Ateistoj tra la mondo suferas persekuton kaj diskriminacion.

Raporto.

(Reuters) - Ateistoj kaj aliaj religiaj skeptikuloj suferas persekuton kaj diskriminacion en multaj partoj de la mondo, kaj en almenaŭ sep nacioj povas esti ekzekutitaj se malkovriĝas iliaj kredoj, laŭ raporto eldonita ĉi-lunde (10/12/2012).

La studo, de la International Humanist and Ethical Union (IHEU), montris ke “malfideluloj” en islamaj landoj alfrontas la plej severan - iam brutalan - traktadon fare de la ŝtato kaj kredantoj de la oficiala religio.

Sed ĝi elmontras ankaŭ politikon en iuj eŭropaj landoj kaj Usono, kiu favoras religiemulojn kaj iliajn organizaĵojn, kaj traktas ateistojn kaj humanismanojn kiel eksterulojn.

La raporto, “Freedom of Thought 2012”, diras “estas leĝoj kiuj rifuzas al ateistoj la rajton ekzisti, limigas ilian liberecon de kredo kaj esprimo, reprenas ilian civitanecon, kaj rifuzas ilian rajton geedziĝi.”

Aliaj leĝoj “obstrukcias ilian aliron al publika edukado, malpermesas ilin teni publikan oficon, preventas ilin labori por la ŝtato, krimigas ilian kritikon de religio, kaj ekzekutas ilin pro forlaso de la religio de siaj gepatroj.”

La raporton bonvenigis Heiner Bielefeldt, speciala raportisto de la Unuiĝintaj Nacioj pri libereco de religio kaj kredo. Li diris en kurta enkonduko, ke mankas konscio pri la fakto, ke ateistoj estas protektataj de tutmondaj interkonsentoj pri homrajtoj.

La IHEU - kiu ligas pli ol 200 humanismajn, ateistajn kaj sekularajn organizaĵojn en pli ol 40 landoj - diris ke ĝi eldonas la raporton por honori la UN-an Tagon pri Homrajtoj, kiu okazis lundon.

Laŭ ĝia esploro de ĉirkaŭ 60 landoj, la sep landoj en kiuj esprimo de ateismaj vidpunktoj aŭ forlaso de la oficiala religio havas mortpunon, estas Afganujo, Irano, Maldivoj, Maŭritanio, Pakistano, Sauda Arabujo kaj Sudano.

La 70-paĝa raporto ne indikas lastatempajn kazojn de efektiva ekzekuto pro “ateismo” - sed esploristoj diras ke la krimo estas ofte kunfandita en aliajn akuzojn.

En diversaj aliaj landoj - kiel Bangladeŝo, Egiptujo, Indonezio, Kuvajto kaj Jordano - eldono de ateismaj aŭ humanismaj vidpunktoj pri religio estas tute malpermesata aŭ strikte limigata sub leĝoj kontraŭ “blasfemo”.

En multaj el tiuj landoj, kaj aliaj kiel Malajzio, civitanoj devas registri sin kiel sekvantojn de malgranda nombro da oficiale agnoskataj religioj - kiuj normale inkludas nur kristanismon, judismon kaj islamon.

Ateistoj kaj humanismanoj estas tiel perfortitaj mensogi por akiri siajn oficialajn dokumentojn, sen kiuj maleblas ĉeesti universitaton, ricevi medicinan flegon, vojaĝi eksterlanden aŭ konduki aŭton.

La IHEU diris ke Eŭropo, sub-sahara Afriko kaj Latina/Norda Ameriko, landoj kiuj priskribas sin sekularaj, favoras kaj donas privilegiojn al kristanismaj eklezioj. En Grekujo kaj Rusujo, la Ortodoksa Eklezio estas forte protektata kontraŭ kritiko, kaj ricevas specialan statuson en ŝtataj eventoj, dum en Britujo, episkopoj de la Eklezio de Anglujo havas aŭtomatan seĝon en la Palaco de Westminster.

Dum libereco de religio kaj parolo estas protektata en Usono, diris la raporto, socia kaj politika klimato superregas “kiu igas ateistojn kaj la nereligiemajn senti sin malpli valoraj usonanoj, aŭ neusonanoj.”

En almenaŭ sep usonaj ŝtatoj, konstituciaj principoj baras ateistojn de publika ofico, kaj unu ŝtato, Arkansaso, havas leĝon kiu malpermesas ateistojn fari atestojn en tribunalo aŭ kortjuĝumo, diris la raporto.

(Raportita de Robert Evans)