de Lev TOLSTOJ
Tradukis Thomas JAMES.
ALJOŜA ESTIS la pli juna frato. Li nomiĝis la Poto, ĉar lia patrino iam sendis lin kun poto de lakto al la edzino de la diakono, kaj li stumblis kontraŭ io kaj rompis ĝin. Lia patrino batis lin, kaj la infanoj mokis lin. De tiam lia kromnomo estis la Poto. Aljoŝa estis malgranda, maldika uleto, kun oreloj kiel flugiloj, kaj granda nazo. “Aljoŝa havas nazon kiu aspektas kiel hundo sur holmo!” la infanoj mokdiris inter si. Aljoŝa estis instruita ĉe la lernejo de la vilaĝo, sed li ne estis lerta en klasoj; kaj ĉiukaze, al li tiom mankis tempo por lerni. Lia pli granda frato laboradis en la urbo kun komerciisto, do de tre juna aĝo Aljoŝa devis helpi sian patron. Kiam li havis nur ses jarojn li iris kun la knabinoj por prizorgi la bovojn kaj ŝafojn en la paŝtejo, kaj iom poste li prizorgis la ĉevalojn tage kaj nokte. Je dek du jaroj li jam komencis stiri la plugilon kaj ŝarĝoveturilon. Li havis lerton, sed ne forton, kaj ĉiam bonhumoris. Kiam ajn la infanoj mokis lin, li aŭ ridis aŭ silentis. Kiam lia patro riproĉis lin li staris muta kaj aŭskultis atente, kaj tuj kiam la riproĉo finiĝis li ridetis kaj daŭrigis sian laboron. Aljoŝa aĝis dek naŭ kiam lia frato estis prenita kiel soldato. Do lia patro instalis lin ĉe la komercisto kiel kort-portisto. Li ricevis la malnovajn botojn de sia frato, la malnovan jakon kaj ĉapelon de sia patro, kaj estis kondukita al la urbo. La vestaĵoj ravis Aljoŝan, sed lia aspekto malimponis la komerciston.
“Mi pensis ke vi sendos al mi viron por anstataŭi Simeonon,” li diris, okulumante Aljoŝan; “sed vi alportas LIN! Kiel li utilas?”
“Li povas fari ĉion; prizorgi la ĉevalojn kaj stiri la ŝarĝoveturilon. Li estas bona laboranto. Li aspektas iom maldika, sed li sufiĉe fortikas. Kaj li estas tre volonta.”
“Ja tiel li aspektas. Bone; ni vidos kiel ni povas utiligi lin.”
Do Aljoŝa restis ĉe la komercisto.
La familio ne estis granda. Ĝi konsistis el la edzino de la komercisto: ŝia maljuna patrino: edziĝinta filo malbone edukita kiu laboris en la kompanio de sia patro: plia filo, bone edukita kaj jam enirinta la universitaton, sed, pro tio ke li estis elpelita, loĝis hejme: kaj filino kiu estis studento en lernejo.
Unue ili ne multe ŝatis Aljoŝan. Li estis kruda, malbone vestita, kaj maldelikata. Sed ili baldaŭ kutimiĝis al li. Aljoŝa laboris eĉ pli bone ol sia frato; vere li estis tre volonta. Ili sendis lin fari ĉiajn taskojn, sed li faris ĉion rapide kaj senprokraste, kaj iris de unu tasko al alia sen ĉesi. Kaj tial ĉi tie, same kiel hejme, la tuta laboro metiĝis sur liajn ŝultrojn. Ju pli li faris, des pli li devis fari. Lia mastrino, ŝia maljuna patrino, la filo, la filino, la komizo, kaj la kuiristo—ĉiuj ordonadis lin tien kaj reen, kaj sendis lin de unu loko al alia.
“Aljoŝa, faru ĉi tion! Aljoŝa, faru tion! Kio! Ĉu vi forgesis, Aljoŝa? Zorgu ke vi ne forgesu, Aljoŝa!” estis aŭdata de matento ĝis nokto. Kaj Aljoŝa ĉirkaŭkuris, prizorgis ion kaj tion, forgesis nenion, trovis tempon por ĉio, kaj ĉiam bonhumoris.
La malnovaj botoj de lia frato baldaŭ eluziĝis, kaj liaj piedfingroj trapikis ilin. Tial lia mastro riproĉis lin, pro malbonaspekto. Li aĉetigis por li novan paron en la stratbazaro. Ravis Aljoŝan liaj novaj botoj, sed la doloro en la piedoj malplaĉis je la fino de la tago, pro tiom da ĉirkaŭkurado. Kaj poste li timis ke lia patro koleros, kiam li venos por preni sian salajron kaj trovos la koston de la botoj elprenita de la mastro.
En la vintroj Aljoŝa ellitiĝis antaŭ krepusko. Li hakis la lignon, balais la korton, manĝigis la bovojn kaj ĉevalojn, ekbruligis la fornojn, purigis la botojn, pretigis la samovarojn kaj poste poluris ilin; aŭ la komizo ordonis lin alporti ion; aŭ la kuiristo ordonis lin knedi la panon kaj lavi la bolpotojn; aŭ li estis sendita urben por fari diversajn taskojn, kaj konduki la filinon hejmen de la lernejo, aŭ akiri oliv-oleon por la maljuna patrino. “Kial diable vi estis for tiom longe?” unu kaj poste alia diris al li. Kial ili iru? Aljoŝa povas iri. “Aljoŝa! Aljoŝa!” Kaj Aljoŝa kuris tien kaj reen. Li matenmanĝis en niĉoj dum li laboris, kaj malofte povis vespermanĝi je ĝusta horo. La kuiristino riproĉis lin se li alvenis malfrue, sed ŝi tamen kompatis lin, kaj tenis por li ion varman por lia vespermanĝo.
En la ferioj estis pli da laboro ol iam ajn, sed Aljoŝa ŝatis feriojn ĉar ĉiuj donis al li gratifikon. Certe ne multon, sed ĝi iam totalis sesdek kopekojn—lia propra mono. Aljoŝa neniam vidis sian salajron. Lia patro venis kaj prenis ĝin de la komercisto, kaj nur riproĉis Aljoŝan pro eluzo de jam sufiĉe eluzitaj botaĉoj.
Kiam li kolektis du rublojn, je konsilo de la kuiristino li aĉetis por si ruĝan trikitan jaketon, kaj kiam li surmetis ĝin li tiom feliĉis, ke li ne povis fermi la buŝon pro ĝojo. Aljoŝa ne estis parolema; kiam li parolis, li parolis haste, kun la kapo forturnita. Kiam oni ordonis lin, aŭ demandis al li ĉu li povas fari ion, li ĉiam diris jes sen ajna hezito, kaj tuj eklaboris.
Aljoŝa ne sciis preĝon; kaj li forgesis tion, kion lia patrino instruis al li. Sed li preĝis ĉiukaze, ĉiumatene kaj ĉiuvespere, preĝis per la manoj, kaj krucumis sin.
Tiel li vivis dum ĉirkaŭ jaro kaj duono, kaj ĉirkaŭ la fino de la dua jaro tre mirinda afero okazis al li. Li trovis, iun tagon, je lia granda surprizo, ke, krom tiu rilato inter homoj kiu temas pri servo kaj utilo, ankaŭ estas alia. Kurioza rilato de tute alia naturo. Anstataŭ esti volata por purigi botojn, aŭ alporti varojn, aŭ jungi ĉevalojn, viro estas volata por neniu ajn servo, kaj alia homo volas lin servi kaj dorloti. Subite Aljoŝa sentis sin tia viro.
Li malkaŝis tion pere de la kuiristino Ustinia. Ŝi estis juna, ne havis gepatrojn, kaj laboris tiel forte kiel Aljoŝa. Li sentis, la unuan fojon en sia vivo, ke li—ne liaj servoj, sed li mem—estis necesa al alia homo. Kiam lia patrino kompatis lin, li ne vere rimarkis ŝin. Tio ŝajnis tute natura, kvazaŭ li kompatis sin mem. Sed jen estis Ustinia, tute normala homo, kaj ŝi kompatis lin. Ŝi konservis iom da kaĉo por li, kaj sidis fiksrigardante lin, kun sia mentono apogata de sia nuda brako, kun la maniko rulita, dum li manĝis. Kiam li ekrigardis ŝin, ŝi ridis, kaj ankaŭ li ridis.
Tio estis tiom nova, stranga afero al li ke Aljoŝa iom timis ĝin. Li timis ke ĝi malbone efikos al lia laboro. Sed li ĝojis, tamen, kaj kiam li vidis la pantalonon kiun Ustinia riparis por li, li kapneis kaj ridetis. Li ofte pensis pri ŝi dum li laboris, aŭ dum li kuris ien por fari taskon. “Tre bona virino, Ustinia!” li iam deklaris.
Ustinia helpis lin kiam ajn ŝi povis, kaj li helpis ŝin. Ŝi diris al li pri sia tuta vivo; kiel ŝi perdis siajn gepatrojn; kiel ŝia onklino alprenis ŝin kaj trovis lokon por ŝi en la urbo; kiel la filo de la komercisto provis fiumi kun ŝi, kaj kiel ŝi rifuzis lin. Ŝi ŝatis paroli, kaj Aljoŝa ŝatis aŭskulti ŝin. Li antaŭe aŭdis ke plebuloj kiuj venas por labori en la urboj ofte edziĝas al servistinoj. Iam ŝi demandis al li, ĉu liaj gepatroj intencas baldaŭ edzigi lin. Li respondis ke li ne scias; ke li ne volas edziĝi al virino de la vilaĝo.
“Ĉu iu kaptis vian okulon, do?”
“Mi edziĝus al vi, se vi volontus.”
“Pff, fi al vi, Aljoŝa la Poto; vi ja trovis vian langon, ĉu ne?” ŝi diris, frapante lin sur la dorso per la tuko kiun ŝi tenis en la mano.
“Kial mi ne faru tion?”
En krespotago la patro de Aljoŝa venis al la urbo por sia salajro. Atingis la orelojn de la edzino de la komercisto ke Aljoŝa volis edziĝi al Ustinia, kaj tion ŝi malaprobis. “Kiel ŝi estus utila kun bebo?” ŝi pensis, kaj informis sian edzon.
La komercisto donis al la maljuna viro la salajron de Aljoŝa.
“Kiel iras aferoj kun mia knabo?” li demandis. “Mi ja diris ke li estas laborema.”
“Bone, pli malpli, sed venis en lian kapon ia sensencaĵo. Li volas edziĝi al nia kuiristino. Nu, geedziĝintajn servistojn mi ne aprobas. Ni ne havos ilin en la domo.”
“Ho, nu, kiu supozus ke la malsaĝulo elpensus tian aferon?” la maljunulo diris. “Sed ne zorgu. Mi rapide solvos tion.”
Li iris en la kuirejon, kaj sidiĝis ĉe la tablo kaj atendis sian filon. Aljoŝa estis ekstere, faranta iun taskon, kaj li revenis spirante peze.
“Mi supozis ke vi havas iom da senco en vi; sed kio estas ĉi tiu ideo, kiun vi prenis en la kapon?” lia patro ekdiris.
“Mi? Nenion.”
“Kiel nenion? Oni diras al mi ke vi volas edziĝi. Vi edziĝos kiam la ĝusta tempo alvenos. Mi trovos por vi bonan edzinon, ne putinon de la urbo.”
Lia patro parolis kaj parolis, dum Aljoŝa staris senmova kaj suspiris. Kiam lia patro finis, Aljoŝa ridetis.
“Bone. Mi forgesos pri tio.”
“Bone. Jen senco.”
Kiam li estis sola kun Ustinia li diris al ŝi, kion diris lia patro. (Ŝi aŭskultis ĉe la pordo.)
“Estas vane; ne povas okazi. Ĉu vi aŭdis? Li koleris—li tute ne konsentos.”
Ustinia ploris en sian antaŭtukon.
Aljoŝa kapneis.
“Sed kion fari? Ni devas sekvi ordonojn.”
“Nu, ĉu vi ja forgesos pri la sensencaĵo, kiel via patro ordonis?” lia amatino demandis, dum li fermis la fenestrokovrilojn en la vespero.
“Certe,” respondis Aljoŝa kun rideto, kaj tiam li ekploregis.
Poste Aljoŝa atentis sian laboron kiel kutime, kaj ne plu parolis al Ustinia pri geedziĝo. Iun tagon en la Granda Fasto la komizo ordonis lin forigi la neĝon de la tegmento. Aljoŝa grimpis sur la tegmenton kaj forŝovis la tutan neĝon; kaj, dum li elskrapis kelkajn frostiĝintajn bulojn de la defluilo, li stumblis kaj falis. Bedaŭrinde li ne falis sur la neĝon, sed sur pecon de fero super la pordo. Ustinia venis kurante, kune kun la filino de la komercisto.
Ĉu vi dolorigis vin, Aljoŝa?”
“Aĥ! Ne, estas nenio.”
Sed li ne povis levi sin kiam li provis, kaj li ridetis.
Ili portis lin en la domon. La doktoro alvenis, kontrolis lin, kaj demandis kie li sentas la doloron.
“Mi sentas ĝin ĉie,” li diris. “Sed ne gravas. Mi timas nur ke mia mastro estos kolera. Iu informu mian patron.”
Aljoŝa kuŝis en la lito du tagojn, kaj la trian tagon ili vokis la pastron.
“Ĉu vi vere mortos?” Ustinia demandis.
“Kompreneble. Oni ne povas vivi eterne. Oni devas foriri, kiam alvenas la tempo.” Aljoŝa parolis rapide kiel kutime. “Dankon, Ustinia. Vi agis tre bone al mi. Kiel bonŝance ke ili ne permesis nin geedziĝi! Kia kaĉo nun estus, ĉu ne? Estas pli bone ĉi tiel.”
Kiam la pastro alvenis, li preĝis kun siaj manoj kaj kun sia koro. Kaj en lia koro la ena sento estis “Kiel ĉi tie estas bone ĉiam obei kaj fari nenion malbonan al aliaj, tiel estos tie.”
Li apenaŭ parolis; li diris nur ke li soifas, kaj ŝajnis plena je miro pri io.
Li kuŝis en miro, etendis unu brakon, kaj mortis.