La Malkaŝema Koro

de Edgar Allan POE, 1843.
Tradukis Thomas JAMES.

VERE! Nervoza—tre terure nervozega mi estis kaj estas; sed kial diri ke mi estas freneza? La malsano agordis miajn sentojn—ne detruis—ne malakrigis ilin. Plej akuta estis la aŭdipovo. Mi aŭdis ĉion enĉielan kaj surteran. Mi aŭdis multajn inferaĵojn. Kiel, do, mi estas freneza? Atentu! Kaj vidu kiel sencohave—kiel trankvile mi povas rakonti al vi la tutan aferon.

Mi ne povas diri kiel la ideo unue eniris mian cerbon; sed kiam konceptita, ĝi ĉasis min tage kaj nokte. Al ĝi mankis objekto, kaj al mi pasio. Mi amis la maljunulon. Li neniam faris malbonon al mi. Neniam li insultis min. Mi ne deziris lian monon. Temis pri lia okulo! Jes, tio! Li havis la okulon de vulturo—palan bluan okulon, kun tavoleto super ĝi. Kiam ajn ĝi rigardis min, mia sango malvarmiĝis; kaj do grade, poiome, mi decidis senigi la maljunulon je vivo, por ke mi senigu min je la okulo por ĉiam.

Nu jen la punkto. Vi pensas min freneza. Sed frenezuloj scias nenion. Vi devintus vidi min; vidi kiel saĝe mi procedis—kun kia zorgo—kun kia antaŭvido—kiel kaŝe mi eklaboris! Mi neniam estis pli afabla al la maljunulo ol dum la tuta semajno, antaŭ ol mi mortigis lin. Kaj ĉiun nokton, ĉirkaŭ noktomezo, mi turnis la klinkon de lia pordo kaj malfermis ĝin—ho tiom zorge! Kaj tiam, kiam mi faris apertaĵon sufiĉan por mia kapo, mi enmetis malluman lanternon, tute fermitan, fermitan, por ke lumo ne elbrilu, kaj tiam mi enŝovis mian kapon. Ho, kaj vi ridus se vi vidus kiel ruze mi enŝovis ĝin! Mi movis ĝin malrapide—tre, tre malrapide, por ke mi ne interrompu la dormadon de la maljunulo. Mi bezonis horon por meti mian tutan kapon en la apertaĵon, tiel ke mi povu vidi lin kuŝanta sur sia lito. Ha! Ĉu frenezulo agus tiom saĝe? Kaj tiam, kiam mia kapo estis plene en la ĉambro, mi zorge malfermetis la lanternon—ho, tiom zorge—por ke la artikoj ne grincu—mi malfermis ĝin nur tiom ke unu mallarĝa radio trafis la vulturan okulon. Kaj tion mi faris dum sep longaj noktoj—ĉiun noktomezon—sed ĉiam mi trovis la okulon fermita; kaj tial maleblis fari la laboron; ĉar ne estis la maljunulo kiu ĝenis min, sed lia Okulo de Malbono. Kaj ĉiun matenon, kiam tagiĝis, mi maltime eniris lian ĉambron kaj parolis kuraĝe kun li, adresante lin pernome en elkora voĉtono, kaj enketis kiel pasis lia nokto. Do kompreneble, li devintus esti ja tre sagaca homo por suspekti ke ĉiunokte, je la dek dua, mi rigardadas lin dum li dormas.

En la oka nokto mi malfermis la pordon pli zorgeme ol kutime. La minutomontrilo de horloĝo moviĝas pli rapide ol moviĝis mia mano. Neniam antaŭe mi sentis la amplekson de mia potenco—de mia sagaco. Mi apenaŭ povis enteni miajn sentojn de triumfo. Tie mi estis, malfermante la pordon, iom post iom, kaj li eĉ ne sonĝis pri miaj sekretaj faroj kaj pensoj. Mi ja kaŝridis je la ideo; kaj eble li aŭdis min; ĉar li subite movis sin sur la lito, kvazaŭ ŝokita. Nu vi eble supozus ke mi paŝis malantaŭen—sed ne. Lia ĉambro estis peĉnigra kun densa mallumo (ĉar la fenestrokovriloj estis fermitaj pro timo pri rabistoj,) kaj do mi sciis ke li ne povas vidi la pordon malfermiĝi, kaj mi plu puŝis ĝin, iom post iom.

Mia kapo estis interne, kaj mi estis malfermonta la lanternon, kiam mia dikfingro glitis kontraŭ la stana riglilo, kaj la maljunulo subite rektiĝis en la lito, kaj kriis—“Kiu estas tie?”

Mi tenis min tute senmova kaj diris nenion. Dum tuta horo mi staris kiel statuo, kaj dume mi ne aŭdis lin rekuŝiĝi. Li ankoraŭ sidis rekta en la lito, aŭskultante;—same kiel mi faris, nokton post nokto, aŭskultante la lignoskarabojn¹ en la vando.

Tiam mi aŭdis ĝemeton, kaj mi sciis ke estas la sono de morta hororo. Ne estis ĝemo de doloro aŭ funebro—ho ne!—estis la malhela subpremita sono kiu venas el la fundo de animo troŝarĝita de timego. Mi bone konis la sonon. En multaj noktomezoj, kiam la tuta mondo dormas, ĝi leviĝis el mia propra sino, amplifikante per sia abomena eĥo la terurojn kiuj minacis min. Mi ja konis ĝin bone. Mi sciis kion sentas la maljunulo, kaj kompatis lin, kvankam mi ridis interne. Mi sciis ke li restis veka ekde la unua brueto, kiam li turniĝis en la lito. De tiam la timoj kreskis en li. Li provis pensi ilin senkaŭzaj, sed malsukcesis. Li diris al si “estas nenio krom la vento en la kamentubo—estas nur muso transiranta la plankon,” aŭ “estas nur grilo kiu faris unuopan ĉirpon.” Jes, li provadis trankviligi sin per tiuj supozoj: sed nur vane. Tutvane; ĉar Morto ĉasis lin, kaj la nigra ombro jam ĉirkaŭis la viktimon. Kaj estis la funebra influo de la neperceptita ombro kiu kaŭzis lin senti—li nek vidis nek aŭdis—senti la ĉeeston de mia kapo en la ĉambro.

Kiam mi jam atendis dum longa tempo, tre pacience, sen aŭdi lin rekuŝiĝi, mi decidis malfermi etan—tre, tre etan fendon en la lanterno. Do mi malfermis ĝin—vi ne povas imagi kiel kaŝe, kaŝe—ĝis finfine simpla radieto, kiel la fadeno de araneo, ŝprucis el la fendo kaj trafis la vulturan okulon.

La okulo estis malfermita—vaste, faŭke—kaj mi iĝis furioza dum mi fiksrigardis ĝin. Mi vidis ĝin perfekte klare—malhela bluo, kun malbelege naŭza vualo super ĝi kiu frostigis min ĝisoste; sed mi povis vidi neniun alian parton de la maljunulo: ĉar mi direktis la radion, kvazaŭ instinkte, ĝuste sur la damnitan lokon.

Kaj ĉu mi jam ne diris al vi ke tio, kion vi mispensas frenezeco, estas fakte trosentemo?—Nun venis al miaj oreloj malhela, baza, rapida sono, tia kian faras poŝhorloĝo kiam vindita de tuko. Mi bone konis ankaŭ tiun sonon. Estis la batado de la koro de la maljunulo. Ĝi pliigis mian furiozon, kiel la batado de tamburo instigas soldaton al kuraĝo.

Sed eĉ tiam mi ankoraŭ restis senmova. Mi apenaŭ spiris. Mi tenis la lanternon statue. Mi penis kiom eble plej neŝancele teni la radion kontraŭ lia okulo. Dume la infereca batado de lia koro pliiĝis. Ĝi iĝis pli rapida, kaj pli rapida, kaj pli laŭta kaj laŭta je ĉiu momento. La hororo de la majunulo devintus esti intensa! Ĝi iĝis pli laŭta, mi diras, ĉiam pli laŭta!—Bone memoru ke mi diris, ke mi estis nervoza: tiel mi estis. Kaj nun, je la morta horo de la nokto, en la terura silento de tiu malnova domo, tiu strangega sono ekscitis min en neregeblan timegon. Tamen, dum kelkaj minutoj mi plu retenis min kaj staris senmova. Sed la batado iĝis pli laŭta, laŭta! Mi pensis ke la koro devas baldaŭ eksplodi. Kaj nun ekkaptis min nova anksio—aŭdos la sonon la najbaro! La morthoro de la maljunulo jam alvenis! Kun laŭta krio mi malfermis la lanternon kaj eksaltis en la ĉambron. Li kriegis unufoje—nur unufoje. Tuj mi ĵetis lin al la planko kaj tiris la pezan liton sur lin. Tiam mi gajridetis, ĉar la afero estis farita. Sed dum multaj minutoj la koro plu batis kun dampita sono. Tio, tamen, ne ĝenis min; la sono ne aŭdiĝos tra la vando. Fine ĝi ĉesis. La maljunulo estis mortinta. Mi formovis la liton kaj ekzamenis la kadavron. Jes, li estis ŝtona, ŝtonmortinta. Mi metis mian manon sur la koron kaj tenis ĝin tie dum multaj minutoj. Ne estis pulsado. Li estis ŝtonmortinta. Lia okulo ne plu ĝenos min.

Se vi ankoraŭ pensas min freneza, vi ne plu pensos tion kiam mi priskribos miajn saĝajn antaŭzorgojn por kaŝi la korpon. La nokto ekfiniĝis, kaj mi laboris haste, sed silente. Unue mi senmembrigis la kadavron. Mi fortranĉis la kapon kaj la brakojn kaj la krurojn.

Tiam mi elprenis tri tabulojn de la planko de la ĉambro, kaj ŝutis ĉion inter la trabetojn. Mi tiam remetis la tabulojn tiom lerte, tiom ruze, ke neniu homa okulo—eĉ ne lia—povus detekti ian ajn ŝanĝon. Estis nenio forlavenda—nenia makulo—neniu ajn sangoguto. Mi estis tro zorga. Bantuvo kaptis ĉion—ha! ha!

Kiam mi finis la laboron, estis la kvara horo—ankoraŭ tiel malluma kiel noktomezo. Dum la sonorilo sonoris la horon, venis frapado ĉe la stratpordo. Mi iris por malfermi ĝin kun gaja koro,—nun kion timi? Eniris tri viroj, kiuj prezentis sin, kun perfekta gracio, kiel policanojn. Kriego estis aŭdita de najbaro dum la nokto; estiĝis suspekto de krimo; oni informis la policon kaj ili (la policanoj) venis por kontroli la domon.

Mi ridetis,—kion timi? Mi bonvenigis la sinjorojn. La kriegon, mi diris, faris mi en sonĝo. Mi diris ke la maljunulo forestas, en la kamparo. Mi kondukis miajn vizitantojn tra la tuta domo. Mi invitis ilin serĉi—serĉi bone. Mi kondukis ilin al lia ĉambro. Mi montris al ili liajn trezorojn, sekuraj, ordigitaj. En la entuziasmo de mia memfido, mi portis seĝojn en la ĉambron, kaj petis ilin ripozi de sia laborado, dum mi mem, en la sovaĝa aŭdaco de mia perfekta triumfo, metis mian propran seĝon sur ĝuste tiun lokon kie sube kuŝis la kadavro de la viktimo.

La policanoj kontentis. Mia maniero konvinkis ilin. Mi simile kontentis. Ili sidis, kaj dum mi respondis feliĉe, ili parolis pri familiaraj aferoj. Sed post iom da tempo mi sentis min paliĝi, kaj ekvolis ke ili foriru. Mia kapo doloris min, kaj mi aŭdis sonoradon en la oreloj: sed ankoraŭ ili sidis kaj ankoraŭ babilis. La sonorado fariĝis pli laŭta:—kaj la plilaŭtiĝo daŭris: Mi parolis pli libere por forigi la senton: sed ĝi daŭris kaj kreskis—ĝis, fine, mi trovis ke la sono ne estas en miaj oreloj.

Sendube mi nun iĝis tre pala;—sed mi parolis pli flue, kaj en pli hela voĉo. Tamen la sono plilaŭtiĝis—kaj kion mi povintus fari? Ĝi estis malhela, baza, rapida sono—tia kian faras poŝhorloĝo volvita de kotono. Mi iom perdis spiron—la policanoj ne aŭdis la sonon. Mi parolis pli rapide—pli vigle; sed la sono ankoraŭ plilaŭtiĝis. Mi ekstaris kaj argumentis pri bagateloj, en hela voĉo kaj kun sovaĝaj gestoj; sed la sono daŭris. Kial ili ne foriras? Mi paŝis la plankon tien kaj reen kun pezaj paŝoj, kvazaŭ instigita al furiozo de la diroj de la viroj—sed la bruo plilaŭtiĝis. Ho Dio! Kion mi povus fari? Mi ŝaŭmis—mi balbutis—mi sakris! Mi svingis la seĝon sur kiu mi sidis, kaj gratis per ĝi la tabulojn de la planko, sed la bruo estiĝis ĉie kaj pliiĝis. Ĝi iĝis pli laŭta—pli laŭta—pli laŭta! Kaj ankoraŭ la viroj babilis feliĉe, kaj ridetis. Ĉu eblas ke ili ne aŭdas? Ĉiopova Dio!—ne, ne! Ili aŭdas!—Ili suspektas!—Ili scias! Ili mokas mian hororon!—Tion mi pensis, kaj tion mi pensas. Sed io ajn estus pli bona ol tiu agonio! Io ajn estus pli tolerebla ol tiu mokado! Mi ne plu povis elteni tiujn hipokritajn ridetojn! Mi sentis ke mi devas krii aŭ morti! Kaj nun—denove!—aŭskultu! pli laŭta! pli laŭta! pli laŭta! pli laŭta!

“Kanajloj!” mi kriis, “ne plu falsumu! Mi konfesas la krimon!—Elprenu la tabulojn! Ĉi tie, ĉi tie!—Jen la batado de lia abomena koro!”

-FINO-


Piednotoj

  1. En la angla "Death Watch Beetle". Tio estas skarabo kiu boras lignon, kaj faras sonon tiktaktak por allogi sekskunulon.