La Holografia Universo
Ĉu la objektiva realo ekzistas?

© Michael Talbot
Tradukis Thomas JAMES

En 1982 rimarkinda evento okazis. Ĉe la universitato de Parizo teamo pri scienca esploro gvidata de fizikisto Alain Aspect faris eksperimenton, kiu eble montriĝos unu el la plej gravaj de la 20-a jarcento. Vi ne aŭdis pri ĝi en la vesperaj novaĵoj. Fakte, krom se vi ofte legas sciencajn ĵurnalojn vi probable eĉ neniam aŭdis la nomon de Aspect, kvankam iuj kredas ke lia malkovro eble ŝanĝos sciencon por ĉiam.

Aspect kaj lia teamo malkovris ke sub certaj cirkonstancoj subatomaj partikloj kiel elektronoj povas tuj komuniki unu kun la alia, kiom ajn la distanco inter ili. Ne gravas ĉu ili estas 10 futojn aŭ 10 bilionojn da mejloj apartaj.

Iel, ĉiu partiklo ĉiam ŝajnas scii kion faras la alia. Sed la problemo estas ke tio rompas la longe tenatan principon de Einstein, ke neniu komunikaĵo povas iri pli rapide ol lumo. Ĉar iri pli rapide ol lumo estas neeble en la teorio pri relativeco, iuj fizikistoj provis forekspliki la trovaĵojn de Aspect. Sed tio inspiris aliulojn oferti eĉ pli radikalajn esplikojn.

Ekzemple David Bohm, fizikisto de la universitato de Londono, kredas ke la trovaĵoj de Aspect implicas ke la objektiva realo ne ekzistas, ke malgraŭ sia ŝajna solideco la universo estas esence iluzio, giganta kaj bele detala hologramo.

Por kompreni kial Bohm faras tiun frapan aserton, oni devas unue kompreni iometon pri hologramoj. Hologramo estas tri-dimensia fotografo farita pere de lasero.

Por fari hologramon, la objekto fotota estas unue ĉirkaŭita de la lumo de laserstrio. Tiam dua laserstrio trafas la respegulitan lumon de la unua, kaj la rezulta interfera spegulaĵo (tie kie la du laserstrioj kunmiksiĝas) estas kaptita sur filmon.

Kiam la filmo estas prilaborita, ĝi aspektas kiel sensignifa kirlaĵo de lumo kaj malhelaj linioj. Sed tuj kiam alia laserstrio trafas la filmon, tri-dimensia bildo de la originala objekto aperas.

La tri-dimensieco de tiaj bildoj ne estas la sola rimarkinda trajto de hologramoj. Se hologramo de rozo estas tranĉita en duonojn kaj poste trafita de lasero, montriĝas ke ĉiu duono ankoraŭ enhavas la tutan bildon de rozo.

Ja, eĉ se la duonoj estas denove tranĉitaj, ĉiu tranĉaĵo de la filmo ĉiam enhavas pli malgrandan sed integran version de la originala bildo. Malkiel normalaj fotografoj, ĉiu parto de hologramo enhavas ĉiujn informojn, kiujn posedas la originalo.

La naturo de hologramoj “tuto en ĉiu parto” donas al ni tute novan manieron kompreni organizon kaj ordon. Dum plimulto de sia historio, okcidenta scienco laboris sub la biaso ke la plej bona maniero kompreni fizikan fenomenon, ĉu rano aŭ atomo, estas sekci ĝin kaj studi ĝiajn respektivajn partojn.

Hologramoj instruas al ni ke iuj aĵoj en la universo eble ne bone akordas kun tia metodo. Se ni provus pecigi ion konstruitan holografie, ni ne akirus pecojn el kiuj ĝi estas konstruita, ni akirus nur pli malgrandajn tutaĵojn.

Tiu fakto sugestis al Bohm alian manieron kompreni la malkovron de Aspect. Bohm kredas ke la kialo de la povo de subatomaj partikloj resti en kontakto unu kun la alia kiom ajn la intera distanco, ne estas ke ili sendas ian misteran signalon tien kaj reen, sed ke ilia aparteco estas iluzio. Li argumentas ke je iu pli funda nivelo de la realo, tiaj partikloj ne estas individuaj entoj, sed efektive estas etendaĵoj de la sama fundamenta io.

Por povigi homojn pli bone bildigi kion li celas diri, Bohm ofertas la jenan ilustraĵon.

Imagu akvarion kiu enhavas fiŝojn. Ankaŭ imagu ke vi ne povas vidi la akvarion rekte, kaj via scio pri ĝi kaj kion ĝi enhavas venas de du televidiloj, ĉiu konektita al propra kamerao. Unu rigardas la fronton de la akvario kaj la alia rigardas ĝian flankon.

Dum vi rigardas la du televidilojn, vi eble supozus ke la fiŝoj en ĉiu ekrano estas malsamaj entoj. Kompreneble, pro tio ke la kameraoj estas muntitaj je malsamaj anguloj, ĉiu bildo estas iel malsama. Sed dum vi daŭrigas spekti la du fiŝojn, vi fine konsciiĝos ke estas certa rilato inter ili.

Kiam unu turnas sin, ankaŭ la alia faras iom malsaman sed proporcian sinturnon; kiam unu frontas antaŭen, la alia ĉiam frontas flaken. Se vi restus senscia pri la tuta realo de la situacio, vi eble eĉ konkludus ke la fiŝoj tuj komunikas inter si. Sed klare ne tielas.

Tio, diras Bohm, estas ĝuste kio okazas inter la subatomaj partikloj en la eksperimento de Aspect.

Laŭ Bohm, la ŝajna pli-rapida-ol-luma konekto inter subatomaj partikloj fakte diras al ni ke ekzistas pli funda nivelo de la realo, kiun ni ne detektas. Pli kompleksa dimensio preter nia propra, kiu estas analogia al la akvario. Kaj, li aldonas, ni perceptas ke objektoj kiel subatomaj partikloj estas apartaj unu de la alia ĉar ni vidas nur parton de ilia realo.

Tiaj partikloj ne estas apartaj “partoj”, sed ecoj de pli funda kaj pli fundamenta unueco kiu estas fine tiel holografia kaj nedisigebla kiel la antaŭe menciita rozo. Kaj ĉar ĉio en la fizika realo konsistas el tiaj “iluziaĵoj”, la universo mem estas projekciaĵo, hologramo.

Krom sia fantomeca naturo, tia universo posedus aliajn mirindajn trajtojn. Se la ŝajna aparteco de subatomaj partikloj estas iluzia, tio signifas ke je pli funda nivelo de la realo ĉio en la universo estas infinite interkonektita.

La elektronoj en karbona atomo en homa cerbo estas konektitaj al la subatomaj partikloj kiuj konsistigas ĉiun salmon kiu naĝas, ĉiun koron kiu batas, kaj ĉiun stelon kiu trembrilas en la ĉielo.

Ĉio inter-penetras ĉion, kaj kvankam la homa naturo volas enkategoriigi kaj subdividi la diversajn fenomenojn de la universo, ĉiuj apartecoj estas necese artefaritaj kaj fine ĉio estas integra reto.

En holografia universo, eĉ tempo kaj spaco ne povus esti plu rigardataj kiel fundamentaĵoj. Ĉar konceptoj kiel loko perdas sencon en universo kie nenio estas vere aparta de io alia, ankaŭ tempo kaj tri-dimensia spaco - kiel la bildoj de la fiŝoj sur la televidilaj ekranoj - devus esti rigardataj kiel projekciaĵoj de la pli funda ordo.

Je sia plej funda nivelo la realo estas ia superhologramo, en kiu la pasinteco, nuno, kaj estonteco ĉiuj ekzistas samtempe. Tio sugestas ke per taŭgaj instrumentoj eble iam eblus eĉ trarigardi en la superholografian nivelon de la realo kaj elpreni scenojn de la longe forgesita pasinteco.

Kion alian la superhologramo enhavas, estas malferma demando. Se ni akceptas, ke la superhologramo estas la matrico kiu naskis ĉion en nia universo, ĝi almenaŭ enhavas ĉiun subatoman partiklon kiu iam ajn estis aŭ estos - ĉiun kombinaĵon de materio kaj energio kiu eblas, de neĝeroj al kvazaroj, de bluaj balenoj al gama-radioj. Oni devus rigardi ĝin kiel ian kosman ujon de “Ĉio Kio Estas”.

Kvankam Bohm koncedas ke ni ne povas scii kio alia eble kuŝas kaŝita en la superhologramo, li ja sugestas ke ni ne havas kialon supozi ke ĝi ne enhavas pli. Aŭ, kiel li diras, eble la superholografia nivelo de la realo estas “nura scenejo” preter kiu kuŝas “infinitaĵo de plua disvolvado”.

Bohm ne estas la sola sciencesploristo kiu trovis evidenton ke la universo estas holgramo. Laborante sole en la kampo de cerbscienco, neŭro-fiziologiisto Karl Pribham de Stanford konvinkiĝis pri la holografia naturo de la realo.

Pribham estis logita al la holografia modelo dum li traktadis la enigmon pri konserviĝo de memoraĵoj en la cerbo. Tra la jardekoj, multaj studoj montris ke anstataŭ teniĝi en unu loko, memoraĵoj estas distribuataj tra la cerbo.

En serio de gravegaj eksperimentoj en la 1920-aj, cerbsciencisto Karl Lashley trovis ke kiun ajn parton de cerbo de rato li elprenis, li ne povis forigi ĝian memoron kaj scipovon pri kompleksaj taskoj, kiujn ĝi lernis antaŭ la kirurgio. La problemo estis ke neniu povis elpensi mekanismon por ekspliki tiun kuriozan naturon de la memorkonserviĝo, kiu sekvas la principon “tuto en ĉiu parto”.

Tiam en la 1960-aj Pribham renkontis la koncepton de holografio kaj konstatis ke li trovis la eksplikon kiun cerbsciencistoj serĉadis. Pribham kredas ke memoraĵoj ne estas enkodigitaj en neŭronoj, aŭ malgrandaj aroj de neŭronoj, sed en skemoj de nervimpulsoj kiuj transirumas la tutan cerbon same kiel interferaĵoj de laserlumo transirumas la tutan areon de peco de filmo enhavanta holografian bildon. Alivorte, Pribham kredas ke la cerbo mem estas hologramo.

La teorio de Pribham ankaŭ eksplikas kiel la homa cerbo povas konservi tiom da memoraĵoj en tiom malmulte da spaco. Oni divenis ke la homa cerbo havas kapablon memori ĉirkaŭ 10 bilionojn da bitoj da datumoj dum la averaĝa homa vivdaŭro (aŭ pli malpli la saman kvanton da datumoj enhavataj en kvin volumoj de la Encyclopaedia Britannica).

Simile, oni malkovris ke krom siaj aliaj kapabloj, hologramoj posedas bonegan kapaciton por datumkonservo - per simpla modifo de la angulo je kiu du laseroj trafas pecon de fotografa filmo, eblas registri multajn malsamajn bildojn sur la sama surfaco. Oni demonstris ke unu kvadrata centimetro da filmo povas enteni eĉ 10 bilionojn da bitoj.

Nia impona kapablo rapide revoki kiajn ajn informojn ni bezonas el nia enorma encerba memoraĵaro fariĝas pli komprenebla se la cerbo funkcias laŭ holografiaj principoj. Se amiko petas vin diri al li kio venas en la kapon kiam li diras la vorton “zebro”, vi ne devas mallertume kontroli tra iu giganta encerba indeksdosiero por trovi respondon. Anstataŭe, asociaĵoj kiel “striohava”, “ĉevaleca”, kaj “besto indiĝena al Afriko” ĉiuj estiĝas en via cerbo aŭtomate.

Ja, unu el la plej mirindaj trajtoj de homa pensado estas ke ĉiuj informoj en la cerbo ŝajnas tuj trans-ligitaj kun ĉiuj aliaj - plia kerna trajto de hologramo. Ĉar ĉiu parto de hologramo estas senlime interkonektita al ĉiu alia parto, ĝi eble estas la plej bona ekzemplo en la natura mondo de trans-ligita sistemo.

La konservo de memoroj ne estas la sola neŭrofiziologia enigmo, kiu fariĝas pli traktebla pere de la holografia modelo de Pribham pri la cerbo. Alia estas kiel la cerbo povas traduki la inundon de frekvencoj kiujn ĝi ricevas per la sentoj (lum-frekvencoj, son-frekvencoj, kaj tiel plu) en la konkretan mondon de niaj perceptoj. Nu, enkodigo kaj dekodigo de frekvencoj estas tio, kion plej bone faras hologramo. Same kiel hologramo funkcias kiel ia lenso, aŭ kiel traduka aparato kapabla konverti ŝajne sensignifan kirlaĵon de frekvencoj en koheran bildon - Pribham kredas ke ankaŭ la cerbo iasence estas lenso, kiu uzas holografiajn principojn por matematike konverti la frekvencojn kiujn ĝi ricevas per la sentoj en la internan mondon de niaj perceptoj.

Impona indikaĵaro sugestas ke la cerbo uzas holografiajn principojn por fari siajn operaciojn. La teorio de Pribham, fakte, gajnis pli da aprobo inter neŭrofiziologiistoj.

Argentin-itala sciencesploristo Hugo Zucarelli lastatempe etendis la holografian modelon en la mondon de akustikaj fenomenoj. Scivola pri kiel homoj povas loki la fonton de sonoj sen movi la kapon, eĉ se ili havas aŭdipovon en nur unu orelo, Zucarelli malkovris ke holografiaj principoj povas ekspliki tiun povon.

Zucarelli disvolvis ankaŭ la teknologion holofonia sono, sonregistra tekniko kapabla reprodukti akustikajn situaciojn kun mirinda realeco.

La kredo de Pribham, ke niaj cerboj matematike konstruas la “malmolan” realon pere de frevenc-tradukado, akiris subtenon ankaŭ de sufiĉe da eksperimentaj observoj.

Oni trovis, ke ĉiuj niaj sentoj estas sentemaj al multe pli vasta gamo de frekvencoj ol oni antaŭe supozis.

Sciencesploristoj malkovris, ekzemple, ke niaj vidaj sistemoj estas sentemaj al sonfrekvencoj, ke nia flar-sento estas parte dependa de tielnomataj “kosmaj frekvencoj”, kaj ke eĉ la ĉeloj en niaj korpoj estas sentemaj al vasta gamo de frekvencoj. Tiaj trovaĵoj sugestas, ke estas nur en la holografia dimensio de konscio, ke tiaj frekvencoj ordiĝas kaj tradukiĝas en normalajn perceptojn.

Sed la holografia modelo de Pribham estas plej konfuz-mirinda kiam ĝi estas kombinita kun la teorio de Bohm. Ĉar se la konkreteco de la mondo estas nur dua realo, kaj tio kio “estas” estas fakte holografia kirlaĵo de frekvencoj, kaj se ankaŭ la cerbo estas hologramo kaj elektas nur iujn el la frekvencoj de tiu kirlaĵo kaj matematike transformas ilin en sent-perceptojn, kio okazas al la objektiva realo?

Por diri simple, ĝi ĉesas ekzisti. Kiel la religioj de la oriento longe diris, la materia mondo estas Maja, iluzio, kaj kvankam ni pensas ke ni estas fizikaj entoj kiuj moviĝas tra fizika mondo, ankaŭ tio estas iluzio.

Fakte ni estas “ricevantoj” flosantaj tra kalejdoskopa maro de frekvencoj, kaj tio, kion ni eltiras de tiu maro kaj transformas en la fizikan realon, estas nur unu kanalo el multaj en la superhologramo.

Tiu frapa nova bildo pri la realo, la kunfandaĵo de la modeloj de Bohm kaj Pribham, eknomiĝis la holografia paradigmo, kaj kvankam multaj sciencistoj estas skeptikaj pri ĝi, aliaj estas kredantoj. Malgranda sed kreskanta grupo de esploristoj kredas ke ĝi eble estas la plej preciza modelo pri la realo iam ajn farita en la mondo de scienco. Plue, iuj kredas ke ĝi eble solvos iujn misterojn, kiujn ĝis nun scienco ne povis ekspliki, kaj ke ĝi povus eĉ establi la paranormalan kiel parton de la naturo.

Multaj esploristoj, inkluzive de Bohm kaj Pribham, rimarkigis ke multaj parapsikologiaj fenomenoj fariĝas multe pli kompreneblaj ene de la holografia paradigmo.

En universo kie individuaj cerboj estas efektive nedisigeblaj partoj de la pli granda hologramo, kaj ĉio estas infinite konektita, telepatio povus esti nur la aliro al la holografia nivelo.

Evidente estas multe pli facile kompreni kiel informoj povas iri de la menso de individuo ‘A’ al tiu de individuo ‘B’ je longa distanco, kaj helpas nin kompreni plurajn nesolvitajn enigmojn en psikologio. Grof pensas ke la holografia paradigmo ofertas modelon por kompreni multajn el la konfuzaj fenomenoj spertitaj de homoj dum nenormalaj statoj de konscio.