Knabinoj pli saĝaj ol viroj

de Lev TOLSTOJ
Tradukis Thomas JAMES.

ESTIS FRUA Pasko. Sledado nur ĵus finis; neĝo ankoraŭ kuŝis en la ĝardenoj; kaj akvo fluis laŭ la vilaĝa strato.

Du knabinetoj de malsamaj domoj hazarde renkontiĝis en strateto inter du bienoj, kie la kota akvo fluinta tra la farmkortoj formis tre grandan flakon. Unu knabino estis tre malgranda, la alia iom pli granda. Iliaj patrinoj vestis ilin en novaj roboj. La pli malgranda knabino surhavis bluan robon, la alia flavan, kaj ambaŭ havis ruĝan skarpeton sur la kapo. Ili ĵus venis de la preĝejo kiam ili renkontiĝis. Unue ili montris unu al la alia siajn belvestaĵojn, kaj poste ili ekludis. Baldaŭ ilia ludado temis pri piedplaŭdado en la akvo, kaj la pli malgranda knabino estis paŝonta en la flakon eĉ sen demeti la ŝuojn, kiam la pli maljuna diris:

“Ne eniru, Malajŝa, via patrino riproĉos vin. Mi demetos miajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn, kaj vi faru same.”

Tion ili faris, kaj tiam, levante siajn jupojn, ili komencis piediri unu al la alia tra la flako. La akvo atingis la maleolon de Malajŝa, kaj ŝi diris:

“La akvo profundas, Akulja, mi timas!”

“Kuraĝu,” respondis la alia knabino. “Ne timu. Ĝi ne pli profundiĝos.”

Kiam ili proksimiĝis unu al la alia, Akulja diris:

“Estu zorga, Malajŝa, ne plaŭdu. Piediru zorge!”

Ŝi apenaŭ finis siajn vortojn, kiam Malajŝa subite trempis sian piedon tiel ke la akvo plaŭdis kontraŭ la robo de Akulja. Ŝia robo estis makulita, kaj akvo estis sur ŝiaj okuloj kaj nazo. Kiam ŝi vidis la makulojn, ŝi koleriĝis, kaj ĉasis Malajŝan por bati ŝin. Malajŝa timis, kaj konstatinte ke ŝi trovis sin en kaĉo, ŝi rapidis el la flako kaj pretigis sin kuri hejmen. Ĝuste tiam la patrino de Akulja hazarde pasis, kaj rimarkinte ke la robo kaj jupo de sia filino estas makulita, kaj la manikoj malpuraj, ŝi diris:

“Vi buba, malpura knabino, kion vi faris?”

“Malajŝa faris tion intence,” respondis la knabino.

Tiam la patrino de Akulja ekkaptis Malajŝan, kaj batis ŝin sur la kolo. Malajŝa ekkriis, por ke oni aŭdu ŝin en la tuta strato. Ŝia patrino alvenis.

“Kial vi batas mian knabinon?” ŝi diris; kaj ekriproĉis sian najbaron. Vorton post vorto kaj krion post krio estiĝis kolera kverelo. Viroj elvenis kaj amaso kolektiĝis en la strato, ĉiu kriis kaj neniu aŭskultis. Ili ĉiuj kvereladis, ĝis unu puŝis alian, kaj la afero preskaŭ fariĝis pugobatalo, kiam la maljuna avino de Akulja paŝis inter ilin kaj penis trankviligi ilin.

“Kio estas en viaj mensoj, amikoj? Ĉu ĝustas tiel konduti? Kaj en Pasko! Estas tempo por ĝojo, kaj ne tia malsaĝumado.”

Sed ili ne aŭskultis la maljunan virinon. Iu koliziis kun ŝi kaj preskaŭ faligis ŝin. Kaj ŝi neniam povintus trankviligi la amason, sen jena ago fare de Akulja kaj Malajŝa mem. Dum la geviroj atakis unu la alian, Akulja jam forviŝis la koton de sia robo kaj reiris al la flako. Ŝi kunportis ŝtonon, kaj komencis forskrapi la teron antaŭ la flako por fari kanalon, tra kiu la akvo povu elflui laŭ la strato. Dume Malajŝa venis al ŝi, kaj per lignero helpis ŝin fosi la kanalon. Ĝuste kiam la viroj komencis pugnobatali, la akvo de la kanalo farita de la knabinetoj rapide fluis en la straton, kaj al la loko kie la maljuna virino penis pacigi la virojn. La knabinoj sekvis ĝin, unu je ĉiu flanko de la rivereto.

“Kaptu ĝin, Malajŝa! Kaptu ĝin!” kriis Akulja; dum Malajŝa ne povis paroli pro ridado.

Ravite, kaj spektante la ligneron flosi laŭ la rivereto, la knabinetoj kuris rekte en la grupon de viroj; kaj la maljuna virino, vidinte ilin, diris al la viroj:

“Ĉu vi ne hontas pri vi? Vi batalas pri ĉi tiuj knabinjoj, kiam ili mem forgesis la tutan aferon, kaj feliĉe ludas unu kun la alia. Karaj etulinoj! Ili estas pli saĝaj ol vi!”

La viroj rigardis la knabinetojn, kaj hontis. Kaj ridante pri si, ĉiu reiris al sia hejmo.