La Birdo

de Lev TOLSTOJ
Tradukis Thomas JAMES.

ESTIS LA naskiĝtago de Seroĵa, kaj li ricevis multajn diversajn donacojn; turbon, bastono-ĉevalon, kaj bildojn. Sed la onklo de Seroĵa donis al li donacon, kiun li plej ŝatis; ĝi estis birdokaptilo.

La kaptilo estis konstruita kun ĉap-tabulo muntita sur la kadro, kiu falas kaj fermas la supron. Kiam semoj estas interne, kaj la kaptilo estas en la ĝardeno, birdo flugas malsupren kaj sursaltas ĝin. Tiam la ĉapo falas kaj la kaptilo fermiĝas kun krako.

Tio ravis Seroĵan, kaj li kuris en la domon por montri la kaptilon al sia patrino.

Lia patrino diris:

“Ĝi ne estas bona ludilo. Kion vi volas fari kun la birdoj? Kial vi volas turmenti ilin?”

“Mi metos ilin en kaĝon,” diris Seroĵa. “Ili ludos, kaj mi manĝigos ilin.”

Li akiris semojn, metis ilin en la kaptilon, kaj metis la kaptilon en la ĝardenon. Li staris for kaj atendis ke la birdoj flugu malsupren. Sed la birdoj timis lin kaj ne venis al la kaptilo. Seroĵa kuris en la domon por manĝi, kaj lasis la kaptilon.

Post vespermanĝo li iris por kontroli ĝin. La ĉapo jam fermiĝis, kaj ene estis birdeto batanta sin kontraŭ la fostoj.

Seroĵa prenis la birdon, kaj portis ĝin en la domon.

“Patrino, mi kaptis birdon!” li kriis. “Mi pensas ĝin najtingalo; kaj kiel ĝia koro batas!”

Lia patrino diris ke ĝi estas sovaĝa kanario. “Estu zorga! Ne dolorigu ĝin; estas pli bone ke vi forlasu ĝin.”

“Ne,” li diris. “Mi donos al ĝi ion por manĝi kaj trinki.”

Seroĵa metis la birdon en kaĝon, kaj dum du tagoj donis al ĝi semojn kaj akvon, kaj purigis la kaĝon. Sed en la tria tago li forgesis pri la afero, kaj ne ŝanĝis la akvon.

Kaj lia patrino diris, “Rigardu, vi forgesis vian birdon. Pli bone ke vi ellasu ĝin.”

Seroĵa ŝovis sian manon en la kaĝon kaj ekpurigis ĝin, sed la birdeto timis kaj ĉirkaŭflirtis. Post kiam Seroĵa purigis la kaĝon, li iris por preni akvon. Lia patrino vidis ke li forgesis fermi la kaĝ-pordon, kaj ŝi vokis al li.

“Seroĵa, fermu vian kaĝon, alikaze via birdo elflugos kaj dolorigos sin.”

Ŝi apenaŭ finis la vortojn kiam la birdo trovis la pordon, raviĝis, etendis siajn flugilojn kaj flugis ĉirkaŭ la ĉambro al la fenestro. Seroĵa envenis kurante, kaptis la birdon kaj remetis ĝin en la kaĝon. La birdo ankoraŭ vivis, sed ĝi kuŝis sur la brusto kun la flugiloj etenditaj, spirante peze. Seroĵa rigardadis ĝin, kaj ekploris.

“Patrino, kion mi faru?” li demandis.

“Jam nenion vi povas fari.” ŝi respondis.

Seroĵa restis ĉe la kaĝo la tutan tagon. Li faris nenion krom rigardi la birdon. Kaj la tutan tempon la birdo kuŝis sur la brusto kaj spiris forte kaj rapide.

Kiam Seroĵa enlitiĝis, la birdo mortis. Seroĵa ne povis dormi ĝis tre longa tempo; ĉiam kiam li fermis la okulojn, li vidis la birdon kuŝi kaj spiregi.

En la mateno kiam Seroĵa iris al la kaĝo, li vidis la birdon kuŝi sur la dorso, kun la kruroj krucumitaj, kaj ĝi estis rigida.

Neniam denove Seroĵa kaptis birdojn.