Abelujon ne incitu, amason ne spitu Afabla vorto pli atingas ol forto Agrabla estas gasto, se ne longe li restas Aĝo maljuna ne estas oportuna Aĝo tro matura ne estas plezura Akiro kaj perdo rajdas duope Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras Akvo kaj pano servas al sano Akvo kura — akvo pura Akvon senmovan kovras putraĵo Akvo silenta subfosas la bordon Akvo trankvila estas akvo danĝera Al amiko nova ne fidu sen provo Al bona ĉasisto iras mem la besto Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto Al ĉiu frato lian parton Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas Al ĉiu sanktulo apartan kandelon Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara Al ĉiu sinjoro estu lia honoro Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu Al Dio servu, diablon rezervu Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas Al farun' malbonspeca ne helpos la spico Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj Al hundo bastono — al hom' leciono Aliaj domoj, aliaj homoj Aliajn gvidas kaj mem ne vidas Aliaj tempoj, aliaj moroj Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu Alia tempo, aliaj moroj Alia urbo, alia moro Aliloka ĉielo estas sama ĉielo Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas Al kokino la ovo lecionojn ne donu Al koro penetro per okula fenestro Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso Al la afero! Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni Al la fiŝo ne instruu naĝarton Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro Al la papero ne mankas tolero Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas Al malriĉulo infanoj ne mankas Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono Al mono kaj forto humiliĝas la sorto Almozoj ne malriĉigas Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas Al porko Dio kornojn ne donas Al posedanto de metio mankas nenio Alpremi iun al muro Al promeso oni ne kredas — kredu, kiu posedas Al protekto kaj forto helpas la sorto Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo Altan arbon batas la fulmo Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas Amaso da mono kaj titolo de barono Ambaŭ floroj de samaj valoroj Ameno diablon ne forpelas Amikeco aparte, afero aparte Amikeco aparte, ofico aparte Amiko de amiko estas ankaŭ amiko Amiko en ĝojo kaj malĝojo Amiko en ĝojo kaj ploro Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara Amiko estas kara, sed vero pli kara Amiko fidela estas trezoro plej bela Amiko — intimulo Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu Amikon montras malfeliĉo Amikon ŝatu, malamikon ne batu Amo estas forta, sed mono pli forta Amo faras ion, mono ĉion Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj Amo kaj puno loĝas komune Amo pli kora, disiĝo pli dolora Amo supermezura ne estas plezura Amu Antonon, sed gardu vian monon Amu domon novan kaj amikon malnovan Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo Ankaŭ al ni la suno eklumos Ankaŭ diablo tondron suferos Ankaŭ la lupon atingos la sorto Ankaŭ por diablo tondro ekzistas Ankoraŭ Dio ne dormas Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros Ankoraŭ neniu evitis la sorton Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu Antaŭ ĉio zorgu oficon — plezuro atendos sian vicon Antaŭe intencu kaj poste komencu Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas Antaŭ la lango laboru la cerbo Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras Antaŭparolo liberigas de postparolo Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo Antaŭ vespero ne estu fiera Aperas prudento, kiam pasis la momento Aprila vetero — trompa aero Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas Aranĝite, ordigite Arbaro aŭdas, kampo vidas Arbo krakanta venton ne timas Atakis lin horo malsaĝa Atakis teruro, ektremis la kruro Atendi bonan veteron kaj laman kurieron Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo Atentu! Atesto de matureco Atingi la vesperon de sia vivo Aŭ ĉio, aŭ nenio Aŭ festene, aŭ malplene Aŭ festo, aŭ fasto Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente Aŭskulti kiel ĥinan predikon Avarulo avaras, heredantoj malŝparas Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto Avarulo pagas duoble Azen' al azeno riproĉas malsaĝon Azenon komunan oni batas plej multe Babilas, muelas, kion lango elpelas Balaaĵon el korto eksteren ne elportu Barakti kiel fiŝo ekster la akvo Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis Barbo potenca, sed kapo sensenca Barelo malplena sonas plej laŭte Bastono batas, bastono resaltas Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio Batadi la venton Bataladi kontraŭ la sorto Batanto povas argumenti, batato devas silenti Batita komprenas aludon Bato de frato estas sen kompato Bato de patrino ne longe doloras Batu malbonulon, li vin flatos — kisu, li vin batos Bedaŭrinde! Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras Bela birdo! Bela celo por fabelo Belaj rakontoj el trans la montoj Bela paro por altaro Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo Bela vizaĝo estas duono da doto Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas Beleco logas, virto apogas Belecon taksas ne okulo sed koro Bezono estas plej forta ordono Birdo kantas laŭ sia beko Birdo petolas, kiom ĝi volas Blindulo kartojn ludi ne devas Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno Bona estas domo nova kaj amiko malnova Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide Bona gloro pli valoras ol oro Bona ideo venas post la pereo Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj Bona kaporalo revas esti generalo Bona puno por malbona peno Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas Bona vino al la fino Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas Bonfaron oni facile forgesas Bongusta peco longe ne atendas Bono farita ne estas perdita Bono posedata ne estas ŝatata Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis Bovo prenita, koko donita kaj — kvita Brava batalanto kontraŭ plado bolanta Brava homo en sia domo Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo Brogita eĉ sur akvon blovas Bruligi al si la lipharojn Bruo potenca, nula esenco Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos Butonumi iun malvaste Celi anseron, trafi aeron Celis paseron, trafis anseron Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo Certe, kiel duoble du kvar Cindrulino Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo Ĉe la tagiĝo Ĉe l' freŝa faro Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas Ĉe plej granda fido memoru pri perfido Ĉerpi akvon per kribrilo Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis Ĉe stomako malsata ne kapricas palato Ĉe tablo malplena babilo ne fluas Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero Ĉe vesto velura suferas stomako Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj Ĉia dono estas bono Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme Ĉio dependas de "se" kaj "kiam" Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero Ĉio havas finon Ĉio havas sian "sed" kaj "se" Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas Ĉion rigardi tra sia persona vitro Ĉio sia estas plej ĉarma Ĉio supermezura estas terura Ĉio taŭgas, kio venas Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton Ĉiu angulo kun sia sanktulo Ĉiu barono havas sian kapricon Ĉiu besto zorgas pri sia nesto Ĉiu eraro estas kulpo Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo Ĉiu familio havas sian kriplulon Ĉiu havas sian guston Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron Ĉiu havas sian propran guston Ĉiu havas sian ŝarĝon Ĉiu havas sian vermon Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio Ĉiu komenco estas malfacila Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton Ĉiu "li" havas sian "ŝi" Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas Ĉiu mano al si altiras Ĉiu medalo du flankojn posedas Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu Ĉiu persono kun sia bezono Ĉiu por si mem estas la plej kara Ĉiu por si, por ĉiuj Di' Ĉiu propran saĝon posedas Ĉiu provas, kion li povas Ĉiu sezono kun sia bono Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron Ĉiu "tial" havas sian "kial" Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento Ĉiu vulpo sian voston laŭdas Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj Danci kiel kato ĉirkaŭ poto Danci laŭ ies fajfilo Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro Dando el reĝa hundejo Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero De bona vorto lango ne doloras De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas De elekto tro multa plej malbona rezulto De fremda dento ni doloron ne sentas De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo De guto post guto disfalas granito De kantado senpaga doloras la gorĝo Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu De kiu la kulpo, por tiu la puno Deko da pekoj, unu la puno De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis De la volo la ordono pli efikas ol bastono De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo De l' koro spegulo estas la okulo De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo Eĉ malsaĝulon sperto instruos Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas Eĉ najtingalo ne estas sen galo Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos Eĉ pinglo povas koron trapiki Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj Eĉ plej granda malbono al bono kondukas Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas Eĉ por plej terura tago venas vespero Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto Eĉ signo ne restis, kie urbo estis Eĉ sur la suno troviĝas makuloj Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata Edzigu filon, kiam vi volas — edzinigu filinon, kiam vi povas Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro Edziĝo najbara garantias de eraro Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta Edziĝo tro momenta estas longapenta Edzin' admirata — edzo malsata Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas Edzo kaj edzino — ĉiela difino Edzo kaj edzino estas nur unu Eksalte senhalte Eksplodema kiel pulvo Eksplodis kiel pulvo Ekstere honoro, interne doloro Ekster via ofico estas ekster via vico Ekzameni ne devigas preni Ekzemplo proponas, sed ne ordonas Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu El aero al tero Elbatadi ies sojlon El du malbonoj pli malgrandan elektu Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno El flamo sin eltiris, en fajron eniris El fremda ledo oni tranĉas larĝe El fremda poŝo oni pagas facile Eliri sen frakaso el granda embaraso El kanto oni vortojn ne elĵetas El klara ĉielo tondro ekbatis El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras El la faraĉo fariĝis kaĉo El la mizero oni devas fari virton El la neceseco oni devas fari virton El la poŝo al la buŝo El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon El lia mano ĉiu monero elglitas El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj El malplena telero vane ĉerpas kulero Elmeti la okulon kaj vidi nulon Elmetu mielon, muŝoj alflugos El multaj milonoj fariĝas milionoj Elpeli iun el la mondo de la vivuloj El post la arbo li estas bravulo El sama tero devenas, saman sukon entenas Eltrinki per unu tiro Elverŝi sur iun sian koleron Eminenta ŝuldanto, malbona paganto En abelujon ne blovu En akvo malklara oni fiŝkaptas facile En amaso eĉ morto estas pli gaja En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis Enbati al si en la kapon Enbatiĝi En bona horo! En bona ordo tra la pordo! En buŝo Biblio, en koro malpio En ĉeesto amata, en forest' insultata En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo En ĉiu angulo alia postulo En ĉiu brusto estas sia gusto En ĉiu kranio estas sia opinio En ĉiu kranio regas aparta opinio En ĉiu malbono estas iom da bono En ĉiu objekto troviĝas difekto En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu En fremdan vazon ne ŝovu la nazon En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon En infano vidiĝas, kia homo fariĝos En infero loĝante, kun diabloj ne disputu En juneco logas, en maljuneco tedas En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas En kompanio eĉ morto faciliĝas En la bona malnova tempo En landoj transmaraj estas oraj arbaroj En la propra sia domo ĉiu estas granda homo En la tago de la sankta Neniamo En la triĵaŭda semajno En luma tago En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro En malsata familio mankas harmonio En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo Enpakiĝu kaj foriĝu En plej alta mizero al Dio esperu Enpremi en la teron Enpremi iun en funelon En propra angulo ĉiu estas fortulo En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos En sia afero ĉiu juĝu libere En sia angulo li estas bravulo En sia dometo li estas atleto En sia korto ĉiu kok' estas forta Enskribu en vian memoron Enspezo postulas elspezon En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo Envia moko sukceson ne detruas Esperis flaton — ricevis baton Espero kaj pacienco kondukas al potenco Espero logas, espero mensogas Espero panon ne donas Espero postulas oferon Estas ŝafoj, estos lano Estas tubero en la afero Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo Esti bone enskribita ĉe iu Esti en granda embaraso Esti en Romo kaj ne vidi la Papon Esti en sia elemento Esti en situacio sen eliro Esti inter martelo kaj amboso Estinta amiko estas plej danĝera malamiko Estintaj amikoj plej kruele malpacas Estis la tempo, ni ne komprenis — pasis la tempo, la saĝ' al ni venis Esti sub la ŝuo (de sia edzino) Estro ne malsatas Estu ĉapo laŭ la kapo Estu saĝa homo en via propra domo Estu sinjoro de via vorto Fabeloj por infanoj Facile estas danci, se la feliĉo kantas Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras Fajron estingas akvo, pekon pardono Fajro provas la oron, mizero la koron Falinton ĉiu atakas Falis el mano, prenu satano Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon Fari al iu bonan lavon Fari al iu predikon pri moroj Fari al iu ursan kareson Fari aplaŭdon sur la vangon Fari el iu arkon Fari el muŝo elefanton Farita — elstrekita Farita ne refariĝos Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! Faro farinton rekomendas Faru hodiaŭ, kion vi povas — morgaŭ vi eble okazon ne trovos Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas Feliĉo kaj riĉo envion elvokas Feliĉo leĝon ne konas Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas Feliĉon oni ne heredas nek cedas Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas Fendita ligno facile ekbrulas Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso Festotaga laboro estas sen valoro Fianĉiĝis — por ĉiam ligiĝis Fianĉiĝo ne estas edziĝo Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo Fidanta al vorto atendas ĝis morto Fiera mieno — kapo malplena Fiereco venas antaŭ la falo Filo konfesis, patro forgesis Finita kaj glatigita Fino bona, ĉio bona Fiŝo granda naĝas profunde Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras Fiŝo pli granda malgrandan englutas Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo Fiŝo sen vino estas veneno Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon Fiŝo volas naĝi Flamiĝema kiel ligno rezina Fleksu arbon dum ĝia juneco Flugema kiel vento Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis For de l' okuloj, for de la koro Fordoni anseron, por ricevi paseron Fordormi la okazon For el la manoj — for el kalkulo Foresto de ofendo estas plej bona defendo Forfluu infano kune kun la bano For! Forigu lin! Forĝu feron dum ĝi estas varmega Foriris bovido, revenis bovo For konscienco, venos potenco Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo Formeti en arĥivon Formeti ĝis la grekaj kalendoj Formeti la aferon en la keston de forgeso Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon! Forsavis sian korpon kaj animon Forte sidas, kiu Dion fidas Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj Forveturis azenido kaj revenis azeno Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa France saĝa, angle sovaĝa Fremda animo estas abismo sen limo Fremda doloro ne kondukas al ploro Fremda korpo ne doloras Fremda malfeliĉo instruas Fremda manĝo havas bonan guston Fremda medito estas kaŝita Fremda mizero ne estas sufero Fremda mizero — ridinda afero Fremdan dorson bastoni — ankaŭ sian doni Fremdan vundon kaŝas vesto Fremda spesmilo estas sen utilo Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas Frosto lin atakis Frue leviĝu kaj frue edziĝu Frukto malpermesita estas plej bongusta Fungon englutis! Gardatan ŝafon eĉ lupo timas Gardu kandelon por la nokto Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto Gasto havas akrajn okulojn Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa Gasto sen avizo estas agrabla surprizo Gasto tro petata foriras malsata Geamantoj sin pikas Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco Granda doto kaj oro, sed mankas la koro Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas Granda frakaso en malgranda glaso Grandaj malbonoj — grandaj rimedoj Granda kranio, sed interne nenio Granda nubo, eta pluvo Granda nubo, malgranda pluvo Granda ofico — grandaj zorgoj Granda parolisto estas duba faristo Granda parolisto, malgranda faristo Granda parolo, sed malgranda volo Granda ŝipo bezonas profundon Granda telero, malplena kulero Griza barbo saĝon ne atestas Groŝon ŝtelis — ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis — financisto Groŝo ŝparita neniam perdiĝas Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon Ĝi estas akvo al lia muelilo Ĝi estas al li tre bonvena Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco Ĝi estas mustardo post la manĝo Ĝi estas nek lakto, nek selakto Ĝi estas nek viando, nek fiŝo Ĝi estas por mi ĥina scienco Ĝi estas por mi makulo en la okulo Ĝi estas por mi volapukaĵo Ĝi estu por vi al sano! Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo Ĝi glitas de li kiel pizo de muro Ĝi havas ankoraŭ signon de demando Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto Ĝi iris al li preter la buŝon Ĝi jam staras al mi en la gorĝo Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos Ĝis la edziĝo venos resaniĝo Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu Ĝustatempa vorto estas granda forto Hakado de ligno donas lignerojn Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo Hako post hako estas la plej efika atako Havi ĉe iu krediton kaj meriton Havi iom da vaporo en la kapo Havi la ĉefan voĉon Havi la orelojn sur ĝusta loko Havi larĝan konsciencon Havi malprofiton Havi orelojn sur ĝusta loko Havi varman lokon Havi vinagron en la mieno Havu poton malgrandan, sed mem estu granda Hazardo estas malbona gardo Hejma dometo estas kiel patrineto Helpas krako kontraŭ atako Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene Hodiaŭ forto, morgaŭ morto Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre Hoko elsaltis, afero haltis Hom' malesperas, Dio aperas Homo bagatelema Homo esperas, morto aperas Homo fidas, feliĉo decidas Homo lernas la tutan vivon Homo pafas, Dio trafas Homo proponas, Dio disponas Homo senpeka neniam ekzistis Honoro ne donas, kion stomako bezonas Horo matena estas horo bena Ho ve! Hunda vivo Hundo bojas, homo vojas Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon Hundo bojas, pasanto vojas Hundo bonrasa estas bona por ĉaso Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo Iafoje oni devas okulon fermeti Iele, iome, duone malbone Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo Ili vivas per unu animo en du korpoj Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron Infana inklino restas ĝis la fino Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas Infano ne krias, patrino ne scias Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon Instruas mizero manĝi panon sen butero Insulto ne algluiĝas Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela Inter generaloj parolu pri bataloj Interkonsento estas pli bona ol mono Inter kornikoj ne konvenas predikoj Inter la blinduloj reĝas la strabuloj Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo Inter lupoj kriu lupe Inter miaj muroj estu miaj plezuroj Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi Iom da malvero ne estas danĝero Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro Iri for en bona hor' Jen havu! Jen kiaj ni estas! Jen staras la bovoj antaŭ la monto! Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj Jugo propravola ne estas malmola Juĝanto decidas, kiel li vidas Juĝanto devas havi du orelojn Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas Ju homo pli fiera, des puno pli severa Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko Juneco ne scias, maljuneco ne povas Juneco petolis, maljuneco malsatos Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo Ju pli da babilado, des pli da pekado Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo Ju pli da donoj, des pli da amikoj Ju pli da havo, des pli da pravo Ju pli da honoro, des pli da laboro Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto Ju pli frue, des pli certe — ju pli volonte, des pli lerte Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas Ju pli oni posedas, des pli oni avidas Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco Ĵeti bastonon en la radon Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn Ĵeti polvon en la okulojn Ĵuri kaj reĵuri Ĵuri per la barbo de l' profeto Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota Kalkuli muŝojn Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio Kapoj diferencas, kranioj egalas Kapo kun herbo, sen guto da cerbo Kapo majesta, sed cerbo modesta Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas Kapo pekas, piedoj suferas Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj Kaptu lin kiel forflugintan venton Kapuĉo monaĥon ne faras Kara estas dono en minuto de bezono Kara estas ovo, kiam venas la Pasko Karakteron al kanto donas la tono Karaktero olea Karesi al iu la barbon Karesi kontraŭ la haroj Kastel' en aero — malsato sur tero Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata Kelktempa ĉeso ne estas forgeso Kia ago, tia pago Kia demando, tia respondo Kia domaĝo! Kia drapo, tia vesto Kia estas la homo, tia estas lia nomo Kia estas via laboro, tia estas via valoro Kia fripono, tia bastono Kia greno, tia pano Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj Kia la birdo, tia la kaĝo Kia la homo, tia lia nomo Kia la kapo, tia la ĉapo Kia la poto, tia la kovrilo Kia la semo, tia la rikolto Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis Kiam forto ordonas, leĝo pardonas Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu Kiam havo malaperis, saĝo aperis Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos Kiam kato promenas, la musoj festenas Kiam kreskas honoro, kreskas humoro Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo Kiam sako mizeras, amo malaperas Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros Kia naskiĝis, tia grandiĝis Kia naskinto, tiaj naskitoj Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas Kia pago, tia ago Kia paroĥestro, tia paroĥo Kia patrino, tia filino Kia regalato, tia regalado Kia reganto, tia servanto Kia sono, tia resono Kia sufloro, tia aktoro Kia vivo, tia morto Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras Kie dento doloras, tien iras la lango Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas Kie estas harmonio, estas beno de Dio Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas Kie estas pano, ne mankas panpecetoj Kie estas sufero, estas ankaŭ espero Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas Kie jukas, tie ni gratas Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu Kiel akirite, tiel perdite Kiel li meritis, tiel li profitis Kiel oni sternas, tiel oni dormas Kiel oni, tiel ĉe ni Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas Kie maldike, tie rompiĝas Kie mi disponas, tie mi ordonas Kie minaco, tie malpaco Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras Kien vi vin turnos, ĉie malbone Kie pano estas, tie musoj ne mankas Kie regas konkordo, regas ordo Kie regas la forto, tie rajto silentas Kie regas virino, malbona estas la fino Kies gasto mi estas, ties feston mi festas Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas Kie timo, tie honto Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos Kio al mi sonis, tion mi resonas Kio al unu donas forton, al alia donas morton Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas Kio doloras, pri tio ni ploras Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas Kio en la kapo, tio sur la lango Kio estas bona por vi, estas bona por mi Kio estas farita, estas sankciita Kio estas lernita, ne estas perdita Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis Kio fariĝis, jam ne refariĝos Kio iras el koro, venas al koro Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo Kio kostas malmulte, kostas plej kare Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas Kiom ajn vi penos, nenio elvenos Kiom da homoj, tiom da gustoj Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj Kiom da kapoj, tiom da opinioj Kiom da koroj, tiom da voloj Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas Kio mia, tio bona Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas Kiom la koro deziras Kio multe kostas, multe valoras Kion Dio ne donis, perforte ne postulu Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu Kion fari? Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas Kion koro portas, vizaĝo raportas Kion koro sentas, lango prezentas Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras Kion mi ne scias, tion mi ne envias Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas Kion mi povas, tion mi elŝovas Kion ni havas, por ni ne valoras; kiam ni ĝin perdis, ni ploras Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas Kion oni volas, tion oni povas Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas Kion rajtas leono, ne rajtas azeno Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras Kion vi ne perdis, tion ne serĉu Kion vi pripenas, tio al vi venas Kion vi semas, tion vi rikoltos Kio pasis, ne revenos Kio pasis, nin forlasis Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso Kiso malsincera estas danĝera Kiso publika estas kiso malamika Kiu agas afable, vivas agrable Kiu akceptas donacon, perdas la pacon Kiu akvon evitas, droni ne timas Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon Kiu amas honoron, amu laboron Kiu amas la liton, ne akiros profiton Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem Kiu bati deziras, trovas bastonon Kiu bojas, ne mordas Kiu bone agas, timi ne bezonas Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu Kiu bone ŝmiras, bone veturas Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas Kiu demandas, tiu ne eraras Kiu devas, tiu elekti ne povas Kiu devas, tiu povas Kiu diras la veron, havas suferon Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon Kiu donacon prenas, tiu sin katenas Kiu donas rapide, donas duoble Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon Kiu dormas longe, vivas mallonge Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas Kiu elektas tro multe, ricevas nenion Kiu entreprenis, tiu sin tenu Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson Kiu frapas, al tiu oni malfermas Kiu fremdan avidas, propran forperdas Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas Kiu garantias, trankvilon ne scias Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas Kiu havas abelojn, havas mielon Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon Kiu havas forton, havas rajton Kiu havas la forton, havas la rajton Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon Kiu havas nenion, estas nenio Kiu havas oron, havas honoron Kiu hontas nenion, ne timas Dion Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas Kiu iras sperte, iras certe Kiu iras trankvile, iras facile Kiu jam havas, tiu pravas Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte Kiu koleras, tiu ne prosperas Kiu koleras, tiu perdas Kiu komencas juĝon, iras sub jugon Kiu komencas tro frue, finas malfrue Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe Kiu kuraĝe aliras, facile akiras Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras — kiu mem ne penas, nenio al li venas Kiu laboron evitas, bonon ne vidas Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas Kiu mem sin adoras, nenion valoras Kiu mem sin gloras, malbone odoras Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas Kiu mensogas kutime, mensogas sentime Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto Kiu metion disponas, mizeron ne konas Kiu minacas, tiu avertas Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas Kiu multe babilas, al si mem malutilas Kiu multe babilas, pensas malmulte Kiu multe minacas, ne estas danĝera Kiu multe parolas, malamikon konsolas Kiu multe parolas, ne multe faras Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas Kiu multon deziras, nenion akiras Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve" Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras Kiu ne krimas, tiu ne timas Kiu ne mensogas, tiu ne vendas Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras Kiu neniun savis, malamikojn ne havas Kiu neniun savis, malamikon ne havas Kiu ne pekis, kiu ne eraris? Kiu ne petas, tiu ne ricevas Kiu ne riskas, tiu ne gajnas Kiu ne riskas, tiu ne havas Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas Kiu panon donas, malsaton ne konas Kiu pekis, tiu pagas Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas Kiu pli frue venas, pli frue muelas Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras Kiu povas antaŭvidi! Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas Kiu promesojn faras, tiu ne avaras Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj Kiu resonis, tiu sin donis Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon Kiu ripetas abunde, lernas plej funde Kiu rompis la glason, ordigu la kason Kiu rompis, tiu pagu Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron Kiu sentas — ploras, kiu vidas — nur ridas Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas Kiu sian langon katenas, Dio lin benas Kiu sin enjungis, devas tiri Kiu sin gardas, tiu sin savas Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas Kiu ŝvitas, tiu profitas Kiu timas bestaron, ne iru arbaron Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas Kiu tro alte svingas, nenion atingas Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas Kiu tro multe deziras, nenion akiras Kiu tro pelas, nur malakcelas Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo Kiu venis unue, muelas pli frue Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo Kiu vivas trankvile, vivas facile Kiu vivos, tiu vidos Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas Kiu volas mensogi, devas bone memori Kiu volas panon, ne dorlotu la manon Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro Klopodi sen limo per korpo kaj animo Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas Koko krias fiere, sed ne danĝere Kolera kiel cento da diabloj Kolera kiel rabia hundo Kolero montras malsaĝulon Kolero pravecon ne donas Komenca inklino daŭras ĝis la fino Komenci de Adamo Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso Komenci per Dio kaj fini per diablo Komenci per flato kaj fini per bato Komenco Aprila — trompo facila Komenco bona — laboro duona Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas Komparo ne estas pruvo Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko Konateco ne estas hereda Konduki la dancojn Konfido naskas konfidon Konfidu, sed vidu Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago Koniĝas majstro laŭ sia verko Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas Konscienco senmakula estas kuseno plej mola Konscienco trankvila estas bona dormilo Konsento konstruas, malpaco detruas Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas Konsilu kiu povas Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola Konstrui kastelojn en aero Konstrui kastelon sur glacio Konsumi sian antaŭan grason Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo Kontenteco estas pli bona ol riĉeco Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas Kontentigi la katon kaj kune la raton Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo Kontraŭ doloro helpas bona humoro Kontraŭ faro farita ne helpas medito Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana Kontraŭ homo fiera Dio estas severa Kontraŭ kalumnio helpas nenio Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo Kontraŭ neesto ne helpas protesto Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu Kontraŭstari per ĉiuj fortoj Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono Kontraŭ volo de Dio helpos nenio Konu nin, ŝatu nin! Korniko vundita propran voston timas Koro pleniĝas — lango moviĝas Koro tro plena — buŝo parolas Korvo al korvo okulon ne pikas Kovri la buŝon de sia konscienco Kresko mamuta, sed saĝo liliputa Krevis la vazo antaŭ la nazo Krii el la tuta gorĝo Kritiki estas facile, fari malfacile Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu Kudri per fluganta kudrilo Kuiriston vaporo satigas Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola Kune kaptite, kune punite Kun kiu vi festas, tia vi estas Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas Kun konfido neniam rapidu Kun la peko en mano Kun sia tuta domo kaj havo Kun sia tuta posedo kaj heredo Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu Kun vero severa komercaĵo forvelkos Kuradi kiel venenita muso Kuraĝa homo en sia domo Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras Kuraĝo ĉion atingas Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko Kuri de sia propra korpo Kutimo estas dua naturo Kvalito bona ne bezonas admonon Kvina rado ĉe veturado Kvitiĝas servo per reservo La afero estas plenumita La afero havas tempon La afero malsukcesis La afero ne brulas La afero ne iras glate La afero ne staras sur pinto de ponto La afero ne urĝas Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton Laboro finita — ripozo merita Laboro fortigas, ripozo putrigas Laboro homon nutras, sen laboro li putras Laboro kaj pacienco kondukas al potenco Laboro kondukas al honoro kaj oro Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas Laboro ne estas leporo — ĝi haltos, ne forsaltos La dorm' estas bona, se mankas la mono La enigmo simple solviĝas La felo tanadon ne valoras La fino kronas la verkon La forestanto ĉiam estas malprava La haroj disstariĝas La haroj streĉiĝas La ĵeto estas farita La konscienco lin ne turmentas La lango de virino estas ŝia glavo La lastan el amaso atakas la hundo La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo La loto estas tirita La ludo kandelon ne valoras La lumo por vero ofte estas danĝero La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero La mano lin jukas La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas La muro havas orelojn Langa vundo plej profunda Lang' estas mola kaj laŭvole petola Lango miela, sed koro kruela Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas La parto plej vasta venos la lasta La plej danĝera homo — malbona in' en domo La "por" kaj la "kontraŭ" Larmoj pravecon ne pruvas Larmoj ŝuldon ne pagas Larmo virina baldaŭ sekiĝas La sama afero, sed kun la kapo al tero Lasi fali la manojn La sigelo ankoraŭ ne estas metita La tempo ĉiam malkaŝas la veron La tempo venos, ni ĉion komprenos La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj La tuta ludo ne valoras kandelon La unua trovita Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro Laŭdu la maron, sed restu sur tero Laŭdu tagon nur vespere Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo Laŭ la frukto oni arbon ekkonas La vivo staras sur la karto Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos Lecionoj al profesoro estas vana laboro Leĝe kaj rajte Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras Leĝo malaperas, moro daŭras Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas Leĝo pasintaĵon ne tuŝas Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon Lernado sen fruktoj ne restas Lerneja sekreto ne iru al gazeto Lernu juna, por esti saĝa maljuna Lernu juna — vi scios maljuna Lerteco sorĉon ne bezonas Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna Lia animo forkuris en la pinton de la piedo Lia cerbo iris promeni Liaj dentoj povas festi sabaton Liaj dentoj povas forgesi sian metion Liaj flugiloj paraliziĝis Li atendas kaj plendas kaj denove atendas Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo Liberulo iras, kien li deziras Li bruligis al si la lipharojn Li dentojn prunti ne bezonas Li diris adiaŭ al la mondo surtera Li donas peceton da pano kaj bategon per mano Li eĉ el sablo vipojn tordas Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto Li esploris iom la fundon de la glaso Li estas bravulo en sia angulo Li estas en acida humoro Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj Li estas flamiĝema kiel rezina ligno Li estas frotita kaj polurita Li estas homo sperta kaj lerta Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento Li estas la portreto de sia patro Li estas portreto de sia patro Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato Li estas sia propra mastrino Li estas vera hidrargo Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson Li faris sian lastan translokiĝon Li foriris kun longa nazo Li forpelis siajn piedojn Ligno fendita facile flamiĝas Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj Li havas ankoraŭ printempon en kapo Li havas cerbon ne tro potencan Li havas ĉiun horon alian moron Li havas dentojn ne por parado Li havas en la cerbo tro multe da herbo Li havas la kapon fortike sur la kolo Li havas la kapon sur ĝusta loko Li havas la kapon sur la ĝusta loko Li havas muŝon en la kapo Li havas nek ĉelon, nek kelon Li havas pli da mono ol da bezono Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo Li havas siajn kapricojn Li havas truon en la manplato Li havis viandon, mi havis nur oston — li havis la ĝuon, mi pagis la koston Li jam estas trans montoj kaj maro Li jam faras la lastan spiron Li ĵus elrampis el la ova ŝelo Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon Li kuraĝon kolekti ne bezonas Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas Li mem estas patrono por sia persono Li mensogas maŝine Li mensogas tiel, ke la muroj krakas Li minacas per fingro en la poŝo Li ne elpensis la filozofian ŝtonon Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj Li ne enlasas puŝon en sian buŝon Li ne estas el la grandaj saĝuloj Li ne estas el la regimento de timuloj Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn Li ne havas kapon de ministro Li neniam venkis la alfabeton Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro Lin tuŝas nek admono, nek ordono Li pafis sin for Li parolas sen senco kaj sen interligo Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo Li prenos kaj benos Li pulvon ne elpensis Li ripozu trankvile! Li saltas gracie, kiel urso ebria Li salutas profunde kaj mordas hunde Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron Li serĉas la venton sur la kampo Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto Li taŭgas nek por studo, nek por ludo Li tenas la nazon supren Li trafis el sub pluvo en riveron Li tremas kiel aŭtuna folio Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo Li vivas en ĝuo kaj bruo Li vivas sur la tero kiel en infero Li vorton en la poŝo ne serĉas Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara Loĝi en la fino de la mondo Longa dormado ŝuldojn kreskigas Longa konsidero savas de sufero Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos Ludi kun iu ludon de pugnoj Ludi ventobatadon Ludo aparte, kaj afero aparte Luksa la vesto, sed malplena la poŝo Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos Lupo dormanta ŝafon ne kaptas Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas Lupo lupon ne manĝas Lupo sopiras, al arbaro sin tiras Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn Maĉi kaj remaĉi Magia rondo Malamanto de faro estas amanto de kalendaro Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila Malantaŭe mizero, antaŭe malespero Malaperis kiel ŝtono en maron Malaperis kiel vaporo Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto Malbona herbo froston ne timas Malbona virino diablon superas Malbone kaŝita ŝteliston incitas Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas Malbonulon diablo ne prenas Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango Malfeliĉo inviton ne atendas Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko Malfeliĉo komuna estas malpli premanta Malfeliĉo malofte venas sole Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston — ĝi tuj venas Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas Malfeliĉo venas rajde, foriras piede Malfeliĉo venas sen alvoko Malfermita kelo tentas al ŝtelo Malgranda aspekte, sed granda intelekte Malgranda birdeto, sed akra ungeto Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj — doloron Malgranda pezo, sed granda prezo Malhumileco estas kara plezuro Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj Malkovri antaŭ iu sian koron Malnova afero en nova livero Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo Malpaculo Malpaculon ĉiu batas Malplaĉas nenio, se taksas pasio Malplena sako puŝas al peko Malplena sako tentas al peko Malpli da havo, malpli da zorgoj Malpli da posedo, malpli da tedo Malpli esperu, pli konsideru Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas Malpurulo Malriĉa kiel muso preĝeja Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo Malriĉeco ne estas malvirto Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado Malriĉulo parencojn ne havas Malriĉulo rabiston ne timas Malsaĝa kiel ŝtipo Malsaĝo estas najbaro de mizero Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas Malsaĝulo de ĉiuj flankoj Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon Malsaĝulo en foiro estas bona akiro Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem' Malsaĝulo kaj infano parolas la veron Malsaĝulo kiel tamburo — kiu pasas, lin batas Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas Malsaĝulon favoras feliĉo Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo Malsaĝulo ofte estas profeto Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos Malsaĝulo venas, komercisto festenas Malsanan demandu, al sana donu Malsano venas rapide, foriras rigide Malsata stomako orelon ne havas Malsato donas spriton Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas Malsato ne estas frato Malsato plej bone gustigas la manĝon Malsatulon la fabloj ne nutros Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam Mankas klapo en lia kapo Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon Manko de oro ne estas malhonoro Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra Mano manon lavas Manon malkvietan ĉiu muro atakas Mano pekis, dorso pagas Marĉandado aĉeti ne devigas Marĉando aĉeti ne devigas Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas Maro da mizeroj Mastro elbabilis, gastoj ne silentos Mastro en vojo — servantoj en ĝojo Matena horo estas plena de oro Matenas, vesperas — kaj tago malaperas Matura aĝo Melki kaproviron Melku bovon senfine, li lakton ne donos Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro Mensoganto devas havi bonan memoron Mensogas kiel funebra parolo Mensogas kiel gazeto Mensogas kiel kalendaro Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj Mensogo malproksimen ne kondukas Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas Metio lacigas, metio vivigas Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas Meti trabojn sur la vojon Mezuri laŭ sia metro Mia lango — mia malamiko Mia loĝejo — mia reĝejo Mia loĝejo estas mia reĝejo Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas Mi blinde pafos, eble trafos Mielo sur lango, kaj glacio en koro Mieno fiera al ludo mizera Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis Mi havas pri tio nek scion nek supozon Mi hejme sidis, nenion vidis Mi konas miajn homojn Mi lavas al mi la manojn Mi lin liberigis, li min saĝigis Miljaroj ne povis — minuto elŝovis Minacas dento al la vento Minaci per pugno en la poŝo Minacoj ne mortigas Mi ne povas kapti en ĝi la sencon Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton Mi ne volas tion ĉi scii Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere Mi panon ne esperis, subite kuko aperis Miraklo inter mirakloj Mizero faras lerta, mizero faras sperta Mizero faras viziton, ne atendante inviton Mizero havas talentan kapon Mizero instruas Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime Mizero saltas, mizero haltas Mizero sur mizero Mola kiel vakso Mono amas kalkulon Mono estas reĝo, mono estas leĝo Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo Mono kuras al mono Mono mondon regas Mono monon naskas Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita Mono plenumas ĉiujn oficojn Mono publika estu fortika Monto gravediĝis, muso naskiĝis Montradi al si reciproke la dentojn Montras parolo, kion cerbo valoras Montroj kaj konsiloj estas facilaj Montru moneron, ĉio fariĝos Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj Morgaŭ frue venos plue Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon Muele sencele Muelilo haltas, muelisto eksaltas Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas Multe da peno, neniom da pano Multe da sprito, sed neniom da profito Multe en kapo, sed nenio en poŝo Multe entreprenis, sed ne multe eltenis Multe komencite, malmulte plenumite Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas Murmuri tra la dentoj Muso la katon ĉiam ofendis Muso satiĝis, faruno malboniĝis Naivuloj jam ne ekzistas Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo Naskiĝu, edziĝu kaj mortu — ĉiam monon alportu Nazo supren, vento antaŭen Ne atendis, ne esperis — malfeliĉo aperis Ne atendita, ne esperita ofte venas subite Ne atingos krio ĝis la trono de Dio Ne aŭskultinte, ne kondamnu Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero Ne batas bastono sen persono Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan Ne bela estas amata, sed amata estas bela Ne bela estas kara, sed kara estas bela Ne beligas loko homon, sed homo la lokon Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj Nebuligi al iu la okulojn Nebuligi la okulojn Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola Neceso ne estas kareso Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto Ne ĉiam estas sankta Johano Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo Ne ĉio batas, kio tondras Ne ĉio brilanta estas diamanto Ne ĉio griza estas lupo Ne ĉion oni devas severe ekzameni Ne ĉio utilas, kio brilas Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo Ne ĉiu havas egalan feliĉon Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta Ne ĉiuj havas egalan feliĉon Ne ĉiu papereto estas banka bileto Ne ĉiu raporto estas vera vorto Ne defendas oro kontraŭ doloro Ne demandu scienculon, demandu spertulon Ne diru "hop" antaŭ la salto Ne doloras frapo sur fremda kapo Ne donu kaj ne boju Ne ekpepi! Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco Ne ekzistas forto kontraŭ la morto Ne ekzistas fumo sen brulo Ne ekzistas fumo sen fajro Ne ekzistas honoro sen laboro Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj Ne ekzistas kareso sen intereso Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo Ne ekzistas ofico sen benefico Ne ekzistas regulo sen escepto Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo Ne el ĉiu ligno oni faras violonon Ne el unu forno li manĝis jam panon Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran Ne elvoku lupon el la arbaro Ne en ĉiu afero estu severa Ne en unu tago elkreskis Kartago Ne esperite, ne sonĝite Ne estas piediranto kolego al rajdanto Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas Neevitebla malbono Ne falas frukto malproksime de l' arbo Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante Ne faru kalkulon sen la mastro Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon Ne fidu heredon, fidu posedon Negocaj aferoj estas severaj Ne gutas mielo el la ĉielo Neĝo kaŝas nur ĝis printempo Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro Ne helpas ploro al doloro Ne helpas spegulo al malbelulo Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro Ne insultu mizeran, ne moku malliberan Ne iras hakilo al kolo humila Ne iru al fremda anaro kun via regularo Ne iru fadeno antaŭ kudrilo Ne iru okuloj super la frunton Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero Nek al teksto, nek al preteksto Nek al temo, nek al celo Ne kaptita — ne punita Ne karesu per mano, sed karesu per pano Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango Nek eniro, nek eliro Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne Nek helpeble, nek konsileble Nek io, nek alio Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos Ne kotas besto en sia nesto Nek pikite, nek hakite Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo Nek por baki, nek por haki Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas Ne kredu al orelo, kredu al okulo Ne kredu al parolo sen propra kontrolo Nek transnaĝeble, nek transireble Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero Neleĝe akirita ne estas profita Ne longe sinjora daŭras favoro Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via Ne moku riveron, ne atinginte la teron Ne movi la buŝon! Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa Nenia ago fariĝas sen pago Nenia konstruo povas esti sen bruo Neniam atendita ofte venas subite Nenia peketo restas longe sekreto Nenia peno nek provo donos lakton de bovo Nenie semata, ĉie trovata Neniom da oro, sed bona gloro Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas Neniu estas profeto en sia urbeto Neniu sanktulo estas sen makulo Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos Neniu vidas, kio lin insidas Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo Ne pelu tiun, kiu mem forkuras Ne pentru diablon sur la muro Ne por lupo estas supo Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo Ne prediku knabino al via patrino Ne prenis pastro la donon — rekaŝu sako la monon Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron Ne rapidu insulti, volu aŭskulti Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj Ne rapidu, trankvile decidu Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio Ne sama la vento blovas konstante Ne sanktuloj potojn faras Nesciado de leĝo neniun pravigas Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron Ne servas larmo anstataŭ armo Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco Ne sufiĉas ploro al kreditoro Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon Ne ŝovu nazon en fremdan vazon Ne ŝpari monon nek penon Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj Ne taŭgas du ursoj por unu nesto Ne taŭgas la vero por komerca afero Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan Ne timu tranĉilon, timu babilon Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras Ne valoras bofilo, kiam mortis filino Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro Ne valoras la faro la koston de l' preparo Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas Ne venas honoro sen laboro Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas Ne venas rato mem al kato Ne venos rato mem al kato Ne venos rato mem al la kato Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas Nevo de papo facile fariĝas kardinalo Ne voku diablon, ĉar li povas aperi Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate Ni facile forgesas, kio nin ne interesas Ni forgesas averton, ni memoras la sperton Nigran kornikon sapo ne blankigos Nigro sur blanko pruvas sen manko Ni laboru kaj esperu Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas Nin instruas eraro, kiun faras najbaro Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas Ni vidas, kiu ridas — kiu ploras, ni ne vidas Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas Nokte eĉ monstro estas belulo Nomo egala, sed esenco mala Notu en la kamentubo Nova balailo bone balaas Novaj sinjoroj — novaj moroj Nova stato — nova vivo Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis Nun finiĝas mia klereco Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo Nur suferinto ŝatas feliĉon Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras Nutri per promesoj Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron Obstina kiel kapro Ofta festo, malplena kesto Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe Okaza komplimento ne iras al testamento Okazo faras ŝteliston Okazo kreas ŝteliston Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita Okulo avidas ĉion kion vidas Okulo de mastro pli ol beno de pastro Okuloj estas pli grandaj ol la ventro Okulo ne atentas, dorso eksentas Okulo ne vidis — pagu la sako Okupi sen celo lokon sub ĉielo Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo Oni batas la oron, por provi ĝian valoron Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo Oni bonon forgesos, malbonon memoras Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido Oni elbatas kojnon per kojno Oni estas riĉa neniam sufiĉe Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis Oni invitas — venu, oni donacas — prenu Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas Oni lekas la manon, sed celas la panon Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron Oni maron admiras, se oni maron ne iras Oni metis makulon en mian kalkulon Oni ne pagas per gloro al sia tajloro Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas Oni prenas avide, oni redonas malrapide Oni prenas per manoj, redonas per piedoj Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj Oni vivas ne kun mono, sed kun persono Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni Ora ŝlosilo ĉion malfermas Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas Ordigi al iu la kapon Ordo estas beno por ĉiu entrepreno Ordonita kiso havas guston maldolĉan Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas Ovo kokinon ne instruas Paca silento, ke ne blovas eĉ vento Paco al lia cindro! Pafi — maltrafi Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo Pagi por fremda festeno Pagi sen partopreno por fremda festeno Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto Pagos lupo por la ŝafo Palpi al iu la pulson Pano buŝon ne serĉas Pano estas alportita, korbo estu forĵetita Pardonemeco superas justecon Parenc' al parenco ne malhelpas intence Parenco per Adamo Parolanto semas, aŭdanto rikoltas Paroli dolĉe en la orelon Paroli per vortoj kovritaj Paroli sensencaĵon Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo Parolo estas arĝento, oron similas silento Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj Pasero sperta estas lerta Pasero sperta ne bezonas averton Pasinta doloro for el memoro Pastron nutras preĝejo Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj Patroj avaras, infanoj malŝparas Pecon detranĉitan al la pano ne regluu Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj Peke akirita ne estas profita Pekinto pentas, kolero silentas Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro Peko malnova perdas pekecon Pekon serĉi oni ne bezonas Pelis pavon, falis kavon Peli tagojn sen afero de mateno al vespero Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro Pendonto ne dronos Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo Per bezono venas mono Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono Perdi la kandelon el la kapo Perdi la kuraĝon Perdi la saĝon Perdinta la kapon pri haroj ne ploras Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido Per eraro ne praviĝas la faro Perforta amo estas plej forta malamo Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero Per kio la veto? Per la kapo malsupren Per lango flatas, per mano batas Per lerta admono alfluas la mono Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso Per mono eĉ silento fariĝas elokvento Per mono, ne per mano punu vilaĝanon Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro Per pacienco venas scienco Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas Per promesoj estas pavimita la infero Per tro multa varto malboniĝas la farto Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras Per vorto ĝentila ĉio estas facila Peto de barono estas ordono Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas Petron kruro doloras, Karolo ne lamas Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas Piaj deziroj Piedo ne atentis, kapo eksentis Piki al iu la vundan lokon Plej bona gvidilo estas la lango Plej bona kuracisto estas la tempo Plej bona sprito estas silento Plej bone ridas, kiu laste ridas Plej certa laboro — laboro per oro Plej danĝera malsano estas manko de saĝo Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso Plej granda potenco kuŝas en la komenco Plej juna katido musojn jam pelas Plej kruela estas redono por farita bono Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa Plena estas la infero de promesitaj aferoj Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno Plena kaso ŝteliston altiras Plena sako ĉiun mastron al vi klinos Plena stomako laŭdas la faston Plenblovi la lipojn Plendoj stomakon ne plenigas Plenumiĝis la tasko per granda fiasko Plenumita via ofico, nun pasis via vico! Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno Pli bona estas io, ol nenio Pli bona — estas malamiko de bona Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu" Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo Pli bona io ol nenio Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro Pli bone estas enviigi, ol kompatigi Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon Pli bone estas sensale, ol tro sale Pli bone estas ŝviti, ol tremi Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi Pli bone malfrue, ol neniam Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi Pli bone ne fari, ol erari Pli bone ne sali, ol sali tro multe Plibono estas malamiko de bono Pli da bruo, ol da faro Pli da havo, pli da klopodoj Pli da infanoj, pli da beno Pli da infanoj, pli da manoj Pli da mono, pli da zorgo Pli da okuloj, pli da certeco Pli efike ol bato pelas malsato Pli facile estas eviti ol spiti Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon Pli facile estas regi ol agi Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri Pli feliĉa estas donanto ol prenanto Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo Pli kara estas kap' al ĉapo Pli kara estas kapo ol ĉapo Pli kara kapo ol ĉapo Pli kostas la sako, ol la tuta pako Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro Pli valoras faro nenia, ol faro malbona Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas Plumo ne sentas, papero silentas Pluvo en Aprilo — por la tero utilo Popola kutimo havas valoron de leĝo Popolo diras, Dio diras Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima Por amiko komplezo neniam estas tro peza Por ĉiu ago venas la tempo de pago Por ĉiu ago venos tempo de pago Por ĉiu faro estas horo Por ĉiu plezuro devas esti mezuro Por ebriulo ne ekzistas danĝero Por fremda koro ne ekzistas esploro Por gasto ne petita mankas kulero Por glate mensogi, oni spriton bezonas Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia Por kapti ezokon, bongustigu la hokon Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo Por li eĉ la muso ne estas sen felo Por longa malsano kurac' estas vana Por malfrua gasto restas nur osto Por malsaĝulo bastono — por saĝulo leciono Por malsanulo forto, por kokido la morto Por mia mono mi ankaŭ estas barono Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas Por nenio oni faras nenion Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas Por parolo delira ne ekzistas rediro Por patrino ne ekzistas infano malbela Por Paŭlo sperto, por Petro averto Por peko senkonscia puno nenia Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera Por regna speso ne ekzistas forgeso Por riĉulo fasto — por malriĉulo festo Por saĝulo sufiĉas aludo Por sia oro ĉiu estas sinjoro Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston Por ŝafo tondita Dio venton moderigas Por unu — festeno, por alia — ĉagreno Por vendisto mensogo estas necesa apogo Por via bono vin regalas bastono Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela Post alkutimiĝo doloras disiĝo Post brua vento subita silento Post dolĉa vino restas acida vinagro Post domaĝo venas saĝo Post dorma trankvilo venas bona konsilo Post kolero venas favoro Post konfeso venas forgeso Post la batalo preĝo ne helpas Post la falo oni fariĝas singarda Post la fasto venas festo Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj Post mia malapero renversiĝu la tero Post morto kuracilo jam estas sen utilo Post nokta ripozo helpas la muzo Post sufero venas prospero Post vetero malbela lumas suno plej hela Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono Prave li ricevas Prave punite laŭmerite Prediki al surduloj Preĝejo proksima, sed Dio malproksima Preĝon faru, sed farunon preparu Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo Preĝu kore kaj laboru fervore Preni iun sur la dentojn Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru Pri gustoj oni disputi ne devas Pri havo najbara oni estas malavara Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas Pri kio estas la afero? Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte Pri lando malproksima estas bone mensogi Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo Pri nenio oni povas ĵuri Printempo semas, aŭtuno rikoltas Pripensu malrapide kaj agu decide Pri propra afero neniu juĝas libere Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon Pro eraro ne praviĝas la faro Profiton celu, sed aliajn ne pelu Pro homo fiera ĝojas infero Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj Pro karta preno perdiĝis bieno Prokrastita ne estas perdita Proksima kubuto, sed ne por la buŝo Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj Promesi orajn montojn Promesita trezoro estas sen valoro Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa Promeso ne satigas Pro multo da arboj li arbaron ne vidas Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela Pronomoj "mia" "min" kaj "mi" en mondo reĝas ĉiam tri Propeka kapro Propran ĝibon neniu vidas Propran vangon neniu batas Propra opinio ne estas leĝo por alia Propra sufero — plej granda sur tero Propra supo brogas, fremda allogas Propra volo ordonon superas Proverbo estas sperto, proverbo estas averto Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko Prunto amikon forpelas Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas Pura ĉielo fulmon ne timas Pura konscienco estas plej granda potenco Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo Rado malbona knaras plej multe Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj Rapide — senvide Rapidu malrapide Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj Razisto raziston razas Regna kaso — bona ĉaso Reĝo donacis, sed polico minacas Rekomendo kondukas al plendo Renkontiĝis la kato kun sentima rato Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon Restas nek konsilo, nek konsolo Resti maljuna knabino Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti Restu tajloro ĉe via laboro Rezonado kaj filozofado panon ne donas Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron Ricevi muŝon en la cerbon Ricevis bandito laŭ sia merito Ricevos vulpo por sia kulpo Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu Riĉa preparo, sed povo avara Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano Riĉeco estas frato de fiereco Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo Riĉulo havas grandan parencaron Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas Riĉulo veturas, malriĉulo kuras Ridas blindulo pri lamulo Rido matene — ploro vespere Rigardaĉi kiel bovido Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri Rigardi malafable Rigardi per ambaŭ okuloj Rigardu per ambaŭ okuloj! Ripetado estas plej bona lernado Ripetata parolo pri la sama titolo Riveretoj fluas al riveroj Rol' de virino — bona mastrino Romo estas tie, kie estas la papo Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo Saĝa hundo post la vundo Saĝa kapo duonvorton komprenas Saĝa scias, kion li diras — malsaĝa diras, kion li scias Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon Saĝo abunda, sed ne profunda Saĝo barbon ne atendas Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas Sako malplena sin rekte ne tenas Sako ne sonas, amiko ne konas Sakon kun truo vi neniam plenigos Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero Saltadi el unua al deka Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon Sama gento, sama sento Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj Sango bolas, juneco petolas Sango komuna reciproke sin altiras Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas Sapumi la okulojn Sata malsatan ne povas kompreni Sata stomako ne lernas volonte Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas Scion akiru, sed ne ĉion el diru Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti Sciu funde, sed tenu profunde Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio Se amas Dio, prosperas ĉio Se amiko petas, li neniam ripetas Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas Se brulas nenio, fumo ne iras Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos Se decidos la sorto, helpos nenia forto Se devigas neceso, faru kun kareso Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos Se edzino ordonas, domo ordon ne konas Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu Se forestas la suno, sufiĉas la luno Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta! Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas Seka panpeco, sed en libereco Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas Selante ĉevalon, oni ĝin karesas Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas Se lupo ekpentis, ŝafo atentu Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas Se mi faru riverencon, mi elektas potencon Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas Sen atendo, sen espero venis mizero Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa Se neniu plendas, neniu defendas Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto Sen fajro ne brulas eĉ pajlo Senfara plendo ne estas defendo Senfortuloj longe vivas Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus Senkonscie vi agis, konscie vi pagos Senlaboreco dormon alportas Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj Sen laboro ne venas oro Senlanigu, sed ne senfeligu Senlanigu, sed ne senhaŭtigu Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo Sen mono en urbon ne iru Sen mono oni estas nulo, kun mono — saĝulo Sen ordo en afero ne ekzistas prospero Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon Sen povo kolero estas ridinda afero Sen regalo ne estas balo Sen rigardo, sen gardo Sen speso unua ne ekzistas la dua Se okulo ne atentas, dorso eksentas Se okulo ne vidas, koro ne avidas Se okulo ne vidis, pagas la poŝo Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas Serĉi la tagon pasintan Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam Servo al Dio vana ne restas Servo ne petita ne estas merita Servo postulas reservon Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo Se stomako doloras, kapo laboras Se unu ne venis, dek ne atendas Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos Se vi volas filinon, flatu la patrinon Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn Sia estas kara pli ol la najbara Sia estas kara pli ol najbara Sian sorton neniu evitos Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton Sidi en amaso da embaraso Sidi en laboroj ĝis super la oreloj Sidi kiel muso sub balailo Sidi kiel sur pingloj Sidi sur pingloj Sidu lango malantaŭ la vango Sieĝi ies pordon Silente! Silento estas konsento Silentu donante, parolu ricevante Simio al simio plaĉas pli ol ĉio Singardeman Dio gardas Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas Sin turni al la poŝo Situacio sen eliro Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano Sola vojo libera al la fundo rivera Sonĝo teruras, sonĝo forkuras Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras Sorto donas favoron, sorto donas doloron Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas Sperta mano ne restas sen pano Sperto saĝon akrigas Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras Spesmilo vojon trabatas Spiko malplena plej alte sin tenas Sprita vorto tentas, nenion atentas Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta Staras la morto jam en la korto Stariĝi obstine Stari per unu piedo en la tombo Stari por iu kiel muro kaj turo Staris, ekfaris Stomako malsata nur pri pano meditas Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo Streĉiĝi el la haŭto Streĉi la orelojn Streĉu la okulojn! Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro Suferinto pli valoras, ol lerninto Suferoj sufokas kaj homoj mokas Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj Superpinte — nur tuŝinte Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro Sur leĝa bazo Sur lia nuko sidas pli ol peruko Surmeto rompas, komparo trompas Suspekto pruvon ne egalas Ŝafaro harmonia lupon ne timas Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon Ŝafo kalkulita ne estas savita Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu Ŝajno trompas Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro Ŝerce dirite, cele pensite Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos Ŝlosilo uzata ruston ne konas Ŝparu groŝon — vi havos plenan poŝon Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime Ŝtono de falpuŝiĝo Ŝuldo estas unua heredanto Ŝuldo havas longan vivon Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas Ŝuldon tempo ne kuracas Ŝuti polvon en la okulojn Tablo festena, sed telero malplena Tablo kovrita faras amikojn Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas Tablon ornamas ne tuko, sed kuko Tago aranĝas, tago ŝanĝas Tago festa — for aferoj Tago tagon sekvas, sed ne similas Tajloro krimis, botisto pendas Taksi la sanon ni lernas en malsano Tani al iu la haŭton Tapiŝon ne deziris, maton akiris Temp' estas mono Temp' estas valoro simile al oro Tempo flatas, tempo batas Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas Tempo prenas, tempo pagas Tempo toleras, sed vero aperas Tempo venos, zorgon prenos Teni iun per fera mano Teni la okulojn en streĉo Teni sian langon en la buŝo Tie ĉi malbone, tie nebone Tie iras fumo per densaj nuboj Tiel estas, tiel restas Tien okuloj iras, kion la koro deziras Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros Timi sian propran ombron Timo havas grandajn okulojn Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan Tio ĉi estas laŭ lia gusto Tio estas lia amata ĉevaleto Titolo sen mono — sensignifa sono Tolaĵon malpuran lavu en la domo Tondro kampulon memorigas pri Dio Tordi ŝnurojn el sablo Trafe aŭ maltrafe Trafi de Scilo al Ĥaribdo Trafi du celojn per unu ŝtono Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon Trafi per la vizaĝo en koton Trafis falĉilo sur ŝtonon Trafis hakilo al ligno malmola Trafis pugno pugnon Traflugis anĝelo preter orelo Trafos hakilo al ligno malmola Tralavi la gorĝon Tranĉi rekte en la karnon Transsalte — senhalte Trapafadi la aeron Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro Tremo atakas Treni sian vivon de mizero al mizero Trinki pro ies sano Trio plaĉas al Dio Troa festeno estas veneno Tro akra fajro estas sen daŭro Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas Troa petolo danĝera al kolo Troa petolo estas danĝera por la kolo Tro da bono ne turmentas Tro da enspezo ne estas tro da pezo Tro da konfido kondukas al perfido Tro da kuiristoj kaĉon difektas Tro da libero kondukas al mizero Tro da metioj — profitoj neniaj Tro elektema ricevas nenion Tro forta ĵuro — la afero ne pura Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo Tro longa sufero — malgranda espero Tro multe da salo malbonigas la manĝon Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro Tro rapida akcelo ne kondukas al celo Tro rapida edziĝo — porĉiama kateniĝo Tro rapida faro estas nur baro Tro rapida laboro, tro malgranda valoro Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas Tro saltas la rato — ĝin kaptas la kato Tro sata, tro bata Troviĝas bonaj homoj en la mondo Trovis malbonulo malbonulon pli grandan Truon de l' honoro flikos neniu tajloro Turniĝadi kiel serpento Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj Tuta jam sata, sed okulo malsatas Tute ĝuste laŭ lia gusto Tute libera, kiel birdo aera Unua atesto estas la vesto Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj Unua paŝo iron direktas Unua venis, unua prenis Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far' Unueco donas fortecon Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas Unu floras, alia ploras Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono Unu guto plenigas la glason Unu hako kverkon ne faligas Unu hirundo printempon ne alportas Unu kapo facile trovas apogon Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas Unu orienten, alia okcidenten Unu ovo malbona tutan manĝon difektas Unu pasero alian valoras Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon Unu sola guto la glason plenigas Unu soldato militon ne faras Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj Unu vundo alian kuracas Urson al mielo oni ne tiras per orelo Urson evitu, duonpatrinon ne incitu Urtikon frosto ne difektas Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan Valoras ne la vesto, valoras la enesto Valoron de objekto ni ekkonas post difekto Vane vi tentas, mi ne konsentos Vazo rompita longe sin tenas Venas ĉagreno sen granda peno Venas kvazaŭ vokita kaj petita Venas profito — venas merito Venas proverbo el popola la cerbo Venas prudento post la ĝusta momento Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco Venis fino al mia latino Venis mizero — helpu min, frato; pasis mizero — for, malamato Venis tranĉilo al la gorĝo Venkas ne forto, venkas la sorto Venkiton oni ne batas Venos knabeto ankaŭ kun peto Venos ŝtelisto al la juĝisto Venos tempo, venos konsilo Vento al li ekflugis sub la haŭto Vento sendita tondron reportos Ventro malsata orelon ne havas Vera kiel vorto de profeto Vera opinio montriĝas en ebrio Vergo doloras, sed saĝon ellaboras Vero ne bezonas mediti nek spriti Verŝi aeron al aero Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon Vespero lacigas, mateno freŝigas Vesto eluzita, sed pureco spirita Vesto homon prezentas Veturi sur sia paro da kruroj Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra Vi amas preni, amu redoni Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu Vidas okulo, sed mano ne trafas Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas Vi min manĝigos, mi vin trinkigos Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo Virina lango buĉas sen sango Virina ploro sen valoro Virina rideto pli kaptas ol reto Virino batas per lango — aperas vundo plej sanga Virino bonorda estas muta kaj surda Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan Virino kolera pli ol hundo danĝera Virino scias, tuta mondo scias Virta virino straton ne konas Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton Vivi de estontaj enspezoj Vivi de ŝparita kaso Vivi emerite Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro Vivi iele-trapele Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita Vivi kiel ĉe la brusto de Dio Vivi kiel kuko en butero Vivi kun iu en fido kaj konfido Vivi kun iu en intima amikeco Vivi kun iu kiel hundo kun kato Vivi larĝe kaj lukse Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere Vivi per sistemo de "el mano al buŝo" Vivi sate kaj glate Vivis puninde, mortis ridinde Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas Vivo modera estas vivo sendanĝera Vivon privatan kaŝu la muroj Vivon travivi estas art' malfacila Vivo sen modero kondukas al mizero Vivu mizere, sed vivu libere! Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu Vivu stomako laŭ stato de l' sako Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla Vizaĝo de Katono, sed virto de fripono Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo Vojon batitan herbo ne kovras Volanta kruro ne laciĝas de kuro Vole-nevole Voli aŭ ne voli neniu malpermesas Volo kaj deziro leĝojn ne konas Volo kaj sento faras pli ol prudento Volu-ne-volu — elekto ne ekzistas Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas Vorto donita estas kiel leĝo Vortojn ŝparu, agojn faru Vortoj sakon ne plenigas Vorto sona estas plej admona Vulpo faras oferon — atendu danĝeron Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas Vundan lokon protektis, alian difektis Vundo pasas, vorto restas Vundo sekreta doloras plej multe Zorgu pri vi, kaj nenion pli Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian