Ĉio Kio Brilas...

© David MASSEY
Tradukis Thomas JAMES

LA ATMOSFERO en la drinkejo estis tiom densa ke eblis tranĉi ĝin per lasero. Nebulo de fumo kaj stinkspiro ŝvebis en la aero kiel nubo, kaj la pulsanta muziko de la antikva diskogurdo atencis la orelojn de tiuj ankoraŭ sufiĉe sobraj por aŭskulti. La kanto bruegis ĉirkaŭ la ĉambro, plenigante ĝin per sonoj de la tempoj antaŭ la kosmo-epoko.

La drinkservisto scivolis kial la muziko ankoraŭ popularas. Ĝi aĝis plurajn jarcentojn, sed tamen refuroris je regulaj kvindek-jaraj intervaloj. Dum la servisto moviĝis metode laŭ la vico de glasoj, plenigante aŭ polurante ilin laŭbezone, la krudaj lumiloj rebrilis de liaj poluritaj kromo-tegitaj surfacoj. Ĵako ne estis sufiĉe aĝa por memori la bandon kies kanto ludiĝis, sed pluraj el la frekventuloj supozis alie. Li naskiĝis ĉirkaŭ tricent jarojn antaŭe, kaj estis kiborgo dum pli ol ducent sepdek el tiuj jaroj. Iam li scivoletis, ĉu plu estas en li io ajn homa.

Liaj metalaj manoj moviĝis senhaste, purigante, verŝante kaj ricevante monon. Estis malaktiva horo, la dua deĵoro de la tago, kaj multaj dungitoj jam hejmeniris. La ŝip-riparejoj nun havis plimulton de la klientoj, kaj en la drinkejo estis nur alkoholismuloj, droguloj kaj alispeca defalaĵo de la stelhaveno. Liaj lumozaj okuloj facile penetris la fumnebulon de diversaj drogoj en la aero, kaj la laŭteco-agordo de liaj oreloj estis malalta, do la muziko ne ĝenis lin. Ĵako ne ŝatis havi drogojn en sia drinkejo, krom la likva speco, sed dum tabako kaj ĉiuj aliaj narkotaĵoj ankoraŭ estas laŭleĝaj sur Topazo, ili vendiĝos en ĉiuj drinkejoj en La Stelhaveno de Petro.

Ĵako ne plu estis tute homa, sed li estis feliĉa, almenaŭ kiam li memoris ŝalti siajn emociojn, por profiti ĉiun malfortaĵon homan.

La pordo de la drinkejo svinge malfermiĝis kaj allasis iom da freŝa aero. Ĝi bloviĝis internen, kreante globon de malpleneco en la fumoplena nebulo. Ĝi ĉirkaŭvagis dum momento, kvazaŭ svenonta pro la interna haladzo. Ĝi disiris tien kaj reen dum minuto kaj fine cedis al la tro granda defio, kaj malaperis en la ĝeneralan fumnebulon. Viro eniris kun la aero kaj li piediris iom ĝibulece al la plej kvieta parto de la drinkejo, mansignante por drinko.

“Kion vi volas, amiko?” demandis Ĵako, dum liaj manoj ektenis botelon de Grejnero.

“Grejneron,” blekis la viro ĉe la verŝtablo, dum Ĵako pasigis la ŝaŭmo-kovritan glason al lia mano. Kun surprizo, la viro levis la vizaĝon kaj ekrigardis la kiborgon.

“Kiel vi faris tion? Mi nur ĵus mendis.”

“Ĉu vi ne estis ĉi tie antaŭ ĉirkaŭ dek monatoj?” demandis Ĵako, kvankam liaj memoro-cirkvitoj memorigis lin ke pasis dek monatoj, sep tagoj kaj kvar horoj de kiam li laste vidis la viron, kaj dek tri monatoj, kvar tagoj kaj ses horoj de kiam la viro unue eniris la drinkejon sur La Stelhaveno de Petro.

“Jes, iam tiam, sed kial vi memoras?”

Ĵako sentis ke venas longa diskuto kaj do per rapida interna agordo li igis la diskogurdon malpli laŭta. “Tio ne estas io, kion mi povas facile eviti!”

“Kiu modelo vi estas?”

“Tio ne estas konsiderata kiel ĝentila demando inter ni kiborgoj. Tio estas kiel peto vidi mian geno-skemon aŭ imposto-historion.”

La viro ĉe la verŝtablo ŝokete mienis. “Mi pardonpetas, mi ne sciis. Mi ne intencis ofendi.”

“Ne zorgu. Fakte mi konsistas el tiom da diversaj partoj ke malfacilas scii kiu aŭ kio mi estas.” Li levis unu manon kaj fiksrigardis ĝin pensume, turnante ĝin en la oranĝaj lumoj de la drinkejo. “Mi pensas ke ĉi tiu parto estas originala — ” li paŭzis por efekto. “Ĝi estas Kventiso Dek Kvar.”

Kiam la viro ne respondis, Ĵako eksentis kolereton — kiel rapide normala homa karno forgesas.

“La Kventisoj Dek Kvar batalis ĉe La Pordo de la Infero por la Federacio. Mi faris devigan militservon kun ili.”

“La Pordo de la Infero? Sed tio estis antaŭ jarcentoj. Certe vi ne estas...”

“Ho, sed mi ja estas,” interrompis Ĵako. “Aŭ almenaŭ la plej malnovaj partoj kaj pecoj estas. La homa parto de mi estis. Nun mi ne tre certas.”

“Do kial vi estas ĉi tie, en la Imperio? Mi ne supozus ke ili volas veteranon de La Pordo de la Infero, ĉirkaŭkuranta sur Topazo.” Tuj kiam la vortoj estis diritaj la viro eksciis, kion li faris. Doni permeson al drinkservisto rakonti pri sia vivo estis certa vojo al tuttaga drinkado. Sed kion fari? Li ne havis pli bonan farindaĵon hodiaŭ kaj li intencis dronigi sian malĝojon ĉiukaze¹.

“Estis antaŭ longa tempo, vi devas memori tion,” komencis Ĵako. “Tiam la Federacio kaj Imperio preskaŭ ĉiam batalis inter si. Estis multe malpli da paco ol nuntempe.”

La viro bleketis “mhm” kaj Ĵako daŭrigis sian parolon, ignorante la malgrandan interrompon.

“Tiam senlabora civitano de la Federacio devis penegi por eviti devigan militservon. Mi malsukcesis. Miaj tri jaroj sub sociala sekureco finiĝis kaj la armeo kaptis min. Mi malsukcesis en la medicina testo do ili transformis min en kiborgon! Sed tiam la Imperio faris geno-modifadon al siaj soldatoj, do mi supozas ke mia sorto estis la malplej malbona.

“Tiuj estis interesaj tempoj. Plimulton de la lokaj planedoj oni jam esploris, sed tiam ili estis multe pli danĝeraj ol nuntempe. Mi havis kelkajn konfliktojn kun la baronoj sur iuj mondoj, kaj ili estis feĉuloj, mi diras al vi.

“Mi estis ĉiam fidela al la Federacio, kompreneble. Miaj cirkvitoj eĉ ne permesas min konsideri ion alian. Mi aŭdis ke la Imperio havas similajn rimedojn por teni homojn fidelaj. Sed post la batalo de La Pordo de la Infero, mia trupo troviĝis en malamika teritorio kaj kaptiĝis kiam nia transport-ŝipo ne rendevuis.

“Kiel ĉiuj aliaj kaptitoj, mi havis protekton de la Akordo de Valhala, sed la batalo ja bone rompis nin. La inĝenieroj de la Imperio raviĝis pecarigi min, kaj iliaj kirurgiistoj kiom eble plej bone remuntis min. Pasis dek kvar monatoj ĝis mi plene remuntiĝis, kaj eĉ tiam grandaj partoj estis nur anstataŭaĵoj.” Ĵako levis sian maldekstran brakon kaj tiris la manikon por riveli helbluan metalaĵon, kiu estis evidente malsama ol la glata arĝenta metalo de la brako kaj pojno. “Eĉ nun ĝi doloretas min kiam pluvas.” Ĵako facile tenis neridetan vizaĝon dum li diris ĉi-lastajn vortojn. Aŭskultanto kutime bezonis tutan tagon por memori ke neniam pluvas en orbitanta stelhaveno.

“La plano estis ke mi partoprenos en normala interŝanĝo de milito-kaptitoj, sed kiam la generaloj eksciis ke kirurgiistoj de la Imperio prilaboris min, ili nuligis la aferon. La Federacio nur ĵus eksciis kiel multe pli progresinta estis la Imperio en genetiko, kaj ili timegis enlasi kaŝitan plagon. Tio okazis unu- aŭ dufoje sur aliaj mondoj, do ĉiuj revenontoj devis iri tra kvaranteno. Ili taksis ke nur post dudek jaroj mi estos sekura. Eble ili pravis, mi ne povus diri. Mi simple decidis resti en la Imperio.

“Necesis iom da negocado, mi diras al vi. La Federacio ankoraŭ konsideris min sia propraĵo, kaj mi estis ja sufiĉe altnivela aparato, tiutempe. Jam tiam La Paco de Guvenoro estis negocita kaj do inĝenieroj de la Federacio venis kaj malaktivigis unu aŭ du cirkvitojn en mi. Restis nur decidi prezon kaj ellasi min.

La viro aspektis iom konfuzita. “Sed vi estis civitano de la Federacio, ĉu ne? Ne estas sklavoj en la Federacio, do kiel ili povis vendi vin al la Imperio?”

“Ho, ili ne provis vendi min al la Imperio! Ili volis vendi min al mi. Memoru, mi estis unu el la plej fruaj sukcesaj kiborgoj, do ili volis reteni min en sia poŝo; oficialaj sekretoj ktp. Sed post la batalo kaj la remunta laboro, malfacilis determini kiom de la homa mio restis. Diversaj leĝistoj kaj spertuloj diris ke inter unu pindo kaj unu kvarono de mia korpo estas originale organa. La cetero, nur Federacia aŭ Imperia inĝenieraĵoj. Ili devigis min pagi por ĉiuj modifoj!”

Estis tono de indigno en la parolo de la kiborgo, kaj la viro ĉe la verŝtablo scivolis pri liaj suferoj, kial liaj memoroj ankoraŭ konsternas lin post tiom da tempo. Li ektenis sian glason sed rimarkis ke ĝi jam malpleniĝis. Kun rezigna gesto li petis plian. Ĵako forglitis, por preni la botelon.

“Kial vi do troviĝis ĉi tie?” la viro vokdemandis al li.

“Montriĝis ke la federaciuloj prave suspektis la imperiajn kirurgiistojn.” Ĵako turnis sian kapon tra malebla angulo por respondi dum li daŭrigis verŝi la bieron. La viro palpebrumis, kaj memoris ke li scias nenion pri kiborga konstruo.

“Du jarojn post kiam mi foriris de la milito-prizono, kaj post kiam la mono estis pagita, mi bezonis iom da genetika manipulado por solvi teruran malsanon. Post la flegado, la Imperio fripone sendis al mi la fakturon. Mi bezonis pli ol cent jarojn por elpagi ĝin, pilotante kaj lavante ŝipojn por kaj la Federacio kaj Imperio. Danĝeraj laboroj kiujn nek plena homo nek roboto aŭ androido povus fari. Tiuj tagoj jam pasis, dankinde, sed kompreneble mi ne plu estas en sufiĉa stato por tia laboro.”

La viro levis enketan okulbrovon. “Kion vi celas?” Klare la lasta komento de la kiborgo estis invito al plua diskuto, sed lia rakonto interesis la viron, kiu sentis siajn proprajn problemojn forfadi dum li aŭskultis.

“Okazis kiam mi minis asteroidojn, mi estis pruntita al iu korporacio de la Imperio, mi pensas.” Ĵako sciis ke lia memoro pretis doni al li ĉiujn detalojn: datojn, horojn, labortempojn ktp, sed li trovis ke homoj preferas svagecon super detaloj en ĉi tiaj aferoj.

“Mi preskaŭ ellaboris mian ŝuldon kaj pretis fariĝi sendependa laboristo. Tiu lasto laboro finos la aferon. Mi minis malgrandan nanplanedon. Unu avantaĝo esti kiborgo estas ke la necesa viv-subteno estas multe malpli ol por homo, do estas pli ĉipe starigi minon. Kaj mi estas multe pli lerta ol kutima min-aparataro, mi promesas.

Troviĝis ke la planedo havas multajn eksplodemaĵojn inter la supraĵa roko, kiuj kovras radioaktivaĵojn. Miaj min-laseroj akcidente kaŭzis rokeksplodon, kaj mi ankaŭ kovriĝis de radioaktivaĵoj. Mi aktivigis mian krizosignilon, sed kiam la korporacio trovis min la damaĝo estis jam farita. Mi perdis ambaŭ krurojn en tiu aventureto.”

“Sed certe tio ne estas problemo por kiborgo. Ĉu vi ne povis simple aĉeti plian paron por anstataŭi la perditajn?”

“Tion mi tuj pensis. Mi jam certigis ke mi havas bonan asekuron, kaze ke ĝuste tia afero okazos. Bedaŭrinde ne nur miajn krurojn mi perdis. En la sama akcidento ankaŭ iom de mia cerbo detruiĝis, do eĉ se mi havus novajn krurojn, mi ne povus uzi ilin.”

La pordo de la drinkejo malfermiĝis kaj envenis plia frumatena drinkulo, kiu paŝis al la fora flanko kaj mansignis por drinko. Ĵako glate forglitis por servi lin kaj la viro profitis la ŝancon rigardi super la verŝtablo. Ĵako staris supre sur metala cilindro kiu finiĝis kie estus lia talio, kaj mallarĝa relo etendiĝis sub la piedestalo. La relo etendiĝis laŭ la tuta verŝtablo. La viro sidiĝis malantaŭen kaj ĉirkaŭrigardis, kaj jen, kuŝanta ene de la planko estis simila relo, por ke la kiborgo povu atingi la tablojn kaj ordigi ilin. La viro rigardis malsupren kaj ridetis, rimarkinte ke eĉ dum li parolis, Ĵako daŭre poluris la glasojn — staketo de senmakulaj glasoj staris ĉe unu flanko.

Glaso de biero glitis antaŭ la viron. Li turnis sin kaj vidis Ĵakon ĵeti malplenan botelon en reciklo-sitelon, kaj komenci sian glatglison returnen.

“Kiam oni laboras ĉi tie tiel longe kiel mi, oni fariĝas tre lerta.” la kiborgo eksplikis.

“Sed kiel vi troviĝis ĉi tie? Servanta en drinkejo ĉe orbitanta stelhaveno?”

“Plej bonaj meĥanikistoj en la Imperio!” Ĵako subkonscie plilaŭtigis la diskogurdon dum ĝi ekludis unu el liaj ŝatataj kantoj. Li havis subskribitan videokubon de la bando, de iliaj fruaj tagoj, kaj li ankoraŭ ŝatis la muzikon. La lumoj ekbrilis perforte kun la sonoj, farante strangajn ombrojn ĉirkaŭ la ĉambro dum li turnis sin reen por fini sian rakonton.

“Kosmo-vojaĝado kaj minado fine ellacigis min. La asekura mono estis sufiĉa por pagi la ceterajn fakturojn kaj mi volis hejmon por stabiliĝi. Mi elektis veni ĉi tien ĉar tiam Topazo estis la sola mondo en la Imperio kiu havas ajnan bonan meĥanikisto, kaj mi ne volis umi kun la Federacio. Tiam konstruiĝis la unua orbitanta stelhaveno, kaj mi volis esti inkludita en la planoj.

“Estis paco inter la Federacio kaj Imperio tiam, kaj amuzis iun planiston inkludi veteranon de antaŭa jarcento en la desegno. Ili ofertis al mi drinkservistan laboron, kaj mi akceptis. Tio estis antaŭ pli ol du jarcentoj, kaj de tiam mi estas ĉi tie.

Sed jen sufiĉe pri mi, estas via vico rakonti. Senkostajn drinkaĵojn dum vi rakontas ĉion!”

La viro ellasis longan draman suspiron, kaj sin apogis antaŭen sur la verŝtablo.

“Ĉu vi certas ke vi volas aŭdi? Mi nune ne estas feliĉa homo.” Ĵako kapjesis solene, kvazaŭ agnoskinte sian devon aŭdi lin post li mem jam rakontis ĉion pri sia vivo. La viro denove suspiris kaj plenĉerpis sian glason, kaj atendis ke Ĵako revenu kun replenigaĵo, antaŭ ol li daŭrigis.

“Mi estas la kapitano de la Neniam Tro Malfruas,” la viro prezentis sin. “Andre Kapato. La Neniam estas rub-transportilo, Leona klaso, kaj ŝi estis al mi bona ŝipo en la pasinteco. Ĉi-jare tamen aferoj tre malfaciliĝis.

“Kiel normala komercisto mi sufiĉe sukcesis, komencinte en simpla bazŝipo — Kobro — kaj mi grimpis de tie. Antaŭ sep jaroj mi akiris la Neniam, kaj pagis la finan partpagon post ĉirkaŭ tri jaroj. Poste mi pensis iom rafini la ŝipon, kaj instalis kelkajn kromilojn por transporti pli valorajn kargojn. Unue mi instalis kupeojn por pasaĝeroj, kaj poste mi firmigis la holdon por ke mi povu akcepti pli da varospecoj.

“La pasaĝero-kondukado ŝajne iris bone. Tio povas esti sufiĉe lukra, se oni laŭleĝumas, sed ne ĉiam eblas certi pri profito. Mi havis problemon kun mia unua pasaĝero, spritulino de Tero kiu volis atingi la Imperion. Mi faris la vojaĝon akurate sed kiam mi revenis al la Federacio ili plenkontrolis mian ŝipon kun fajndenta kombo. Mi neniam eltrovis, kion ili serĉis, sed pro ĉio tio mi perdis multe da tempo, kaj tempo estas mono en mia profesio.

“Ĉiukaze de tiam mi neniam estis kontenta en la Federacio do mi laboris inter diversaj imperiaj mondoj. Mi renkontis homon ĉe la Stelhaveno de Dikenso en la stelsistemo Vekejso, kiu konvinkis min konduki ĉasiston al Bedaho. Ĉu vi konas tiun sistemon?”

Ĵako faris rapidan kapneon. Kompreneble li havis en sia kapo la tutan datumaron pri ĉiu konata planedo kaj stelsistemo en la kosmo, sed li ne volis malhelpi la rakonton. Tra la jaroj li kutimiĝis al aŭskultado sen nevolata interrompo.

“Estas sufiĉe longa vojaĝo de Vekejso al Bedaho, almenaŭ por kaduka transportŝipo kiel mia.”

La interna komputilo de Ĵako ŝprucigis la nevolatajn datumojn: Bedaho 36.62 lumjarojn de Vekejso: K-speca loĝebla planedo... Li ignoris la ceteron de la informoj dum ĝi fluis en lian cerbon, kaj koncentriĝis je la rakontado de Andre.

“Mi alprenis mian ĉasiston ĉi tie sur Topazo, kiam mi laste estis ĉi tie. Tiam ni hiperspaco-saltis tra diversaj stelsistemoj. Ĉiam mi zorgemis; neniu salto estis pli longa ol dek ses lumjaroj. Ni atingis Bedahon senprobleme. Tie mi ĝuis mallongan ripozon dum la ĉasisto ĝuis sian ĉasadon. Estis facile surŝipigi la bestojn. Sed ho ve, ĉu vi iam provis flugi en transportŝipo kun holdo plena je vivanta kargo? La stinko estas terura. La klimatiziloj povas nur iomete dampi ĝin. Kaj ĉu vi iam havis ĉasiston kiel pasaĝeron? Kiaj naŭzuloj ili estas! Ofte mi ekvolis bati lin, dum li balbutadis pri sia ĉasado.

“Kaj provu diveni kio okazis. Ĵus kiam ni eliris el salto inter Cemieso kaj Anjeto?” Andre paŭzis por efekto. Ĵako sciis kio venos, sed li lasis la viron rakonti siamaniere.

“Atakis nin aĉaj piratoj!”

Por emfazi la punkton li plensorbis sian glason de biero en unu engluto, kaj bate surtabligis la glason kun ebrieca forto. Ĵako kalkulis kiom ebria fariĝas la kosmulo, sed decidis ke li ne estos problemo kaj bezonas ellasi frustron. La kiborgo etendis la brakon kaj verŝis plian bieron, ĉi-foje lia kapo restis frontanta Andre dum la cetero de lia korpo rotaciis. Klientoj kutime trovis tion iom stranga, sed Andre tro engaĝiĝis en sia raktono.

“Ili flugis en stela formacio, klasika pirata manovro. Mi havis nenian ŝancon. Kaj ĝuste kiam ŝajnis ke profito eblas en tiu vojaĝo.” Lia pugno frapis la verŝtablon por emfazo, kaŭzante la glason salti kaj la bieron disŝaŭmi sur la tablon.

“Mi havis seriozajn problemojn kun piratoj nur sesfoje en mia tuta kariero. Trifoje mi povis forpafi ilin. Iam unuopa stultulo en kaduka Kobro III provis banditumi min! Ha! Li ja ŝokiĝis!

“Sed ĉi tio estis malsama. Post unu rigardo al tiu bando mi sciis ke perdiĝis ĉia espero. Mi rekonis la ĉefŝipon kiel Darlingo Hansono. Mi jam aŭdis multon pri lia bando — vi scias kiel oni klaĉas en drinkejoj. Li ja akiras fifamulan reputacion.

“Mi aŭdis ke ofertiĝis premio por lia kapto, premiĉastistoj ĉie serĉas lin,” Ĵako interrompis kun kvieta komento. Kiam li havis la atenton de Andre, la kiborgo kapmontris al iom suspekta viro sidanta en la angulo de la drinkejo.

“Premiĉasistoj eble pagus bone por informoj pri Hansono aŭ liaj bandanoj.” Ĵako metis sian manon sur la brako de Andre por reteni lin dum li formoviĝis de la verŝtablo.

“Ne zorgu pri tio nun, daŭrigu vian rakonton. Li estas frekventulo kaj ne foriros ĝis sufiĉe da tempo.”

“Nu, bone. Kie mi estis?”

“Vi estis dironta al mi kiel vi eskapis Hansonon. Li ne famas pro sia forlasemo.”

Rideto aperis sur la vizaĝo de Andre kaj li ŝajne refeliĉis je la memoro.

“Ne, li ne famas pro sia amika maniero ĉu ne?” Blekrido eskapis liaj lipojn. “Mi dubas ĉu lia ŝtelaĵo plaĉis al li pli ol plaĉis al mi perdi ĝin.

“Estis evidente ke la piratoj ne forlasos nin sen rabi nin, kaj mia ŝipo neniel povis defendi sin kontraŭ iliaj. Ni ne povis batali, kaj kapitulacio ne eblis kun tiu bastardo kiel bandestro. Sed kion fari?” La demando tiom klare estis retorika ke Ĵako lasis ĝin pasi, kun rapida ŝultrumo.

“Mi elĵetis kargon trifoje en mia kariero — ”

“Sed ĉu vi ne diris ke vi transportis bestojn en tiu vojaĝo? Ne diru al mi ke la piratoj taksis mortintan viandon pli valora ol via ŝipo?” Ĵako estis konfuzetita kaj lasis tion montriĝi sur la vizaĝo.

“Ha sed vi forgesas, ni ĵus venis de Hejmo, en Bedaho. De tie devenas la oro-haŭtuloj.” Li donis al Ĵako sekundon por alpreni la informaĵon.

“Ĉu vi celas diri ke vi — ”

“Jes. Ni forrazis la peltojn de la bestoj kaj sendis bildon de la holdo al Hansono. Li vidis holdon plenan je oro! Nu, stako de bestokarno ne multe valoras, des pli se ĝi ĵetiĝis en spacon, sed ekvivalentan kvanton da oro ja indus kolekti.

“Ni ŝajnigis ke ni estas transportistoj laborantaj por la Kvara Katolika Provinco de Ekzioco, ĵus irinta de la Kolonio de O'Rorko. Sonas iom stulte nun, sed tio estis la plej bona kion la ĉasisto kaj mi povis tuj elpensi. Tuj kiam la mesaĝo riceviĝis ni malfermis la holdopordon kaj ŝprucigis ĉion en spacon, kaj forrapidis alidirekten.”

“Mi supozas ke vi eskapis netuŝita?”

“Mi ne dirus tion. Ni ja havis bataleton kontraŭ unu el la piratoj, sed la ĉasisto montriĝis tiel bona kun Flaŝbugero² kiel kun ĉas-fusilo. Tiam ni ambaŭ feliĉis eskapi viva, kvankam nek li nek mi estis tre feliĉa kiam ni fine alteriĝis. Sed mi amintus vidi la mienon de Hansono kiam li kolektis sian unuan or-statuon!”

Ĵako aktivigis siajn emocio-cirkvitojn kaj lasis sin ridi pri la afero.

“Do kion vi faras nun?”

Mi elprenigas la pasaĝero-kupeojn kaj la klimatizilon en la holdo. Mi reiros al simpla komercado en malpli riskaj kargoj; tiuj kiuj ne havas voĉon por repliki.”

“Ĉu tial vi estas ĉi tie ĉe Topazo?”

“Prave. Kiel vi diris, plej bonaj meĥanikistoj en la Imperio. Tio veris antaŭ ducent jaroj kaj ankoraŭ veras nun. Mi plibonigas la Neniam Tro Malfruas por ke ĝi povu fari pli longajn hiperspaco-saltojn. Tio estas la sola rimedo por havi avantaĝon en ĉi tiu profesio, kaj mi scias ke mi pagos akcepteblan prezon ĉi tie. Sed kio restigas vin ĉe la drinkejo? Ĉu vi ne povus trovi pli interesan okupon, eĉ se vi volas resti sur Topazo?” Andre sentis ke li parolis sufiĉe, kaj lasis la kiborgon paroli.

“Sed mi ne volas resti sur Topazo, mi volas nur utiligi la stelhavenon.” La strangeta esprimomaniero de Ĵako iom konfuzis la viron. Ŝajne estis ia informo kaŝata, ia privata ŝerco eble.

“Vidu,” la kiborgo daŭrigis, “mi estas ĉi tie jam dum pli ol ducent jaroj, antaŭ longe mi elpagis miajn ŝuldojn kaj mi ekŝatis la lokon. Tiom ke mi posedas duonon de ĝi nun.

“Ĉu vi celas ke vi posedas duonon de ĉi tiu drinkejo?” Andre estas konfuzita. Li antaŭsupozis ke la kiborgo posedas la tutan lokon. Ĝi ja ŝajnis sufiĉe prospera.

“Ne, mi celas ke mi posedas duonon de la stelhaveno.” La kiborgo donis al Andre ŝancon alpreni la informaĵon.

“Mi supozas ke mi bezonas kvindek jarojn por aĉeti la ceteron de la loko, kaj dek pli por instali sufiĉe da pelmotoroj.” Je ĉi-lastaj vortoj Andre tus-elsputis sian drinkon, kio dum momento distris la kiborgon. Ĵako forviŝis la bieron de sia jaketo kaj daŭrigis: “Mi havas deziron vidi la kosmon denove. Mi pensas forflugi en nekonatan spacon kaj esplori novajn stelsistemojn. Sed ankaŭ mi ŝatas homojn, do post ĉirkaŭ sesdek jaroj mi elsendos invitojn. Se tiam vi ankoraŭ vivos, venu kaj aliĝu al la ŝipanaro. Mi neniam forgesas vizaĝon.”

Andre staris en mira silento dum momento, liaj propraj veoj kaj rakonto forgesitaj. Tio ja estas aventuro! Sesdek jaroj ne estas tro longa atendo, kaj modernaj kirurgioj povus doni al li pluan vivon de almenaŭ cent jaroj. Li eĉ povus fariĝi kiborgo. Sed unu afero ankoraŭ konfuzis lin.

“Se vi tiom volas vidi la kosmon denove, kaj vi posedas duonon de stelhaveno, kial vi ne simple vendas ĉion kaj aĉetas belan kosmoŝipon por foriri nun?”

“Ho, mi ne povus fari tion!” diris Ĵako. “Mi tro investis en ĉi tiu loko. Mi bezonas ĝiajn instalaĵojn por riparoj kaj mi estas tre komforta ĉi tie.” Li ekrigardis malsupren al sia cilindra bazo, kroĉita al la plankrelo.

“Oni povus eĉ diri ke mi konektiĝis al la loko.”


Piednotoj

  1. Angla esprimo "drown your sorrows", signifas subpremi malĝojon per drinkado kaj ebriiĝo.

  2. En la angla originalo "Phlaschbugher", tio estas nomo de lasero-pafilo kiun portas kosmoŝipoj.