Home Tajpi - Klavarilo por esperantistoj
por Windows 2000 / XP / Vista / 7 / 8 / 10
Lingvo: Esperanto English

Kio novas?
Plej nova versio:
2.98 (10-jun-16):
Instalilo: tajpi298inst.exe [708k]
Fontkodo: tajpi298font.zip [225k]
Apartaj dosieroj:
Tajpi.exe, Tajpi.skr
Helpo.chm, Helpo (angla).chm

En la esperanta alfabeto estas ses supersignaj literoj kiuj ne estas entajpeblaj per normalaj klavaroj. Tajpi estas programo por facile tajpi tiujn literojn sen modifi la sistemon.

Dum Tajpi funckias en via komputilo vi povas:

- Uzi klavkombinojn kiel sx, gh, u^ ktp - ili aŭtomate anstataŭiĝos per la konvena esperanta litero dum vi tajpas.
- Aperigi esperantan literon per premo de unuopa klavo. Tio simulas reagordon de la sistema klavarfasono.
- Uzi Alt Gr kune kun alia klavo por aperigi esperantajn literojn.
- Simuli la "senpaŝajn klavojn" kiuj ekzistas en iuj klavarfasonoj.
- Skripti klavkomandojn kiuj aktivigas plurajn funkciojn, ekzemple konverti tekston de la X-sistemo aŭ aperigi Unikodajn simbolojn.

Tajpi neniel ajn modifos vian sistemon; ĝi nur sidas en la fono kaj respondas al klavara tajpado. Ĝi estas libera softvaro, eldonata kun sia fontkodo laŭ la kondiĉoj de la GNU GPL versio 3. Se vi aprezas la programon kaj volus subteni ĝin vi povas klaki sur la ĉi-suba butono. Ni dankegas por ĉiuj donacoj.


Copyleft 2008- Thomas James Ĝisdatiĝis je 10-jun-2016
tmj2005@gmail.com