Hejmen Tajpi - Klavarilo por esperantistoj
Skripto


TajpiSkripto provizas pli potencan agordon kaj ilojn por konverti/enigi tekston. Ĝi uzas simplan sintakson por agordi klavkomandojn kiujn oni povas aktivigi iam ajn per la klavaro. La skripto-dosiero nomiĝas Tajpi.skr kaj restas en la dosierujo de la programo, kiu defaŭlte estas C:\Program Files (x86)\Tajpi.

En la jena ekzemplo, la klavkomando Ctrl+R ŝaltas/malŝaltas transliterumadon de rusaj literoj. La signo [^] reprezentas la klavon Ctrl, kiun oni nomas modifilo:

^R::rusa

Por uzi pli ol unu modifilon en klavkomando, apudigu ilin sinsekve (la ordo ne gravas). La jena ekzemplo uzas ^!S por indiki Ctrl+Alt+S, kaj aktivigas cirilan transliterumadon:

^!S::cirila

La jenaj modifilaj simboloj uzeblas por difini klavkomandon:

Simbolo Priskribo
! Alt
^ Control
+ Shift
< Uzi la maldekstran klavon el la paro. e.g. <!a samas kiel !a, sed nur la maldekstra Alt aktivigas ĝin.
> Uzi la dekstran klavon el la paro.

Eblas tute ellasi modifilojn el klavkomando kaj ligi al unuopa klavo. Ekzemple la jena klavkomando montras la agordofenestron je premo de F12:

F12::agordi

TajpiSkripto ne atentas usklecon. La jenaj paroj de klavkomandoj agas tute same:

^+a::agordi
^+A::AGORDI

>!sPaCe::cIRIla
>!SpAcE::CiriLA

Ĉion post punktokomo Tajpi traktas kiel komenton, kaj ignoras:

;ĉi tio estas komento
^+insert::rusa  ;ĉi tiu klavkomando estas aktiva
;^+space::rusa   kaj ĉi tiu ne

La nomon de la klavo post la modifiloj oni literumu laŭ la klavnomoj en la menuo ĉe la fundo de la agordofenestro de Tajpi (kvankam eblas ellasi spacojn).

La jenaj komandoj uzeblas en klavkomando:

Komando Priskribo
cirila Ŝaltas/malŝaltas transliterumadon de Esperantaj literoj al cirilaj. Kiam esperanta litero tajpiĝas, ĝi aŭtomate aperas kiel la plej fonetike simila litero el la cirila alfabeto. Jen la skemo:
a
а
b
б
c
ц
ĉ
ч
d
д
e
е
f
ф
g
г
ĝ
ѓ
h
х
ĥ
ћ
i
и
j
й
ĵ
ж
k
к
l
л
m
м
n
н
o
о
p
п
r
р
s
с
ŝ
ш
t
т
u
у
ŭ
ў
v
в
z
з
A
А
B
Б
C
Ц
Ĉ
Ч
D
Д
E
Е
F
Ф
G
Г
Ĝ
Ѓ
H
Х
Ĥ
Ћ
I
И
J
Й
Ĵ
Ж
K
К
L
Л
M
М
N
Н
O
О
P
П
R
Р
S
С
Ŝ
Ш
T
Т
U
У
Ŭ
Ў
V
В
Z
З
rusa Ŝaltas/malŝaltas transliterumadon de Esperantaj literoj al rusaj. Kiam esperanta litero tajpiĝas, ĝi aŭtomate aperas kiel la plej fonetike simila litero (aŭ literkombino) el la rusa alfabeto. Jen la skemo, kun la malsamaĵoj kompare kun la cirila skemo koloritaj ruĝe:
a
а
b
б
c
ц
ĉ
ч
d
д
e
е
f
ф
g
г
ĝ
дж
h
х
ĥ
х
i
и
j
й
ĵ
ж
k
к
l
л
m
м
n
н
o
о
p
п
r
р
s
с
ŝ
ш
t
т
u
у
ŭ
у
v
в
z
з
A
А
B
Б
C
Ц
Ĉ
Ч
D
Д
E
Е
F
Ф
G
Г
Ĝ
ДЖ
H
Х
Ĥ
Х
I
И
J
Й
Ĵ
Ж
K
К
L
Л
M
М
N
Н
O
О
P
П
R
Р
S
С
Ŝ
Ш
T
Т
U
У
Ŭ
У
V
В
Z
З
ssigi_elektitan Konvertas la elektitan tekston de X-sistemo al supersignaj esperantaj literoj. Uzeblas en tekstkampo aŭ ajna tekstredaktilo kiel Word aŭ Notepad.
ssigi_tondujon Konvertas la tekston en la tondujo de X-sistemo al supersignaj esperantaj literoj.
xigi_elektitan Konvertas supersignajn literojn en la elektita teksto al X-sistemo.
xigi_tondujon Konvertas supersignajn literojn en teksto en la tondujo al X-sistemo.
higi_elektitan Konvertas supersignajn literojn en la elektita teksto al H-sistemo.
higi_tondujon Konvertas supersignajn literojn en teksto en la tondujo al H-sistemo.
htmligi_elektitan Konvertas ĉiujn simbolojn en la elektita teksto al HTML-aj surogatoj. Tio ankaŭ povas esti utila por ekscii la unikodan numeron de iu simbolo, aŭ serio de simboloj.
htmligi_tondujon Konvertas ĉiujn simbolojn en la teksto en la tondujo al HTML-aj surogatoj.
### La komando povas esti numero kiu reprezentas ajnan unikodan simbolon. Tiun simbolon Tajpi enigas je premo de la klavkomando. La jena klavkomando enigas Ĉ je premo de Ctrl+Alt+C:
^!C::264
Eblas specifi hex-numeron per prefikso de "&H". La jena klavkomando sendas la simbolon ♥:
^!K::&H2665
Ankaŭ eblas specifi plurajn simbolojn en unuopa klavkomando, per apartigo per komo. La jena klavkomando enigas AAA:
^!A::65,65,65
Vidu ĉi tie por kompleta listo de unikodaj simboloj.
_[text] La komando povas esti peco de teksto por enigi en la sistemon. La teksto devas havi substrekon antaŭ ĝi. La jena klavkomando enigas eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde je premo de Alt+E:
!E::_eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde
Eblas uzi kodŝanĝajn signojn: \n por nova linio kaj \t por tabo. Necesas meti malsuprenstrekon antaŭ malsuprenstrekoj kaj punktokomoj, por ke ili ne traktiĝu kiel kodŝanĝa simbolo aŭ komentosigno.
agordi Montras la agordofenestron de Tajpi.
alglui Ŝaltas/malŝaltas la opcion "Alglui el tondujo" en la agordofenestro.
english Ŝanĝas la lingvon de la interfaco al la angla.
esperanto Ŝanĝas la lingvon de la interfaco al Esperanto.
eliri Ĉesigas Tajpi.
helpo Montras la helpodosieron en la lingvo de la interfaco.
helpo_en Montras la anglan holpodosieron.
helpo_eo Montras la esperantan helpodosieron.
html Ŝaltas/malŝaltas la opcion "HTML-aj surogatoj" en la agordofenestro.
klavkomando Ŝaltas/malŝaltas Tajpi. Klavkomando por ĉi tio jam ekzistas en la agordofenestro, sed eblas starigi pliajn.
latina3 Ŝaltas la opcion "Latina-3" en la agordofenestro.
pri_tajpi Montras la fenestron "Pri Tajpi".
skripto Ŝaltas/malŝaltas TajpiSkripton.
unikodo Ŝaltas la opcion "Unikodo" en la agordofenestro.

Post redakto de skripto necesas konservi la skriptodosieron kaj rekomenci Tajpi. Notu ke TajpiSkripto agnoskas dosierojn nur en formatoj ASCII kaj UTF-8. Aliajn formatojn de Unikodo ĝi ne subtenas.




Copyleft 2008- Thomas James Ĝisdatiĝis je 10-jun-2016
tmj2005@gmail.com