Fuĝado

© David MASSEY
Tradukis Thomas JAMES

KAPITANO JUPITERO ruliĝis el sia dormkupeo kaj lerte alplankiĝis sur la piedoj en sia ĉelo. Io malĝusta okazis. Li povis senti la neregulan pulsadon de la motoroj tra la ferdeko de sia kosmoŝipo. Li rapide vestis sin per supertuto, lavita de la ŝipo dum li dormis kaj odoranta iomete kiel citronoj. La milda odoro neniel plibonigis lian humoron.

Li kuris tra mallarĝa koridoro al la kajuto, ĉirkaŭ-rigardante kaj kontrolante indikaĵojn de baldaŭa atmosfera malpremiĝo. Tio neofte okazis, sed tiu ĉi lasta flugo estis plagata de malbonŝanco. Estus tute tipe se la ŝipo disrompiĝus en la mezo da la kosmo. La ŝip-savaj tarifoj de la Asocio pri Kosmonaŭtiko estis teruraj kaj li lasis sian anecon finiĝi kiam li laste ŝanĝis sian nomon.

Li kontrolis la indikilojn dum li kuris. Al lia sperta okulo la serio de ekbrilantaj lumoj donis rapidan indikon de la stato de la ŝipo. Ĝis nun neniu el la pasaĝeroj reagis al la ŝanĝiĝo en la motoroj. Ili probable eĉ ne rimarkis diferencon. Tiu ĉi lasta grupo ne ŝajnis kutimita al kosma vojaĝado. Ili ĉiuj bezonis po duoblan dozon da Kvitolino nur por travivi hiperspacon. Estis strange ke li neniam suferis de hiperspaca sindromo. Eble li simple naskiĝis bonŝanca.

Kapitano Jupitero atingis la kajuton kaj malŝlosis la pordon. Kun facila familiareco li glitis en la seĝon, kaj kliniĝis antaŭen por teni la regilojn.

“Kio estas la problemo, Iolanto?” li ekkriis al la ŝipo.

“Io malĝusta okazis en la lasta salto, Kap-o.” La voĉo de la ŝipo havis gajan humoran tonon, kiu mismontris la gravecon de la informo. Pro iu stranga kialo ĝiaj cirkvitoj de emocio fuŝiĝis, antaŭ longe en la fabrikado. La komputilo ĉiam sonis plej feliĉa kiam ĝi liveris malbonan novaĵon, kaj malplej feliĉa kiam ĉio pasis bone. Kapitano Jupitero intencis ripari ĝin jam de jaroj sed ekŝatis la ŝipon kiel ĝi estas, kaj jam malemis ŝanĝi ĝin. Tiumomente la komputilo sonis tute feliĉa. Aferoj povas esti ja tre malbonaj.

“Do kia estas nia situacio, silic-cerbulo?” Kapitano Jupitero adoptis ŝercan tonon por kaŝi siajn timojn. Tio ne trompis la komputilon, sed iom helpis lin regi siajn timojn.

“Nu, malsek-molulo, baze estas ĉi tiel: niaj ĉefaj hiperpelaj bobenoj eksplodis kaj ni falis el hiperspaco ie! La atmosfera sistemo estis iom damaĝita, kaj brulaĵo likas el unu el miaj kanistroj.” La komputilo sonis positive delira dum ĝi liveris la novaĵon.

“Makso ĉiam diris ke el ĉiu malbono estos io bona, do kio estas la bona novaĵo en ĉio ĉi?"

“Nu, ankaŭ la kuirejo estis damaĝita, do via kaf-maŝino estas stako de rubo. Vi ne plu devos suferi tiun aĉan trinkaĵon.”

La lasta komento ridetigis Jupiteron. Li akiris la kutimon trinki la aĉan mar-armean trinkaĵon de Makso. Sendube ĝi putrigis la ventron. Sed ĝi agordis la nervon. Li delonge intencis ĉesi trinki ĝin. Eble nun li havos veran ŝancon.

“Kio pri la cigaroj, lad-cerbulo?”

“Mi amus diri ke ankaŭ ili detruiĝis, Kap-o. Ili tute ĝenas la klimatizilon, sed bedaŭrinde ili ŝajnas sendifektaj.”

“Nu donu unu al mi do. Mi bezonas almenaŭ fumi por pensi klare, se mi ne povas havi tason de kafo.” Jupitero senstreĉiĝis en la familiara seĝo, ĉirkaŭ-rigardante al la eluzita kaj kaduketa regilo-tabulo. Li admiris la felan ĵetkubon kiu pendis super unu el la ekranoj, memoraĵo de la mondo Kvinco. Li malridetis je la memoro, kaj fine ridetis.

Estis siblo de aero dum malgranda liver-truo malfermiĝis kaj dika cigaro elvenis. Li prenis ĝin, rulis ĝin apud sia orelo kaj flaris la belan aromon de la perfekte konservitaj folioj. Ĝi ekbrulis je lia unua suĉo, plia indikaĵo ke la humidregilo de la ŝipo ankoraŭ funkcias tute bone. Aferoj povus esti pli malbonaj, sed li amus tason de kafo ĝuste nun.

“Okej Iolanto, kion vi trovis?"

“Mi lokis nian stel-sistemon por vi, ĉefo. Ni elfalis ĉe la Stelo de van Maanen, iom pli for ol kutime, sed ni povas atingi iun internan planedon se ni estos zorgaj.”

“Vi faras ĉi tion por deprimi min, ĉu ne, komputilo? Diru al mi kie ni vere estas - ie ajn krom van Maanen. Mi ne povas suferi ĉi tion.”

“Bedaŭrinde ne, Kap-o. Ni devas atingi la planedon Majoro. Mi ne povas ripari la hiperspacajn bobenojn per la aparataro en la ŝipo, do vi devas iri el la ŝipo kaj atingi riparejon. Ne estos ĉipe.” Iolanto havis tiun gajegan tonon en sia voĉo kiu indikis ke la ĝenoj verŝajne nur komenciĝis. Jupitero pensis havi plian cigaron, rimarkinte ke li ĵus disrompis sian unuan en frustriĝo. Anstataŭe, li kliniĝis antaŭen kaj premis la butonon por komenci tra-ŝipajn komunikojn. Estis tempo sciigi la paseĝerojn pri la situacio.

“Atentu! Atentu! Estas krizo! Mi ripetas, estas krizo.” La mesaĝo kriiĝis el la laŭtparoliloj en ĉiu ĉambro de la pasaĝeroj. Iolanto montris al li ke ĉiuj pasaĝeroj estas nun vekaj. Li supozis ke ili ĉiuj aŭskultas, kaj li provis ŝajnigi sin memfida dum li raportis pri la stato de la ŝipo.

“Ni spertis ioman akcidenton.”

“Jen maltroigo” li pensis al si dum li klopodis doni la novaĵon. “Ni suferis SEH, tio estas Senintenca Elfalo el Hiperspaco, por tiuj el vi kiuj scias malmulton pri kosma vojaĝado. Ili ne ofte okazas, sed oni ne kaŝu la fakton ke ili estas seriozaj.

“Bonŝance ni elĵetiĝis en loĝatan stel-sistemon, do jen ia malgranda komforto en tio. Bedaŭrinde, ni nun estas ĉe la Stelo de van Maanen kaj la sola loĝejo estas malgranda roka planedo nomata Majoro. Por tiuj el vi kiuj ne konas la lokon, ĝi estas regata de religia sekto, la Gardistoj de la Libera Spirito, kaj ili ne estas tre gaja popolo. Mi rekomendas ke kiam ni fine atingos la planedon, vi restu pli malpli en la ŝipo. Ĉiukaze estas nenio interesa aŭ vidinda tie, ĉar la plimulto de la kolonio estas subtera.

“Jen plia bona novaĵo: ili ne permesas komercadon en bestoj, do nia kargo ne povas vendiĝi en la libera merkato.” Je tiu lasta komento li tranĉis la kanalon, kaj lasis la pasaĝerojn krii inter si pri la afero. Li bone konsciis ke estos multe da indignado direktata al li dum la sekva horo. Li pensis ke ili ellasu koleron per kriado inter si antaŭ ol ili venos por ĝeni lin.

Kapitano Jupitero sinkis malantaŭen en la seĝo. Li agordis la aŭtopiloton al Majoro, por ke la ŝipo nun pli malpli flugu al orbito per si mem. Li lasis sian menson drivi, pensante pri eventualaj ŝancoj estigi ion bonan el la situacio. Ŝajnis neeble gajni profiton el ĉi tiu vojaĝo. Per bonŝanco li eble finiĝos kvita.

Lia nuna kargo ne helpis la situacion. Li kondukis ĉas-partion de la ĝangala mondo Bigs-Kolonio ĉe Altairo al Tejloro-Kolonio ĉe Tau Cetio, aŭ almenaŭ tio estis la plano. Ĉio komenciĝis glate - neniuj problemoj en la ĉasado - post tio la unua hiperspaca salto de Altairo al Formalhauto iris perfekte. 12.6 lumjarojn sen tremo. Li ekdubis pri la motoroj post kiam li akiris malmultekostajn riparojn ĉe Harisurbo sur la planedo Milero en la sistemo Kvuzeco. Li planis plene ripari la motorojn kiam ili atingos Tejloro-Kolonion, sed nun li perdis la ŝancon.

SEH-oj estis raraj, kiel li informis la pasaĝerojn. Iasence li estis tre bonŝanca, ĉar ili emerĝis proksime de homa loĝado. Multaj SEH-aj eventoj okazis en la fora kosmo, kie oni ne povus esperi kontakton. Estis multaj strangaj malaperoj en la kosmo, kaj eblis atribui nur limigitan nombron de ili al piratado. La populara amaskomunikilo iam diris ke kaŭzas ilin neidentigitaj kaj murdemaj eksterteruloj. Kapitano Jupitero pli emis kredi ke hiperspaco estas multe pli danĝera ol la plimulto supozas. Li nun pli zorgis pri la tuja problemo pagi por la riparoj, ol misteraj eksterteraj fortoj.

Lia vera problemo estis ke lia bultena konto probable ne havis sufiĉan krediton por la riparoj al la motoroj kaj ŝipo. Li bezonus vendi iom de la kargo, kaj li havis en la ŝipo nur la ĉas-partion kaj ilian kvoton da bestoj. Eblus vendi la bestojn kontraŭ granda prezo ĉe Hejnz-Haveno sur Tejloro-Kolonio, por iu el la zooj tie. Sed la religiaj aŭtoritatoj ĉe la stelhaveno Goldstino malpermesis komercadon en kaj bestoj kaj feloj. Li havis kelkajn konatojn en la kontraŭleĝa merkato, sed li ne kontaktis ilin jam de longe.

Ŝajnis ironie ke katastrofo okazas en ĝuste ĉi tiu vojaĝo. Estis tre simile al lia unua sperto de libereco, kiam li akompanis Makson en sia unua ĉaso. Jupitero pensis pri tiuj antaŭlongaj tagoj. Li estis ĵus vendita. Nova sklavo havanta nenion krom spriteco kaj fortaj brakoj. La ĉaso estis en la ĝangaloj de Bigs-Kolonio, timiga kaj stranga loko kun malamikaj vegetaĵoj kaj kvazaŭ maĉebla aero. Li preskaŭ mortis tie, sed Makso savis lin.

Tiun nokton li votis fariĝi tiel bona ĉasisto kiel sia mastro. De tiam vera amikeco kreskis inter ili. Li baldaŭ lernis ke Makso ne estas tiom bonega ĉasisto, kiom li ofte ŝajnigis. Poste li eksciis ke Makso ne estis lia vera nomo, sed ke nomojn oni povas ŝanĝi tiel facile kiel vestaĵojn kaj ke ofte taŭga nomo helpas pli ol stako de kvalifikaĵoj.

Li forlasis sian nomon tuj kiam li registriĝis kiel libera homo. Laŭ sia promeso, Makso liberigis lin tuj kiam lia ĉaskapablo kaj aliaj lertecoj gajnis por Makso kvinoble de lia aĉetoprezo. Helmuto mortis kun la sklavdokumentoj, kaj li sentis grandan senstreĉiĝon dum li sidis kun Makso en drinkejo de stelhaveno, hazarde elpensante novajn nomojn dum ili drinkis botelon de Fuĝijama Oro. Li ofte scivolis, kio igis Makson elekti lin el la amaso de sklavoj, kiam Fildop IV faris sian aŭkcion.

Li restis kun Makso du jarojn plu kiel partnero, antaŭ ol li ekregis la kompanion kiam la maljunulo emeritiĝis al Hondo en la fora stelsistemo Alkaido. Tiam li aĉetis la ŝipon kaj eklaboris sole. Jaroj de laborado kun Makso donis al li multajn lertecojn kaj kontaktojn kiujn li povis bone profiti.

Tamen lastatempe lia bonŝanco iom malaperis, kaj serio de malbonaj decidoj reduktis lin al kondukado de kelkaj mezbonaj ĉasistoj ĉirkaŭ iuj interesetaj mondoj. La ĝangaloj ĉe Altairo estis la klimaksa vizito en vojaĝado ĉirkaŭ la plej bonaj ĉaslokoj. Ĉi tiu estis la fina vojaĝo, kaj nun li revenis al nenio. Eĉ pli malbone, li devis trovi la monon por la riparoj, alikaze ili estus kaptitaj sur la roka planedaĉo eterne. Li povis nur esperi ke lia malnova kontakto sur Majoro ankoraŭ estis tie.

“Iolanto, mi bezonas rapidan manĝon. Faru por mi sandviĉon, mi petas.”

“Ĉu vi volas nur sandviĉon, aŭ ankaŭ kelkajn pilolojn kun ĝi?”

“Nur sandviĉo sufiĉas. Dum vi degelas ĝin, trovu laŭeble plej multe da informoj pri Goldstino-Stelhaveno.” Jupitero kaj Iolanto konservis la iluzion ke la servata manĝaĵo venas el frostujo kaj ke la ŝipo degelas ĝin je lia bezono. Tio estis multe malpli naŭza ol imagi la procezojn per kiuj la manĝaĵo recikliĝis kaj reformiĝis en la fundoj de la maŝino.

La sandviĉo alvenis, liverita tra alia foldo ol la cigaro. Li prenis la varmetan pakaĵon, kaj mordis la sandviĉon. Kun grimaco li elsputis la manĝaĵon trans la regilaro.

“Kio estas ĉi tio?” li kriis, kun sia tuta furiozo pri sia sorto koncentrita je la aĉega gusto en la buŝo.

“Lardo kaj tomato, kompreneble - via plejŝatata.” Iolanto sonis konfuza.

“Mi pensas ke vi devas rekontroli internan damaĝon, silicio-cerbulo. Tio estas aĉa, nepriskribebla - pli malbona ol marinita putrokaĉo. Tiun gustaĉon mi neniam forgesos. Donu al mi fortan bieron, mi devas ellavi mian buŝon.” Jupitero elsputis la lastajn fragmentojn sur la plankon de la kajuto, lasante ilin por la lav-robotoj kiuj ekfunkcios kiam li revenos al sia ĉelo. “Pli bone ke vi donu al mi ankaŭ tiujn pilolojn.”

La perdo de la kuirejo igis la kvartagan vojaĝon al Majoro eĉ pli netolerebla. La pasaĝeroj grumblemis kaj fariĝis pli senpaciencaj kaj koleraj dum ili aliris la planedon. Iolanto malkovris ke la ŝipo povas fari manĝojn por nur la bestoj en la holdo, kaj la plej bongusta el ili odoris kiel putra brasiko kaj konsistis el akveca kaĉo. La sola alternativo estis alkoholo. Do kiam la pasaĝeroj alvenis al Goldstino ili estis kaj kverelemaj kaj tute ebriaj.

Kapitano Jupitero supozis ke li ricevos permeson alteriĝi sen ajna problemo. Lia ŝipo estis malgranda, la aparataro estis tute ĝisdata, kaj la akcidenta alveno al la sistemo estis registrita en la memoro de la komputilo. Li adoptis normajn procedojn, lasante la finan alvenon kaj alteriĝon al la aŭtopiloto - ne indis riski. Li ripozis en la antikva seĝo kiu sorbis la streĉojn kaj gravitajn fortojn de la fina aliro. Subite la komunik-ekrano brilis blua, poste verda, kaj aperis du kolermienaj vizaĝoj.

“Vi aliris ĉi tiun kolonion sen permesilo. Laŭ eklezia tribunalo permeso alteriĝi eble estos rifuzita. Vi havas kontraŭleĝajn bestojn en via holdo. Notu la punojn por komerco en karn-bestoj aŭ iliaj produktaĵoj sur ĉi tiu planedo. La ekleziaj aŭtoritatoj juĝos la aferon. Tribunalo nun kunsidas!” La doganisto bojis sian paroladon kun malpli da emocio ol poŝkalkulilo. Lia vizaĝo moviĝis al flanko kaj alia homo enfokusiĝis. La virino havis severan kaj senindulgan aspekton, emfazita de la kruda kaj senornama vesto kiun ŝi surhavis.

“Diru kial vi profanas ĉi tiun kolonion, fremdulo. Ni ne toleras senzorgajn vizitojn kaj ĉi tie ne estas turismejo. Ni devas multe labori por elpagi la pekojn de la homaro, ni ne havas tempon por frivolaj distraĵoj.”

Jupitero ne estis preta por la rekteco de ŝia sinteno kaj dum momento serĉis ion por diri.

“Um... mi ... mi celas... Pardonu min, sinjorino.”

“Via moŝto” la virino interrompis. “La ĝusta termino estas 'via moŝto'.”

“Ha, dankon. Via moŝto. Sed ni ne venis por turismi. Ni estas en krizo. Mi ne intencas ke mia kargo profanu viajn kolonianojn. Mia flugkomputilo povas certigi ke ĉi tiuj bestoj estas en transito al Tau Cetio.”

“Ni estas longe for de Tau Cetio, junulo.” La tono de la virino estis frida kaj malamika. Ŝi rigardis lin kvazaŭ ŝi pensis ke el lia kapo kaj pugo tuj kreskos kornoj kaj vosto.

“Ne, vi miskomprenas.” Kapitano Jupitero pensumis ĉu tio estas taŭga maniero paroli al aŭtoritato de la loka teokratio, sed li daŭrigis senrigarde. “Mi celas diri ke ni intencis iri al Tau Cetio - viaj komputiloj kaj serĉoj de mia ŝipo povas certigi tion. Ni spertis katastrofon dum nia lasta salto kaj falis el hiperspaco en ĉi tiun stelsistemon. Mi ne scias kiel.”

La vortoj ŝajnis malmulte efiki la virinon. Ŝi daŭrigis fiksrigardi lin malamike. Ŝiaj okuloj rapide turniĝis maldekstren, supozeble al iu ekrano ekster la vidpovo de Jupitero, kaj revenis fiksrigardi Jupiteron. “Mia doganisto certigas ke tio kion vi diras iom kongruas kun la vero. Vi devas reorientiĝi kaj tuj salti el ĉi tiu stelsistemo. Ni ne deziras havi kontakton kun vi. Permeso alteriĝi estas rifuzita.” La virino moviĝis antaŭen por tranĉi la konekton.

“Ne! Vi ne faru tion! Atendu! Niaj motoroj elbrulis. Ni ne povas salti el la sistemo.” Jupitero havis subitan vizion pri si kaj siaj pasaĝeroj, en kiu ili senĉese orbitadas la planedon ĉar ĉi tiu aĉa virino ne permesas ilin alteriĝi. Estis tutgrave ke ili alteriĝu al grunda stelhaveno. La orbitanta stacio ne estis elekteblaĵo en liaj planoj.

Lia agitiĝo estis evidenta kaj la novaĵo pri la motoroj estis sufiĉa por ĉesigi la virinon. “Ĉu ĉi tiu raporto veras?” ŝi demandis al la doganisto.

“La komputilo de la ŝipo akordas kun li, via moŝto. Liaj hiperpelaj bobenoj eksplodis kaj estas sufiĉe da interna damaĝo. La komputilo resendis energion al si por konservi sin en funkcia stato, sed ankaŭ ĝi estas damaĝita.”

Jupitero akuze mienis al la centra laŭtparolilo en la regilo-tabulo. En lia menso Iolanto 'loĝis' tie. El la parolilo venis rapida eksplodeto de statikelektro, kvazaŭ la ekvivalento de embarasa tuso. “Mi parolos kun vi poste, karuleto,” li murmuris kviete, certa ke la komputilo aŭdos.

“Bone, junulo. Vi rajtas alteriĝi por uzi la riparejon de Goldstino. Ne iru el via ŝipo. Faru ĉion per nerektaj komuniko-kanaloj. Vi ne poluu La Liberan Spiriton per viaj malvirtaj ambicioj. Ĉu vi komprenas? Alteriĝu tuj post ĉi tiu konversacio.” Tiam la virino turniĝis kaj foriris. La doganisto revenis kaj denove plenigis la ekranon.

“Vi havas kontraŭleĝajn bestojn en via holdo. Notu la punojn por komerco en karn-bestoj aŭ iliaj produktaĵoj sur ĉi tiu planedo.” La doganisto ripetis sian paroladon senemocie. Jupitero scivoletis ĉu la kolonianoj importis robotojn de la Federacio, sed pensis ke probable ne. Robotoj de la Federacio certe havis pli da emocio kiam ili parolis. “Alteriĝu per aŭtopiloto kaj tuj kontaktu la riparejon.”

La ekrano ekbrilis verda kaj fadis al malhela grizo, indikante ke la konekto tranĉiĝis. Jupitero ellasis sian spiron per longa suspiro kaj malrigidiĝis ensia seĝo. Tio preskaŭ fiaskis, li pensis, kaj dum momento li konsideris ŝanĝi sian profesion. Kun lertaj manoj li komencis la procedon de alteriĝo kaj lasis la surgrundajn mekanaĵojn enporti la ŝipon.

La ŝipo ekfaris la kutimajn turnojn kaj rotaciojn kiuj estis tipaj de alteriĝo regata de komputilo. Ial neniu aŭtopiloto povis stiri ŝipon kun sama gracio kiel unuaranga piloto. Kapitano Jupitero forte kunpremis la dentojn, preta por la subitaj kaj neatendataj alceloj kiuj kondukis lin al la tero.

La ekblovoj de la motoroj venis subite, surprizante lin kvankam li estis preta por ili. Li scivoletis kiel fartas la pasaĝeroj. La daŭro de la motorbruo kaj la direkto de la puŝforto estis iom strangaj. Ŝajnis ke la komputilo sendas ilin malsupren preskaŭ vertikale. Estis kutime glisi al la kurejo sur planedoj kiuj havas atmosferon, por rendimento kaj por neĝeni la lokulojn.

Dum la malsupreniro progresis, Jupitero havis subitan senton de malbonaŭguro.

“Iolanto,” li vokis, dum plia supozeble hazarda puŝo de la motoroj ŝancelis lin. “Kiel densa estas la atmosfero de ĉi tiu planedo?”

Estis momenta paŭzo antaŭ ol la komputilo respondis.

“Hm strange, Kap-o, mi ne povas memori.” Iolante sonis ekstaza. Jupitero malridetis. La damaĝo al la komputilo devus esti severa se ĝi perdis parton de la enciklopedio. Li esperis ke ĝi forgesis nenion alian pri la planedo. Li provis rememori siajn proprajn vizitojn al la kolonio, sed nek tiam oni permesis lin iri el la ŝipo. La situacio povus esti tre malbona.

Kapitano Jupitero atendis la tondrecan bruon kiu kutime akompanis malsupreniron tra atmosfero. Li surpriziĝis kiam la motoroj subite helege kaj laŭte bruis, kaj falis al nenio. La ŝipo vibris iomete kaj la motoroj tute ĉesis. Ili alteriĝis! Serio de laŭtaj tintegoj sonis tra la ŝipo dum kroĉiloj ektenis la ŝipon, kaj Jupitero sentis subitan sinkecan senton dum la ŝipo malleviĝis en la teron sur stelhavena elevatoro.

La sento ne estis nur fizika. Li bezonis atmosferan stelhavenon por sia krizplano. Nun estis plia eventuala problemo. Ĉi tiu estis terura misio ĝis nun. Li esperis ke ĝi ne pli aĉiĝos.

Kiam Iolanto alteriĝis la riparejo estis jam sciigita, kaj ili vigle provadis malfermi komunikokanalon por konektiĝi al la komputilo de la ŝipo. Jupitero instrukciis Iolanton trakti la riparojn kiom eble plej bone, kaj riparigi unue sian propran komputilon. La komputilo bone sciis kiom da kreditoj li havis en sia konto, kaj sciigos lin se riparo tro kostos. Intertempe Jupitero faris kelkajn diskretajn enketojn, kaze ke pli da mono necesas.

Li rapide enketis en la borso, sed tio simple konfirmis lian suspekton. Komerco de preskaŭ ajna normala varo, luksaĵoj, alkoholo aŭ medikamentoj estis tiel kontraŭleĝa kiel bestoj aŭ feloj. Tio igis lian kargon kaj kapablojn de la ŝipo tute senutilaj sur ĉi tiu planedaĉo. Li devus provi la nigran merkaton denove.

Unufoje li antaŭe vizitis ĉi tiun mondon, dum li laboris kun Makso. Ili importis tre bezonatajn medikamentojn por helpi elimini plagon kiu disvastiĝis tra la kolonio. Ĉiuj medikamentoj kaj drogoj estis malpermesataj al la popolo de la planedo, sed tiuj malmultaj kiuj ne estis sub la rego de la Gardistoj de la Libera Spirito organizis kanalon al la eksteraj mondoj. La sendependuloj estis malmultaj, sed Jupitero esperis ke almenaŭ iuj ankoraŭ troveblas.

Li premis la butonon por eniri la bultenon kaj tuj konektiĝis al la reto. Tri kvaronoj de la kanaloj temis pri nur ŝtatregata doktrina propagando, sed per kelkaj neortodoksaj kaj eble kontraŭleĝaj aliro-kodoj li povis atingi la parton de la bulteno kiun li serĉis. Estis kelkaj afiŝoj kiel “Ni aĉetas kaj vendas varojn,” sed tiu kiun li esperis trovi ne estis tie.

Lastfoje kiam li estis tie, la peranto de la transakcio estis Jorgo Hanberio, nur unu nomo el multaj en la bulteno, sed la ulo estis kontakto en la nigran merkaton. Lia nomo ne aperis en la prezentita listo. Li eble devis provizore ĉesi komerci, por eviti la policon, aŭ eble li eĉ arestiĝis. Jupitero ne sciis kion fari.

Alteriĝo en nova stelsistemo ĉiam prezentis kelkajn problemojn, des pli se la kargo ne vendeblas per la kutimaj kanaloj. Regula vizitado helpis scii kiuj estas la veraj komercistoj, ĉar ili ofte aperis en la bulteno. La problemo estis ke la polico afiŝis kaptilojn, kiuj aperis kiel veraj reklamoj pri komerco.

La sola rimedo por certe ekscii ĉu individuo estas kaŝita policisto estis negoci kun li, sed en tri kvaronoj de fojoj la rezulto de tio estis kaptiĝo, kaj la monpunoj por kontraŭleĝumado ofte estis grandaj. Oferti subaĉeton al la policistoj iam sukcesis, sed ne ĉiam, kaj Jupitero supozis ke verŝajne ne estas multaj nehonestaj policanoj sur Majoro. Se li ofte vizitus la planedon ne estus problemo. La polico neniam uzis la saman nomon dufoje en la bulteno. Tuj kiam falsa komercisto riveliĝis per aresto, la cetero de la bultena komunumo dissendis sciigon kaj la kaŝo estis nuligita. Bedaŭrinde, se iu neniam antaŭe vizitis stelhavenon tiu ne povis determini verulon de falsulo.

Jupitero esperis ke li havas sufiĉan krediton en sia konto pagi por la riparojn, sed li estis preta ricevi malbonan novaĵon de Iolanto.

“Vi havas sufiĉe da kredito por ripari la bobenojn, mian komputilon kaj la truon en unu el la hidrogeno-kanistroj. Tiuj estas la necesaĵoj por hiperspaca vojaĝado, sed mi ne pensas ke la riparistoj ĉi tie povas fari bonan laboron. Vi ne havas sufiĉe da kredito por riparumoj al aliaj damaĝitaj aparatoj kaj vi havos neniom da kredito je alveno al la sekva stelsistemo. Se la komercistoj ekscios ke vi estas senmona, ili aĉetos viajn varojn kontraŭ nur mizeraj prezoj.”

Jupitero konsideris ĉi tiun informon dum momento. Estis pli malpli kiel li atendis. Li devus provi kontakti iun en la nigra merkato.

“Ŝajne mi devas fidi al mia bonŝanco, karulino,” li murmuris al la komputilo. “Certigu ke niaj kanistroj estas plenaj, kaj sciigu min kiam ili pretas.”

“Ne necesas, ĉefo. Mi certigis ke replenigo estas la unua sur la listo de farendaĵoj. Mi ankaŭ riparigis la bobenojn kiom eble plej bone laŭ via kredito. Ni estas en tiel bona stato kiel via kredito permesis.”

Kapitano Jupitero kapjesis en agnosko. Li devintus supozi ke la komputilo procedos farigi la plej gravajn laborojn sen plua atendo. Ne plu necesis prokrasti. Restis farota nur unu afero antaŭ ol provi kontakti la piratojn, kiu povus eventuale eviti multajn ĝenojn se problemoj estiĝus. Li malfermis la komuniko-kanalon al la ĉeloj de la pasaĝeroj.

“Atentu! Atentu!” Li uzis sian plej aŭtoritatan voĉon por emfazi la gravecon de sia mesaĝo. “Estos testo de la motoroj post dek minutoj. Mi ripetas, testado post dek minutoj. Ĉiu pasaĝero reiru al sia ĉelo kaj riglu la sekurzonon. Ĉi tio estas plena test-ekzerco. Ĉi tio estas test-ekzerco. Reiru al viaj ĉeloj kaj riglu la sekurzonon.” Li malŝaltis la internan komunikilon. Se li ne devus uzi la motorojn, li povus facile diri ke temis pri testo de testo. Kaj li ne volis devi zorgi pri eventualaj rompitaj brakoj aŭ kruroj.

Li ŝaltis la regilojn de la eksteraj komuniko-kanaloj.

“Donu al mi la bultenon, Iolanto. Mi vidu kun kiu mi povus negoci.”

Kun ekbrileto la ekrano ŝanĝiĝis al la interfaca emblemo de la bulteno kaj aperis listo de reklamoj. Li skanis la liston kaj faris la kutiman rit-preĝon por ĝusta elekto de komercisto. “Ini, mini, majni, mo...” Li elektis la duan nomon en la listo kiu reklamis “Ni aĉetas kaj vendas varojn”. La nomo estis Simoro Alesono. Ĝi ŝajnis tiel bona kiel ajna alia.

Estis mallonga muzika enkonduko kaj ŝprucis koloraj desegnoj, tia ornamaĵo kiu eksmodiĝis en la centraj mondoj antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj. Tiam la ekrano klariĝis kaj montris la varojn de Alesono. Preskaŭ ĉio ajn kontraŭleĝa sur Majoro haveblis. Jupitero pensumis pri aĉeti kelkajn sed forigis la ideon - estos tempo por tio poste, se li vendos sian kargon. Li skanis la liston kaj elektis vendi felojn. Mense li krucumis la fingrojn kaj premis la send-butonon.

Tuj la ekrano ekbrilis ruĝa kaj flava kaj la gaja vizaĝo de Simoro Alesono anstataŭiĝis de severmiena policisto. “Mi estas oficiro Diclenmo de la -” Jupitero premis la nulig-butonon por tranĉi la ceteron de la mesaĝo, kaj batpremis la butonon por dissendaj komunikoj.

“Ĉi tio estas la Iolanto, mi preparas lanĉi. Malfermu la kupolon aŭ mi malfermos ĝin mem! Vi havas tridek sekundojn ĝis ekbrulo de miaj ĉefmotoroj. Mi komencas lanĉ-procedon NUN!”

Ŝvito gutiĝis sur lia frunto kaj li devis viŝi siajn manplatojn kontraŭ la seĝo por sekigi ilin dum li pretigis la kriz-lanĉon. Iolanto tuj reagis kiam li tranĉis la konekton al la kaptilo. Estis kreskanta muĝo dum la komputilo sendis hidrogenon al la ĉefmotoroj kaj ili varmiĝis al funkcipova temperaturo. Se ili povus lanĉi de malvarma stato en nur tridek sekundoj Jupitero estus tiel surprizita kiel tiuj en la regturo, sed li estis tute serioza ke li lanĉos tra la kupolo se ili ne malfermos ĝin por ellasi lin. Li ignoris la multajn freneze ekbrilantajn lumojn kiuj montris envenantajn mesaĝojn de la stelhaveno.

Li ĝojis ke li jam konsilis al la pasaĝeroj ke ili riglu la sekurzonon; se ili ne atingos la surfacon la lanĉo estos ŝancelega kaj li eble devus fari ĉiajn evit-stirojn por eliri el la stelsistemo. Li havos multon ekspliki kiam ili ekscios kiom plenan teston li faris, sed li dubis ĉu ili ŝatus resti sur Majoro kiel gastoj de la Gardistoj iom ajn pli ol li ŝatus.

Sento de senstreĉiĝo inundis lin dum li aŭdis la sonojn de aktiveco ekster la ŝipo, kaj sentis malgrandan skuon dum la elevatoro de la stelhaveno ekfunkciis. La elevatoro estis rapide ŝarĝita per la Iolanto kaj forta akcelo surprizis lin dum ili ĵetiĝis al la surfaco. La kriz-reago de subtera stelhaveno devis povi forigi danĝerajn ŝipojn - ekzemple, se lam otoro de ŝipo estis eksplodonta - sed estis ja malofte ke piloto minacis per ĉefmotora bruligo al stelhaveno. Jupitero celis profiti la timojn de la Gardistoj. Li esperis ke ili tiom timas kiom li.

La malgranda foldo apud lia kubuto malfermiĝis kaj freŝa cigaro elvenis. Li ektenis ĝin kaj suĉis ĝin en vivon, spirante funde je la fumo. Estis la malgrandaj detaloj kiuj igis Iolanton tia bona ŝipo, li pensumis. “Dankon karulino,” li diris, kaj preskaŭ sufokis je sia cigaro dum laŭtega muĝo de la motoroj ekbruis kaj enorma pezo premis lian bruston dum ili lanĉis.

“Faru kion ajn necesan por eviti kapton,” li balbutis dum la ŝipo akcelis al spaco. Ne estis kolizio dum ili supreniris, do Jupitero supozis ke la aŭtoritatoj malfermis la kupolon ĝustatempe. La ĉefa kialo ke li volis alteriĝi sur la planedo anstataŭ la orbitanta stacio, estis ke la stelhavenistoj en spaco povis fikskroĉi ŝipon, por malebligi ĝuste tian eskapon kiun li ĵus faris, dum surteraj stelhavenoj neniam faris tion. Tio estis utila sciindaĵo por homo kiu eble havos problemojn kun la loka polico.

La sola problemo nun estis iri sufiĉe for por fari hiperspacan salton. Jupitero esperis ke la stelsistemaj polico estas same neefikaj kiel tiuj de la planedo.

“Ĉu iu ajn proksimas?” li demandis.

“Mi detektas neniun, ĉefo - ŝajne ni denove tute eskapis.” Iolanto sonis trista kaj malbonhumora. Kapitano Jupitero eksentis pli feliĉa. Tia mizera reago de la komputilo indikis ke la ŝancoj eviti kapton estas bonaj.

“Nu, do flugigu nin al bona loko por fari salton. Trovu por ni bonan stelsistemon kaj enhiperspacigu nin kiel eble plej rapide. Kiam vi havas momenton, faru por mi ion por manĝi, mi petas.” La kapitano pli senstreĉiĝis kaj li pensis ke malgranda manĝo - eble ankaŭ taso de kafo - ege plibonigus liajn spiritojn.

“Kiel vi volas vian kaĉon do, Kap-o? Putra aŭ kun gusto de pigni-berioj? Mi ne havis ŝancon ripari la kuirejon aŭ replenigi la frostujon. Mi timas ke haveblas nur besto-paŝtaĵo kaj manĝaĵ-piloloj ĝis ni atingos la sekvan stelhavenon. Sed rigardu la benon - almenaŭ vi ne putrigos vian ventron per tiu aĉa kafo.”