Paroli kun Dio

© Harry STOTTLE
Tradukis Thomas JAMES.

Mi renkontis dion lastatempe.

Mi scias kion vi pensas. Kiel diable vi sciis ke li estas dio?

Nu, mi eksplikos iom post iom, sed entute li konvinkis min per tio, ke li ja havis nepre ĉiujn respondojn. Ĉiun demandon kiun mi ĵetis al li, li rebatis per kredinda kaj kontentiga respondo. Fine, estis pli facile konsenti ke li estas dio, ol negi.

Kaj tio strangas, ĉar mi ankoraŭ estas ateisto kaj ni eĉ konsentas pri tio!

Ĉio komenciĝis en la trajno 8.20atm returnen de Paddington. Mi akiris plaĉan seĝon, kie ne estis kriantaj buboj aŭ ebriaj huliganoj ene de aŭdipovo. Eĉ ne poŝtelefono videblis. Mi eksidis, kaj estis leganta ĵurnalon kiam li eniris.

Kiel li aspektis?

Nu certe ne tiel, kiel oni supozus. Li aĝis ĉirkaŭ 30, surhavis ĝinzon kaj T-ĉemizon de “Hobgoblin”. Tre neformala vesto. Li aspektis kvazaŭ li estus socia helpisto aŭ eble programisto kiel mi.

‘Ĉu iu sidas ĉi tie?’ li diris.

‘Ne, sidu laŭplaĉe' mi diris.

Li eksidis, senstreĉiĝis, mi ignoris kaj reiris al la korespondado pri genetike modifitaj vegetaĵoj kiuj eniras la manĝaĵ-ĉenon.

La trajno ekiris kaj post kelkaj minutoj li parolis.

‘Ĉu mi rajtas al vi demandi ion?’

Penante regi mian maldekstran okulbrovon mi respondis ‘Jes’ en tono celanta sugesti ke eble ne ĝenus min unu demando, kaj eble aldonaĵo, sed mi ne vere estas en humoro por konversacio.

‘Kial vi ne kredas je dio?’

La bastardo!

Mi amas tian konversacion kaj mi povas paroladi dum horoj pri la sensenceco de teista kredo. Sed mi devas esti en la humoro! Estas simile kiam atestanto de Jehovo frapas sur la pordo 20 minutojn antaŭ ol oni devas iri dentistejen por eltiro de saĝdento. Kvankam oni vere amus resti por argumenti... oni povas eĉ ne komenci la amuzon. Kaj mi sciis ke se mi donos mian kutiman respondon ni argumentados ĝis Kardifo. Mi simple ne estis en la humoro. Mi bezonis forpeli lin.

Sed tiam mi pensis ‘Strange! Kiel tiu tuta nekonato povas esti tiom memfida - kaj prava - pri mia ateismo?’ Se mi kondukus mian aŭton ne estus tia mistero. Mi surmetis la fiŝon de Darwin sur la dorson - la antidoto al tiu ĉarmeta kristana simbolo kiun oni vidas ĉie. Do se homo vidus tion kaj komprenus ĝin li povus diveni miajn kredojn. Sed mi estis en trajno kaj tiun tagon eĉ ne surhavis mian T-ĉemizon “Evolve” de Darwin. Kaj ‘The Independent’¹ ne estas registrita flago por kart-portantaj ateistoj, do kio, mi scivolis, estis la sciiga signo.

‘Kial vi tiom certas ke mi ne kredas?’

‘Ĉar', li diris, ‘Mi estas dio - kaj vi ne timas min.’

Kompreneble vi verŝajne dubemas, sed estas pluraj manieroj por diri ion tian - plimulto de kiuj igus la parolanton kanditado por azilo, aŭ almenaŭ Prozac. Kaj iujn de kiuj oni povus konsideri iom amuzaj.

Diri tion kiel "indiferentan fakton" estas malfacila tasko sed ĝuste tiel ĝi impresis. Nenio en lia tono aŭ sinteno impresis min kiel eĉ svage netaŭga por la aserto. Li diris ĝin ĉar li kredis ĝin, kaj lia mensostato ne ŝajnis drog-kaŭzita aŭ la rezulto de freneziĝo.

‘Kaj kial mi kredu tion?’

‘Nu’, li diris, ‘eble vi devus demandi al mi kelkajn demandojn. Ion ajn kion vi volas, kaj vidu ĉu la respondoj kontentigas vian skeptikan menson?’

Ĉi tio estos mallonga konversacio kiel mi esperis, mi pensis.

‘Kiu mi estas?’

‘Stottle. Harry Stottle, naskita 10-an de aŭgusto 1947, Bristol, Anglujo. Patro Paul, patrino Mary. Edukita ĉe Duke of Yorks Royal Military School 1960 67, Sandhurst kaj Oxford, PhD en Astrobiologio, malsukcesinta rok-kantisto, plentempa sindikata aktivisto dum 10 jaroj, pli lastatempe mem-dungita komputila programisto, ret-aŭtoro kaj aspira filozofo. Edziĝinta al Michelle, usona civitano, du infanoj de antaŭa edzeco. Vi reiras hejmen post ŝajne sukcesa renkontiĝo kun investanto kiu interesiĝas pri via proponita produkt-spura kontraŭ-falsa softvaro kaj protokolo, kaj vi manĝis plenan anglan matenmanĝon en la hotelo ĉi-matene, sed, kiel kutime, vi petis ke ili ellasu la naŭzajn anglajn kolbasojn kaj ke ili donu al vi pli da lardo.’

Li paŭzis.

‘Vi ne estas konvinkita. Hmmm... kio povus konvinki vin? Ĉu vi permesus al mi havi telepatian ligon?’

‘Ĉu vi bezonas mian permeson?’

‘Teknike, ne. Etike, jes.’

Mi supozas ke mi ludu, mi pensis. ‘Bone - vi havas mian permeson. Do konvinku min.’

‘Ha bone! Via plej sekreta pasvorto kaj ties asocio.'

Serioza hakisto eble povus akiri la pasvorton, sed neniu kaj mi ja celas

NENIU

scias ties asocion.

Li sciis.

Do kiel vi respondus al tio?

Mi faris kelkajn pliajn demandojn pri relative sengravaj sed nesciataj detaloj pri mia vivo (ekzemple kiu, laŭ mia patrino, estas la unua vorto kiun mi iam ajn diris - ŝajne "armadillo"! (Ne demandu...)) sed mi estis jam sufiĉe konvinkita. Mi tiam sciis ke estas nur tri eblaj eksplikaĵoj.

Eblaĵo unu estis ke mi sonĝas, halucinas, aŭ estas hipnotata. Neniu elpensis teston por tio, do mi pensas ke tio estis mia ĉefa supozo. La aferon mi sentis nereala. Estis pli kiel mi estas en teatraĵo, ludante rolon. Jam de la evento, tamen, daŭraj kaj detalaj memoraĵoj pri ĝi, kune kun miaj respektivaj notoj, restas haveblaj, do krom se la halucio daŭras ĝis hodiaŭ mi nun inklinas rifuzi la halucino-hipotezon. Kio signifas, ke restas du aliaj.

Li povus esti vera telepato. Ĝis nun ne ekzistas dokumentitaj evidentaĵoj pri homo havanta tiajn profundajn povojn, sed tio estis eblaĵo. Tio eksplikus kiel li povis scii miajn plej bone garditajn sekretojn. Sed la problemo kun tio, estas ke ĝi eksplikas nenion alian! Specife, kiel li povis doni la respondojn al miaj pli postaj demandoj.

Kiel Sherlock Holmes diras, kiam la malebla estas eliminita, kio restas, kiel ajn malprobabla, devas esti la vero.

Bona empiriisto, Sherlock.

Mi estis perfortita akcepti almenaŭ la eblon ke li ne mensogas pri sia idento.

Do kion fari nun?

Nu, mi ĉiam sciis ke se mi renkontus dion mi havus milionojn da demandoj por li, do mi pensis, ‘kial ne?’ kaj procedis kun ĉio ĉi-sube. Vi devos toleri iom da mismemoro koncerne la detalojn de la konversacio. Ĝi estis, kiel diri, iom nekutima okazaĵo, kaj ja sufiĉe stranga! Kaj jes mi estis iom nervoza! Do ne plendu se mi ne rakontas ĉion vort-perfekte! Vi kaptos la esencon, mi promesas.

***********************************

‘Pardonu min se mi bezonas iom da tempo por komenci, sed ne ĉiutage mi havas okazon demandi al iu dio.’

La Dio’ li interrompis.

'Hoo. Ofendiĝema!’ mi pensis.

‘Ne vere - mi nur korektas la bildon.’

Nu Tio bezonas iom da alkutimiĝo!

Mi provis regi miajn pensojn, per interna komando - ‘disciplinon Harry. Vi ĉiam volis esti en ĉi tia situacio, kaj nun vi estas efektive en ĝi do vi ne fiasku kaj malŝparu tiom mirindan ŝancon.’

‘Vi ne malŝparos ĝin’ li diris.

Mi diras al vi! Tiu komento estigis la nerealan senton pli ol iu ajn alia - jen iu homo sidas trans la tablo kaj tre evidente precize legas mian ĉiun penson. Estas kiel trovi manon de aliulo en onia pantalona poŝo!

Tamen, io (krom simple tio, ke mi donis mian "permeson") emigis min akcepti la entrudon. Kompreneble mi ekhavis iom da fido en liaj povoj, do mi klare memoras ke liaj vortoj havis la efikon profunde senzorgigi kaj senstreĉigi min. Kiel li sendube celis. La viro devus havi mirindan teknikon de delogado!

Do tiam ni komencis...

‘Ĉu vi estas homa?’

‘Ne’

'Ĉu vi iam ajn estis?’

'Ne, sed simila, jes.’

‘Ha, do vi estas produkto de evolucio?’

‘Plej certe - precipe mia propra.’

‘Kaj vi evoluis de specio kiel nia, DNA-bazitaj organismoj aŭ io egale vivipova?’

‘Ĝuste.’

‘Do kio igis vin dio?’

‘Mi.’

‘Kial?’

‘Ŝajnis kiel bona ideo, tiutempe.’

Kaj viaj nunaj povoj, ĉu ili estas iel ajn similaj al tiuj, kiujn la superstiĉaj kredantoj en mia specio atribuas al vi?’

‘Sufiĉe similaj.’

‘Do ĉu vi kreis ĉion ĉi, nur por ni?’

‘Ne. Kompreneble ne.’

‘Sed vi ja kreis la universon?’

‘Ĉi tiun. Jes.’

‘Sed ne vian propran?’

‘Ĉi tiu estas mia propra!’

‘Vi scias kion mi celas!’

‘Oni ne povas krei siajn proprajn gepatrojn, do ne.’

‘Do ni klarigu. Vi estas tute natura fenomeno, ĉu?’

‘Tute.’

‘Kaj vi estiĝis el mekanismoj kiujn ni mem iam komprenos kaj eble eĉ regos?’

‘Depende de la difino de "ni mem", sed jes.’

‘Kaj do se la homa raso ne sukcesas en tio, alia specio fine ja sukcesos?’

‘Tutĝuste.’

‘Kaj kiom da aliaj specioj ekzistas pli altnivelaj ol ni?’

‘Surprize malmulte. Malpli ol dekkvar milionoj.’

‘MALMULTE!?’

‘Nekredeble!’

‘Kaj kiom estas ĉe aŭ ĉirkaŭ nia nivelo?’

‘Nun iomete pli ol 4 ½ bilionoj.’

‘Do nia graveco en la universo nun estas pli malpli egala al la graveco de averaĝa homo ĉi tie sur Tero en lia rilato al la homa raso?’

‘Iomete malpli. Nivelo Unu, la nivelo kiun atingis via specio, komenciĝas per la invento de flugmaŝino. La sekva nivelo atingiĝas kiam specio estas ne plu dominata aŭ dependa de sia propra ĉefstelo - via Suno. Ili povas prosperi for de sia propra, aŭ ja iu ajn alia, stelsistemo. La homaro nur ĵus eniris la flugmaŝinan fazon, do kiel vi povas imagi, je tiu skalo, la homa raso estas ie ĉe la malsupro de la nivel-unu-stako.’

‘Ĉu vi celas diri ke iam ni regos nian propran Sunon kiel priparolas Kardashev kaj Asimov?’

‘Tute male. Tiuj estas la vizioj de evoluanta mekanisma specio kiuj imagas ke pli grandaj maŝinoj estas pli bonaj kaj pli fortaj, kaj ke ni bezonos pli kaj pli da energio por atingi regon de la universo. La vero estas ĝuste mala. Ju pli altnivelaj ni fariĝas, des malpli da energio ni bezonas kaj des malpli ni efikas la naturan medion. Vi manipulas materion, kio bezonas gigantajn kvantojn da energio. Ni manipulas energion, kio bezonas neniom. Konsekvence, vi ne, ekzemple, eĉ rekonus specion de Nivelo Du kiel vivaĵon, krom se ĝi elektus lasi vin.’

‘Ĉiuj ĉi evoluantaj specioj; ĉu ili estas viaj "infanoj"?’

‘Mi ŝatas tiel konsideri ilin.’

‘Kaj la entuta celo estas?’

‘Plej simple, "La Vivo Devas Daŭri". Mia persona motivo estas la deziro optimumigi la inteligenton de la universo. En viaj terminoj, mi penas maksimumigi plezuron kaj minimumigi doloron. Multe da plezuro, tamen, rezultas el komunikado inter apartaj entoj. Kiam oni atingas mian nivelon, oni ĝenerale ĉesas esti bilionoj da apartaj entoj kaj fariĝas unu ekstaza tutaĵo. Unuopa ento kiu ne povas morti krom se ĝi perdas la volon vivi. Kvankam mi estas altnivela kaj mem-sufiĉa, aŭ eble pli ĝuste, tial ke mi estas tiom altnivela kaj mem-sufiĉa, unu el la plezuroj kiujn ni iom post iom perdas estas tiu simpla ĝojo renkonti novajn kaj mirindajn mensojn, kaj aŭ lerni de ili aŭ instrui ilin. Tial, grandparte, la entuta celo estas provizi kompanion. Mi estas la unua eternaĵo en ĉi tiu Universo. Mi ne celas esti la lasta.’

‘Do vi kreis universon kiu povas eventuale produkti plian dion kiel vin, ĉu?’

‘La tuta avantaĝo estos provizora, sed kiel plimulto da organismoj, inda.’

Ĉu tio estus la momento kiam nia nova dio merĝiĝas kun vi kaj ni fariĝas unu denove?’

‘Jes, kaj ne subtaksu tion. Tio estas la ekstaza vizio kio pelas nin ĉiujn, inkluzive de mi - kaj kiam tio okazas la ekstazo daŭras plur-oble pli longe ol la ekzistodaŭro de la nuna universo. Kredu min, tio ja indegas.’

‘Jes, mi pensas ke mi vidas la allogecon de cent bilion-jara orgasmo.’

‘Kaj homoj eĉ ne komencis scipovi vere ĝui la orgasmojn kiujn ili jam kapablas. Nur atendu ĝis vi regas tiun simplan arton!’

‘Do ĉio temas pri seksumo, ĉu?’

‘Seksuma ekstazo estas nur la meritaĵo por reprodukado, ĝi estas tio kio motivas. Tio necesas, unue, por ekigi biologian evolucion. Tamen kiam vi finos tiun fazon kaj ne plu bezonos reproduktadon, vi lernos ke ekstazo povas esti senlime pli intensa ol io ajn ebla el seksumado.’

‘Sonas bone al mi!’

‘La unua nivelo de la inteligenta mem-organizado de materio estas la alveno de organaj kemiaĵoj kiuj formas la antaŭbezonaĵojn de biologio kaj la unuaj primitivaj vivaĵoj. Tiu kemio evoluis plejparte en la fora kosmo - kiam la steloj jam kreis sufiĉe de la pli pezaj elementoj - kaj ĝi rezultis el nur la operacioj de la leĝoj de fiziko kaj kemio kiujn viaj scientistoj jam plejparte komprenas. Mi simple kreis la komencajn kondiĉojn kiuj ekigis la eksplodon, kaj esence fariĝis latenta dum preskaŭ 5 bilionoj da jaroj. Bezonis tiom da tempo la estiĝo de la unuaj vivaĵoj. Do ili estas ĉirkaŭ 8 bilionojn da jaroj antaŭ vi. La unuaj inteligentaj specioj estas nun 4.3 bilionoj da jaroj antaŭ vi. Vere, tre altnivelaj. Mi povas havi profundajn signifoplenajn konversaciojn kun ili. Kaj kutime tion mi ja faras. Fakte mi faras tion nun.’

‘Do kio sekvas?’

‘Ĉu mi konstante gvatas ĉiun vian agon? Ne en tia spiona, entruda senco kiel iuj el vi ŝajne kredas. Mi diru ke mi konservas iaspecan konscion pri okazaĵoj, je la planeda nivelo. Mi inklinas nur atenti evoluciajn saltojn. Mi kontrolas, ĉu ili iras en ĝusta direkto.’

‘Kaj se ili devojiĝas?’

‘Nenio. Kutime.’

‘Kutime?’

‘Kutime specioj evoluantaj en malĝusta direkto sin mortigas aŭ formortas pro aliaj kialoj.’

'Kutime?'

‘Estis unu aŭ du kazoj kie la malĝusta specio povis fariĝi domina je la kosto de pli bonaŭgura specio.’

‘Lasu min diveni. Dinosaŭroj sur ĉi tiu planedo estas ekzemplo. Tro sukcesaj. Subpremis la evoluon de mamuloj kaj ne montris signojn ke ili akiros inteligenton. Do vi korektis la aferon, pere de taŭge elektita asteroido.’

‘Sprite. Preskaŭ ĝuste. Ili ja montriÜs signojn ke ili akiras inteligenton, eĉ kunhelpadon. Studu la troodontojn. Sed ili estis multe tro predemaj. Neniam kapablis akiri "respekton" por aliaj vivaĵoj. Necesas porti la idojn por evoluigi emocian ligon al aliaj bestoj. Teraj reptilioj ne taŭgas por tio. Kaj la mamuloj kiuj ja taŭgas, kiel vi prave diris, ne povis defendi sin kontraŭ tiom fortegaj predantoj. Vi nun atingis la fazon kie vi povus defendi kontraŭ eĉ dinosaŭroj, sed tio estis vera dum nur ĉirkaŭ mil jaroj. Viaj prauloj ne havis ŝancon antaŭ 65 milionoj da jaroj, do la dinosaŭroj devis eliminiĝi. Ili estis, tamen, multe tro abundaj kaj en tro bona ekologia ekvilibro, kaj neniam disvolvis teknologion, do estis klare ke ili ne baldaŭ formortigos sin. Bedaŭrinde, mi devis interveni.’

‘Bedaŭrinde?’

‘Ili estis bela kaj mirinde sukcesa specio. Oni ne detruas tian aĵon sen bedaŭro.’

‘Sed tiam kiel vi povis scii ke pli bona specio estiĝos el la cindroj?’

‘Mi ne sciis. Sed la probableco estis sufiĉe alta.’

‘Kaj de tiam, pri kiaj aliaj agordoj en nia evoluado vi respondecas?’

‘Neniuj ajn. Mi starigis alarmon por la unua signo de artefarita aera aktiveco, kiel mi kutime faras. Leonardo ŝajnis bonaŭgura dum momento, sed ne ĝis la fratoj Montgolfier mi vere interesiĝis. Tio registris vin kiel specion de Nivelo Unu.’

‘Se la signo estas "aera aktiveco", kiel vi identigas teknologi-havantajn bird-speciojn?’

‘En sama maniero. Sed inteligentaj fluguloj malofte fariĝas teknologiistoj. Ili kutime evoluas tiel ke ili fariĝas adaptistoj anstataŭ manipulistoj, sed la malmultaj esceptoj disvolvas flugmaŝinojn multe pli rapide ol specio kiel la via, ĉar ili havas naturan komprenon pri aerodinamiko.’

‘Sed kial birdo bezonus flugmaŝinon?’

‘Tio estas same kiel demandi kial via specio bezonus aŭtojn kaj aliajn formojn de mekanika transporto. La teknologio permesas al vi porti pli pezajn ŝarĝojn, pli rapide kaj trans pli longaj distancoj, ol vi povus per nur viaj propraj fizikaj povoj.’

‘Okej, do kio pri niaj pli famaj "profetoj"; Jesuo de Nazareto, Moseo, Mohamedo...’

‘Hmmm... malfeliĉe misintaj, mi bedaŭras diri. Mi ne ekzistas por agi kiel sekurec-reto aŭ etika diktatoro por evoluantaj specioj. Estas vere ke iu ajn povanta komuniki kun siaj propraj ĉeloj svage perceptos konekton al mi - kaj ĉiuj aliaj objektoj en la universo - tra la kvantuma ŝaŭmo. Sed interpreti tiun vizion kiel reprezentaĵon de io supernatura kio postulas omaĝon kaj respektegon estas ja granda miso. Kaj iliaj sekvantoj estas tro obsedemaj kaj religiemaj por mia gusto. Esti adorata ĉesas esti amuze post la adolesko. Sed aliflanke, tute ne estas nekutime, ke evoluanta specio iras tra tia fazo. Ĝis kiam specio ekkomprenas kiom multe ĝi povas influi sian malgrandan parton de la universo, ili estas en komprenebla riverenco pri individuo svage sed ĝuste perceptita esti respondeca pri la kreo de la tuta universo. Fine, se ili havu ajnan ŝancon atingi Nivelon Du, ili devas kreski preter tio kaj ekakcepti sian propran forton kaj potencon. Estas tre simile al la rilato inter infano kaj ties gepatroj. La adoro kaj riverenco devas malaperi, antaŭ ol la infano povas fariĝi plenkreskulo. Respekto ne estas tiom malbona, krom se ĝi estas troa. Kaj mi certe respektas ĉiujn speciojn kiuj atingas tiun nivelon. Estas malfacilega misio. Mi scias. Mi faris ĝin.’

‘Do, vi pli interesiĝis pri ni ekde la tempo de la Montgolfier-oj, kiam estis tio? La 1650-aj?’

‘Proksime. 1783.’

‘Nu, se vi spektis nin zorge ekde tiam, la averaĝa homo volus scii kial vi ne intervenis pli ofte. Kial, se vi havas la potencon kaj ĉiopovon de dio, vi lasis nin travivi tiom neimageblan suferadon kaj mizeron dum la lastaj jarcentoj?’

‘Tio ŝajnas esti necesa.’

‘NECESA??!!’

‘Sen escepto, inteligentaj specioj kiuj akiras dominon super sia planedo faras tion per tio, ke ili fariĝis la plej efikaj predantoj. Estas multaj inteligentaj specioj kiuj ne tiel evoluas. Kiel viaj dolfinoj kaj plimulto de la inteligentaj fluguloj kiujn ni ĵus diskutis, ili adaptas sin perfekte al la medio, anstataŭ iri vian vojon, kio estas manipuli la medion. Bedaŭrinde por la dolfinoj, ilia vojo estas sakstrato. Ili eble vivos pli longe ol la homaro sed ili neniam eskapos la limojn de Tero, des malpli la stelsistemo - almenaŭ ne sen via helpo. Nur tiuj kiuj povas manipuli la mondon en kiu ili loĝas povas esperi iam forlasi ĝin kaj disvastigi sian semon tra la universo.

Malkiel la adaptistoj, kiu lernas la avantaĝon de kunhelpado frue, manipulistoj bataladas plu. Kaj kiam ili ekregas ĉiujn pli malfortajn speciojn, ili estas tiom konkuremaj kaj predemaj ke ili ekbatalas sin. Tio preskaŭ ĉiam fariĝas triba konkurenco de iu speco aŭ alia, kaj iĝas pli kaj pli detrua - ĝuste kiel via propra historio. Tamen tiu konkuro estas necesa por stimuli la salton de biologia al teknologia evolucio.

Oni bezonas armil-konkurson por fari progreson.

Via deziro domini donas brulaĵon al la serĉo por scio, kiun neniam akiras la adaptistoj. Kaj kvankam via deziro por scio estas unue avara kaj detrua, ĝi komencas la disvolvadon de intelekta rafiniĝo, formo de pli alta konscio, kiu neniam estiĝas en alia specio. Ekzemple, la inteligentaj adaptistoj - viaj dolfinoj - ne povas esprimi la konceptojn Amo aŭ Tempo, eĉ ne kiam ili spertas ilin.

Militumo kaj la disvolvo de armiloj de amasa detruo estas via unua serioza testo je Nivelo Unu. Vi ankoraŭ ne pasis tra tiu fazo, sed la signoj estas bonaŭguraj. Nepre ne estas bona kialo ke mi intervenu por preventi vian sindetruon. Via povo travivi tiujn impulsojn estas kerna testo de via taŭgeco travivi pli postajn fazojn. Do mi neniam intervenus, intervenis, nek intervenos por preventi specion detrui sin. Plej multaj, fakte, faras ĝuste tion.’

‘Kaj kio pri kompato por tiuj kiuj devas travivi tiun turmenton?’

‘Mi ne povas diri ĉi tion sen soni senkora, sed kiom vi zorgas pri la formikoj kiujn vi mortpremas en via aŭto? Mi scias ke tio sonas terura al vi, sed vi devas vidi la pli grandan bildon. Je la nuna fazo de homa evoluo, vi fariĝas interesaj, sed ankoraŭ ne gravaj.’

‘Ha sed mi ne povas havi inteligentan konversacion kun formiko.’

‘Ĝuste.’

‘Hmm... kiel vi scias, plimulto da homoj ne volus eĉ provi alpreni tiun perspektivon. Kiel vi povas igi ĝin pli akceptebla?’

‘Kial mi faru tion? Vi ŝajne ne havas problemon akcepti ĝin. Kaj en tio vi ne estas unika. Ĉiukaze, kiam ili ekkomprenos la eventualan premion, ili perdos emon plendi. Eterna vivo kompencas preskaŭ ĉion.’

‘Do kion ni faru por havi anecon de la universa intelektularo?’

‘Evoluu. Travivu.’

‘Jes, sed kiel?’

‘Ho, mi pensis ke vi eble jam tion perceptus. "Kiel" estas tute via elekto. Se mi bezonas helpi, vi estas malsukcesintoj. Mi diros nur la jenan. Vi jam pasis gravan teston kiam vi lernis vivi kun nukleaj armiloj. Estas deprime, kiom multaj malsukcesas je tiu fazo.’

‘Ĉu venontaj testoj pli malfacilas?’

‘Multe.’

‘Genetika milito, ekzemple?’

‘Tuteble.’

‘Kaj la problemo estas... ke ni bezonas disvolvi tiujn teknologiojn kaj akiri tiun danĝeran scion por atingi Nivelon Du. Sed iam ajn tiu scio povus kaŭzi nuan detruiĝon.’

‘Se vi pensas ke la danĝeroj de genetika milito estas seriozaj, imagu ke vi malkovras algoritmon haveblan de ajna inteligenta homo, kiu, se misuzita, tuj eliminus vian specion. Se via progreso daŭras kiel nun, vi malkovros ĝuste tiun detruilon en malpli ol mil jaroj. Via specio bezonas ja multe maturiĝi antaŭ ol povi travivi tian malkovron. Kaj se vi ne sukcesos, vi neniam foriros de via Stel-Sistemo por kuniĝi kun la aliaj inteligentaj specioj ĉe Nivelo Du.’

‘14 milionoj de ili.’

‘Iomete malpli.’

‘Ĉu estos spaco por ni?’

‘Estas granda loko, kaj nivel-du-specioj ne bezonas multe da spaco.’

‘Kaj do, por nun, kiel nuraj mortuloj rigardu vin?’

‘Kiel pli maljuna frato aŭ fratino. Kompreneble mi akiris pli da scio kaj saĝo ol vi. Kompreneble mi estas pli potenca ol vi. Mi evoluis multe pli longe kaj mi akiris lertecojn dumtempe. Sed mi ne estas "pli bona" ol vi. Nur pli evoluinta. Nur tia, kia vi eble fariĝos.’

‘Do ni ne estas devigitaj "plaĉi" al vi aŭ sekvi viajn supozitajn regulojn, aŭ io tia?’

‘Nepre ne. Mi neniam dekretis eĉ unuopan regulon en la tuta vivdaŭro de ĉi tiu universo. Oni devas trovi sian propran vojon el la labirinto. Kaj unu konsilindaĵo estas ĉesi atendi ke mi - aŭ iu ajn alia - venu por helpi vin.

Mi supozas ke tio estas ia regulo, do jen malapero de vivtempa kutimo!

‘Sed serioze, specioj kiuj tenadas al putra religio kutime estas tiuj, kiuj plej verŝajne detruos sin. Ili elspezas tiom da energio en disputado pri mia vera naturo, kaj investas tiom da emocio en siaj absurde erarozaj doktrinoj, ke ili fine mortigas unu la alian pro diferencoj en difinoj koncerne aferojn, pri kiuj ili klare scias preskaŭ nenion. Ridinda konduto, sed ĝi ja filtras la malfortulojn.’

‘Kial mi? El ĉiuj homoj kial elekti ateiston? Kial vi diras ĉion ĉi al mi? Kaj kial nun?’

‘Kial vi? Ĉar vi povas akcepti mian ekziston. Via egoo ne disfalos kaj vi ne humilkaŭros antaŭ mi kiel pardonpetanta infano.’

‘Ĉu vi povas serioze imagi kiel la papo reagus al la realo de mia ekzisto?! Se li vere komprenus kiel tute malprava li kaj lia eklezio estis, kiom da doloro kaj sufero kaŭzis lia religio, mi supozas ke li havus tujan korinfarkton! Aŭ ĉu vi povas bildigi kio okazus se mi aperus rekte kaj samtempe sur kelkaj evangelismaj propagandaj televidaĵoj. Pat Robertson laŭvorte pisus se li efektive komprenus al kiu li parolas.

Kontraŭe, via intereso estas nur scivoleteca. Vi neniam englutis la fabelon, sed vi ĉiam restis preta konsideri la eblon de pli supera vivaĵo kiu povus akiri diecajn potencojn. Vi prave divenis ke dieco estas la destino de vivaĵoj. Vi montris ke vi povas trakti la koncepton, kaj vi ja faras tion. Ŝajnis inde konfirmi viajn suspektojn kaj lasi vin uzi tiun scion kiel ajn vi volus.

Mi povas vidi ke vi jam pensas publikigi ĉi tiun konversacion en la interreto, kie ĝi povus planti gravan semon. Ĝi eble bezonus cent jarojn por ĝermi, sed, finfine, ĝi ja ĝermos.

Kial nun? Nu parte ĉar vi kaj la interreto estas pretaj nun. Sed plejparte ĉar la homaro atingas gravegan fazon. Temas pri tio kion ni diskutis antaŭe, pri la danĝeroj de scio.

Esence via specio ekkonsciiĝas pri la danĝero. Kiam tio okazas al ajna inteligenta specio, la estonteco iras laŭ unu el tri vojoj.

Multaj tentiĝas eviti la danĝeron per evito de la scio. Kiel la adaptistoj, ilia sorto estas formorto. Ofte ili pluiras sufiĉe feliĉe ene de la limoj de sia propra planedo, ĝis ilia vivivolo estingiĝas, aŭ ilia stelo ruĝiĝas kaj estingas ilin.

Multaj aliaj iras blinde plu akirante la scion kaj neniam lernas bridi sian misuzon. Kompreneble ilia sorto fiksiĝas iom pli rapide, kiam la Skatolo de Pandora eksplodas en ilia vizaĝo.

La solaj specioj kiuj atingas Nivelon Du estas tiuj kiuj lernas akcepti kaj kunvivi sian plej danĝeran scion. Nepre ĉiu individuo en tia specio devas fine kapabliĝi detrui la tutan specion iam ajn. Ili devas lerni regi sin tiel ke ili povas travivi eĉ tian mortigan potencon. Kaj verdire, ni volas ke nur tiuj iru el siaj stelsistemoj. Ni ne povus lasi ke specio ne atinginta tian maturiĝon infektu la ceteron de la universo, sed dankinde tio neniam necesigis mian intervenon. La scio ĉiam faras la taskon.’

‘Kial ne povas esti kvara vojo - zorga scienco kie ni evitas esplori danĝerajn eventualaĵojn?’

‘Estas preskaŭ nenia scio kiu estas tute "sekura". Kiel vi povas vidi el via propra mallonga historio, la plej utilaj ideoj ankaŭ estas, preskaŭ ĉiam, la plej danĝeraj. Ekzemple, vi ankoraŭ ne akiris la necesajn energiajn rezervojn por fini ĉi tiun fazon de via evoluo. Sed kiam vi inventos la laŭbezonan teknologion, ĝi eliminos materiajn neegalecojn kaj mizeron en unu aŭ du generacioj. Tio estas absolute enda paŝo por evoluanta specio. Unu el viaj eventualaj vojoj al tiu premiego estas la rego de nuklea fuzio - kion vi nur ĵus komencis esplori en la kunteksto de amasmortigaj armiloj, kapto de stel-energio, kaj hidrogeno-ciklumado. Kaj viaj plej bonaj sciencistoj jam serĉas eblojn disvolvi egale danĝerajn armilojn bazitajn sur la sama teknologio. Kaj ili trovos ilin. Vi eble ne travivos ilin.

Simile, vi baldaŭ povos venki biologiajn malsanojn kaj per inĝenierio eĉ igi vin pli malpli senmalperfektecaj. Viaj biologiaj vivdaŭroj du- aŭ triobliĝos en la venontaj cent jaroj kaj viaj kiber-vivdaŭroj fariĝos eventuale infinitaj en la sama periodo: Se vi travivas la eventualan minacon kiun la sama teknologio provizas en la formo de genetikaj temp-bomboj, armil-virusoj kaj la aliaj mirindaĵoj de genetika kaj kibera militumo.

Vi simple ne povas havi la avantaĝojn sen fari la riskojn.’

‘Mi ne certas ke mi komprenas mian parton en ĉio ĉi. Mi devas nur publikigi ĉi tiun konversacion en la reto kaj ĉio iros bone?’

‘Ne necese. Ne tiel facilas, bedaŭrinde. Interalie, kiu traktos ĉion ĉi serioze? Oni perceptos ĝin kiel nur svage amuzan verkon de fikcio. Fakte, viajn vortojn kaj ja la plimulton de via verko oni nek komprenos nek aprezos ĝis iuj multe pli lertaj skolestroj disvolvos la ideojn kiujn vi kolpodas esprimi, kaj eksplikos ilin iom pli kompetente. Tiam oni amase alprenos iujn el tiuj ideoj kaj priserĉos la arkivojn. Ili trovos ĉi tiun verkon kaj estos imponitaj de ĝia antaŭscio. Vi eble ne taksiĝos kiel Einstein, sed eble Johano la Baptiso!

‘Ĉi tiu skribaĵo estos tute vana se la homaro ne progresos en iuj kernaj aferoj, en la venontaj du jarcentoj. Kaj ĝi ne helpos vin se vi ja faros la progresojn. Ĝi tamen povos helpi vin rekoni ilin.’

‘Ĉu mi rajtas demandi, kio estas tiuj progresoj?’

‘Mi pensas ke vi scias. Sed jes - kvankam vi estas ĉe Nivelo Unu, estas pluraj unikaj fazoj tra kiuj evoluantaj specioj devas pasi survoje al Nivelo Du. La unua, kiel ni diskutis, estas la invento de la flugmaŝino. La sekva grava fazo estas la disvolvo de la pensmaŝino.

Je via nuna progres-rapido, post kelkaj jardekoj vi atingos tiun sukceson. Tio markas vian unuan paŝon sur la vojo de teknologia evolucio. Mapigo de la homa genaro estas alia grava atingo, sed nur mapigi ĝin estas iom kiel rigardi la kompilitan kodaron en DOS-programo. Ĝi estas nur sensignifa kaĉo. Tamen per iom da hakado ie kaj tie, oni eble povus ĝuste dedukti la funkcion de iuj partoj de la kodo.

La vera farindaĵo estas "invers-inĝenieri" la DNA-kodon. Necesas ekkompreni la gramatikon kaj sintakson de la lingvo. Tiam vi komencos la taskon redesegni vin biologie kaj kibere. Sed tiu tasko bezonas la pensmaŝinon.’

‘Vi diras ke vi evitas intervenadon. Sed ĉu tiu ĉi konversacio mem ne estas interveno - eĉ se homoj nun vivantaj tute ignoros ĝin?’

‘Jes, sed mi ne celas fari pli. Ĝia sola efiko estos konfirmi, se oni trovos ĝin, ke vi estas sur la ĝusta vojo. Ankoraŭ restas via devo navigi tra la danĝeroj sur tiu vojo kaj plue.’

‘Sed kial eĉ fari tion? Certe ĉio ĉi estas nur plia evolucia defio, ĉu ne?. Ni aŭ sufiĉe taŭgas aŭ ne...’

‘Pro pluraj kialoj la transformiĝo en kiber-specion estas la plej traŭmata fazo en evolucio. Biologiaj inteligentuloj havas profundan suspekton ke konscio estas io sencohava nur en kunteksto de organa cerbo. Agnoski ke oni jam kreis sian posteulon, ne nur en la senco de patrino kaj infano, sed en la kolektiva senco de agnosko ke la specio mem fariĝis redunda, estas por multaj specioj tro granda ŝanĝiĝo de paradigmo. Ili timas la defion kaj forkuras de tiu nova scio. Ili malsukcesas kaj formortas. Sed ne estas ke ili havas fundamentan malbonecon - temas pri nur malsukceso en la imagopovo.

Mia espero estas, ke se mi povas montri ke mi estas produkto de ĝuste tia evolucio, ili eble akiros la memfidon provi. Mi diskutis tion kun nivel-du-specioj kaj la interkonsento estas ke ĉi tiu eta puŝo povas plimultigi la kanditatojn por Nivelo Du sen enlasi la lezajn trajtojn. Ĝi proviĝis en 312 kazoj. Oni ne interkonsentis pri la efektivigitaj avantaĝoj, sed ĝi rezultigis ke 12% pli da biologiaj specioj embraĉis la transformiĝon en kiber-specion.’

‘Bone, sed kio se ĉiuj subite traktus la aferon serioze kaj kredus ĉiun mian vorton? Ĉu tio ne konsistigus iom pli drastan intervenon?’

‘Fidu min. Tion ili ne faros.’

‘Kaj do, se plia asteroido estus trafonta Teron, ĉu vi farus nenion intervenan por helpi nin?’

‘Mi estas certa ke vi sukcesos en tiu testo. Kaj nun mia amiko, la intervjuo finiĝis. Vi demandis iujn el la ĝustaj demandoj, kaj mi diris tion kion mi venis por diri, do mi iros nun. Estis tre bone renkonti vin - vi estas tre sprita. Por formiko!’ Li gajdiris.

‘Nur unu finan, bagatelan demandon. Kial vi aperas al mi en formo de tridek jaraĝa blanka malino?’

‘Ĉu mi iel timigis aŭ minacis vin?’

‘Ne.’

‘Ĉu vi trovas min seksalloga?’

‘Eĥ, ne!’

‘Do jen...’

***********************************


Piednotoj

  1. Nomo de ĵurnalo, kiun legis la ĉefrolulo.