la alia (BD) verda. La tuta linio (CD) estus iom malpli longa ol, ekzemple, plenkreska virino, kaj forfadus pli rapide je la ekstremaĵoj; sed la idento de la koloroj donus tujan impreson pri idento de klaso, kaj tio igus vin ignori aliajn detalojn. Memoru la degeneron de vid-rekonado kiu minacis socion dum la tempo de la kolor-ribelo; ankaŭ la certan fakton ke la virinoj rapide lernus forfadigi siajn ekstremaĵojn por imiti la cirklojn; tiam certe devus esti evidente al vi, mia kara leganto, ke la Koloro-Leĝpropono kreis por ni danĝeregon, ke pastro konfuziĝos kun virino.

Oni povas facile imagi, kiel alloga tio devintus esti al la inoj. Ili rave anticipis la konfuzon kio estiĝus. En la hejmo ili povus aŭdi politikajn kaj ekleziajn sekretojn kiujn devus aŭdi nur iliaj edzoj kaj fratoj, kaj eĉ doni komandojn en la nomo de pastra cirklo; ekster la hejmo la impona kombinaĵo de ruĝo kaj verdo, sen iuj ajn aliaj koloroj, certe kondukus la simplajn homojn al konstanta erarado, kaj la virinoj gajnus tion, kion ajn perdus la cirkloj, en la respektemo de la preterpasantoj. Koncerne la skandalon kiu afliktus la cirklan klason se la vanta kaj vulgara konduto de la virinoj estus atribuita al ili, kaj koncerne la konsekvencan detruiĝon de la konstitucio, oni ne povus supozi ke la virinoj iel ajn konsiderus ĉi tiujn aferojn. Eĉ en la hejmoj de la cirkloj, la virinoj ĉiuj apogis la Universalan Koloro-Leĝproponon.

La dua celo de la leĝpropono estis la poioma senkontentigo de la cirkloj mem. En la ĝenerala intelekta degenerado ili ankoraŭ konservis sian perfektan klarecon kaj forton de kompreno. De sia plej frua infanaĝo, en siaj hejmoj kie estis tuta manko de koloro, nur la nobeloj konservis la sanktan arton de vid-rekonado, kun ĉiuj avantaĝoj kiuj rezultas el tiu admirinda trejnado de la intelekto. Tial, ĝis la dato de la enkonduko de la Universala Koloro-Leĝpropono, la cirkloj ne nur eltenis, sed eĉ etendis sian superecon super la aliaj klasoj per abstino de la populara modo.

Nun do, la artema malregululo kiun mi supre priskribis kiel la veran aŭtoron de ĉi tiu diabla leĝpropono, planis per unu bato pli malaltigi la statuson de la hierarĥio, kaj perforti ilin submeti sin al la poluo de koloro, kaj samtempe detrui iliajn enhejmajn ŝancojn trejni sin en la arto de vid-rekonado, por malfortigi ilian intelekton kaj senigi ilin de iliaj puraj kaj senkoloraj hejmoj. Tuj kiam ili suferus la kromatan difekton, ĉiuj cirklaj gepatroj kaj infanoj senkuraĝigus unu la alian. Kiam provante distingi inter la patro kaj la patrino, la cirkla infano spertus problemojn—problemojn kiujn verŝajne kreus la falsumado fare de la patrino, kun la rezulto ke la fido de la infano je logikaj konkludoj ŝanceliĝus. Tiel, gradon post grado la intelekta brileco de la pastra ordo fadus, kaj la vojo tiam malfermiĝus al tuta detruiĝo de la tuta aristokratia juro kaj la klasoj de privilegio.

§ 10.—Pri la subpremado de la Kromata Ribelo

LA AGITADO por la Universala Koloro-Leĝpropono daŭris dum tri jaroj; kaj ĝis la lasta momento de tiu periodo, ŝajnis ke anarkio ja triumfos.

Tuta armeo de plurlateroj, kiuj prezentis sin por batali kiel privataj soldatoj, estis tute detruita de supera trupo de izocelaj trianguloj—la kvadratoj kaj pentagonoj dume restis neŭtralaj. Sed plej malbone, estis ke iuj el la plej lertaj cirkloj falis je edzeca katastrofo. Furiozigitaj de politika malamikeco, la edzinoj en multaj nobelaj hejmoj ellacigis siajn sinjorojn per petegado ke ili rezignu oponi la leĝproponon; kaj iuj, trovinte siajn petojn senfruktaj, faligis sin sur siajn senkulpajn infanojn kaj edzon, kaj mortigis sin en la frenezumo. Oni registris ke dum tiu trijara agitado almenaŭ dudek tri cirkloj pereis per enhejma malakordo.

Granda ja estis la danĝero. Ŝajnis ke la pastroj ne havas elekton inter submetiĝo kaj ekstermiĝo; sed subite la ĉeno de eventoj estis tute ŝanĝita de tia okazaĵo, kiun ŝtatistoj neniam neglektu, ofte anticipu, kaj eble ja iam iniciatu, pro la absurde neproporcia potenco per kiu ili povas alvoki la simpatiojn de la popolo.

Okazis ke izocelo de malalta speco, kun cerbo apenaŭ super kvar gradoj—umante per la koloroj de iu metiisto kies butikton li prirabis—akcidente farbis sin, aŭ kaŭzis ke li estis farbita (la rakonto varias) per la dekdu koloroj de dekdulatero. Irante en la foiron, per afektita voĉo li aliris kaj ekparolis al fraŭlino, la orfa filino de nobla plurlatero, kies amon li iam antaŭe vane ĉasis; kaj per serioj de trompoj—kun la helpo de ne nur multaj bonŝancaj akcidentoj, sed ankaŭ preskaŭ neimagebla stulteco kaj neglekto de la kutimaj antaŭzorgoj fare de la parencoj de la novedzino—li sukcesis plenumi la geedziĝon. La malfeliĉa junulino mortigis sin kiam ŝi malkovris la fraŭdon, kiun ŝi suferis.

Kiam novaĵo pri ĉi tiu katastrofo disvastiĝis de ŝtato al ŝtato, la mensoj de la virinoj estis forte agititaj. Kunsento kun la trista viktimo kaj la anticipo de similaj trompoj por ili mem, iliaj fratinoj, kaj iliaj filinoj, tute ŝanĝis kiel ili rigardis la Koloro-Leĝproponon. Multaj deklaris sin konvertitaj al oponado; la cetero bezonis nur etan stimulon por same konvertiĝi. Profitante ĉi tiun favoran ŝancon, la cirkloj haste kunsidis en eksterordinara asembleo de la ŝtatoj; kaj krom la kutimaj ĉeestantoj, ankaŭ ĉeestis granda nombro da reagemaj virinoj.

Inter la senprecedenca ĉeestantaro, la tiama Ĉefa Cirklo—nomata Pantocirklus—stariĝis dum cent dudek mil izoceloj siblis kaj rikanumis al li. Sed li silentigis ilin per deklaro ke la cirkloj cedos al la deziroj de la plimulto; ke ili akceptos la Koloro-Leĝproponon. La huraego fariĝis aplaŭdo, kaj li invitis Kromatistes, la gvidanto de la ribelo, en la centron de la halo por ricevi en la nomo de siaj disĉiploj sian rangon. Tiam sekvis oratoraĵo kiu daŭris preskaŭ tutan tagon, kaj kies grandiozecon neniu resumo povus kapti.

Kun ŝajna senpartieco, Pantocirklus deklaris, ke, ĉar la afero temas pri reformo, indas fari lastan resumon de la situacio, por certigi kaj la avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Iom post iom montrante kaj menciante la danĝerojn al la metiiistoj, la profesiuloj kaj la ĝentilhomoj, li silentigis la kreskantajn grumblojn de la izoceloj per rimarkigo al ili, ke, malgraŭ la multaj malavantaĝoj, li volontis akcepti la leĝproponon se la plimulto aprobos ĝin. Sed estis evidente ke ĉiuj, krom la izoceloj, estis konvinkitaj per liaj vortoj kaj estis aŭ neŭtralaj aŭ oponis ĝin.

Tiam turnante sin al la metiistoj, li asertis ke iliaj interestoj ne estu neglektataj, kaj ke, se ili intencas akcepti la Koloro-Leĝproponon, ili almenaŭ faru tion en plena konscio pri la konsekvencoj. Multaj el ili, li diris, estas proksimaj al la sojlo de allaso en la klason de regulaj trianguloj; aliaj anticipis por siaj infanoj statuson nehaveblan al si mem. Tiu honora ambicio devus perdiĝi. Kun la universala adopto de koloro, ĉiuj distingoj ĉesus; regulecon oni konfuzus kun malreguleco; progreso fariĝus degenero; en kelkaj generacioj la metiisto falus al la nivelo de la milita aŭ eĉ krima klaso; politika potenco estus en la manoj de la plimulto, t.e. la krimuloj, kiuj jam nombris pli ol la laboristoj, kaj kiuj baldaŭ nombrus pli ol ĉiuj klasoj en kombino se la kutimaj kompenc-leĝoj de la naturo estus rompitaj.

Murmurado de konsento venis el la metiistoj, kaj Kromatistes, en ektimo, provis paŝi antaŭen por alparoli ilin. Sed li trovis sin ĉirkaŭita de gardistoj kaj perfortita resti silenta dum la Ĉefa Cirklo per kelkaj pasiaj vortoj faris finan apelacion al la virinoj, dirante ke, se la leĝpropono akceptiĝus, ekde tiam neniu edzeco estus sekura, nek la honoro de iu ajn virino; fraŭdo, trompo, kaj hipokriteco estiĝus en ĉiuj hejmoj; enhejma feliĉo havus saman sorton kiel la konstitucio kaj rapide pereus. “Prefere ol ĉi tio,” li kriis, “venu morto.”

Je la ĉi-lastaj vortoj, kiuj estis antaŭplanita signalo por agado, la malliberuloj de la izoceloj atakis kaj trapikis la aĉan Kromatistes; la regulklasanoj, malfermante siajn spalirojn, cedis vojon por trupo de virinoj kiuj, sub la gvido de la cirkloj, retropaŝis nevideble kaj amasmortige tra la nekonsciaj soldatoj; la metiiistoj, imitante la ekzemplon de siaj superuloj, ankaŭ malfermis siajn spalirojn. Dume la malliberuloj okupis ĉiun elirejon per nepenetrebla trupo.

La batalo, aŭ pli ĝuste la buĉado, daŭris mallonge. Sub la lerta gvido de la cirkloj preskaŭ ĉiu atako fare de la virinoj estis mortiga, kaj multaj virinoj povis eltiri sian pikilon sen kripligi sin, preta por dua mortigo. Sed dua atako ne estis necesa; la izocela aĉularo mem faris la ceteron. Surprizite, sen gvidanto, atakate de nevideblaj malamikoj antaŭ si, kaj trovante eskapon malebla pro la malliberuloj malantaŭ si, ili tuj—laŭ sia naturo—tute perdis la menson, kaj ekkriis “perfido!” Tio sigelis ilian sorton. Ĉiu izocelo nun vidis malamikon unu en la alia. Post duonhoro eĉ ne unuopulo el tiu granda amaso ankoraŭ vivis; kaj la fragmentoj de cent kvardek mil krimklasanoj mortigitaj de siaj anguloj atestis la triumfon de ordo.

La cirkloj ne prokrastis tute plenumi sian venkon. Ili ŝparis la metiistojn sed mortigis dekonon de ili. La egallateraj militistoj estis tuj elvokitaj; kaj ĉiu triangulo suspektata pri malreguleco estis detruita de militkortumo, sen la formalaĵo de preciza mezuro fare de la Instanco pri Socio. La hejmoj de la militaj kaj metiistaj klasoj estis inspektataj dum pli ol jaro; kaj dum tiu periodo, en ĉiu urbo kaj vilaĝo oni sisteme forigis la loĝantaran eksceson de la pli malaltaj klasoj kiu estiĝis pro la nepagado al la lernejoj kaj universitatoj, kaj pro la neglekto de la aliaj leĝoj de la konstitucio de Platlando. Tiel restariĝis la ekvilibro inter klasoj.

Kompreneble ekde tiam, la uzo de koloro estis aboliciita, kaj ĝia posedo malpermesita. Eĉ diro de ajna vorto pri koloro, krom fare de la cirkloj aŭ de kvalifikitaj instruistoj de scienco, estis punita severe. Nur en nia universitato en iuj el la plej altaj kaj esoteraj kursoj—kiujn mi mem neniam havis privilegion ĉeesti—onidire la ŝpara uzo de koloro estas ankoraŭ permesata por la celo ilustri la pli fundajn problemojn de matematiko. Sed pri ĉi tio al mi tute mankas sperto.

Aliloke en Platlando, koloro nun ne ekzistas. La arton fari ĝin scias nur unu vivanta homo, la Ĉefa Cirklo; kaj li revelas ĝin nur al sia postvenonto, tuj antaŭ sia morto. Nur unu fabrikejo faras ĝin; kaj, por ke la sekreto ne estu perfidita, la laboristoj estas ĉiujare detruitaj, kaj freŝuloj enkondukitaj. Tiom terura por la aristokratio estas la memoro de la distaj tagoj de la agitado por la Universala Koloro-Leĝpropono.

§ 11.—Koncerne niajn pastrojn

ESTAS tempo pasi de ĉi tiuj mallongaj kaj vagaj komentoj pri la naturo de Platlando, al la centra evento de ĉi tiu libro, mia iniciĝo en la misterojn de Spaco. Tio estas mia temo; ĉio pasinta estas nur antaŭparolo.

Tial mi devas ellasi multajn aferojn, kiuj, mi flatas min, ne estus sen intereso por miaj legantoj: ekzemple, nia metodo peli kaj haltigi nin sen piedoj; la rimedoj per kiuj ni donas firmecon al niaj strukturoj de ligno, ŝtono, aŭ briko, kvankam ni ne havas manojn, nek povas fari fundamentojn por la konstruaĵoj, nek konstrui sur ia tero; kiel la pluvo estiĝas en la spacoj inter niaj diversaj zonoj, por ke la nordaj regionoj ne interkaptu la pluvon kiu falas sur la sudajn; la naturo de niaj holmoj kaj minoj, niaj arboj kaj legomoj, niaj sezonoj kaj rikoltoj; nia alfabeto kaj skribmetodo, adaptita al niaj liniecaj tabuloj; ĉi tiujn kaj cent aliajn detalojn de nia fizika ekzistado mi devas ellasi, kaj mi mencias ilin nun nur por indiki al miaj legantoj ke ilia ellaso rezultas ne el mia forgesemo, sed el volo ne malŝpari la tempon de la leganto.

Tamen antaŭ ol mi atingos mian veran temon, miaj legantoj sendube atendas ke mi faru kelkajn komentojn pri tiuj bastionoj de la konstitucio de Platlando, la regantoj de nia konduto kaj formantoj de nia destino, la objektoj de universala omaĝo kaj preskaŭ adorado: kompreneble mi aludas al niaj cirkloj, aŭ pastroj.

Mi klarigu ke ĉe ni la termino pastro havas pli vastan sencon ol ĉe vi. Niaj pastroj estas administrantoj de ĉiuj komercaj aferoj, arto, kaj scienco; direktoroj de la metioj, la merkato, arkitekturo, inĝenierado, edukado, ŝtatismo, juro, moralo, teologio; ili faras nenion mem, sed estas la kaŭzoj de ĉio farinda, kio estas farata de aliuloj.

Kvankam populare tiu kiu nomiĝas cirklo estas konsiderata cirklo, tamen inter la pli bone edukitaj klasoj oni scias ke neniu cirklo estas vera cirklo, sed nur plurlatero kun tre grando nombro da tre malgrandaj flankoj. Dum la flankoj plimultiĝas, plurlatero aproksimas cirklon; kaj, kiam la nombro estas ja tre granda, ekzemple tricent aŭ kvarcent, al eĉ la plej delikata tuŝo estas malfacile senti plurlaterajn angulojn. Pli ĝuste mi diru ke tio estus malfacila: ĉar, kiel mi antaŭe montris, rekonado per palpado estas nekonataĵo inter la plej altaj klasoj de la socio, kaj oni konsiderus la palpon de cirklo plej aŭdaca insulto. Ĉi tiu sindeteno de palpado en la alta socio povigas la cirklojn des pli facile konservi la vualon de mistero ene de kiu, de siaj plej fruaj jaroj, ili kaŝas la precizan naturon de siaj perimetroj aŭ cirkonferencoj. Ĉar tri futoj estas la mezgranda perimetro, sekvas ke, en plurlatero de tricent flankoj, ĉiu flanko ne estas pli longa ol centono de futo, aŭ ne multe pli longa ol dekono de colo; kaj en plurlatero de sescent aŭ sepcent flankoj ĉiu flanko ne estas pli longa ol la diametro de Spaclanda pinglokapo. Oni ĉiam supozas, laŭ ĝentileco, ke la Ĉefa Cirklo havas ĉirkaŭ dek mil flankojn.

La posteuloj de la cirkloj povas libere grimpi la socian skalon, malkiel tiuj de la pli malaltaj klasoj de regululoj, kiuj estas malhelpataj de tiu leĝo de la naturo kiu limigas la plimultiĝon de flankoj al po unu en ĉiu generacio. Se estus alie, la nombro de flankoj en cirklo estus simpla afero de aritmetiko, kaj la kvarcent naŭdek sepa posteulo de egallatera triangulo necese estus plurlatero kun kvincent flankoj. Sed ne estas tiel. Leĝo de la naturo dekretis du aferojn kiuj efikas cirklan reproduktiĝon; unue, ke dum la raso grimpas la socian skalon, la progreso plirapidiĝas; due, ke samproporcie, la raso fariĝas malpli fekunda. Konsekvence en la hejmo de plurlatero kun kvarcent aŭ kvincent flankoj malofte troviĝas filo; pli ol unu filo neniam troviĝas. Aliflanke la filo de kvincent-flanka plurlatero povus havi kvincent kvindek, aŭ eĉ sescent flankojn.

Ankaŭ arto helpas la procezon de la pli alta evoluado. Niaj kirurgiistoj malkovris ke eblas rompi la malgrandajn kaj delikatajn flankojn de plurlatera infano de la altaj klasoj, kaj reformi lian tutan korpon kun tiom da precizeco ke plurlatero kun ducent aŭ tricent flankoj iam—sed ne ĉiam, ĉar la procedo estas riska—iam supersaltas ducent aŭ tricent generaciojn.

Multaj infanoj tiel perdiĝas. Apenaŭ po unu el dek travivas. Sed tiom forta estas la gepatra ambicio inter tiuj plurlateroj kiuj estas, tiel diri, je la rando de la cirkula klaso, ke tre malofte nobelo de tiu pozicio en la socio ne submetas sian unuan idon al tiu operacio antaŭ ol ĝi atingas aĝon de unu monato.

Unu jaro determinas sukceson aŭ malsukceson. Post tiu periodo, estas plej probable ke la infano aldonis unu pli al la tomboŝtonoj kiuj ĉirkaŭas la tombejon de la kirurgiejo; sed en maloftaj okazoj la ekstazaj gepatroj ricevas etulon ne plu plurlateran, sed cirklan, almenaŭ laŭ ĝentileco: kaj nur unu tia benita rezulto emigas multege da plurlateraj gepatroj submeti siajn idojn al similaj oferoj, kiuj havas similajn rezultojn.

§ 12.—Pri la doktrino de niaj pastroj

Koncerne la doktrinon de la cirkloj, simpla maksimo povas resumi ĝin, “atentu vian statusformon.” Ĉu politika, eklezia, aŭ morala, ĉiuj iliaj instruoj celas la plibonigon de individua kaj kolektiva formo—kompreneble kun speciala atento al la formo de la cirkloj. Ĉiuj aliaj celoj estas akcesoraj.

La cirkloj ja respektindas pro tio, ke ili efike subpremis tiujn antikvajn herezojn, kiuj kondukis homojn al malŝparado de energio kaj simpatio en la vana kredo ke konduto dependas de volo, klopodo, trejando, kuraĝigo, laŭdo, aŭ io ajn alia krom statusoformo. Estis Pantocirklus—la eminenta cirklo supre menciita kiel la estinginto de la kolor-ribelo—kiu unue konvinkis la homaron ke statusformo difinas la homon; ke se, ekzemple, iu naskiĝas kiel izocelo kun 2 neegalaj flankoj, tiu certe suferos aĉan sorton krom se li riparigos ilin—por kio oni devas viziti malsanulejon por izoceloj; simile, triangulo, kvadrato, aŭ eĉ plurlatero, naskita kun ajna malreguleco, devas iri al malsanulejo por regululoj por kuraciĝi de la malsano; alikaze ili fine mortos en la prizono de la ŝtato, aŭ de la klingo de ekzekutisto.

Ĉiujn malperfektaĵojn aŭ difektojn, de la plej eta miskonduto al la plej peka krimo, Pantocirklus atribuis al ia devio de perfekta reguleco en la korpa figuro, se ne denaska do eble kaŭzita de kolizio en homamaso; de troekzerco aŭ neglekto ekzerci sin; aŭ eĉ de subita ŝanĝiĝo en la temperaturo, el kio rezultas ŝrumpo aŭ ŝvelo en iu parto de la korpo. Tial, konstatis tiu eminenta filozofo, nek bona nek malbona konduto estas taŭga objekto por laŭdo aŭ kulpigo. Kial laŭdi, ekzemple, la konduton de kvadrato kiu fidele defendas la interesojn de sia kliento, kiam oni anstataŭe admiru la precizecon de liaj ortoj? Aŭ simile, kial kulpigi mensogeman, ŝteleman izocelon kiam pli indas bedaŭri la nekuraceblan malregulecon de liaj flankoj?

Teorie, ĉi tiu doktrino estas nedubebla; sed ĝi havas praktikajn malavantaĝojn. Kiam traktante izocelon, se la aĉulo pledas ke li estas senpova preventi sin ŝteli pro sia malreguleco, la magistratano respondas ke ĝuste pro tio, ke la malregululo ne povas preventi sin ĝeni siajn najbarojn, li ne povas preventi sin kondamni la izocelon al mortpuno—kaj jen la fino de la afero. Sed en hejmaj malfaciletoj, kiam mortpuno estas maltaŭga, ĉi tiu teorio de statusformo estas iom problemiga; kaj mi devas konfesi ke fojfoje kiam unu el miaj propraj seslateraj nepoj pledas kiel senkulpigon por sia malobeemo ke subita ŝanĝiĝo en la temperaturo estis tro ĝena por lia perimetro, kaj ke mi devus kulpigi ne lin sed lian statusformon, mi logike povas nek rifuzi, nek praktike akcepti, lian konkludon.

Mi mem trovas plej bona la supozon ke riproĉego kaj puno iel agas fortige aŭ firmige al la statusformo de mia nepo; kvankam mi konfesas ke mi ne havas bonan bazon por la kredo. Mi ne estas la sola, kiu provis solvi la problemon tiel; mi trovas ke multaj el la plej altaj cirkloj, en siaj juĝistaj pozicioj, uzas laŭdon aŭ kulpigon al regulaj kaj malregulaj homoj; kaj en iliaj hejmoj mi scias el sperto, ke kiam ili riproĉas siajn infanojn, ili parolas pri “ĝusta” kaj “malĝusta,” arde kaj pasie, kvazaŭ ili kredus ke ĉi tiuj nomoj reprezentas verajn ekzistaĵojn, kaj ke homo vere kapablas elekti inter ili.

Per sia politiko igi statusformon la ĉefa ideo en ĉiu menso, la cirkloj renversas la naturon de tiu dekreto kiu en Spaclando regas la rilatojn inter gepatroj kaj infanoj. Ĉe vi, oni instruas al infanoj ke ili honoru siajn gepatrojn; ĉe ni—sub nur la cirkloj kiuj estas la ĉefaj objektoj de universala omaĝo—homo estas instruita honori sian nepon, aŭ filon se li ne havas nepon. Per “honori,” tamen, mi neniel celas diri “indulgi,” sed respekte prizorgi iliajn plej altajn interesojn: kaj la cirkloj instruas ke la devo de la patroj estas subordigi siajn proprajn interesojn al tiuj de siaj posteuloj, tiel helpante ne nur siajn proprajn idojn sed ankaŭ la tutan ŝtaton.

La malavantaĝo en la sistemo de la cirkloj—se humila kvadrato rajtas iel sugesti neperfektecon de io cirkla—ŝajnas al mi troviĝi en iliaj rilatoj kun virinoj.

Ĉar estas gravege por la socio ke naskojn de malregululoj oni malkuraĝigu, sekvas ke neniu virino kiu havas malregululon en siaj prauloj estas taŭga kunulo por homo kiu deziras ke liaj posteuloj supreniru laŭ regulaj gradoj la socian skalon.

Nu, la malreguleco de viro temas pri mezuro; sed ĉar ĉiuj virinoj estas rektaj, kaj do, tiel diri, videble regulaj, oni devas alirimede determini tion kion mi nomas ilia nevidebla malreguleco, t.e. ilia malreguleco koncerne eventualajn idojn. Peras en tio zorge konservitaj genealogioj, kiujn konservas kaj administras la ŝtato; kaj sen certigita genealogio neniu virino rajtas edziniĝi.

Oni eble supozus ke cirklo—fiera pri siaj prauloj kaj konsiderema pri siaj posteuloj—zorgus pli ol iu ajn elekti edzinon kun senmakula historio. Sed ne estas tiel. Ŝajnas ke ju pli alta estas cirklo en la socia skalo, des malpli zorga li estas elekti regulan edzinon. Nenio konvinkus aspireman izocelon, kiu esperas generi egallateran filon, preni edzinon kiu havas eĉ nur unu malregululon en siaj prauloj; kvadrato aŭ pentagono, kiu kredas ke lia familio grimpas la socian skalon, ne enketas preter la kvincenta generacio; seslatero aŭ dekdulatero estas eĉ pli malzorga pri la genealogio de la eventuala edzino; sed iuj cirkloj eĉ intence prenis edzinon kiu havas malregulan praavon, nur pro tio ke ŝi estas iomete pli bela, aŭ havas ĉarman malhelan voĉon—kiu, ĉe ni, eĉ pli ol ĉe vi, estas konsiderata “bonega trajto en virino.”

Kompreneble la plimulto de tiaj evitindaj geedziĝoj ne produktas idojn, kaj el la cetero rezultas malregululoj kaj malmultiĝo de flankoj; sed tiuj pekoj ankoraŭ neniam havis malkuraĝigan efikon. Perdo de kelkaj flankoj en alte evoluinta plurlatero ne estas facile rimarkebla, kaj estas iam kompencita de sukcesa operacio en la kirurgiejo, kiel mi priskribis supre; kaj la cirkloj tro emas cedi al nefekundeco, laŭ ŝajna leĝo de alt-evoluinteco. Sed tamen necesas bremsi ĉi tiun pekan aferon, alikaze la poioma degenerado de la cirkula klaso eble tro rapidiĝus, kaj la raso ne plu povus produkti Ĉefan Cirklon; tiam la konstitucio de Platlando devus disfali.

Plia problemo venas en la kapon, sed mi ne povas facile mencii solvon; kaj ankaŭ ĉi tiu problemo koncernas niajn rilatojn kun virinoj. Antaŭ ĉirkaŭ tricent jaroj, la Ĉefa Cirklo dekretis ke, ĉar al virinoj mankas inteligento sed abundas emociemo, oni ne plu konsideru ilin raciaj, kaj ili ne plu ricevu edukon. La konsekvenco estis ke oni ne plu instruiis ilin legi, nek eĉ matematikumi sufice por povi kalkuli la angulojn de siaj edzoj aŭ infanoj; kaj tial tra ĉiu generacio ili intelekte degeneris. Ĉi tiu sistemo de ne-edukado aŭ stultigado ankoraŭ daŭras.

Mia timo estas ke, malgraŭ la bonaj intencoj, ĉi tiu politiko agas malhelpe al la vira sekso.

La konsekvenco estas ke nun ni viroj devas travivi ian du-lingvan, aŭ mi eĉ povus diri du-mensan vivon. Kun virinoj, ni parolas pri “amo,” “devo,” “ĝusta,” “malĝusta,” “domaĝo,” “espero,” kaj aliaj neraciaj kaj emociaj konceptoj, kiuj havas neniun ekziston, kaj la fikcio de kiuj havas neniun celon krom la rego de inaj tendencoj; sed inter ni mem, kaj en niaj libroj, ni havas tute malsaman terminaron kaj, mi eĉ povus diri, idiomon. “Amo” do fariĝas “la anticipo de avantaĝoj”; “devo” fariĝas “neceseco” aŭ “tauĝeco”; kaj aliaj vortoj simile transformiĝas. Plue, inter virinoj, ni uzas lingvaĵon kiu implicas plej altan respekton por ilia sekso; kaj ili plene kredas ke ni eĉ ne adoras la Ĉefan Cirkon pli ol ilin: sed ekster ilia aŭdipovo, oni—krom la tre junaj—rigardas ilin kaj parolas pri ili kvazaŭ ili estus “senmensaj organismoj.”

Kun virinoj ankaŭ nia teologio estas tute malsama, ol ĝi estas aliloke.

Mia humila timo estas ke ĉi tiu duobla trejnado, en lingvo kaj en pensado, trudas iom tro pezan ŝarĝon al la junaj, des pli kiam, je aĝo de tri jaroj, ili estas prenitaj el patrina prizorgo kaj instruitaj mallerni la malnovan lingvon—krom por la celo ripeti ĝin al siaj patrinoj kaj vartistinoj—kaj por lerni la terminaron kaj idiomojn de scienco. Mi jam detektas ke la nuna kompreno de matematika vero estas iom degenerinta, kompare kun la pli fortika intelekto de niaj prauloj antaŭ tricent jaroj. Kaj mi eĉ ne mencias la eventualan danĝeron kio rezultus, se virino sekrete lernus legi kaj raportus al siaj samseksanoj la enhavon de iu populara volumo; nek la eblon ke pro senzorgo aŭ malobeemo iu virinfano rivelus al patrino la sekretojn de la logika dialekto. Surbaze de la malfortiĝo de la vira intelekto, mi humile apelacias al la plej altaj aŭtoritatoj ke ili rekonsideru la politikon pri ina edukado.



PARTO II: ALIAJ MONDOJ

“Jen bravaj novaj mondoj, kaj kiaj homoj en ili!”

§ 13.—Kiel mi havis vizion de Liniolando

ESTIS la antaŭlasta tago de la 1999-a jaro de nia epoko, kaj la unua tago de la Longa Ferio. Amuzinte min ĝis malfrua horo per mia plejŝatata hobio geometrio, mi enlitiĝis kun nesolvita problemo en la menso. En la nokto mi havis sonĝon. Mi vidis antaŭ mi multajn rektajn linietojn (kiujn mi nature supozis virinoj) inter aliaj eĉ pli malgrandaj estaĵoj kiuj havis la naturon de helaj punktoj—ĉiuj moviĝis tien kaj reen en unu sama linio, kaj, kiom mi povis determini, samrapide.

[Vido de Liniolando]

Je intervaloj, bruo de konfuza amas-pepado venis el ili dum ili moviĝis; sed fojfoje ili haltis, kaj tiam estis silento.

Alirante unu el la plej grandaj el la ŝajnaj virinoj, mi alparolis ŝin, sed ne ricevis respondon. Dua kaj tria alparolo estis same neefikaj. Perdante paciencon je tio kio aperis kiel netolerebla malĝentileco, mi metis mian buŝon en pozicion rekte antaŭ ŝia buŝo por ke ŝi povu bone aŭdi, kaj laŭte ripetis mian demandon, “Virino, kion signifas ĉi tiu kunveno, kaj ĉi tiu stranga kaj konfuza pepado, kaj ĉi tiu onda moviĝado tien kaj reen en unu sama rekta linio?”

“Mi ne estas virino,” respondis la malgranda linio: “Mi estas la monarĥo de la mondo. Sed vi, de kie vi trudiĝas en mian regnon Liniolando?” Ricevinte ĉi tiun replikon, mi pardonpetis se mi iel ĝenis Lian Reĝan Moŝton; kaj priskribante min kiel fremdulon mi petis la reĝon iel priskribi sian regnon. Sed mi spertis la plejeble grandan malfacilecon akiri informojn pri aferoj, kiuj vere interesis min; ĉar la monaĥo konstante antaŭsupozis ke tio kio estas sciata al li estas sciata ankaŭ al mi, kaj ke mi simulas senscion por ŝerci. Tamen, per persista demandado mi eltrovis la jenajn faktojn:

Ŝajnis ke tiu kompatinda senscia monaĥo—kiel li nomis sin—estis konvinkita ke la rekta linio kiun li nomis sia regno, kaj en kiu pasis lia ekzistado, konsistigas la tutan mondon, kaj ja la tutan Spacon. Sen povo moviĝi aŭ vidi, krom en sia rekta linio, li havis neniun koncepton pri io ajn ekster ĝi. Kvankam li aŭdis mian voĉon kiam mi unue alparolis lin, la sonoj venis al li en maniero tiom kontraŭ lia sperto ke li ne respondis, “vidante neniun,” kiel li eksplikis, “kaj aŭdante voĉon kvazaŭ ĝi venus el miaj propraj intestoj.” Ĝis la momento kiam mi metis mian buŝon en lian mondon, li jam nek vidis min nek aŭdis ion ajn krom konfuzaj sonoj kiuj batis kontraŭ—tio kion mi nomis lia flanko, sed kion li nomis sia internostomako; nek li havis ajnan ideon pri tio, de kiu regiono mi venis. Ekster lia mondo, aŭ linio, al li ĉio estis malplena; ne, eĉ ne malplena, ĉar malplena implicas spacon; pli ĝuste, ĉio estis neekzista.

Liaj regatoj—el kiuj la linietoj estis viroj kaj la punktoj virinoj—estis ĉiuj samlimigitaj, en povo movi sin kaj vidi, al tiu unuopa rekta linio, kiu estis ilia mondo. Mi apenaŭ devas mencii ke ilia tuta videblaĵo estis punkto. Viro, virino, infano, aĵo—ĉiuj estis punktoj al la okulo de liniolandano. Nur per la sono de voĉo oni povis distingi aĝon aŭ sekson. Plue, ĉar ĉiu individuo okupis la tutan mallarĝan irejon, tiel diri, kiu konsistigis lian universon, kaj ĉar neniu povis flankiĝi dekstren aŭ maldekstren por cedi vojon al preterpasantoj, sekvis ke ĉiuj liniolandanoj neniam povis pasi unu la alian. Iama najbaro estis ĉiama najbaro. Najbaraĵo ĉe ili estis kiel geedzeco ĉe ni. Najbaroj restis najbaroj, ĝis morto.

Tia vivo, kun la tuta vido limigita al punkto, kaj moviĝo al rekta linio, ŝajnis al mi terure teda; kaj surprizis min la viveco kaj gajeco de la reĝo. Mi scivoletis ĉu eblas, en cirkonstancoj tiel malfavoraj por enhejmaj rilatoj, ĝui la plezurojn de edzeca ligo. Sed mi hezitis dum sufiĉe da tempo demandi al Lia Reĝa Moŝto pri tia delikata temo; sed finfine mi entemiĝis per demando pri la sano de lia familio. “Miaj edzinoj kaj infanoj,” li respondis, “fartas bone kaj estas feliĉaj.”

Tre konfuzita de ĉi tiu respondo—ĉar tuj ĉirkaŭ la monaĥo (kiel mi rimarkis en mia sonĝo antaŭ ol mi eniris Liniolandon) estis nur viroj—mi respondis “Pardonu min, sed mi ne povas imagi kiel Via Reĝa Moŝto povas iam ajn aŭ vidi aŭ aliri ilin, kiam estas almenaŭ ses homoj kiuj staras inter vi kaj ili, kiujn vi povas nek travidi, nek preterpasi. Ĉu eblas ke en Liniolando proksimeco ne estas necesa por edzeco kaj por generi infanojn?”

“Kial vi demandas tiom absurdan demandon?” replikis la monarĥo. “Se estus kiel vi sugestas, la universo baldaŭ estus senhoma. Ne, ne; najbaraĵo estas nenecesa por la ligiĝo de koroj; kaj la naskado de infanoj estas tiom grava afero, ke ĝi ne povus dependi de hazardaĵo kiel proksimeco. Certe vi scias tion. Sed ĉar plaĉas al vi afekti senscion, mi instruos al vi kvazaŭ vi estus bebo en Liniolando. Sciu do, ke oni plenumas geedziĝon per sono kaj aŭdipovo.

“Ankaŭ sciu ke ĉiu viro havas du buŝojn aŭ voĉojn—kaj ankaŭ du okulojn—estas baso ĉe unu ekstremaĵo kaj tenoro ĉe la alia. Mi mencias tion ĉar mi ne povis distingi vian tenoron dum nia diskutado.” Mi respondis ke mi havas nur unu voĉon, kaj ke mi ne sciis ke Lia Reĝa Moŝto havas du. “Tio konfirmas mian impreson,” diris la reĝo, “ke vi ne estas viro, sed ina abomenaĵo kun basa voĉo, kaj neniom da aŭdlertecoj. Sed mi daŭrigas.

“Ĉar la naturo dekretis ke ĉiu viro edziĝu al du virinoj—” “Kial du?” mi demandis. “Vi tro afektas simplecon,” li kriis. “Kiel povas esti harmoneco sen la kvareca unuaĵo, t.e. la baso kaj tenoro de la viro kaj la soprano kaj koltralto de la du virinoj?” “Sed kio se,” mi diris, “viro preferus unu edzinon aŭ tri?” “Tio ne eblas,” li diris; “tio estas tiel nekonceptebla kiel la ideo ke du kaj unu faras kvin, aŭ ke homa okulo povas vidi rektan linion.” Mi pensis interrompi lin; sed li daŭrigis:

“Po unufoje en la mezo de ĉiu semajno, leĝo de la naturo devigas nin moviĝi tien kaj reen en ritma kaj vigla ondado, kiu daŭras dum tiom da tempo necesa por kalkuli al cent unu. Meze de tiu ĥorala danco, je la kvindek unua pulso la enloĝantoj de la universo paŭzas, kaj ĉiu individuo elkrias sian plej riĉan, plenan, dolĉan kanton. En tiu decida momento, niaj geedziĝoj okazas. Tiom fajna estas la adaptiĝo de baso al malbaso, de tenoro al kontralto, ke ofte la amontoj, kvankam dudek mil mejlojn for, tuj rekonas la respondeman noton de sia amoto; kaj, penetrante la neefikajn obstaklojn de distanco, amo unuigas la tri. Tiam la ĝeedziĝo plenumiĝas, kaj rezultas en Liniolando naskiĝo de tri idoj, du inaj, unu virseksa.”

“Kio! Ĉu ĉiam tri?” mi demandis. “Ĉu do unu edzino ĉiam naskas triopon?”

“Bas-voĉa abomenaĵo! Jes,” diris la reĝo. “Kiel alie eblus konservi la ekvilibron de la seksoj, se ne naskiĝus po du knabinoj por ĉiu knabo? Ĉu vi ja volas ignori la alfabeton de la naturo?” Li ĉesis, senpova paroli pro furiozo; kaj iom da tempo pasis ĝis mi povis konvinki lin redaŭrigi sian paroladon.

“Vi ne, kompreneble, supozu ke ĉiu fraŭlo trovas sian edzinon en la unua amindumo de tiu universala edzeca ĥoralo. Kontraŭe, ofte necesas multfoje ripeti la procedon. Mulmultaj estas tiuj kies feliĉa sorto estas tuj rekoni en la voĉoj de unu la alia la kunulon destinitan de providenco, kaj flugi en reciprokan kaj perfekte harmonian interrilaton. Por plej multaj, la amindumado daŭras longe. La voĉoj de la amindumanto eble akordas kun unu el la estontaj edzinoj, sed ne kun ambaŭ; aŭ eĉ, en la komenco, kun neniu; aŭ la soprano kaj kontralto eble ne tute harmonias. En tiaj kazoj, la naturo dekretis ke dum ĉiu ĥoralo la tri amindumantoj fariĝu pli interharmoniaj. Ĉiu voĉumo, kaj ĉiu freŝa malkovro de malakordo, preskaŭ nepercepteble kaŭzas ke tiu kiu havas la malpli perfektan kanton modifas ĝin por pli aproksimi la pli perfektan kanton de la aliulo. Kaj post multaj klopodoj kaj multaj aproksimiĝoj, oni fine atingas la rezulton. Finfine venas tago, kiam la edzeca ĥoralo finiĝas kaj la tri malproksimegaj amantoj subite troviĝas en preciza harmonio, kaj la naturo ĝojegas pri plia geedziĝo kaj tri pliaj naskiĝoj.”

§ 14.—Kiel mi vane penis ekspliki la naturon de Platlando

PENSANTE KE estas tempo seniluzigi la monarĥon kaj montri al li sencon, mi klopodis helpi lin iom ekvidi la veron, t.e. la naturon de Platlando. Mi do komencis jene: “Kiel Via Reĝa Moŝto distingas la formojn kaj poziciojn de viaj regatoj? Mi mem rimarkis per vidpovo, antaŭ ol mi eniris vian regnon, ke iuj el via popolo estas linioj kaj aliaj estas punktoj, kaj ke iuj el la linioj estas pli grandaj—” “Vi priparolas maleblaĵon,” interrompis la reĝo; “certe vi vidis vizion; ĉar detekti la malsamecon inter linio kaj punkto per vidpovo estas, kiel ĉiuj scias, maleble laŭ la naturo; sed ĝi detekteblas per aŭdipovo, kaj per tiu rimedo mian formon eblas precize determini. Jen mi—mi estas linio, la plej longa en Liniolando, pli ol ses colojn da Spaco—” “Da longo,” mi sugestis. “Malsaĝulo,” li diris, “Spaco estas longo. Se vi denove interrompos min la diskuto finiĝos.”

Mi pardonpetis; sed li daŭrigis malafable, “Ĉar vi ne povas kompreni argumenton, vi aŭdos per viaj oreloj kiel mi per miaj du voĉoj rivelas mian formon al miaj edzinoj, kiuj nun estas ses mil mejlojn sepdek jardojn du futojn ok colojn for, unu en la nordo, la alia en la sudo. Aŭskultu, mi vokos ilin.”

Li pepis, kaj fide daŭrigis: “Miaj edzinoj nun ricevante la sonon de unu el miaj voĉoj, kaj la alian tuj poste, kaj perceptante ke la dua atingas ilin post tiom da tempo kiom sono bezonas por iri 6,457 colojn, induktas ke unu el miaj buŝoj estas 6,457 colojn pli for de ili ol la alia, kaj sekve scias ke mia longo estas 6,457 coloj. Sed kompreneble miaj edzinoj ne ĉiam faras tiun kalkulon kiam ili aŭdas miajn du voĉojn. Ili faris ĝin unufoje por ĉiam, antaŭ ol ni geedziĝis. Sed ili povus fari ĝin iam ajn. Kaj en la sama maniero mi povas diveni la formon de iu ajn el miaj virseksaj regatoj per aŭdipovo.”

“Sed kio okazas,” mi diris, “se viro falsas voĉon de virino per unu el siaj du voĉoj, aŭ aliŝajnigas unu voĉon tiel ke oni ne povas rekoni ĝin kiel la eĥon de la alia? Ĉu tiaj trompoj ne kaŭzas grandan maloportunecon? Kaj ĉu vi ne havas rimedon determini tiajn fraŭdojn per komando al viaj regatoj ke ili palpu unu la alian?” Tio, kompreneble, estis tre stulta demando, ĉar palpado ne povus plenumi la celon; sed mi demandis celante inciti la monarĥon, kaj mi sukcesis perfekte.

“Kio!” li kriis en hororo, “ekspliku, kion vi celas diri.” “Palpi, tuŝi, kontaktiĝi,” mi respondis. “Se per palpi vi celas diri,” diris la reĝo, “aliri tiel proksime ke neniom da spaco restas inter du individuoj, sciu, nekonato, ke tio estas krimo en mia regno sub mortpuno. Kaj la kialo estas evidenta. La malfortika korpo de virino, frakasebla per tia proksimiĝo, devas esti protektata de la ŝtato; sed ĉar per vidpovo ne eblas distingi virinojn de viroj, juro universale dekretis ke nek viron nek virinon oni aliru tiel proksime ke la spaco inter la du homoj malaperas.

“Kaj ja kiun celon povus servi tiu kontraŭleĝa kaj nenatura troproksimiĝo kiun vi nomas palpado, kiam ĉiun eventualan rezulton de tiu brutala kaj kruda procezo eblas atingi pli facile kaj pli precize per aŭdipovo? Koncerne la danĝeron sugestitan de vi pri trompo, ĝi ne ekzistas: ĉar la voĉo, onia esenco, ne estas ŝanĝebla. Sed eĉ se mi havus povon pasi tra solidoj, tiel ke mi povus penetri eĉ bilionon de miaj regatoj unu post la alia, kaj mezuri la grandojn kaj distancojn de ili per palpado: kiom da tempo kaj energio malŝpariĝus en tiu maldelikata kaj nepreciza metodo! Dum nun, en unu aŭdumo, mi faras tujan popolnombradon kaj akiras statistikojn lokajn, korpajn, mensajn kaj spiritajn, pri ĉiu vivanta enloĝanto en Liniolando. Aŭskultu!

Je la lasta komento li paŭzis kaj aŭskultis, kvazaŭ en ekstazo, sonon kiu ŝajnis al mi neniel pli bona ol pepetado de nenombrebla amaso de griloj.

“Vere,” mi respondis, “via aŭdipovo servas vin bone, kaj kompencas multajn viajn mankojn. Sed permesu min elmontri ke via vivo en Liniolando devas esti lamenteble teda. Vi vidas nenion krom punkto! Vi eĉ ne povas kontempli rektan linion! Aŭ eĉ scii kio estas rekta linio. Vi vidas, sed al vi mankas tiuj vidaj benoj kiujn ni ĝuas en Platlando! Certe estus pli bone ne povi vidi, ol vidi tiom malmulte! Mi konfesas ke mi ne havas vian agorditan aŭdipovon; la ĥoralo de Liniolando kiu donas al vi tiom intensan plezuron estas al mi nur amaspepado. Sed almenaŭ mi povas distingi, per vidpovo, linion de punkto. Kaj mi pruvu tion. Ĝuste antaŭ ol mi venis en vian regnon, mi vidis vin danci de dekstre al maldekstre, kun sep viroj kaj unu virino apud vi maldekstre, kaj kun ok viroj kaj du virinoj dekstre. Ĉu tio ne veras?”

“Tio veras,” diris la reĝo, “koncerne la nombrojn kaj seksojn, kvankam mi ne scias kion vi celas diri per ‘dekstre’ kaj ‘maldekstre.’ Sed mi negas, ke vi vidis tiujn aferojn. Kiel vi povus vidi la linion, aŭ la internon, de ajna viro? Probable vi aŭdis ĉi tiujn aferojn, kaj sonĝis ke vi vidis ilin. Ĉiukaze kion vi celas per ‘dekstre’ kaj ‘maldekstre’? Mi supozas ke tio estas via maniero diri norde kaj sude.

“Ne,” mi respondis; “krom viaj movoj norden kaj suden, estas aliaj movoj kiujn mi nomas dekstren kaj maldekstren.”

Reĝo. Montru al mi, mi petas, ĉi tiun movon de dekstre al maldekstre.

Mi. Ne, tion mi ne povas fari, krom se vi povus tute elpaŝi de via linio.

Reĝo. El mia linio? Ĉu vi celas diri el la mondo? El Spaco?

Mi. Nu, jes. El via mondo. El via Spaco. Ĉar via Spaco ne estas la vera Spaco. Vera Spaco estas ebeno; sed via Spaco estas nur linio.

Reĝo. Se vi ne povas indiki tiun movon de dekstre al maldekstre per via propra moviĝo, vi do priskribu ĝin per vortoj.

Mi. Se vi ne povas distingi vian dekstran flankon de via maldekstra flanko, mi timas ke neniuj vortoj de mi povus klarigi al vi. Sed certe vi devas ne esti senscia pri tiom simpla distingo.

Reĝo. Mi neniel komprenas vin.

Mi. Ve! Kiel klarigi? Kiam vi iras rekte antaŭen, ĉu neniam ŝajnas al vi ke vi povus iri alidirekten, turnante vian okulon tiel ke vi rigardas en la direkto kiun frontas via flanko? Alivorte, anstataŭ ĉiam iri en la direkto de unu el viaj ekstremaĵoj, ĉu vi neniam sentas deziron iri en la direkto de, tiel diri, via flanko?

Reĝo. Neniam. Kaj kion vi celas diri? Kiel la interno de viro povas “fronti” en iu direkto? Kaj kiel viro povas iri en la direkto de sia interno?

Mi. Nu do, ĉar vortoj ne povas ekspliki la aferon, mi provos agojn, kaj moviĝos poiome el Liniolando en la direkto kiun mi volas indiki al vi.

Tiam mi ekmovis mian korpon el Liniolando. Dum parto de mi restis en lia regno kaj en lia vido, la reĝo diradis, “Mi vidas vin, mi ankoraŭ vidas vin; vi ne moviĝas.” Sed kiam fine mi movis min tute el lia linio, li kriis en sia plejhela voĉo, “Ŝi malaperis; ŝi estas mortinta.” “Mi ne estas mortinta,” mi respondis; “Mi simple estas ekster Liniolando, tio estas, ekster la rekta linio kiun vi nomas Spaco, kaj en la vera Spaco, kie mi povas vidi la veran realon. Nun mi povas vidi vian linion, aŭ flankon—aŭ internon laŭ via nomo; kaj mi povas vidi ankaŭ la virojn kaj virinojn tuj nordflanke kaj sudflanke de vi, kiujn mi nun nombros, kaj kies ordon, grandon, kaj distancon unu de la alia mi priskribos.”

[Mi pasas tra Liniolando]

Kiam mi finfine faris tion mi kriis en triumfo, “Ĉu tio konvinkas vin?” Kaj tiam mi denove eniris Liniolandon, en la saman lokon kie mi estis antaŭe.

Sed la monarĥo respondis, “Se vi estus viro de racio—sendube vi eĉ ne estas viro, sed virino, ĉar vi ŝajne havas nur unu voĉon—sed se vi havus ajnan racion, vi parolus pli sencohave. Vi petas min kredi ke ekzistas alia linio krom tiu kiun miaj sentoj indikas, kaj alia movdirekto krom tiu pri kiu mi estas ĉiutage konscia. Mi, kompense, petas vin priskribi en vortoj aŭ indiki per movo tiun alian linion pri kiu vi parolas. Anstataŭ moviĝi, vi faras ian magian artaĵon. Vi simple malaperas kaj reaperas; kaj anstataŭ doni koheran priskribon de via nova mondo, vi simple diras al mi la nombron kaj grandojn de ĉirkaŭ kvardek el miaj regatoj, faktoj kiujn scias ajna infano en mia ĉefurbo. Ĉu io ajn povus esti tiom neracia aŭ aŭdaca? Agnosku vian malsaĝaĵon aŭ foriru de mia regno.”

Furioza pri lia obstineco, kaj des pli indigna pri liaj fuŝdiroj pri mia sekso, mi replikis trafe, “Iluziito! Vi pensas vin perfektaĵo, sed en la realo vi estas la plej malperfekta kaj kretena. Vi diras ke vi vidas, sed vi vidas nenion krom punkto! Vi orgojlas pri via povo indukti rektan linion; sed mi povas vidi rektajn liniojn kaj indukti la ekziston de anguloj, trianguloj, kvadratoj, pentagonoj, seslateroj, kaj eĉ cirkloj. Mi estas la kompletigo de via nekompleteco. Vi estas linio, sed mi estas linio el linioj, nomata en mia lando kvadrato: kaj eĉ mi, infinite supera ol vi, ne estas speciale rimarkinda inter la nobeloj de Platlando, de kie mi venis por viziti vin, esperante eduki vin el via senscio.”

Aŭdinte tiujn vortojn la reĝo aliris min kun minaca krio, kvazaŭ li volus palisumi min tra la diagonalo; kaj tiumomente venis el amasoj de liaj regatoj grandega milito-krio, kiu iĝis pli intensa ĝis fine mi pensis ĝin same granda kiel la muĝo de armeo de cent mil izoceloj kaj la artilerio de mil pentagonoj. Sorĉita kaj senmova, mi povis nek paroli nek movi min por eviti pereon; kaj la bruo iĝis ankoraŭ pli laŭta, kaj la reĝo pliproksimiĝis, kiam mi subite vekiĝis pro sonorilo kiu revokis min al la realo de Platlando.

§ 15.—Koncerne nekonaton de Spaclando

DE SONĜOJ mi procedas al faktoj.

Estis la lasta tago de la 1999-a jaro de nia epoko. La pluvado jam de longe anoncis noktiĝon; kaj mi sidis⁴ kun mia edzino, diskutante la eventojn de la pasinteco kaj la eventualaĵojn de la venonta jaro, la venonta jarcento, la venonta jarmilo.

Miaj kvar filoj kaj du orfaj nepoj jam iris al siaj respektivaj ĉambroj; kaj nur mia edzino restis kun mi por bonvenigi la novan jarmilon. Mi profunde pensumis, pripensante kelkajn vortojn kiuj antaŭ nelonge venis el la buŝo de mia plej juna nepo, tre sprita seslatero de nekutima brileco kaj perfektaj anguloj. Liaj onkloj kaj mi instruis al li la kutiman lecionon pri vidrekonado, turnante nin ĉirkaŭ niaj centroj, jen rapide, jen malrapide, fojfoje demandante al li pri niaj pozicioj; kaj liaj respondoj estis tiom trafaj ke mi premiis lin per kelkaj konsiloj pri aritmetiko, koncerne geometrion.

Preninte naŭ kvadratojn, ĉiu kun flankoj unu colon longaj, mi kunmetis ilin por fari unu grandan kvadraton, kun flankoj tri colojn longaj, kaj mi tiel pruvis al mia nepeto ke—kvankam estis por ni maleble vidi la internon de la kvadrato—ni tamen povas kalkuli la internan areon de la kvadrato per kvadratigo de la nombro de coloj en la flanko: “kaj tiel,” mi diris, “ni scias ke 3² aŭ 9, reprezentas la nombron de kvadrataj coloj en kvadrato kies flanko estas 3 colojn longa.”

La eta seslatero iom pripensis ĉi tion kaj diris al mi; “Vi antaŭe instruis al mi potencigi nombrojn per tri: Mi supozas ke 3³ devas signifi ion en geometrio; kion ĝi signifas?” “Nenion ajn,” mi respondis, “almenaŭ nenion en geometrio; ĉar geometrio havas nur du dimensiojn.” Kaj tiam mi ekmontris al la knabo, kiel punkto per moviĝo tri colojn faras linion longan je tri coloj, kiun eblas reprezenti per 3; kaj kiel linio tri colojn longa, per moviĝo paralele al si tra tri coloj, faras kvadraton kun flankoj tri colojn longaj, kiun eblas reprezenti per 3².

Tiam mia nepo, revenante al sia antaŭa sugesto, subite respondis, “Nu, do, se punkto per moviĝo tri colojn faras linion longan je tri coloj, kiun reprezentas 3; kaj se rekta linio tri colojn longa, per moviĝo paralele al si tra tri coloj faras kvadraton kun flankoj tri colojn longaj, kiun reprezentas 3²; devas esti ke kvadrato kun flankoj tri colojn longaj, se ĝi moviĝas iel paralele al si (sed mi ne vidas kiel) faras ion alian (sed mi ne vidas kion) kies flankoj ĉiuj estas tri colojn longaj—kaj ĉi tion devas reprezenti 3³.”

“Iru liten,” mi diris, iom agacita de lia interrompo: “se vi parolus malpli sensence, vi memorus pli da senco.”

Do mia nepo foriris en malhonoro; kaj tie mi sidis apud mia edzino, diskutante pri la pasintaĵoj de la jaro 1999 kaj la eventualaĵoj de 2000, ne povinte tute forigi de mia menso la dirojn de mia sprita nepeto. Nur kelkaj sableroj restis en la sablohorloĝo. Tirante min el mia revado mi turnis la horloĝon norden por la lasta fojo en la malnova jarmilo; kaj laŭte proklamis, “La knabo estas malsaĝulo.”

Tuj mi konsciiĝis pri ies ĉeesto en la ĉambro, kaj malvarma fantomeca spiro trairis min. “Li ne estas tiaĵo,” kriis mia edzino, “kaj vi rompas la Ordonojn kiam vi tiel malhonoras vian propran nepon.” Sed mi ignoris ŝin. Ĉirkaŭ-rigardante ĉiudirekten mi povis vidi nenion; sed mi ankoraŭ sentis ĉeeston, kaj tremetis dum la malvarma flustro venis denove. Mi subite ekstaris. “Kio estas la problemo?” demandis mia edzino, “ne estas venteto; kion vi serĉas? Estas nenio.” Ja estis nenio; kaj mi residiĝis, denove dirante, “La knabo estas malsaĝulo; 3³ ne povas havi signifon en geometrio.” Kaj tuj venis tre aŭdebla repliko, “La knabo ne estas malsaĝulo; kaj 3³ havas evidentan geometrian signifon.”

Ankaŭ mia edzino aŭdis la vortojn, kvankam ŝi ne komprenis ilian signifon, kaj ni ambaŭ eksaltis antaŭen en la direkto de la sono. Kia hororo kiam ni vidis antaŭ ni figuron! Je la unua ekvido ĝi ŝajnis virino, se rigardi de flanke; sed rapida observo montris al mi ke la ekstremaĵoj tro rapide forfadas en malhelecon por iu de la ina sekso; mi pensus ĝin cirklo, sed ĝia grando ŝanĝiĝis en maniero malebla por cirklo aŭ por ajna regula figuro pri kiu mi havis sperton.

Sed mia edzino havis nek sperton, nek trankvilecon necesan por rimarki tiujn trajtojn. Kun la kutima trohastemo kaj neracia ĵaluzo de sia sekso, ŝi tuj flugis al la konkludo ke virino eniris la domon tra iu mallarga krevo. “Kiel tiu persono venis ĉi tien?” ŝi kriis, “vi promesis al mi, kara, ke ne estos ventumiloj en nia nova domo.” “Kaj ja ne estas,” mi diris; “sed kial vi supozas ke la nekonato estas virino? Mi vidas per mia vidrekonado—” “Ho, mi ne havas paciencon je via vidrekono,” ŝi replikis, “Palpi estas kredi, kaj rekta linio al la tuŝo valoras cirklon al la vido”—du proverboj tre komunaj inter la pli delikata sekso en Platlando.

“Nu,” mi diris, ĉar mi timis inciti ŝin, “se estas tiel, petu sinprezenton.” En sia plej gracia maniero, mia edzino aliris la nekonaton, “Permesu min, sinjorino, palpi kaj esti palpita de—” tiam, subite forsaltante, “Ho! Ne estas virino, kaj nek estas anguloj, eĉ nek spuro de angulo. Ĉu eblas ke mi tiom malrespektis perfektan cirklon?”

“Mi ja iasence estas cirklo,” respondis la voĉo, “kaj pli perfekta cirklo ol iu ajn en Platlando, sed por paroli pli ĝuste, mi estas multaj cirkloj en unu.” Tiam li aldonis pli milde, “Mi havas mesaĝon, kara sinjorino, por via edzo, kiun mi ne liveru dum vi ĉeestas; kaj se vi bonvolus permesi nin foriri sole por kelkaj minutoj—” Sed mia edzino rifuzis la proponon ke la cirklo tiom maloportunu sin, kaj menciante ke ŝia dormhoro jam de longe pasis, kun multaj ripetitaj pardonpetoj pri sia maldiskreteco, ŝi fine iris al sia ĉambro.

Mi ekrigardis la sablohorloĝon. La lastaj sableroj finfine falis. La tria jarmilo komenciĝis.

§ 16.—Kiel la nekonato vane penis riveli al mi per vortoj la misterojn de Spaclando

TUJ KIAM la sono de la pac-krio de mia foriranta edzino malaperis, mi aliris la nekonaton celante pli proksime vidi lin kaj peti lin sidiĝi: sed lia aspekto ŝokegis min tiom ke mi ŝtoniĝis en miro. Sen eĉ la plej etaj simptomoj de anguleco liaj grando kaj brileco poiome metamorfozis en maniero apenaŭ ebla por iu ajn figuro konata al mi. Subite mi pensis ke staras antaŭ mi eble rabisto aŭ murdisto, iu monstra malregula izocelo, kiu, per falsado de la voĉo de cirklo, iel akiris permeson eniri la domon, kaj kiu nun pretas piki min per sia akuta angulo.

En la ĉef-ĉambro, la foresto de nebulo kaj sekeco de la sezono malemigis min fidi mian kapablon vidrekoni, des pli pro la mallonga distanco, de kiu mi staris. Freneziĝante de timo mi rapidegis antaŭen, kaj kun malsolena “Vi devas permesi min, sinjoro—” mi palpis lin. Mia edzino pravis. Anguloj, malregulaĵoj kaj ia ajn malglateco tute mankis: neniam en mia vivo mi antaŭe renkontis pli perfektan cirklon. Li restis senmova dum mi moviĝis ĉirkaŭ li, komencinte de lia okulo kaj revenante al ĝi. Li ja estis cirkula ĉirkaŭ sia tuta cirkonferenco; tute ne estis dubo pri tio. Tiam sekvis dialogo, kiun mi provos rakonti kiom eble plej bone laŭ mia memoro, ellasante nur iujn el miaj multaj pardonpetoj—mi estis plena je honto kaj humiliĝo ke mi, kvadrato, kulpis pri tia impertinentaĵo palpi cirklon. La diskuton komencis la nekonato, kun iom da malpacienco pri mia longa procedo de palpado.

Nekonato. Ĉu vi jam sufiĉe palpis min? Ĉu mi jam taŭge prezentiĝis al vi?

Mi. Plej eminenta grandsinjoro, bonvolu pardoni mian malgraciecon, kiu ne rezultas el senscio pri la moroj de la ĝentila socio, sed el ioma surpriziĝo kaj maltrankvileco, konsekvencoj de ĉi tiu neatendita vizito. Kaj mi petegas vin, ke vi priparolu mian maldiskretaĵon al neniu, kaj speciale ne al mia edzino. Sed antaŭ ol ni komunikiĝos plu, ĉu vi bonvolus satigi mian scivolemon kaj diri al mi de kie vi venis?

Nekonato. De Spaco, de Spaco, sinjoro, kompreneble.

Mi. Pardonu min, Ekscelenco, sed ni ambaŭ estas en Spaco ĝuste nun, ĉu ne?

Nekonato. Fi! Kion vi scias pri Spaco? Difinu Spacon.

Mi. Spaco, Via Moŝto, estas longeco kaj larĝeco en infinita etendiĝo.

Nekonato. Jen: vi eĉ ne scias kio estas Spaco. Vi pensas ke ĝi havas nur du dimensiojn; sed mi venis por anonci al vi trian; ĝi estas alteco.

Mi. Ankaŭ ni parolas pri longeco kaj alteco, aŭ longeco kaj dikeco, kaj tiel indikas du dimensiojn per kvar nomoj.

Nekonato. Mi ne celas diri nur tri nomojn, sed tri dimensiojn.

Mi. Ĉu Via Moŝto bonvolus indiki aŭ ekspliki al mi, en kiu direkto estas tiu tria dimensio, kiun mi ne konas?

Nekonato. Mi venis de ĝi. Ĝi estas supre supere, kaj malsupre malsupere.

Mi. Via Moŝto ŝajne celas diri ke ĝi etendiĝas norden kaj suden.

Nekonato. Mi tute ne celas tion, sed direkton en kiu vi ne povas rigardi, ĉar vi ne havas okulon en via flanko.

Mi. Pardonu min, Ekscelenco, sed rapida kontrolo konvinkos Vian Moŝton ke mi havas perfektan lumaĵon ĉe la pinto de unu el miaj verticoj.

Nekonato. Jes: sed por vidi en Spaco vi devus havi okulon ne sur via perimetro, sed sur via flanko, tio estas, sur tio kion vi probable nomus via interno; sed kion ni en Spaclando nomus via flanko.

Mi. Okulo en mia interno! Okulo en mia stomako! Via Moŝto ŝercas.

Nekonato. Mi ne estas en humoro por ŝercoj. Mi diras al vi ke mi venis de Spaco, aŭ, ĉar vi ne komprenas la signifon de Spaco, de la Lando de Tri Dimensioj kie mi ĝis nun rigardadis malsupren al via ebeno, kiun vi nomas Spaco. De tiu supera pozicio mi vidis ĉion kion vi nomas solida, viajn domojn, viajn preĝejojn, viajn kestojn kaj gardoŝrankojn, jes eĉ viajn internojn kaj stomakojn; ĉiuj estis malfermitaj kaj rivelitaj al mia vido.

Mi. Tiajn asertojn facilas fari, Ekscelenco.

Nekonato. Sed ne facilas pruvi, vi celas? Nu mi pruvos miajn asertojn. Kiam mi malsupreniris ĉi tien, mi vidis viajn kvar filojn, la pentagonojn, ili estis en siaj ĉambroj, kaj viaj du nepoj la seslateroj; mi vidis vian plej junan seslateron resti dum iom da tempo kun vi kaj poste iri al sia ĉambro, lasante vin kaj vian edzinon solaj. Mi vidis viajn tri izocelajn servistojn, en la kuirejo dum la vespermanĝo, kaj la etan grumon en la potlavejo. Tiam mi venis ĉi tien, kaj kiel vi pensas ke mi venis?

Mi. Tra la tegmento, mi supozas.

Nekonato. Ne. Via tegmento, kiel vi bone scias, estis lastatempe riparita, kaj havas neniun fendon tra kiu eĉ virino povus penetri. Mi diras al vi ke mi venis de Spaco. Ĉu tio kion mi diris al vi pri viaj infanoj kaj servistoj ne konvinkas vin?

Mi. Sed tiuj faktoj pri la cirkonstancoj de via humila servisto certe estas facile eltroveblaj de iu ajn en la najbaraĵo, kiu havas informtrovajn rimedojn tiel efikajn, kiel tiuj kiujn sendube havas Via Moŝto.

Nekonato. (Al si.) Kion mi devas fari? Nu, alia argumento venas en la kapon. Kiam vi vidas rektan linion—vian edzinon, ekzemple—kiom da dimensioj vi atribuas al ŝi?

Mi. Via Moŝto ŝajne pensas ke mi estas ia bruto kiu, pro senscio pri matematiko, supozas ke virino vere estas rekta linio, kaj havas nur unu dimension. Ne, ne, Ekscelenco; ni kvadratoj estas pli bone edukitaj, kaj konscias tiel bone kiel Via Moŝto, ke virino, kvankam populare nomata rekta linio, vere kaj science estas tre mallarĝa paralelogramo, kiu havas du dimensiojn kiel ĉiuj aliaj; tio estas longo kaj larĝo (aŭ dikeco).

Nekonato. Sed la nura fakto ke linio estas videbla impicas ke ĝi posedas plian dimension.

Mi. Via Moŝto, mi ĵus agnoskis ke virino estas kaj larĝa kaj longa. Ni vidas ŝian longon, ni induktas ŝian larĝon; kiu, kvankam tre eta, estas mezurebla.

Nekonato. Vi ne komprenas min. Mi celas diri ke kiam vi vidas virinon, vi devus—krom vidi ŝian longon kaj indukti ŝian larĝon—vidi tion kion ni nomas ŝian altecon; kvankam tiu lasta dimensio estas infinita en via lando. Se linio havus nur longecon sen “alteco,” ĝi ne okupus Spacon kaj estus nevidebla. Ĉu vi ne agnoskas tion?

Mi. Mi ja devas konfesi ke mi tute ne komprenas Vian Moŝton. Kiam ni en Platlando vidas linion, ni vidas longecon kaj helecon. Se la heleco malaperas, la linio estingiĝas, kaj, kiel vi diras, ĉesas okupi Spacon. Sed ĉu mi do supozu ke Via Moŝto nomas helecon dimensio, kaj ke tio kion ni nomas “hela” vi nomas “alta”?

Nekonato. Kompreneble ne. Per “alteco” mi aludas al dimensio kiel via longeco: sed, ĉe vi, “alteco” ne estas tiel facile perceptebla, pro sia eteco.

Mi. Ekscelenco, facilas testi vian aserton. Vi diras ke mi havas trian dimension, kiun vi nomas “alteco.” Nu, dimensio implicas direkton kaj mezuron. Bonvolu mezuri mian “altecon,” aŭ simple indiki al mi la direkton en kiu ĝi etendiĝas, kaj mi estos via konvertito. Alikaze, mi restos dubema.

Nekonato. (Al si.) Mi ne povas fari tion. Kiel konvinki lin? Espereble simpla prezento de faktoj kaj vida demonstro sufiĉos.—Nu, sinjoro; aŭskultu min.

Vi vivas sur ebeno. Via tielnomata Platlando estas la vasta ebena surfaco de tio, kion mi eble nomus lago, sur aŭ en la supro de kiu, vi kaj viaj landanoj ĉirkaŭe moviĝas, sen leviĝi super ĝin aŭ fali sub ĝin.

Mi ne estas ebena figuro, sed solido. Vi nomas min cirklo; sed vere mi ne estas cirklo, sed infinita nombro da cirkloj, kun grandoj kiuj varias de punkto al cirklo kun diametro de dek tri coloj, unu super la alia. Kiam mi sekcis vian ebenon, kiel mi nun faras, mi faris en via ebeno sekcon kiun vi, tutprave, nomas cirklo. Sfero—jen mia ĝusta nomo en mia lando—povas manifestiĝi al platlandano nur kiel cirklo.

Mi, kiu vidas ĉion, eĉ perceptis la bizaran vizion de Liniolando skribitan sur via cerbo. Nu, ĉu vi ne memoras, kiel, kiam vi eniris la regnon Liniolando vi devis manifestiĝi al la reĝo ne kiel kvadrato, sed kiel linio, ĉar tiu linia regno ne havis sufiĉe da dimensioj por reprezenti vian tuton, sed nur tranĉaĵon aŭ sekcon de vi? Tutsame, via Lando de Du Dimensioj ne havas sufiĉe da spaco por reprezenti min, ĉar mi havas tri dimensiojn, kaj ĝi povas nur prezenti tranĉaĵon aŭ sekcon de mi, kion vi nomas cirklo.

La malheleco de via okulo indikas dubon. Sed nun pretiĝu ricevi pozitivan pruvon pri miaj asertoj. Pofoje vi ja ne povas vidi pli ol unu el miaj sekcoj, aŭ cirkloj; ĉar vi ne povas levi vian okulon el la ebeno de Platlando; sed vi povas almenaŭ vidi ke, dum mi leviĝas en Spaco, miaj sekcoj iĝas pli malgrandaj. Vidu nun, mi leviĝos; kaj al via okulo mia cirklo iĝos pli malgranda, ĝis ĝi fariĝos punkto kaj fine malaperos.

[Cirklo pasas tra Platlando]

Mi vidis nenian “leviĝon”; sed li ja iĝis pli malgranda kaj fine malaperis. Mi palpebrumis unu- aŭ dufoje por certigi ke mi ne sonĝas. Sed ne estis sonĝo. Kaj el la fundoj de nenie venis stranga voĉo—ŝajne apud mia koro—“Ĉu mi tute malaperis? Ĉu vi jam konvinkiĝis? Nu, mi nun poiome revenos al Platlando kaj vi vidos mian sekcon iĝi pli kaj pli granda.”

Devas esti evidente al ĉiu leganto en Spaclando, ke mia mistera gasto parolis la lingvaĵon de la vero, kaj eĉ de simpleco. Sed al mi, kvankam mi estis lerta pri platlanda matematiko, la afero estis neniel simpla. La kruda ĉi-supra diagramo povas klarigi al ajna infano de Spaclando ke la sfero, suprenirante tra la tri pozicioj tie indikitaj, devis manifestiĝi al mi, aŭ al ajna platlandano, kiel cirklo, unue plengranda, poste malgranda, kaj fine ja tre malgranda ĝis punkto. Sed al mi, kvankam mi vidis antaŭ mi la rezultojn, la kaŭzoj restis misteraj. Mi povis kompreni nur, ke la cirklo malgrandigis sin kaj malaperis, kaj ke li poste reaperis kaj nun rapide pligrandigas sin.

Kiam li reatingis sian originalan grandon, li faris grandan suspiron; ĉar li supozis pro mia silento ke mi malsukcesis kompreni lin. Kaj mi ja tiam emis kredi ke li devas esti ne cirklo, sed ia tre lerta ĵonglisto; aŭ ke la fuŝfabeloj estas veraj, kaj ke ja ekzistas tiaj homoj kiel sorĉistoj kaj magiistoj.

Post longa paŭzo li murmuris al si, “Nun restas nur unu rimedo, krom turniĝi al agoj. Mi devas provi la metodon de analogio.” Tiam sekvis eĉ pli longa silento, post kiu li daŭrigis nian dialogon.

Sfero. Diru al mi, S-ro Matematikisto; se punkto moviĝus norden, kaj lasus post si helan spuron, kiun nomon vi donus al la spuro?

Mi. Rekta linio.

Sfero. Kaj rekta linio havas kiom da ekstremaĵoj?

Mi. Du.

Sfero. Nun imagu, ke la rekta linio moviĝas paralele al si, orienten aŭ okcidenten, tiel ke ĉiu parto de ĝi postlasas spuron de rekta linio. Kiun nomon vi donus al la figuro tiel formita? Ni supozu ke ĝi moviĝis tra distanco egala al la originala rekta linio. Kiun nomon? Diru al mi.

Mi. Kvadrato.

Sfero. Kaj kiom da flankoj havas kvadrato? Kiom da anguloj?

Mi. Kvar flankojn kaj kvar angulojn.

Sfero. Nun iom streĉu vian imagipovon, kaj konceptu kvadraton en Platlando, kiu moviĝas supren paralele al si.

Mi. Kio? Ĉu norden?

Sfero. Ne, ne norden; supren; tute el Platlando.

Se ĝi moviĝus norden, la sudaj punktoj en la kvadrato devus moviĝi tra la pozicioj antaŭe okupitaj de la nordaj punktoj. Sed ne temas pri tio.

Mi celas diri ke ĉiu punkto en vi—vi estas kvadrato kaj taŭgas por ilustri la aferon—ĉiu punkto en vi, aŭ ĉiu punkto en tio kion vi nomas vian internon, pasas supren tra Spaco tiel ke neniu punkto pasas tra la pozicio antaŭe okupita de alia punkto; sed ĉiu punkto ja iras tra sia propra rekta linio. Ĉio ĉi estas analogio; certe ĝi devas esti klara al vi.

Katenante mian malpaciencon—mi ja nun forte tentiĝis kuri blinde al mia vizitanto kaj ĵeti lin en Spacon, aŭ el Platlando, aŭ ien ajn por forigi lin—mi respondis:

“Kaj kia estas la naturo de la figuro kiun mi formas per tiu sinmovo, kiun vi indikas per la vorto ‘supren’? Mi supozas ke ĝi estas priskribebla en la lingvo de Platlando.”

Sfero. Ho, certe. Ĉio estas tutsimpla, kaj strikte laŭ analogio—sed, parenteze, oni ne priskribu la rezulton kiel figuron, sed kiel solidon. Mi priskribos ĝin al vi. Aŭ pli ĝuste ne mi, sed analogio.

Ni komencis per unuopa punkto, kiu kompreneble, pro tio ke ĝi estas punkto, havas nur unu finan punkton.

Unu punkto faras linion kun du finaj punktoj.

Unu linio faras kvadraton kun kvar finaj punktoj.

Nun, ĉu vi povas doni la respondon al via propra demando? 1, 2, 4, estas evidente geometria progresio. Kio estas la sekva numero?

Mi. Ok.

Sfero. Ĝuste. Tiu unuopa kvadrato faras ion-por-kio-vi-ankoraŭ-ne-scias-nomon-sed-kiun-ni-nomos-kubo kun ok finaj punktoj. Ĉu vi konvinkiĝas?

Mi. Kaj ĉu tiu estaĵo havas flankojn, kaj ankaŭ angulojn aŭ tiujn aĵojn kiujn vi nomas “finaj punktoj”?

Sfero. Kompreneble; kaj ĉio laŭ analogio. Sed, parenteze, ĝi ne havas tion kion vi nomas flankoj, sed tion kion ni nomas flankoj. Vi nomus ilin solidoj.

Mi. Kaj kiom da solidoj aŭ flankoj apartenas al tiu estaĵo, kiun mi generas per movo de mia interno en direkto “supren,” kaj kiun vi nomas kubo?

Sfero. Kiel vi povas demandi? Vi estas matematikisto! Ĉar estas neniu dimensio en punkto, punkto havas 0 flankojn; linio havas du flankojn (se konsideri la du punktojn de la ekstremaĵoj ĝiaj flankoj); kvadrato havas 4 flankojn; 0, 2, 4; kia progresio vi nomas tion?

Mi. Aritmetika.

Sfero. Kaj kiu estas la sekva numero?

Mi. Ses.

Sfero. Ĝuste. Jen vi respondis al via propra demando. La kubo kiun vi generas havas ses flankojn, tio estas, ses viajn internojn. Vi komprenas nun, ĉu ne?

“Monstro,” mi kriegis, “ĉu vi estas ĵonglisto, ĉu sorĉisto, ĉu sonĝo, ĉu diablo, ne plu mi toleros viajn mokojn. Aŭ vi aŭ mi pereu.” Kaj dirinte tiujn vortojn mi atakis.

§ 17.—Kiel la sfero, peninte vane per vortoj, sin turnis al agoj

SED TIO estis vana. Mia plej malmola orto forte koliziis kun la nekonato, kaj batis lin kun sufiĉe da forto por detrui ajnan ordinaran cirklon: sed mi sentis lin malrapide kaj nereteneble gliti el mia teno; li moviĝis nek dekstren nek maldekstren, sed iel el la mondo, kaj fine malaperis. Jam estis nenio, sed mi ankoraŭ aŭdis la voĉon de la entrudulo.

Sfero. Kial vi rifuzas agi racie? Mi esperis trovi en vi—viro inteligenta kaj altnivela matematikisto—taŭgan apostolon por la Evangelio de Tri Dimensioj, pri kiu mi estas permesita prediki po nur unufoje ĉiun milan jaron: sed mi ne scipovas konvinki vin. Ha, mi scias. Agoj, kaj ne vortoj, montros al vi la veron. Aŭskultu, amiko mia.

Mi diris al vi ke mi vidas, de mia pozicio en Spaco, la internon de ĉiuj aĵoj kiujn vi konsideras fermitaj. Ekzemple, mi vidas en tiu ŝranko apud vi plurajn skatolojn (sed kiel ĉio en Platlando, ili havas nek supron nek malsupron) kiuj estas plenaj je mono; mi vidas ankaŭ du konteltirojn. Mi nun malsupreniros en tiun ŝrankon kaj alportos al vi unu el tiuj konteltiroj. Mi vidis vin ŝlosi la ŝrankon antaŭ duonhoro, kaj mi scias ke vi havas la ŝlosilon kun vi. Sed mi iros tien de Spaco; la pordoj restos nemovitaj. Nun mi estas en la ŝranko prenante la konteltiron. Nun mi havas ĝin. Nun mi supreniras portante ĝin.

Mi kuris al la ŝranko kaj rapide malfermis la pordojn. Unu el la konteltiroj estis forprenita. Kun moka rido, la nekonato aperis en la alia angulo de la ĉambro, kaj samtempe la konteltiro aperis sur la planko. Mi prenis ĝin. Ĝi ja estis la forprenitaĵo.

Mi ĝemis en hororo, dubante mian mensosanon; sed la nekonato daŭrigis: “Ĉu vi jam vidas ke mia eksplikaĵo, kaj neniu alia, akordas kun la fenomeno? Tiuj aĵoj kiujn vi nomas solidoj vere estas solidoj nur en ŝajno; Tio kion vi nomas Spaco estas vere nur grandega ebeno. Mi estas en Spaco, kaj mi rigardas malsupren al la internoj de tiuj aĵoj, de kiuj vi vidas nur la eksteraĵojn. Ankaŭ vi povus leviĝi el tiu ebeno, se tion vi volus. Eta moviĝo supren aŭ malsupren povigus vin vidi ĉion kion mi povas vidi.

“Ju pli alten mi iras, ju pli for de via ebeno mi iras, des pli mi vidas, kvankam kompreneble ĉio aspektas pli malgranda. Ekzemple, mi nun supreniras; nun mi vidas vian najbaron la seslatero kaj lian familion en iliaj pluraj apartamentoj; nun mi vidas la internon de la teatro, dek domojn for, el kiu la vizitantoj nun ekforiras; kaj en la alia flanko mi vidas cirklon sidi en sia studejo, kun siaj libroj. Nun mi revenos al vi. Kaj, por tutpruvi, ĉu vi konsentas ke mi tuŝu vin, nur tre malmole, en via stomako? Tio ne serioze vundus vin, kaj la etan doloron kion vi eble suferus plene kompencus la avantaĝoj al la menso, kiujn vi ricevus.”

Antaŭ ol mi povis diri ion ajn, mi sentis subitan doloregon en la stomako, kaj demoneca rido ŝajne venis el mia interno. Momenton poste la agonio malaperis, postlasante nenion krom malakra doloreto, kaj la nekonato komencis reaperi, dirante, dum li poiome pligrandiĝis, “Jen, mi ne multe dolorigis vin, ĉu ne? Se vi jam ne estas konvinkita, mi ne scias, kio povas konvinki vin. Kion vi havas por diri?”

Tiam mi decidis pri la afero. Ŝajnis netolereble, ke mi suferas la arbitrajn vizitojn de magiisto kiu povas fari tiajn trompojn eĉ al ies stomako. Se mi nur povintus premi lin kontraŭ vando ĝis alveno de helpo!

Denove mi batis kontraŭ li per mia plej malmola angulo, samtempe vekante ĉiujn en la domo per miaj kri-petoj por helpo. Mi kredas, ke tuj kiam mi aliris lin, la nekonato sinkis sub nian ebenon kaj trovis malfacile releviĝi. Ĉiukaze li restis senmova, dum mi, aŭdante, kiel mi supozis, la sonon de alvenanta helpo, premis min kontraŭ li kun ĉiuj miaj fortoj, kaj daŭrigis kri-peti helpon.

Konvulsia tremo iris tra la sfero. “Ĉi tio devas ne okazi,” mi aŭdis lin diri al si: “li aŭ agu racie, aŭ mi turnu min al la lasta rimedo de la civilizacio.” Tiam, parolante al mi en pli laŭta voĉo, li rapide diris, “Aŭskultu: neniu alia vidu tion, kion vi vidis. Tuj resendu vian edzinon, antaŭ ol ŝi eniros la ĉambron. La Evangelio de Tri Dimensioj devas ne esti sabotita. Ne malŝpariĝu la fruktoj de mil jaroj da atendado. Mi aŭdas ŝin veni. Foriru! Foriru! For de mi, aŭ vi devos veni kun mi—en regnon nekonatan al vi—en la Landon de Tri Dimensioj!”

“Malŝagulo! Frenezulo! Malregululo!” mi kriis; “neniam mi lasos vin; vi ja punpagos viajn trompojn.”

“Ha! Ĉu tielas?” tondris la nekonato: “Do jen via sorto: el ebeno via vi iros. Unu, du, tri! Farite!”

§ 18.—Kiel mi venis al Spaclando kaj kion mi vidis tie

NEIMAGEBLA hororo ekkaptis min. Estis mallumo, kaj naŭza, vomiga sento de vido kiu ne estis kiel vido; mi vidis linion kiu ne estis linio; Spacon kiu ne estis Spaco: mi estis mi, kaj ne mi. Kiam mi trovis mian voĉon, mi kriis laŭte en agonio, “Ĉi tio estas aŭ frenezeco aŭ la infero.” “Ne estas tiuj,” trankvile respondis la voĉo de la sfero, “estas scio; estas tri dimensioj: malfermu vian okulon kaj provu rigardi denove.”

Mi rigardis, kaj jen, nova mondo! Tie antaŭ mi, videble reala, estis ĉio kion mi antaŭe nur induktis, konjektis, kaj sonĝis, en perfekta cirkula beleco. Tio kio ŝajnis al mi la centro de la nekonato estis malfermita al mia vido: sed mi ne povis vidi koron, nek pulmojn, nek arteriojn, nur belan harmonian ion—por kiu mi ne havis vortojn; sed vi, miaj legantoj en Spaclando, nomus ĝin la surfaco de sfero.

En adoro de mia gvidanto, mi demandis, “Kial, ho dia manifestaĵo de tutbelo kaj saĝo, mi vidas vian internon sed ne vian koron, viajn pulmojn, viajn arteriojn, vian hepaton?” “Vi ne vidas tion, kion vi pensas ke vi vidas,” li respondis; “vi ne havas, nek iu ajn alia havas, la povon vidi miajn internaĵojn. Mi estas alispeca estaĵo ol tiuj en Platlando. Se mi estus cirklo, vi povus vidi miajn intestojn, sed mi estas tia estaĵo, kiel mi diris al vi antaŭe, el multaj cirkloj, la multo en la unuo, nomata en ĉi tiu lando sfero. Kaj, same kiel la eksteraĵo de kubo estas kvadrato, la eksteraĵo de sfero estas cirklo.”

Kvankam mi estis konfuzita de la enigmaj diroj de mia instruisto, mi ne plu kontraŭstaris lin, sed adoris lin en silenta admirego. Li daŭrigis, ankoraŭ en milda voĉo, “Ne ĝeniĝu se vi ne povas rapide kompreni la pli fundajn misterojn de Spaclando. Poiome ili klariĝos al vi. Ni komencu per rigardo returnen al la regiono, de kie vi venis. Revenu kun mi por iom da tempo al la ebeno de Platlando, kaj mi montros al vi tion, kion vi ofte induktis kaj pripensis, sed neniam vidis—videblan angulon.” “Maleble!” mi kriis; sed mi tamen sekvis la sferon dum li gvidis min, kvazaŭ mi estus en sonĝo, ĝis lia voĉo denove ekkaptis min: “Rigardu, jen via propra pentagona domo, kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.”

[Vido de mia domo]

Mi rigardis malsupren, kaj vidis per mia fizika okulo ĉion, kion mi ĝis nun nur induktis per la komprenipovo. Kaj kiel povra kaj ombreca estis la induktaĵo kompare kun la realo kiun mi nun vidis! Miaj kvar filoj dormis en la nord-okcidentaj ĉambroj, miaj du orfaj nepoj sude; la servistoj, mia filino, ĉiuj estis en siaj respektivaj ĉambroj. Sed mia kara edzino, ĝenite de mia daŭra foresto, foriris de sia ĉambro kaj paŝadis tien kaj reen en la halo, zorge atendante mian revenon. Ankaŭ la grumo foriris de sia ĉambro, kaj provante eltrovi ĉu mi svenis ie, serĉis min en mia studejo. Ĉion ĉi mi nun povis vidi, ne nur indukti; kaj kiam ni pliproksimiĝis, mi povis vidi eĉ la enhavaĵojn de mia ŝranko kaj la du kestojn de oro kaj la konteltirojn, kiujn menciis la sfero.

Afekciita de la zorgemo de mia edzino, mi pensis salti malsupren por trankviligi ŝin, sed mi trovis min senpova moviĝi. “Ne zorgu pri via edzino,” diris mia gvidanto: “ŝi ne longe restos en anksio; dume ni rigardu Platlandon.”

Denove mi sentis min leviĝi tra Spaco. Estis ja kiel diris la sfero. Ju pli ni foriris de tio kion ni rigardis, des pli vasta fariĝis la vido. Mia denaska urbo, kaj la internoj de ĉiuj domoj kaj ties enloĝantoj kuŝis videblaj al mi, miniature. Ni iris pli alten, kaj jen, la sekretoj de la tero, la fundoj de la minoj kaj la plej kaŝitaj kavernoj de la holmoj prezentiĝis antaŭ mi.

Mirigita je la vido de la misteroj de la tero tiam rivelitaj al mia malinda okulo, mi diris al mia kunulo, “Jen, mi fariĝis kiel dio; la saĝuloj en nia lando diras ke vidi ĉion, aŭ, por uzi ilian esprimon, ĉiovidpovo, estas eco kiun posedas nur Dio.” Mia instruisto respondis en iom konsternita voĉo: “Ĉu vere tielas? Tiam kiel diojn viaj saĝuloj devus adori la ŝtelistojn kaj kanajlojn de mia lando: ĉar la ĉi-lastaj ĉiuj vidas ĉion, kion vi vidas nun. Sed fidu min, viaj saĝuloj estas malpravaj.”

Mi. Ĉu do ĉiovidpovo estas eco de aliaj krom dioj?

Sfero. Mi ne scias. Sed, se ŝtelisto aŭ kanajlo de nia lando povas vidi ĉion kio estas en via lando, certe tio ne estas bona kialo pensi lin dio. Tiu ĉiovidpovo, kiel vi nomas ĝin—ĝi ne estas kutima vorto en Spaclando—ĉu ĝi igas onin pli justa, pli kompatema, malpli avara, pli amema? Tute ne. Do kiel ĝi igas onin pli dieca?

Mi. “Pli kompatema, pli amema!” Sed ĉi tiuj estas la ecoj de virinoj! Kaj ni scias ke cirklo estas pli alta estaĵo ol rekta linio, ĉar scio kaj saĝo estas pli valoraj ol amemo.

Sfero. Ne estas mia celo klasifiki homajn ecojn laŭ merito. Sed multaj el la plej bonaj kaj plej saĝaj en Spaclando valoras amemon pli ol komprenipovon, kaj viajn malestimatajn rektajn liniojn pli ol viajn laŭdatajn cirklojn. Sed ĉiukaze, rigardu. Ĉu vi konas tiun konstruaĵon?

Mi rigardis, kaj en la fora distanco mi vidis grandegan plurlateran strukturon, en kiu mi rekonis la Halon de Ĝenerala Asembleo de la Ŝtatoj de Platlando, kaj ĉirkaŭ ĝi densajn striojn de pentagonaj konstruaĵoj, unu apud la alia laŭ ortanguloj, kiujn mi rekonis kiel stratojn; kaj mi perceptis ke mi aliras la urbegon.

“Ĉi tie ni malsupreniras,” diris mia gvidanto. Jam estis mateno, la unua horo de la unua tago de la du mila jaro de nia epoko. Agante strikte laŭ tradicio, kiel estis ilia inklino, la plej altaj cirkloj de la regno kunsidis en solena konklavo, same kiel ili kunsidis je la unua horo de la unua tago de la jaro 1000, kaj ankaŭ je la unua horo de la unua tago de la jaro 0.

La notojn de la antaŭaj kunsidoj legis iu kiun mi tuj rekonis esti mia frato, kiu estas perfekte simetria kvadrato, kaj la Ĉefa Aktisto de la Granda Konsilio. En la notoj oni jam registris ke: “Pro tio ke ĝenis la ŝtaton friponuloj kaj kanajloj kiuj pretendas esti ricevintaj revelaciojn de alia mondo, kaj faras demonstrojn kiuj konfuzas kaj frenezigas, la Granda Konsilio unuanime decidis ke en la unua tago de ĉiu jarmilo, specialaj ordonoj estu senditaj al la prefektoj en la diversaj distriktoj de Platlando, ke ili ĉiurimede elserĉu tiujn misulojn, kaj sen la formalaĵo de matematika ekzameno, detruu ĉiujn kiuj troviĝas izocelaj, enkarcerigu la regulajn triangulojn, sendu kvadratojn kaj pentagonojn al alizo de la distrikto, kaj tuj sendu tiujn de pli alta rango al la ĉefurbo por ekzameno kaj juĝo fare de la Konsilio.”

“Vi aŭdas vian sorton,” diris al mi la sfero, dum la konsilio la trian fojon formale subskribis la rezolucion. “Morto aŭ enkarcerigo atendas la Apostolon de la Evangelio de Tri Dimensioj.” “Ne tielas,” mi respondis, “la afero estas jam tiom klara al mi, la naturo de reala Spaco estas tiom palpebla, ke mi povus komprenigi ĝin al infano. Permesu min tuj malsupreniri kaj klerigi ilin.” “Ne nun,” diris mia gvidanto, “venos tempo por tio poste. Intertempe mi devas plenumi mian mision. Vi restu tie en via loko.” Dirinte tiujn vortojn li saltis kun granda lerteco en la maron (se mi povas tiel nomi ĝin) de Platlando, ĝuste en la mezon de la konsilianoj kiuj staris en ringo. “Mi venas,” li kriis, “por proklami ke ekzistas Lando de Tri Dimensioj.”

Mi povis vidi multajn el la pli junaj konsilianoj retroiri en hororsurprizo, dum la cirkla sekco de la sfero plilarĝiĝis antaŭ ili. Sed je signo fare de la prezidanta cirklo—kiu montris nenian timon nek surprizon—ses malbonspecaj izocelaj de ses apartaj lokoj embuskis la sferon. “Ni havas lin,” ili kriis; “Ne; jes; ni ankoraŭ havas lin! li forglitas! li foriris!”

“Grandsinjoroj,” diris la prezidento al la subaj cirkloj de la konsilio, “tute ne estas kialo surpriziĝi; la sekretaj arkivoj, al kiuj nur mi havas aliron, diras al mi ke estis similaj okazaĵoj je la komenciĝo de la lastaj du jarmiloj. Kompreneble vi diru nenion pri ĉi tio ekster la kabineto.”

Plilaŭtigante sian voĉon, li nun alvokis siajn gardistojn. “Arestu la policistojn; buŝoŝtopu ilin. Vi scias vian devon.” Post kiam li kondamnis la policistojn—aĉsortaj kaj senvolaj observintoj de ŝtat-sekreto kiun neniu rivelu—li denove alparolis la konsilianojn. “Grandsinjoroj, aferoj de la konsilio jam finiĝas, kaj mi do deziras al vi feliĉan novjaron.” Antaŭ ol li foriris, li esprimis, iom longe, al la aktisto, mia bonega kaj plej malbonŝanca frato, sian sinceran bedaŭron ke, laŭ tradicio kaj por konservi la sekretojn, li devas kondamni lin resti eterne en la karcero, sed li aldonis sian feliĉon pri la fakto ke, krom se mia frato parolos pri la okazaĵoj de la tago, lia vivo estos ŝparita.

§ 19.—Kiel, kvankam la sfero montris al mi aliajn misterojn de Spaclando, mi ankoraŭ deziris pli; kaj kio rezultis

KIAM mi vidis mian kompatindan fraton forkondukata al enkarcereco, mi provis salti malsupren en la konsilio-ĉambron, dezirante propeti por li, aŭ almenaŭ lin adiaŭi. Sed mi trovis min senpova moviĝi, kaj mi tute dependis de la volo de mia gvidanto, kiu diris sombre, “Ne atentu vian fraton; vi ja poste havos ŝancon kondolenci lin. Sekvu min.”

[Vidoj de kubo]

Denove ni supreniris en Spacon. “Ĝis nun,” diris la sfero, “mi montris al vi nur ebenecajn figurojn kaj iliajn internojn. Nun mi devas montri al vi solidojn, kaj riveli al vi la planon de ilia konstruo. Jen ĉi tiu multo da moveblaj kvadrataj kartoj. Rigardu, mi metas unu sur la alian, ne, kiel vi supozas, norden de la alia, sed sur la alian. Nun duan. Nun trian. Rigardu, mi stakfaras solidon per multaj kvadratoj, unu paralela al la alia. Nun la solido estas kompleta, kaj estas tiel alta kiel ĝi estas longa kaj larĝa, kaj ni nomas ĝin kubo.”

“Pardonu min, Ekscelenco,” mi respondis; “sed al mia okulo ĝi ŝajnas kiel malregula figuro kies interno estas videbla; alivorte, mi pensas ke mi ne vidas solidon, sed ebenecan figuron tian, kian ni induktas en Platlando; sed kun la malreguleco de iu monstra krimulo, tia ke la vido eĉ doloras miajn okulojn.”

“Vere,” diris la sfero, “ĝi aperas al vi ebeneca, ĉar vi ne estas kutimita al lumo kaj ombroj kaj perspektivo; same kiel en Platlando seslatero aperas kiel rekta linio al tiu, kiu ne scias la arton de vidrekonado. Sed en la realo ĝi estas solido, kaj tion vi lernos per palpado.”

Tiam li donis al mi la kubon, kaj mi trovis ke tiu mirinda estulo ja ne estas ebeneca, sed solida; kaj ke li havas ses ebencajn flankojn, aŭ edrojn, kaj ok punktojn, aŭ solidajn angulojn; kaj mi memoris la diritaĵon de la sfero, ke ĝuste tia estulo formiĝas per moviĝado de kvadrato tra Spaco, paralele al si: kaj mi ĝojegis ke tiom povra estulo kiel mi povas iasence esti la praulo de tiom mirinda ido.

Sed mi ankoraŭ ne povis plene kompreni la signifon de tio, kion mia instruisto diris al mi pri “lumo” kaj “ombroj” kaj “perspektivo”; kaj mi ne hezitis peti lin klarigi la aferon.

Se mi dirus la eksplikaĵon donitan de la sfero, kvankam ĝi estis klara kaj konciza, tio tedus enloĝanton de Spaco, kiu jam scias ĉi tiujn aferojn. Sufiĉas diri, ke per liaj klarigaj diroj, kaj per ŝanĝado de la pozicioj de objektoj kaj lumoj, kaj per permeso al mi palpi la plurajn objektojn kaj eĉ lian propran sanktan memon, li fine igis ĉion klara al mi, tiel ke mi povis facile distingi inter cirklo kaj sfero, kaj inter ebeneca figuro kaj solido.

Tio estis la klimakso, la paradizo, de mia stranga kaj eventoplena historio. Mi nun devas rakonti pri mia domaĝa falo—plej domaĝa, sed certe malplej meritita! Ja, kial estiĝu scivolemo, se povas rezulti nur puno kaj elreviĝo? Mia spirito ŝprumpas je la memoro de mia humiliĝo; tamen, kiel dua Prometeo, mi eltenos tion kaj pli, se mi povas iel estigi en la ebena kaj solida homaroj spiriton de ribelemo kontraŭ la miskoncepto, kiu limigus niajn dimensiojn al du aŭ tri aŭ ajna nombro sub la infinito. For do, ĉiuj personaj zorgoj! Mi daŭrigu ĝis la fino, kiel mi komencis, sen pluaj detemiĝoj aŭ anticipoj, sekvante la vojon de senpasia historio. La precizaj faktoj, la precizaj vortoj—kaj ili estas brulskribitaj sur mia cerbo—estos prezentitaj sen joto da modifo; kaj miaj legantoj juĝu inter mi kaj la destino.

La sfero volonte daŭrigus siajn lecionojn, kaj instruus al mi pri ĉiuj regulaj solidoj, cilindroj, konusoj, piramidoj, kvinedroj, sesedroj, dekduedroj, kaj sferoj: sed mi interrompis lin. Ne estis, ke mi laciĝis de scio. Kontraŭe, mi soifis pli fundan kaj plenan scion ol tio, kion li donis al mi.

“Pardonu min,” mi diris, “ho vi, kiun mi devus ne plu alparoli kiel la pinton de tutbelo; sed mi petas ke vi permesu min vidi vian internon.”

Sfero. Mian kion?

Mi. Vian internon: vian stomakon, vian intestaron.

Sfero. Kial ĉi tiu malĝustatempa kaj impertinenta peto? Kaj kion vi celas, per via diro ke mi ne plu estas la pinto de tutbelo?

Mi. Ekscelenco, via saĝo emigis min aspiri al io eĉ pli bonega, pli bela, kaj pli perfekta ol vi. Kiel vi, supera ol ĉiuj figuroj en Platlando, kombinas multajn cirklojn en unu solidon, tiel sendube estas iu super vi kiu kombinas multajn sferojn en unu superegan estulon, kiu estas supera ol eĉ la solidoj de Spaclando. Kaj eĉ kiel ni, kiuj estas nun en Spaco, rigardas malsupren al Platlando kaj vidas la internojn de ĉiuj aĵoj, tiel certe estas super ni ankoraŭ pli alta, pli pura regiono, kien vi certe celas konduki min—ho vi, kiun mi ĉiam nomos, ĉie kaj en ĉiuj dimensioj, mia pastro, filozofo, kaj amiko—iu pli spacoplena Spaco, iu pli dimensioplena dimensio. De tiu regiono ni kune rigardos malsupren al la rivelitaj internoj de solidoj, kaj tie viaj propraj intestoj, kaj tiuj de parencaj sferoj, estos videblaj al la povra vaganta ekzilito de Platlando, al kiu tiom multe estis jam montrita.

Sfero. Fi! Aĉ! For, tiu bagatelado! Malmultas la tempo, kaj multo restas farenda por via pretiĝo proklami la Evangelion de Tri Dimensioj al viaj blindaj sensciaj landanoj en Platlando.

Mi. Ne, gracia instruisto, ne rifuzu al mi tion, kio kuŝas ene de viaj kapabloj. Permesu al mi nur unu ekvidon de via interno, kaj mi estos eterne sata, kaj restos via obeema lernanto, via neliberigebla sklavo, preta ricevi ĉiujn viajn instruojn kaj engluti ĉiun vorton kiu falas de viaj lipoj.

Sfero. Nu, do, por kontentigi kaj silentigi vin, mi tuj diru, ke mi ja montrus al vi tion kion vi deziras se mi povus; sed mi ne povas. Ĉu vi volas ke mi distordu mian stomakon por komplezi vin?

Mi. Sed Via Ekscelenco montris al mi la intestojn de ĉiuj miaj landanoj en la Lando de Du Dimensioj, per min konduko en la landon de tri. Kio do povus esti pli facila, ol nun konduki vian serviston en dua vojaĝo en la benitan regionon la Kvara Dimensio, kie mi povus denove rigardi kun vi malsupren al ĉi tiu Lando de Tri Dimensioj, kaj vidi la internon de ĉiu tri-dimensia domo, la sekretojn de la solida tero, la trezorojn de la minejoj en Spaclando, kaj la intestojn de ĉiu solida vivanto, eĉ de la nobelaj kaj adorindaj sferoj.

Sfero. Sed kie estas tiu Lando de Kvar Dimensioj?

Mi. Mi ne scias: sed sendube mia instruisto scias.

Sfero. Ne mi. Ne estas tia lando. Eĉ la ideo pri ĝi estas tute nekonceptebla.

Mi. Ne nekonceptebla, Ekscelenco, al mi, kaj do eĉ malpli nekonceptebla al mia mastro. Ne, mi tute ne dubas, ke eĉ ĉi tie en la Regiono de Tri Dimensioj, via arto povas videbligi la kvaran dimension al mi; same kiel en la Lando de Du Dimensioj mia lerta instruisto facile povis malfermi la okulojn de sia blinda servisto al la nevidebla ĉeesto de tria dimensio, kvankam tiam mi ne sciis tion.

Mi memorigu la pasintecon. Ĉu mi ne estis instruita, ke kiam mi vidas linion kaj induktas ebenon, en la realo mi vidas trian neagnoskatan dimension, kiu ne estas heleco sed “alteco”? Kaj do ĉu ne sekvas, ke en ĉi tiu regiono, kiam mi vidas ebenon kaj induktas solidon, en la realo mi vidas kvaran neagnoskatan dimension, kiu ne estas koloro, sed kiu ekzistas, kvankam ĝi estas infiniteca kaj nemezurebla?

Kaj krome, estas la argumento de analogio de figuroj.

Sfero. Analogio! Sensence: kia analogio?

Mi. Via Ekscelenco tentas sian serviston certigi ke li memoras la revelaciojn kiujn li ricevis. Ne bagatelu kun mi, Ekscelenco; mi soifas, mi petegas pli da scio. Sendube ni ne povas vidi tiun alian pli altan Spaclandon nun, ĉar ni ne havas okulon en niaj stomakoj. Sed, same kiel estis la regno Platlano, kvankam tiu povra reĝeto de Liniolando ne povis turni sin dekstren aŭ maldekstren por vidi ĝin, kaj kiel ĉirkaŭ mi kaj tuŝanta mian korpon estis la Lando de Tri Dimensioj, kvankam mi, blinda sensenta aĉulo, povis nek tuŝi nek vidi ĝin, tiel certe estas kvara dimensio, kiun Via Ekscelenco perceptas per la interna okulo de pensado. Kaj ke ĝi devas ekzisti Via Ekscelenco mem instruis al mi. Aŭ ĉu vi forgesis kion vi diris al via servisto?

En unu dimensio, ĉu moviĝanta punkto ne faris linion kun du finaj punktoj?

En du dimensioj, ĉu moviĝanta linio ne faris kvadraton kun kvar finaj punktoj.

En tri dimensioj, ĉu moviĝanta kvadrato ne faris—ĉu mia okulo mem ne vidis—tiun benitan estulon, kubo, kun ok finaj punktoj?

Kaj en kvar dimensioj, ĉu moviĝanta kubo—almenaŭ por analogio kaj la progreso de l’ vero, se mi malpravas—ĉu dia, moviĝanta kubo ne faros eĉ pli dian estulon kun dek ses finaj punktoj?

Jen la nemalpravigebla konfirmo de la serio, 2, 4, 8, 16: ĉu tio ne estas geometria progresio? Ĉu tio ne estas—se mi rajtas citi viajn proprajn vortojn—“strikte laŭ analogio”?

Denove, ĉu Via Ekscelenco ne instruis al mi ke, same kiel en linio estas du flankaj punktoj, kaj en kvadrato estas kvar flankaj linioj, tiel en kubo devas esti ses flankaj kvadratoj? Jen denove la konfirma serio, 2, 4, 6: ĉu tio ne estas aritmetika progresio? Kaj konsekvence ĉu ne necese sekvas, ke la pli dia ido de la dia kubo en la lando de kvar dimensioj devas havi 8 flankajn kubojn: kaj ĉu ankaŭ tio ne estas, kiel Via Ekscelenco kredigis min, “strikte laŭ analogio”?

Ho, Ekscelenco, Via Ekscelenco, jen, mi fide submetas min al konjekto, ne sciante la faktojn; kaj mi petegas vin konfirmi aŭ negi miajn logikajn anticipojn. Se mi malpravas, mi cedos, kaj ne plu postulos kvaran dimension; sed se mi pravas, Via Ekscelenco devus agnoskti tion.

Mi do demandas, ĉu estas aŭ ne estas vere, ke ĉi tie ankaŭ viaj landanoj vidis pli altajn estulojn malsupreniri kaj eniri fermitajn ĉambrojn, kiel Via Ekscelenco eniris la mian, sen malfermi pordojn aŭ fenestrojn, kaj aperante kaj malaperante laŭvole? Je la respondo al ĉi tiu demando mi vetas ĉion. Se vi negos ĝin, mi estos jam plu silenta. Sed ja bonvolu doni respondon.

Sfero. (post paŭzo). Tio ja raportiĝis. Sed oni ne interkonsentas pri la faktoj. Kaj eĉ kiam estas konsento pri faktoj, la eksplikaĵoj varias. Kaj ĉiukaze, kiom ajn granda la kvanto da eksplikaĵoj, neniu adoptis nek proponis teorion pri kvara dimensio. Do finiĝu la bagatelado, kaj ni revenu al gravaĵoj.

Mi. Mi ja estis certa. Mi certis ke miaj anticipoj konfirmiĝos. Kaj nun paciencu kun mi, kaj respondu al unu plia demando, plej bona instruisto! Tiuj, kiuj tiel aperis—de kie neniu scias—kaj kiuj foriris—al kie neniu scias—ĉu ankaŭ ili iel malaperis en tiun pli spacoplenan Spacon, kien mi nun petegas vin konduki min?

Sfero. (malbonhumore). Ili malaperis, certe—se ili eĉ ja antaŭe aperis. Sed la plimulto diras ke tiuj vizioj estiĝas el pensado—vi komprenos min—el la cerbo; el la anguloj de la vidanto.

Mi. Ĉu tion ili diras? Ho, ne kredu ilin. Aŭ se ja veras, ke tiu alia Spaco vere estas Pensolando, do konduku min al tiu benita regiono, kie mi en pensado vidos la internojn de ĉiuj solidoj. Tie, antaŭ mia ravita okulo, kubo, moviĝante en iu tute nova direkto, sed strikte laŭ analogio, tiel ke ĉiu parto de lia korpo pasas tra novspeca Spaco, postlasante sian propran spuron—tie la kubo kreos eĉ pli perfektan perfektaĵon ol si, kun dek ses finaj ekstra-solidaj anguloj kaj ok solidaj perimetraj kuboj. Kaj kiam tie, ĉu ni ne daŭrigos la vojaĝon supren? En tiu benita Regiono de Kvar Dimensioj, ĉu ni ne tuŝos la sojlon de la kvina dimensio, kaj ne eniros? Ha! Kaj nia ambicio supreniru kun nia korpa leviĝo. Tiam, cedante al nia intelekta kresko, la pordoj de la sesa dimensio malfermiĝos; kaj poste sepa, kaj oka—

Kiom da tempo mi daŭrigis, mi ne scias. Vane la sfero, en sia tondra voĉo, repostulis silenton kaj minacis min per plej teruraj punoj, se mi ne ĉesos. Sed nenio povis ĉesigi la fluon de miaj ekstazaj aspiroj. Eble mi estis kulpa; sed mi ja estis ebria de la ĵusaj revelacioj kiujn li mem donis al mi. Sed, post nelonge venis la fino. Tranĉis miajn vortojn kraŝo ekstere, kaj samtempa kraŝo ene de mi, kiu pelis min tra Spaco nepriskribeble rapide. Malsupren! Malsupren! Malsupren! Mi rapide sinkis; kaj mi sciis ke reveno al Platlando estas mia sorto. Unu ekvidon mi kaptis. Unu lasta kaj neniam forgesota ekvido de tiu malhela ebenaĵo—kiu nun denove fariĝos mia universo—disvastiĝis antaŭ mia okulo. Tiam mallumo. Tiam fina, ĉiofrapa tondrego; kaj, kiam mi malfermis la okulon, mi estis denove ordinara rampanta kvadrato, hejme en mia studejo, aŭskultanta la pac-krion de mia aliranta edzino.

§ 20.—Kiel la sfero kuraĝigis min en vizio

KVANKAM mi havis malpli ol unu minuton por pripensi, mi sentis, per ia instinkto, ke mi devus kaŝi miajn spertojn de mia edzino. Ne estis ke mi sentis danĝeron en ŝia ekscio pri la sekreto, sed mi sciis ke rakonto pri mia aventuro estus nekomprenebla al ajna virino en Platlando. Do mi klopodis trankviligi ŝin per inventita rakonto, ke mi akcidente falis tra la plankpordo de la kelo, kaj tie kuŝadis nekonscia.

La suda altiro en nia lando estas tiom eta, ke eĉ al virino mia rakonto ŝajnis tute nekredebla; sed mia edzino, kies senco tre superas la normon de ŝia sekso, kaj kiu perceptis ke mi estas nekutime ekscitita, ne kverelis kun mi pri la afero, sed insistis ke mi estas malsana kaj bezonas ripozon. Do mi feliĉe iris ĉambren por trankvile pripensi la okazintaĵojn. Kiam mi fine estis sola, sento de dormemo kaptis min; sed antaŭ ol miaj okuloj fermiĝis mi provis reprodukti la trian dimension, kaj speciale la procezon en kiu kubo konstruiĝas per moviĝo de kvadrato. Mi trovis tion nefacila; sed mi memoris ke devas esti “supren, ne norden,” kaj mi tenadis tiujn vortojn kiel helpilon, kiu, mi pensis, certe kondukos min al la solvo. Do mekanike ripetante, kiel mantron, la vortojn “supren, ne norden,” mi falis en fundan refreŝigan dormon.

Dum mia dormado mi sonĝis. Denove mi estis kun la sfero, kies lumoplena aspekto montris ke lia kolerego kontraŭ mi ŝanĝiĝis al perfekta paco. Ni kune moviĝis al brila sed infinite malgranda punkto, al kiu mia mastro direktis mian atenton. Dum ni aliris, ŝajnis ke zumeto venas el ĝi, simila sono al unu el viaj Spaclandaj viando-muŝoj, sed multe malpli laŭta, ja tiom eta ke eĉ en la perfekta trankvileco de la vakuo tra kiu ni flugis, la sono ne bone aŭdeblis ĝis ni haltis for de ĝi je distanco de ĉirkaŭ 20 homkorpaj diagonaloj.

“Jen,” diris mia gvidanto, “en Platlando vi loĝis; pri Liniolando vi ricevis vizion; vi flugis kun mi al la suproj de Spaclando; kaj nun, por kompletigi vian sperton, mi kondukos vin malsupren al la plej malsupra fundo de ekzistado, al la regno de Punktolando, la abismo de nul dimensioj.

“Rigardu tien, jen tiu povrulo. Tiu punkto estas estulo kiel ni, sed enfermita en la nul-dimensia malplenaĵo. Li estas si kaj sia propra mondo, sia propra universo; pri iu ajn alia krom si li povas formi nenian koncepton; li konas nek longon nek larĝon nek alton, ĉar li neniam spertis ilin; li eĉ ne konas la numeron du; nek havas nocion pri pluraleco; ĉar li mem al si estas unu kaj ĉio, kaj do vere estas nenio. Tamen rimarku lian perfektan mem-kontentecon, kaj el tio lernu ĉi tiun lecionon, ke esti mem-kontenta estas esti povra kaj senscia, kaj ke aspiri estas pli bone ol esti blinde kaj senpotence feliĉa. Nun aŭskultu.”

Li ĉesis; kaj el la malgranda zumanto venis eta, malhela, monotona, sed klare aŭdebla tintado, kvazaŭ de unu el viaj fonografoj en Spaclando, de kiu mi kaptis la vortojn, “Infinita beleco de ekzistado! Ĝi estas; kaj krom Ĝi estas nenio.”

“Kion,” mi demandis, “celas diri la estuleto per ‘ĝi’?” “Li celas sin mem,” diris la sfero: “ĉu vi iam rimarkis, ke beboj kaj bebeculoj kiuj ne povas distingi sin de la mondo, parolas pri si en la tria persono? Sed silentu!”

“Ĝi plenigas la tutan Spacon,” daŭrigis la malgranda monologanto, “kaj tio, kion Ĝi plenigas, Ĝi estas. Ĝiaj pensoj estas Ĝiaj diroj; kaj Ĝiaj diroj estas Ĝiaj aŭdaĵoj; kaj Ĝi mem estas pensanto, diranto, aŭdanto, aŭdato, penso, vorto; Ĝi estas unu, tamen la ĉio en ĉio. Ha, la feliĉo, ha la feliĉo de estado!”

“Ĉu vi ne povas ŝoki la etaĵon el ĝia memfido?” mi diris. “Diru al ĝi, kio ĝi vere estas, kiel vi diris al mi; rivelu al ĝi la malvastegajn limojn de Punktolando, kaj konduku ĝin pli alten.” “Tio ne estas facila tasko,” diris mia mastro; “vi provu.”

Tiam, en mia plej aŭtoritata voĉo, mi alparolis la punkton jene:

“Silentu, silentu, estulaĉo. Vi nomas vin ĉio en ĉio, sed vi estas nenio: via tielnomata universo estas nura makuleto en linio, kaj linio estas nura ombro kompare kun—” “ĉesu, ĉesu, vi diris sufiĉon,” interrompis la sfero, “nun aŭskultu, kaj rimarku kiel via riproĉo efikis la reĝon de Punktolando.”

La heleco de la monarĥo, kiu brilis pli forte je aŭdo de miaj vortoj, klare montris ke li retenis sian fidon; kaj li rapide redaŭrigis sian paroladon. “Ha, la ĝuo, ha, la ĝuo de pensado! Povas Ĝi atingi ĉion per penso! Ĝia propra penso venas al Ĝi, sugestante riproĉon, kaj tiel Ĝin pli feliĉigas! Dolĉa ribelo kirliĝas kaj rezultigas triumfon! Ha, la dia kreema potenco de la ĉio en unu! Ha, la ĝojo, la ĝojo de estado!”

“Jen,” diris mia instruisto, “kiom malmulte efikis viaj vortoj. Kiom la monarĥo eĉ komprenas ilin, li akceptas ilin kiel siajn proprajn pensojn—ĉar li povas koncepti neniun krom si—kaj li sin gloras pro la diverseco kaj krea potenco de Ĝia pensado. Ni lasu ĉi tiun dion de Punktolando raviĝi en sia senscio kaj ĉieesto: nek vi nek mi povas savi lin de lia mem-kontento.”

Post tio, dum ni trankvile ŝvebis reen al Platlando, mi aŭdis la mildan voĉon de mia kunulo priparoli la lecionon de mia vizio, kaj stimuli min aspiri, kaj instrui aliulojn aspiri kaj ambicii. Li unue koleris—li konfesis—pro mia ambicio suprenflugi al dimensioj super la tria; sed li poste ricevis freŝan scion, kaj li ne tro fieris agnoski sian eraron al lernanto. Li tiam procedis inici min en la misterojn eĉ pli altajn ol tiuj, en kiujn mi jam iniciĝis, kaj scipovigis min konstrui ekstra-solidojn per movo de solidoj, kaj duoblajn ekstra-solidojn per la movo de ekstra-solidoj, kaj ĉio “strikte laŭ analogio,” ĉio per metodoj tiom simplaj, tiom facilaj, ke ili devus esti klaraj eĉ al virino.

§ 21.—Kiel mi provis instrui la Teorion de Tri Dimensioj al mia nepo, kaj kiom mi sukcesis

MI VEKIĜIS en ĝojo, kaj ekpripensis mian gloran estontan karieron. Mi tuj iros antaŭen, mi pensis, kaj predikos la Evangelion al la tuta Platlando. Eĉ al virinoj kaj soldatoj mi proklamos ĝin. Mi komencos kun mia edzino.

Tuj kiam mi decidis pri la plano por miaj operacioj, mi aŭdis bruon de multaj voĉoj en la strato postulantaj silenton. Tiam sekvis pli laŭta voĉo. Estis la proklamo de heroldo. Atente aŭskultante, mi rekonis la vortojn de la rezolucio de la konsilio, kiuj ordonis la areston, enkarcerigon, aŭ ekzekuton de ĉiuj kiuj koruptas la mensojn de la popolo per iluzioj, aŭ pretendoj pri revelacioj de alia mondo.

Mi iom pensis. Tiu danĝero estis serioza. Pli bone, ke mi evitu ĝin kaj menciu mian revelacion al neniu, kaj procedu anstataŭe per konkreta demonstro—kio kompreneble ŝajnis tiom simpla kaj konvinka afero ke nenio perdiĝus se mi silentus pri la revelacio. “Supren, ne norden”—estis la kerno de la tuta pruvo. Tiu principo ŝajnis al mi sufiĉe klara antaŭ mia dormo; kaj kiam mi vekiĝis, post ĵusa sonĝo, ĝi ŝajnis tiel komprenebla kiel aritmetiko mem; sed ial mi nun sentis la klarecon iom forfadinta. Kvankam mia edzino oportune eniris la ĉambron ĝuste tiam, mi decidis, post iom da diskutado, ne komenci kun ŝi.

Miaj pentagonaj filoj estis viroj de karaktero kaj statuso, kirurgiistoj de bona reputacio, sed ne tre bonaj en matematiko, kaj, tial, ne tauĝaj por mia celo. Sed mi ekpensis ke juna kaj impresebla seslatero, kun matematika lerteco, estus la plej taŭga lernanto. Kial do ne fari mian unuan eksperimenton kun mia sprita nepeto, kies komentojn pri la signifo de 3³ aprobis la sfero? Se diskuti la aferon kun li, nura knabo, mi estus en perfekta sekureco ĉar li scius nenion pri la proklamo de la konsilio; dum mi ne povus fidi ke miaj filoj—tiom fortaj estis iliaj patriotismo kaj riverenco por la cirkloj—ne sentus sin devigitaj transdoni min al la prefekto, se ili trovus min serioze subteni la herezon de la Tria Dimensio.

Sed la unua farendaĵo estis iel satigi la scivolemon de mia edzino, kiu nature deziris ekscii kial la mistera cirklo venis por viziti, kaj kiel li povis eniri la domon. Sen mencii la detalojn de la rakonto kiun mi donis al ŝi—rakonto, mi timas, ne tiel kongrua kun la vero kiel miaj legantoj en Spaclando eble dezirus—mi povas diri ke mi sukcesis fine persvadi ŝin reveni al siaj hejmaj tasktoj sen kaŭzi min paroli pri la Mondo de Tri Dimensioj. Tion farinte, mi tuj alvokis mian nepon; ĉar, se konfesi la veron, mi sentis ke la koncepto de ĉio, kion mi vidis kaj aŭdis, iel strangmaniere forglitas de mi, kiel la imago de duon-memorita belsonĝo, kaj mi volegis rapide krei unuan disĉiplon.

Mia nepo eniris la ĉambron kaj mi zorge ŝlosis la pordon. Tiam mi sidiĝis apud li kaj ni prenis niajn matematikajn tabulojn—aŭ, kiel vi nomus ilin, liniojn—kaj mi diris al li ke ni daŭrigos la hieraŭan lecionon. Denove mi instruis al li, kiel punkto per moviĝo en unu dimensio faras linion, kaj kiel rekta linio en du dimensioj faras kvadraton. Post tio, duonridinte, mi diris, “Kaj nun, bubĉjo, vi volis kredigi min ke kvadrato en la sama maniero, per moviĝo supren, ne norden, povas fari alian figuron, ian ekstra-kvadraton en tri dimensioj. Diru tion denove, vi juna bub'.”

Tiam ni denove aŭdis la heroldon krii “Ho jes! Ho jes!” ekstere en la stratoj, proklamante la rezolucion de la konsilio. Kvankam li estis juna, mia nepo—kiu, se konsideri lian aĝon, estis nekutime inteligenta, kaj edukita en perfekta riverenco de la aŭtoritato de la cirkloj—perceptis la situacion kun spriteco kiu tute surprizis min. Li restis silenta ĝis la lastaj vortoj de la proklamo forfadis, kaj tiam, ekplorante, “Kara avo,” li diris, “tio estis nur mia ludado, kaj kompreneble mi ne serioze kredis tion, kion mi diris; kaj tiam ni sciis nenion pri la nova leĝo; kaj mi kredas ke mi diris nenion pri la Tria Dimensio; kaj mi certas ke mi diris nenion pri ‘supren, ne norden,’ ĉar kompreneble tio estus tiom sensenca, ĉu ne? Kiel io povus moviĝi supren, kaj ne norden? Supren kaj ne norden! Eĉ se mi estus bebo, mi ne povus tiom absurdumi. Kiel stulta estas la ideo! Ha! ha! ha!”

“Tute ne stulta,” mi diris, iom konsternita; “jen, ekzemple, ĉi tiu kvadrato,” kaj je tiuj vortoj mi ektenis moveblan kvadraton, kiu kuŝis prenebla—“rigardu, mi movas ĝin, ne norden sed—jes, mi movas ĝin supren—tio estas, ne norden, sed ien—ne precize ĉi tiel, sed iel—” Tiam mia fuŝfrazo finiĝis, kaj mi ĉirkaŭskuis la kvadraton en fiaska maniero, kio multe amuzis mian nepon, kiu ekridegis plej laŭte kaj deklaris ke mi ne instruas lin, sed nur ŝercas kun li; kaj dirinte tion li malŝlosis la pordon kaj kuris el la ĉambro. Tiel finiĝis mia unua provo konverti lernanton al la Evangelio de Tri Dimensioj.

§ 22.—Kiel mi tiam provis alirimede disvastigi la Teorion de Tri Dimensioj; kaj pri la rezulto

MIA MALSUKCESO kun mia nepo ne kuraĝigis min komuniki mian sekreton al aliuloj en mia hejmo; tamen pri la fina venko mi ankoraŭ restis esperanto. Mi vidis nur, ke mi devus ne tute dependi de la diraĵo, “supren, ne norden,” sed anstataŭe devus klopodi fari demonstron kaj klare prezenti la aferon al la publiko; kaj por tiu celo, ŝajnis necese turniĝi al skribado.

Do private, dum pluraj monatoj mi verkis traktaton pri la misteroj de tri dimensioj. Sed, por eviti la aŭtoritatojn, mi ne parolis pri fizika dimensio sed pri iu Pensolando, de kie, teorie, figuro povus rigardi malsupren al Platlando kaj vidi la internojn de ĉiuj aĵoj, kaj kie oni povus supozi ke ekzistas figuro ĉirkaŭita, por tiel diri, de ses kvadratoj, kaj havanta ok finajn punktojn. Sed verkante tiun libron mi trovis min bedaŭrinde embarasata de la maleblo skizi tiajn diagramojn necesajn por mia celo; ĉar kompreneble, en nia lando Platlando, estas neniuj tabuloj krom linioj, kaj neniuj diagramoj krom linioj, ĉio estas en unu rekta linio kaj distingeblas nur per vario en grando aŭ brileco; tial, kiam mi finis mian traktaton (kiun mi titolis, “Tra Platlando al Pensolando”) mi ne povis certi ke oni eĉ komprenos ĝin.

Dume mia vivo restis sub nubo. De ĉiuj plezuroj mi laciĝis. Ĉiuj vidaĵoj incite tentis min al kontraŭleĝa rivelo de la sekreto, ĉar mi ĉiam emis kompari tion, kion mi vidis en du dimensioj kun tio, kio ĝi vere estis se vidata en tri, kaj mi apenaŭ povis dampi miajn laŭtparolajn komparojn. Mi neglektis miajn klientojn kaj miajn proprajn aferojn por doni min al kontemplado pri la misteroj kiujn mi iam rigardis, sed pri kiuj mi povis paroli al neniu, kaj kiujn mi ĉiutage trovis pli malfacilaj por reprodukti, eĉ antaŭ mia propra mensvido.

Iun tagon, ĉirkaŭ dek unu monatojn post mia reveno de Spaclando, mi provis vidi kubon kun mia okulo fermita, sed malsukcesis; kaj kvankam mi poste sukcesetis, mi tiam ne tute certis (nek iam ajn poste mi certis) ke mi precize bildigis la originalon. Tio igis min iom pli melankolia ol antaŭe, kaj mi ekemis trovi solvon; sed mi ne sciis kian. Mi sentis ke mi volonte oferus mian vivon, se per tio mi povus konvinki iun. Sed mi pensis, se mi eĉ ne povas konvinki mian nepon, kiel konvinki la plej altajn kaj plej lertajn cirklojn en la lando?

De tempo al tempo mia spirito tro forte ribelis, kaj mi ellasis danĝerajn parolojn. Oni jam konsideris min neortodoksa, aŭ eĉ perfida, kaj mi akre konsciis pri la danĝero de mia pozicio; tamen fojfoje mi ne povis regi mian emon ŝprucigi suspektajn aŭ duon-herezajn dirojn, eĉ inter la plej altaj de la plurlatera kaj cirkula socioj. Kiam, ekzemple, estiĝis diskuto pri la traktado de la frenezuloj kiuj diris ke ili ricevis la povon vidi la internojn de aĵoj kaj homoj, mi citis la diraĵon de antikva cirklo, kiu deklaris ke la profetojn kaj inspiritojn ĉiam konsideras frenezaj la plimulto; kaj mi foje diris esprimojn kiel “la okulo kiu vidas internojn,” kaj “la ĉiovida lando”; unu- aŭ dufoje mi eĉ uzis la malpermesatajn terminojn “la tria kaj kvara dimensioj.” Fine, por kompleti serion da maldiskretaĵoj, ĉe kunsido de nia Loka Socio pri Spekulativado okazanta ĉe la palaco de la prefekto mem—iu stultega homo leginta iun detaloplenan raporton kiu asertis ĝuste kial providenco limigis la nombron de dimensioj al du, kaj kial la tielnomatan ĉiovidpovon havas nur Dio—mi perdis la memregon, tiom ke mi donis precizan rakonton pri mia tuta vojaĝo kun la sfero en Spacon, kaj en la Asemblejon en la urbo, kaj reen al Spaco, kaj pri mia reveno hejmen, kaj pri ĉio kion mi vidis kaj aŭdis reale kaj vizie. Unue mi ŝajnigis ke mi priskribas la imagajn spertojn de fikcia homo; sed mia entusiasmo baldaŭ perfortis min malkovri la identon, kaj fine, en fervora oratoraĵo, mi admonis ĉiujn miajn aŭskultantojn perdi la antaŭjuĝon kaj fariĝi kredantoj de la Tria Dimensio.

Kompreneble mi estis tuj arestita kaj kondukita al la konsilio.

La sekvan matenon, starante en ĝuste la sama loko kie antaŭ nur kelkaj monatoj la sfero staris kun mi, oni permesis min daŭrigi la oratoraĵon, sen kontraŭstaro kaj sen interrompo. Sed de la unua momento mi antaŭvidis mian sorton; ĉar la prezidento—rimarkinte ke ĉeestas policistoj de la pli bona speco, kun anguloj apenaŭ sub 55°—forsendigis ilin antaŭ ol mi komencis mian defendon, kaj anstataŭigis ilin per malsupera klaso kun anguloj nur 2° aŭ 3°. Mi konsciis bone, kion signifas tio. Mi estos ekzekutita aŭ enkarcerigita, kaj mia rakonto restos sekreto al la mondo, per la samtempa detruo de tiuj kiuj aŭdis ĝin; kaj la prezidento volas ke la viktimoj estu de la malmultekosta speco.

Post kiam mi finis mian defendon, la prezidento, eble perceptinte ke iuj el la pli junaj cirkloj estis efikitaj de mia evidenta sincereco, faris al mi du demandojn:—

1. Ĉu mi povas indiki la direkton, kiun mi celas per la vortoj “supren, ne norden”?

2. Ĉu mi povas per diagramoj aŭ priskriboj (krom la mencio de imagaj flankoj kaj anguloj) indiki la figuron, kiun mi nomas kubo?

Mi deklaris, ke mi povas diri nenion plu, kaj ke mi devus doni min al la vero, kio certe finsuperos.

La prezidento respondis ke li tute konsentas, kaj ke mi ne povus fari pli bone. Mi estu tuj kondamnita al ĉiama enkarcereco; sed se la vero volas ke mi liberiĝu de la prizono kaj prediku la Evangelion al la mondo, oni fidu ke la vero rezultigos tion. Dume, mi suferu nur tion necesan por certigi ke mi ne povas eskapi, kaj, krom se per miskonduto mi senigos min de la privilegio, mi estu fojfoje permesata vidi mian fraton, kiu jam enkarceriĝis.

Sep jaroj pasis kaj mi estas ankoraŭ malliberulo, kaj—krom la fojfojaj vizitoj de mia frato—tute ne havas kompanion, krom la gardistoj. Mia frato estas unu el la plej bonaj kvadratoj, justa, sencohava, gaja, kaj fratama; tamen mi konfesas ke la ĉiusemajnaj vizitoj kaŭzas al mi la plej amaran doloron. Li ĉeestis kiam la sfero manifestis sin en la ĉambro de la konsilio; li vidis la metamorfozantajn sekcojn de la sfero; li aŭdis la eksplikaĵon de la fenomeno poste donita al la cirkloj. De tiam, apenaŭ semajno pasis dum sep tutaj jaroj, kiam li ne aŭdis min ripeti mian rakonton kaj priskribojn de tiu fenomeno, kaj ĉiuj fenomenoj en Platlando, kaj la argumentojn pri la ekzisto de solidaj aĵoj indukteblaj per analogio. Sed—mi hontas diri—mia frato ankoraŭ ne komprenas la naturon de la Tria Dimensio, kaj des pli domaĝe, rifuzas kredi ke povus ekzisti sfero.

Mi do havas nepre neniom da konvertitoj, kaj, kiom mi povas vidi, la miljara revelacio efektivigis nenion. Supre en Spaclando, Prometeo puniĝis ĉar li alportis fajron al homoj, sed mi—povra Prometeo de Platlando—kuŝas ĉi tie en prizono, kvankam mi alportis nenion al miaj landanoj. Tamen mi vivas en espero, ke en iu dimensio ĉi tiu memorlibro iel atingos la menson de la homaro, kaj estigos rason de ribelemuloj kiuj rifuzos agnoski limigitan dimensiecon.

Tio estas mia espero en pli feliĉaj momentoj. Bedaŭrinde ne ĉiam tielas. Fojfoje forte pezas sur mia menso la ĝena rimarko, ke mi ne povas honeste diri ke mi klare memoras la precizan formon de la iam vidita, ofte sopirata kubo; kaj en miaj sonĝoj la mistera principo, “supren, ne norden,” ĝenas min kiel animvora sfinkso. Pro miaj martiraj suferoj, kiujn mi eltenas por subteni la veron, estas sezonoj de mensa malforteco, kiam kuboj kaj sferoj lulas tien kaj reen en la fono de fantaziaj mensbildoj; kiam la Lando de Tri Dimensioj ŝajnas preskaŭ tiel vizieca kiel la Lando de Unu aŭ Nul; kiam eĉ ĉi tiu malmola muro kiu baras min de mia libereco, ĉi tiuj tabuloj sur kiuj mi skribas, kaj ĉiuj la realoj de Platlando mem, ŝajnas ne pli bonaj ol la produktoj de malsana imagipovo, aŭ la senbaza teksaĵo de sonĝo.

[Fino]


Piednotoj

  1. La aŭtoro deziras ke mi aldonu, ke ĉi-rilate la miskoncepto fare de iuj el liaj kritikantoj igis lin enmeti en sian dialogon kun la sfero certajn pripensindajn komentojn kiuj tuŝas la aferon, kiujn li antaŭe ellasis ĉar li konsideris ilin tedaj kaj nenecesaj.

  2. “Kial necesas certigo?” kritikanto en Spaclando eble demandus: “Ĉu la naskiĝo de kvadrata filo ne estas sufiĉa certigo fare de la naturo mem, kaj pruvas la egal-flankecon de la patro?” Mi respondas ke neniu sinjorino de ajna pozicio edziniĝos al necertigita triangulo. Kvadrata ido iam rezultis el iom malregula triangulo; sed en preskaŭ ĉiu kazo tia la malreguleco de la unua generacio fine manifestas sin en la tria; kiu aŭ malsukcesas atingi la pentagonan rangon, aŭ refalas al la triangula.

  3. Kiam mi estis en Spaclando, mi aŭdis ke, simile, iuj el viaj cirkloj havas apartan enirejon por farmistoj, vilaĝanoj kaj instruistoj de internulejoj (Spectator, sep. 1884, p. 1255) kaj ke ili aliru “en konvena kaj respekta maniero.”

  4. Kiam mi diras “sidis,” kompreneble mi ne celas iun ŝanĝon de starpozicio, kiel vi en Spaclando celas per tiu vorto. Pro tio ke ni ne havas piedojn, ni povas nek “sidi” nek “stari” (en via senco de la vorto), same kiel tion ne povus fari unu el viaj pleŭronektoj.

    Tamen, ni perfekte bone agnoskas la diversajn mensostatojn, kiujn implicas “kuŝas,” “sidas,” kaj “staras,” kiujn ni povas iel distingi per ioma plibriliĝo de la figuro, proporcia al la mensostato.

    Sed por ĉi tio, kaj por mil aliaj parencaj temoj, mankas tempo.