La Morta Falo

de J. G. BALLARD.
Tradukis Thomas JAMES.

TRI JAROJ pasis jam de la disfalo de la Turo de Pizo, sed nur nun mi povas akcepti la kernan rolon kiun mi ludis en la detruo de tiu unika konstruaĵo. Pli ol dudek turistoj mortis dum la miloj da tunoj da marmoro perdis sian tenon al la aero kaj falis al la grundo. Inter ili estis mia edzino Elejna, kiu grimpis al la plej supra etaĝo kaj rigardis malsupren al mi kiam la unua videbla fendo aperis en la bazo de la turo. Neniam tragedio kaj triumfo estis tiom intime ligitaj, kvazaŭ la fiero de Elejno ke ŝi venkis la eluzitajn kaj glitajn ŝtupojn estis punita de la kaŝitaj fortoj, kiuj konservis la kliniĝintan stakon de masonaĵo dum tiom da jarcentoj.

Mi konscias nun ke io alia - farso - ĉeestis tiun tagon. Perŝance pasanta turisto sur la ŝtupoj de la katedralo faris fotografon de la turo dum la fendo atingis la trian etaĝon kaj aŭgura sekcio de kornico komencis sian falon al la tero. La fotografo, senĉese publikigata tra la mondo, klare montras la kvar ŝokitajn turistojn sur la plej supra etaĝo. Tri el ili kliniĝas malantaŭen sur siaj kalkanoj, kun manoj levitaj por ekteni la ĉielon, ĉiu konscia ke la antikva kampanilo moviĝis sub iliaj piedoj.

Elejna, sola, jam ektenis la relon, kaj fiksrigardas la herbon atendante sian preskaŭ ducent futlongan falon. Per uzo de lupeo, oni povas vidi ke, laŭ sia strangeta kaj mokema karaktero, ŝi montras preskaŭ neniom da timo. Ŝiaj okuloj rimarkis la falantan kornicon, kaj plaĉas al mi pensi ke ŝi jam planas procesi la municipon de Pizo pro neglekto de la sekureco de turistoj, kaj kolektas evidentaĵojn kiujn ŝi poste prezentos al siaj advokatoj.

Ĉirkaŭ dek du turistoj sur la pli malaltaj el la oblikvaj etaĝoj ankoraŭ iras ĉirkaŭe, fuŝpalpante al la mallarĝaj kolonoj dum ili grimpas la 300 ŝtupojn al la supro. Patro kaj lia juna filino mansignas al la turistoj sub si, du italaj maristoj en uniformoj arlekenumas por siaj koramikinoj, ŝerce afektante atakon de ellaciĝo, kaj maljuna paro paŭzas por ripozi post atingo de la unua etaĝo, decidaj fini la supreniron. Neniu el ili vidas la falantan kornicon kaj la fajnan kaskadon de pulvora mortero.

La sola homo sur la grundo kiu konscias pri la baldaŭa katastrofo estas viro en blanka jaketo kaj Panamo-ĉapelo kiu staras ĉe la bazo de la turo, kun ambaŭ manoj levitaj al la marmora flanko. Lia vizaĝo estas kaŝita, sed liaj brakoj premas firme kontraŭ la moviĝanta ŝtono, lia dorso kurbiĝinta super liaj ŝarĝitaj kruroj. Ni povas vidi ke en sia senespera maniero li penas teni rekta la disfalantan turon kiu baldaŭ platpremos lin.

Almenaŭ tion ĉiuj supozas. La rubrik-skribantoj, la komentistoj en la televidaj programoj, ĉiuj laŭdas la kuraĝon de tiu soleca homo. Surprize, oni neniam identigis lin, kaj nek lia ĉapelo nek lia blanka jaketo troviĝis en la monteto de rubo kiu estis poste elprenita, ŝtonon post ŝtono, de la malfeliĉa loko.

Sed ĉu li penis subteni la turon aŭ, kontraŭe, provis akceli ĝian falon? Mi, kompreneble, povas respondi al tiu demando, ĉar mi estas la viro en la Panamo-ĉapelo, la edzo al kiu Elejno, en la lastaj momentoj de sia vivo, tiom triumfe fiksrigardis.

* * *

Kompreneble mi fuĝis al sekureco, kurante tra la polvo kaj la kriantaj turistoj dum la grundo tremis kaj amaso da masonaĵo falis el la ĉielo. Vasta nubo de pulvorigita marmoro ĉirkaŭis la placon, kaj mi memoras mian stumbladon preter la kelneroj kaj taksiistoj kiuj fiksrigardis ĉi tiun kampon de detruiĝo - ne nur la turo malaperis, sed ĝi ankaŭ forprenis kun si iliajn vivtenojn. Se ili tiam scius ke mi respondecas, ili tuj linĉus min, kaj de tiam ĝis nun mi restis silenta, ankoraŭ kaptita de mia kulpo pri la morto de tiom da homoj, ĉiu krom unu el ili tute senkulpa.

* * *

Iasence la detruiĝo de la turo estis aŭgurita tagojn antaŭe en nia malfeliĉa vizitado de Toskanio. Nia edzeco, problemoza dekomence, fariĝis pli kaj pli nestabila dum la antaŭa jaro. Elejno edziniĝis al mi resalte, por spiti nefidelan amaton, sed baldaŭ decidis ke ŝia nova edzo, prelegisto pri klasikaĵoj ĉe minora universitato, estis minora ĉiamaniere. Mi perdadis miajn studentojn en fermento de lernaĵaj ŝanĝiĝoj kiuj fine kulminis je la forlaso de Latino kaj la greka, kaj ilia anstataŭo per kulturaj kaj amaskomunikilaj studoj. Mia rifuzo procesi la universitaton, Elejna decidis, estis signo de mia baza malforteco; malforteco kiu baldaŭ etendiĝis en la edzecan liton.

Asertante ke nia edzeco ne estis plenumita, ŝi konsultis advokaton por divorci, sed mi estis persvadita por unu lasta fojo peni savi la rilaton. Nia edzeco fariĝis serio de negociitaj interpacoj, en kiuj mi cedis pli kaj pli da teritorio. Ankoraŭ esperante savi ion, kaj reveni al nia postgeedziĝa feliĉo, mi sugestis ferion en Italujo. Mi aranĝis fari tri prelegojn ĉe la Universitato de Florenco, kiu kompencos la koston de la flugbiletoj, kaj ni estos liberaj ĝui la Toskanian kamparon.

Elejna konsentis, sed nur maleme - ŝia unua edzo estis moderna arkitekto, kaj ŝi ĉiam diris ke ŝi malŝatas la pasintecon, la teritorio kiun mi igis mia, kaj ŝi ŝajnigis preferi Kalifornion kaj Teksason. Sed baldaŭ post nia alteriĝo ĉe la flughaveno de Pizo kaj trajnveturo al Florenco ŝia intereso pri la itala renesanco reviviĝis en maniero preskaŭ mistera al mi. Post kiam mi faris miajn prelegojn, ŝi engaĝigis nin en kaosan turismadon. Senlace ŝi insistis viziti ĉiun preĝejon kaj baptejon, ĉiun museon kaj katedralon. Konfuzetis min tiu pasio por la pasinteco, ĝis mi eksciis ke niaj vizitoj al tiuj historiaj lokoj malkovris ankoraŭ plian malfortecon mian.

Dum ni supreniris en la grincanta elevatoro al la kupolo de la katedralo de Florenco, Elejna malkovris ke mi timas altojn, timo kiun mi neniam antaŭe rimarkis en mi, sed kiun ŝi tuj ekemis inciti. Minacate de la spacego sub la kupolo, mi apenaŭ povis perforti min el la elevatoro. Miaj okuloj ŝajne rifuzis enfokusiĝi je la kurbaj muroj, kaj mi sentis mian korbatadon fadi, lasante min ĉe la sojlo de sveno.

Gestante al Elejna, mi rifuzis sekvi ŝin ĉirkaŭ la mallarĝa galerio. Apenaŭ spiripova, mi atendis ĝis ŝi fiere cirklumis la kupolon, vokante al mi en insista voĉo kiu embarasis min antaŭ la aliaj turistoj. Tamen dum ni eliris el la katedralo ŝi fariĝis strange anksieta, tenante mian brakon en zorga kaj trankviliga maniero. Anstataŭ moki min, ŝi ŝajnis ja iom timeta pri mia momento de paniko.

Malgraŭ tiu montro de zorgemo, mi baldaŭ rimarkis ke nia vizitado ĉirkaŭ Toskanio fariĝis serio de vertikalaj supreniroj. Neniu fortikaĵo ekzistis kiun ni ne grimpis, neniuj ŝtupoj kiujn ni ne supreniris. Ĉe la Malnova Palaco, sub la preteksto montri al mi la mirindan vidaĵon super la urbo, ŝi perfortis min kliniĝi tra ĝuste tiuj fenestroj, tra kiuj Lorenzo de Mediĉoj pendigis la strangolitajn komplotantojn kontraŭ lia rego. Mi vidis la Katedralon de Sieno je tegmento ĝis bazo, ĉiam kvazaŭ spirante mian lastan spiron, en la spacomanka kampanilo. Kaj ĉiam dume Elejna rigardis min kun sia zorgema rideto, kiel pli maljuna fratino observanta timidan fraton. Ĉu ŝi provis kuraci min de mia timo de altoj, aŭ maksimumigi mian senton de mem-malestimo?

Ia klimakso venis ĉe San Gimignano, tiu superrealisma urbo de turoj konstruitaj en la 14-a jarcento de rivalaj familioj en la sendependa urbŝtato. Dum Elejna iris senlace de unu turo al la sekva, mi kaŝis min en kafejo proksime de la katedralo ornamita de makabraj imagoj de la infero. La tutan posttagmezon ŝi fiksrigardis la turojn, admirante tiujn simbolojn de erekta vireco, je kio ŝia edzo estis malkapabla. Poste ŝi sidis gajmienante al mi dum la turist-aŭtobuso portis nin al Florenco.

Tri tagojn poste, kiam ni alvenis al Pizo por nia flugo Londonen, mi estis venkita de ŝia kampanjo. Ni ambaŭ volis reiri al Anglujo, mi al la sekureco de mia universitata oficejo, ŝi al sia advokato. Ni pakis la valizojn silente, kaj atingis la flughavenon de Pizo du horojn antaŭ la ekflugo. Neeviteble ni troviĝis en taksio en la urbon. Legante el sia gvid-libro, Elejna priskribis la baptejon kaj katedralon en laŭdaj terminoj, sed mi sciis ke nia vera destino estas la proksima kampanilo, tiu marmora faluso kiu ŝajne ekscitis ŝin eĉ pli ol la turoj de San Gimignano.

Mi paŝis el la taksio kaj rigardis supren al la alta strukturo kaj la danĝere oblikvaj etaĝoj. Sen vorto, Elejna formarŝis de mi al la turo. Ŝi pagis sian kotizon kaj komencis grimpi la ŝtupojn malantaŭ du maristoj kaj patro kun lia filino. Dum ŝi atingis ĉiun etaĝon ŝi rigardis malsupren al mi kun sia mokrideto, ŝia malestimo por mi ĉiam kreskanta.

Mi staris sur la ŝtupoj de la katedralo, kaj la granda oblikveco de la turo ankoraŭ surprizis min, ĉirkaŭ 17 futojn de la vertikalo. Iom kontraŭ mia naturo, mi deziris ke la strukturo, pli oblikviĝanta po kelkaj milimetroj ĉiujare, elektu ĝuste tiun momenton por sia longe aŭgurita falo.

Tiam, dum Elejna atingis la antaŭlastan etaĝon, mi trovis min voli tuŝi la turon, por senti la rigidan marmoron kontraŭ mia haŭto. Mi foriris de la katedralo kaj iris trans la piedpremitan herbon kie la turistoj sidis sub la suno kaj mansignis al siaj amikoj alte super si. Ignorante la biletoficejon, mi promenis ĉirkaŭ la ŝtona puto kiu ĉirkaŭis la turon. Mi metis la manon sur la antikvan marmoron, ĝia surfaco gratita per la grafitio de jarcentoj, ĝiaj arterioj tiom malmolaj kiel fosilia tempo. La turo estis kaj tro erekta kaj tro malnova. Mi premis kontraŭ la grandega flanko, urĝante ĝin ekfali.

Ok etaĝojn super mi, Elejna atingis la tegmenton kaj staris apud la spiregantaj maristoj. Apenaŭ laca, ŝi ektenis la feran relon kaj ridetis malsupren al mi en sia plej nepacigebla maniero, malrapide kapneante pri mia malkuraĝo.

Konsternite de ŝia nekaŝita malestimo, mi puŝis denove kontraŭ la solida marmoro. La muro rifuzis cedi, sed kiam mi forprenis mian manon mi rimarkis ke malgranda fendo aperis en la surfaco, kiu etendiĝis for de senkoloriĝinta koncrecio de premita kalkŝtono. Scivola, mi premis denove, kaj vidis ke la fendo grandiĝis. Ĝi iom post iom iris supren po apenaŭ videbla rapido, kaj tiam rapidis antaŭen, grimpante la muron kiel subita fendeto en tavolo de glacio. Tri futojn longa, ĝi transiris ornaman muldaĵon kaj supreniris rapide al la kornico de la unua etaĝo.

Ridante pri tio, mi premis per ambaŭ manoj kontraŭ la marmora flanko. Tuj la fendo akceliĝis, kaj mi aŭdis foran muĝon, kvazaŭ la malbonaŭgura ĝemo de vekiĝanta monstro en la fundoj de la turo. La fendo nun estis aperta truo, tra kiu mi povis vidi la ŝuojn de ŝokita maljunulo ripozanta antaŭ ol li kaj lia edzino daŭrigos al la dua etaĝo. Fajna pluvo de polvo kaj elfalanta mortero ŝprucis sur mian vizaĝon. La tuta turo tremis en miaj manoj, kaj sekcio de kornico falis tra la aero, kaj ĝin sekvis disŝpruco de fragmentoj, ĉiu pli granda ol mia pugno.

La Turo de Pizo estis falonta. Mi donis unu lastan puŝon, kun ambaŭ brakoj etenditaj, kaj sentis la teruran muĝon dum ie la spino de la grandega konstruaĵo krakis. Mi paŝis malantaŭen, konscia ke la konstruaĵo baldaŭ falos sur min, kaj tiam rigardis supren al la tegmento, kie Elejna tenis la feran relon.

La turo knikis, ĝiaj kolonoj falantaj kiel disbatitaj kegloj. En la lastaj momentoj kiam Elejna estis ĵetita super la relo, mi vidis ŝian vizaĝon fali al mi, kaj mienon de kolero kiu klare ŝanĝiĝis, dum ŝi rimarkis min, al mieno de triumfo.

* * *

Dua Turo de Pizo nun leviĝas en la loko de la unua, financita de la tutmonda alvoko lanĉita baldaŭ post la tragedio. La strukturo, ĉi foje muntita sur nemovebla konkreta bazo, atingis la trian etaĝon kaj jam montras la moderan desegnitan oblikvecon. Ĉi tiu turo, subtenata de rigida ŝtala kadro, neniam falos, kaj post kelkaj jardekoj plej multaj vizitantoj forgesos ke ĝi estas nur imitaĵo.

Por mi, tamen, la origina turo restas ĉiam reala en mia menso. Mi ofte vekiĝas el teruraj premsonĝoj dum la tunoj da marmoro rapidas al mi. Tiam mi memorigas min, ke estis Elejno kiu mortis tiun tagon. Mi memoras la mienon sur ŝia vizaĝo, la ardan fieron kiu lumigis ŝiajn okulojn.

Ĉu ŝi sentis ke ŝi finfine triumfis super mi, kaj estis feliĉa vidi min premita de la kaskado de falantaj kolonoj? Mi memoras la ŝtonojn pafi miajn ŝultrojn dum mi vane penis paŝi for de la turo. En la lasta momento, kiel amatora filmo rivelas, la strukturo ŝajnis kniki, sin tordante en vana provo resti rekta. Ĝi flankenfalis preter mi, kaj balais Elejnan, la kaskadantajn masonaĵojn kaj la ŝpinantajn kolonojn al la grundo apud la katedralaj ŝtupoj.

Mi eskapis, sed tiu mieno de triumfo sur la vizaĝo de Elejna ankoraŭ konfuzetas min. Ĉu ŝi vidis min puŝi kontraŭ la turo kaj supozis ke mi kulpas pri la disfalo? Ĉu ŝi fieris pri mi, pro mia tiom forta malamo, kaj pro tio ke mi fine vekiĝis el mia senpotenco por preni mian venĝon? Eble nur en ŝia morto ni vere kuniĝis, kaj la Turo de Pizo plenumis celon, kiun ĝi atendadis dum tiom da jarcentoj.